De kelkaj jaroj mi ofertas por legado senpaga miajn novelojn en tri lingvoj ĉi tie po unu jare. Tamen dum 2019 ni povis legi du, La Federacion kaj tiun, kiun vi legos suben. Mi tion faris, ĉar La Federacio estas tre mallonga.
Ĝis nun ni jam legis la sekvantajn librojn:
Nun ni legas pri la vivo de knabino, kiu venas el sia lando en Promeslandon.
Ĉi tiun libron mi dediĉas al ĉiu virino, kiu iam ajn en sia vivo almenaŭ unu fojon konsideris dediĉi sin al metio hetajra. Laŭ la sekvontaj paĝoj ŝi povus ekkoni sian tion, kio okazintus se...
Ĝi ankaŭ restu kiel tributo al Stifen Krejn kaj Aleksandro Dumas, kies Magi, knabino de l' strato kaj La damo de la kamelioj inspiris min dum la kreado de ĉi tiu libro.
Umu' naskiĝis en Mali’ Ŝi venis per motorboateto en la plaĝon de Nares’, Puerto de Mazarrón, Murcia, Hispanio, kaj tuj, kiam ŝi paŝis sur la grundon de sia Promeslando, ŝi komencis marŝi tagon kaj nokton ĝis kiam ŝi ne plu povis stari kaj falis surgrunde en malferma kampo. Dum ŝi marŝis, ŝi subtenis sin pere de fruktoj, kiun ŝi trovis survoje, insektoj, lokustoj, herbo, kaj aferoj, kiujn ŝi trovis en rubujoj proksime de izolitaj domoj kaj vilaĝetoj, kien ŝi kuraĝis alproksimiĝi dumnokte. Tamen, ŝia pezo malkreskis tage al tage. Ĝis kiam ŝi falis surgrunde. Estis la deka horo akurate en dimanĉo de suna varmo.
Kiel ŝi venis ĉi tien? Ĉu ŝi ne preferinde loĝus en sia hejmvilaĝo kune kun familio kaj gemikoj, anstataŭ eskapi tiom sencele el ĉio, kion ŝi havis, sia familio, gefratoj..? La mondo estas plenplena da lupoj, kiel sia patrino kutime diris, kiu pretas manĝi ŝafinetojn, kiel ŝin, vundeblan knabineton, kiu ankoraŭ ne pretiĝis vivi kaj neniam vidis iun, krom gepatrojn kaj gefratojn, eble kelkajn genajbarojn... Ĉiam pliaĝulojn, kiuj zorgis pri ŝi.
Ŝi estis fianĉino al Ramadan', la plej riĉa homo en la regiono. Li estis pli aĝa ol ŝi estas: li jaraĝis jam tridek, dum ŝi nur dekdu. Sed ŝi timas tiun viron. Li kredas, ke la tuta vilaĝo apartenas al li, kaj iam ĝi apartenos al ŝi, ankaŭ, laŭ panjo. Se ŝi nur povos kontroli sian karakteron.
Sed ŝi sciis, ke la mondo estas multe pli vasta ol ŝia vilaĝo. Kaj kvankam ŝi ne sciis tion, kion ŝi volas, ŝi ja sciis pri tio, kion ŝi ne volas. Kaj ŝi ne volas esti kun tia viro, akuŝi lian infanojn kaj zorgi pri ili la ceteron de ŝia vivo. Ĝi estus mizera vivo.
«Vi ne scias tion, kion vi diras», ŝia frato diris al ŝi. «Mi devas iri kun paĉjo de ektagiĝo zorgi pri niaj ŝafoj, kaj dum vi estas ĉi tie kun panjo dum vi povas manĝi kion vi volas, mi devas malsati ĝis tagmanĝo, kaj mi ne povas manĝi ĉion, kion mi volas».
Jes, laŭ ŝia frato estas avantaĝe esti virino, eĉ se estas malvantaĝoj, ankaŭ. Sed kion oni povas fari? Tia estas la vojo de la komenco de tempo, kaj oni povas fari nenion ŝanĝi tion.
