Mi
komencis verki je 2005, produktinte du verkojn je la momento,
kiam mi emeritiĝis, je 2010, du verkojn en la hispana lingvo:
La
dommastro kaj
La
versio de Tirolino, aŭ La servanto de Romio
(kiujn oni povas legi nur en la hispana, provizore). Mi
sukcesis eldoni tuje surpapere la duan, sed la unua ankoraŭ ne
aperis ĝis la 20ª de marto de 2017, 9 jarojn post la momento,
kiam mi finis verki ĝin. Tio okazis pro tio, ke mi volis meti
mian
opera prima-n
antaŭ la ĝenerala publiko per speciala evento, kaj finfine mi
sukcesis konvinki eldonejon Dédalo publikigi ĝin.
De junio 2014, kiam mi jam verkis pli ol 30 verkojn, ĝis junio
2015 mi ĝuis mian
Anglan
periodon, tiel dirite ĉar dum ĝi mi verkis nur per tiu
lingvo. Tiutempe mi komencis mian
Trilingvan
periodon, versiigante ĉion, kion mi jam verkis
(kaj verkos) kaj per la hispana, kaj per la angla, kaj per
Esperanto. Mi ankaŭ havas la projekton lerni la svedan kaj verki
per tiu lingvo, sed tio estu mia venonta
periodo.
Nun, ĵus
produktinte ekzakte 62 verkojn en la hispana, mi sukcesis
traduki 10 novelojn en Esperanton, kiujn oni trovos sube.
La ceteraj ligoj irigas vin al enkonduko en miajn aliajn,
tradukotajn verkojn.
Per tiu ĉi paĝo vi trovos mian verkaron en Esperanto, la
Internacia Lingvo, kun ligoj al ili. Ĝis kiam Amazon' entenos
verkojn en nia bela lingvo, oni trovos ilin tute senpage ĉi
tie. Mi nur petas de vi, leganto, ke vi sendos al mi viajn
sincerajn komentojn pri la verkoj, kiujn vi legis.
Kompreneble, la senpageco rilatas nur al elektronikaj versioj,
ĉar la surpaperaj verkoj havas eldonajn kaj afrankajn kostojn.