«Mi povas foriri», ŝi diris al sia frato iam. Sed tiu ne estis bona ideo. Paĉjo eksciis pri tio kaj batadis ŝin. Kaj poste li diris al ŝi pri la afero de Fanta': ŝi foriris elhejme kaj poste oni trovis ŝin perfortita kaj kun ŝia gorĝo tranĉita. Eble iu en la vilaĝo ne volis, ke ŝi diros kiu perfortis ŝin. «La mondo estas fia, mia filino», ŝia paĉjo diris dum ŝi ankoraŭ ploras pro la batado ŝi ĵus ricevis, «kaj neniu amos vin tiom multe kiom panjo kaj mi, kaj ankaŭ viaj gefratoj. Ni ja zorgas pri vi. Kaj plej bone por vi estas edziniĝi al plej riĉa viro en la vilaĝo. Vi ne scias ankoraŭ ĉar vi estas malgranda, sed mi favoris vin multe batante vin».
Sed ŝi ne konsentis vere. Iom post iom ŝi konstruis planojn por foriri, kvankam ŝi ne sciis, kien ŝi iros.
«Al Suno», ŝi preteraŭdis amikon de ŝia patro diri iam, «kuŝas la landoj de malvarmo. Oni ne devas prilabori la grundon, kaj se oni devas, oni uzas maŝinojn por fari tion. Oni manĝas ĉiun tagon, kaj registaro zorgas pri la popolo».
«Sekve al Lando de Suno mi iros», ŝi diris al si mem. «Mi iros tien, kie la suno estas, aŭ mi mortos survoje».
Ses monatojn poste ŝia panjo parolis al ŝi private, por ke la infanetinoj ne povu aŭdi, kaj diris, ke ŝi devas pretiĝi, ĉar ĉio estas jam preta por La Granda Tago. La sekvontan tagon ŝi iĝos virino, laŭ la ritoj de sia tribo. Tiun posttagmezon ŝi estis preteratenta. Ŝi ankoraŭ memoris pri tio, kion Sirin' diris al ŝi.
Sirin' estis iom pli aĝa ol ŝi. Unu jaron pli frue oni turnis ŝin en virinon, ankaŭ. Sed tio ne estis tiel, kiel ili ĉiam imagis: oni prenis ŝin en dezerton, kie estis neniu. Tie panjo prenis ŝin forte dum alia virino el alia tribo tiris ŝian veston supren kaj kaj kaŭzis multe da doloro inter ŝiaj kruroj. Ŝi sangis multe. Tiam ŝi senkonsciiĝis. Dum oni prenis ŝin hejmen ŝi ploris kaj sangis la tutan vojon, kaj kiam ŝi denove povis tuŝi sin, ŝi rimarkis, ke io mankis tie. Tio estis malpli granda kaj ŝi trovis, ke nun estas pli malficile pisi kaj havi menstruadon. Kaj nun venas ŝia vico, tiu de Umu'. Sed ŝi preferas morti al tiu suferado. Ŝi sentis ĝene kaj malfeliĉe. Ŝi vizitis Sirinon denove, kaj ŝi asertis, ke ŝi nun fartas bone. La plej malbona tempo estis la unuaj tri monatoj tuj post tio, sed ŝi nun fartas bone denove. Umu' venis hejmen kaj diris al panjo, ke ŝi fartas lace, kaj iris dormi.
La venintan tagon antaŭ sunapero, kiam neniu vekiĝis ankoraŭ, ŝi glitis elhejme. Ŝi malfermis la pordon senbrue kaj komencis marŝi. Tagmeze ŝi jam estis en loko, kiun si ne konas, ĉiam irante al Suno. La duan tagon ŝi ne plu komprenis tion, kion homoj parolas, sed ŝi daŭre marŝis ĉiam irante al Sun'. Ŝi manĝis tion, kion ŝi povis trovi.
Kaj tiam, post multaj tagoj, ŝi trovis la maron. Ŝi neniam vidis ĝin antaŭe. Tie ŝi trovis multajn homojn, kiuj volis iri al Nordolando, ankaŭ. Ili nomis ĝin Eŭropo, la Lando de Promeso. La loko, kie ĉiuj estas feliĉaj. Estis larĝa plaĝo, kie oni faras grandajn ŝipojn. Ŝi demandis, kaj oni diris, ke tiuj ŝipoj iros al Eŭropo. Sed ŝi devas pagi multe da mono por la bileto. Ŝi ne havis monon, sed oni diris al ŝi, ke ŝi havas indan korpon kaj estas juna kaj forta. Certe ŝi povas trovi laboron kaj gajni sufiĉe da mono por la bileto iri en la Eŭropan Paradizon.
Sed la laboro, kiun ŝi trovis ne temis pri lavi telerojn aŭ zorgi pri infanoj, sed pri iri en liton kun tiaj hororaj, malbelaj, sendentaj, maljunaj, abomenaj viroj kaj permesi al ili fari aferojn al ŝi. La unuan fojon ŝi ne povis kompreni tion, kion ili diris, sed la viro donacis al ŝi kelkajn monbiletojn kaj tiris ŝian veston supren. Senmona, ŝi lasis lin fari tion. Ŝi memoris pri Sirin' kiam ŝi sentis doloron inter siaj kruroj. Ŝi kriis multe ĉar ŝi sentis vundita, kaj kiam la viro finis, estis multe da sango. La viro estis tre timigita, ankaŭ, kaj donacis pli da mono al ŝi, kaj ŝi tiam haltis plori. Kiam la viro jam estis for, ŝi tuŝis sin kaj trovis, ke tio ne estas pli malgranda, sed pli granda, kaj malpli dolora, preskaŭ for. Ŝi iris en necesejon kaj pisis facile. Ŝi vidis ke estis duŝejo kaj sapono kaj tualo, kaj ŝi duŝis unuafoje de kelkaj monatoj. Poste ŝi iris enliten kaj dormis ĝis la sekvanta tago.
Laŭ la sekvintaj monatoj ŝi lernis la lingvon de tiu lando, la francan, kaj ŝiaj laborkondiĉoj estis multe pli bonaj: viroj pagis por la ĉambro kaj ankaŭ donacis monon al ŝi, kaj sekve ŝi povis duŝi kaj dormi en la hotelo ĉiun tagon.
Je la dua posttagmeze ŝi sentis ion malsekan sur sia vizaĝo. Ŝi malfermis siajn okulojn kaj vidis hundegon, kiu salutas ŝin je la maniero per kiu hundoj salutas homojn. Antaŭ ŝi panikis, ŝi aŭdis viran voĉon:
«Brusko! Venu ĉi tien!»
La posedanto de la hundo kaj la voĉo, viro ĉirkaŭ kvindek jaraĝa, preskaŭ senhara kaj kun pli ol la duono da haroj sur lia kapdorso tute blankaj, venis proksimen al tiu malsata afrika malia knabino. Li komprenis tuje, ke ŝi ne povas movi aŭ stari, kaj tuŝis la profundon de lia koro ŝia evidenta malbonŝanco, kaj li sekve prenis ŝin sur siaj brakoj kaj prenis ŝin en sian domon. Lin suprizis, ke ŝi pezis tiom malmulte, malpli ol 30 kilogramoj, eĉ se ŝi estis pli alta ol cent sesdek centimetroj.
La edzino de Eŭfemjo pensis, ke okazis akcidento:
«Edzo! Kion vi faris? Ĉu vi surveturis ŝin per via traktoro?»
«Mi trovis ŝin duonmorta sur la kampo, Elvirin'. Venu, pretigu la banon kaj banu ŝin dum mi pretigos ion, por ke ŝi manĝos».
Dek kvin tagojn poste ŝi jam rehavis iom da tiu pezo, kiun ŝi forlasis survoje, kaj ŝi jam lernis sufiĉe pri la hispana lingvo por sciigi ilin, ke ŝi estas kontraŭleĝa enmigrinto kaj havas nenian dokumenton, sed ŝi vere timas, ke oni resendu ŝin en ŝian landon. Ŝi ankoraŭ ne kapablis diri al ili, pro ŝia manko da lingva rego, ke ŝi eskapis el siaj lando, gepatroj, fianĉo, el sia tuta vivo, ĉar ili intencis kripligi ŝin, ili volis ekscizi ŝin, kaj por eviti inferon, ŝi falis en alian inferon, eble pli malbona. Ŝi venis tra dezerto kaj aĉetis per sia korpo sidlokon en ŝipo en Maŭritanio, kaj poste en boateto de altamaro ĝis marbordo, kaj poste ŝi ne haltis marŝi ĝis kiam ŝi venis tien, proksime al tiu urbo en Cáceres nomita Torrequemada.
Eŭfemjo devintus diri al polico, ke li protektis kontraŭleĝan enmigrintinon el Afriko erare, por ŝpari multe da problemo por li, sed li honoris sian nomon kaj estis bona samaritano ĝis la fino kun ŝi: li donis al juna Umuo laborpostenon. Ŝi ne estis la unua, kiun li dungis: proksime de lia domo estis dormejo, kie dek aliaj enmigrintoj el diversaj landoj dormis: ses viroj kaj kvar virinoj. Umu' estus dekunua. Dum la tago, de sunapero ĝis sunsubiro ili prenis fragojn, priatentis la kampon por forpreni birdojn kaj kuris se oni vidis movon en la ŝoseo al Torrequemada, aŭ se ili aŭdis fajfilon, kiun ili ĉiuj havis pendante sian kolon, ili ankaŭ devis forkuri kaj kaŝi.
Elvirin' ne konsentis pri la maniero, kiun sia edzo havas ekspluati enmigrintojn:
«Ni devus postuli, ke ili laŭleĝiĝi anstataŭ profiti ilian multekostan laboradon!», ŝi diris al li ofte.
«Jes, vi pravas», li respondis. «Sed diru, dume kion ni du faros? Ĉu ni denoncu ilin tiel, ke oni forprenu ilin denove en siajn landojn suferi kion ajn irigis ilin el siaj patrolandoj?»
«Tio ja ne estas nia problemo», Elvirin' diris per ne tre konvinka maniero.
«Nun ĝi ja estas, karulin'. Se oni scius, mi ekmalliberiĝus kaj ili estus ellandigitaj en siajn patriojn, kaj vi sola devus fari ilian laboron, aŭ vidi nian bienon perdiĝi pro manko da zorgo. Ni havas nek monon nek forton labori ĝin per ni mem, do ni ruiniĝus. Ĉiuj perdus finfine. Kaj dume ili havas tegmenton kaj manĝadon dum ili decidas pri tio, kion ili volas fari...»
Elvirin' silentis. Naŭzas ŝin, ke ŝia edzo ĉiam turnigas ĉion dorsen, tiel ke li pravas. Kaj li ekspluatas tiujn homojn. Ili laboras tutan longan tagon por ricevi nur pladon da manĝaĵo je tagmezo kaj alian vespere. Kaj, je la fino de la monato, po sesdek eŭrojn. Du fiajn eŭrojn tage! Tiel ili revivigis sian bienon kiam ĝi komencis ruiniĝi, nur antaŭ kelkaj monatoj, kiam Dimitri kaj Tanja forfuĝis el franca polico, kiu preskaŭ kaptis ilin tie. Ili vere timis francajn policanojn, aŭ similajn. Post ili ankaŭ venis ok aliaj enmigrintoj, kiuj povis denove respiri trankvile vidante, ke ili ricevis laborpostenon anstataŭ polican raporton.
Sed Eŭfemio estis bonkora: li vere zorgis pri ili, li parolis al ili, kaj sekve iom post iom ili lernis la hispanan lingvon. Kelkaj el ili foriris post kelke da tempo, kaj trovis aliajn postenojn. Fojfoje polico kaptis ilin kaj sendis ilin ilialanden, kvankam aliaj plibonŝanculoj ricevis rezidan dokumenton kaj jarojn poste gajnis la hispanan naciecon.
Post kelkaj monatoj en la bieno ankaŭ Umu' sukcesis paroli la hispanan korekte. Tiam unkrainino kun nomo Alin' faris strangan proponon al ŝi:
«Umu', kiom jaraĝa vi estas?»
«Dudek, Alin'».
«Dudek! Ŝajnis al mi, ke vi estis tridek almenaŭ. Vi devis esti tre juna kiam vi eskapis el Mali'», la ukrainino diris surprize. Ŝi mem devis kaŝveni per trajno, kaj tiel ŝia alveno en la landon estis multe malpli peniga ol tiu de Umu'.
«Jes, mi estis dek du jaraĝa. Kostis mi du jarojn atingi Maŭritanio, kaj poste mi bezonis labori dum du jaroj por havi la monon por sidloko en patero».
Venis al ŝia kapo la hororajn aferojn ŝi devis fari por povi manĝi, dormi en malpura loko plena da insektoj, sed kiu almenaŭ protektis ŝin el vento kaj pluvo, kaj ricevi monon, kiun tiuj ulaĉoj postulis venigi ŝin en Eŭropo per ŝipoj, kiuj neniam sukcesos inspektadon de iu ajn kompetenta aŭtoritato.
«Nu, vidu: mi konas iun el mia lando, kiu laboras en klubo kvin kilometroj direkten al Torrequemada el ĉi tie. Ŝi iros labori en marborda urbo sur Mediteraneo, nomita Alikanto. Ŝi laboros memstare en apartamento, kiun ŝi luis pere de Interreto. Ŝi proponis al mi, ke mi iru kun ŝi, kaj mi parolis al ŝi pri vi. Mi diris, ke vi estas juna, lerta kaj lernos rapide. Mia Dio!, vi lernis pli da hispana lingvo dum tri monatoj ol mi kapablis en du jaroj... Bone, mi diris, ke vi emas labori en kio ajn oni devas se ĝi estas malpli peniga ol ĉi tiu laboro, kaj ke vi estas tre atingebla, male al la dura vivo, kiun vi trairis».
«Kia laboro estas tio?»
«Prostituado».
Umu' ne povis ne memori siajn traŭmatajn spertojn en Maŭritanio. Ŝia unua kliento defloris ŝin. Li ektimis, kaj donis al ŝi pli da mono, ol ŝi esperis Ŝi ridetis al la penso, ke doloro estis multe malpli granda ol tiu, kiun ŝia familio intencis doni al ŝi pere de la ekzciso. Dum ŝi estis ĉe Eŭfemjo kelkaj el la viroj proponis sekson al ŝi, unue senpage, kaj poste ili ofertis monon. Ŝi akceptis finfine kontraŭ €50, la salajro de dudek kvin tagoj. Kiam oni estas malriĉa, digneco, honesteco, honto, gravas malpli ol manĝi ĉiun tagon. Kvin dek eŭrojn estis ŝia prezo, kaj ŝi tion faris pro honesteco al ŝi mem, por forlasi la truon, kien ŝi kaŝis plej frue en tiu ĉi lando, eĉ se tio estas la plej bona truo, kie ĉi estis en ŝia tuta vivo. Ŝi pensis, kaj komprenis, per sia propra maniero, ke sia kulturo estis la unua kaj plej malbona truo, el kiu ŝi eskapis. Fari tion, ŝi devis kaŝi en pli kaj pli grandaj truoj, kiuj donis pli da spaco al ŝi: ŝia granda kaj sencela eskapado norden, ĉiam norden, trovante novajn kulturojn, fuŝparolante aliajn lingvojn ĝis kiam ŝi atingis Maŭritanion, kie ŝi trovis organizitajn mafiojn. Tie oni diris al ŝi pri Eŭropo, la Promersita Lando, kie homoj estas riĉaj ĉar oni pagas al ili multe kontraŭ malmulte da laboro, kaj sekve tien ŝi volis iri. Sed ŝi ne havis planon. Nur iri norden, kaj kiam ŝi estos tie, ŝi elektos la plej bonan opcion. Ŝia unua opcio estis marŝi. Marŝi ege, senhalte. Ŝi ne volis reveni suden. Ŝi ne volas vidi sian familion denove. Ŝi ne reiros en sian landon ĉar oni kripligos ŝin, kaj tio povas esti morti por ŝi. Ŝi timis multe. Ŝi forfuĝis, kiam ŝi ankoraŭ estis infano, kaj nun ŝi estas virino, sed tiu freneza timo radikiĝis profunde en sia cerbo.
«Do, kiel vi iros al tiu loko, Alakanto?»
«Alikanto. Ĝi estas tre malnova urbo. Per aŭto. Merilu' havas blankan, hispanan aŭton, kiun oni nomas Ibis', mi kredas. Ni elspezos unu tagon veni tien, ĉar ni devas trairi Hispanion».
Duono da Hispanio en unu tago!, ŝi diris al si kun surprizo. Prenis al ŝi multe pli veni en Kaseres' kvankam ŝi venis perpiede la tutan tempon, sencele, ĉiam irante norden... Sed kiam ŝi lernis la lingvon, ŝi komprenis de Eŭfemjo, ke tio, kion ŝi kredis nordo, estis vere nordokcidento, kaj pro tio ŝi ne mortis pro malvarmo en Sorja aŭ Aragon', ĉar ŝi venis en Ekstremaduron anstataŭ, kie la vetero estas pli milda. Verŝajne ŝia bona totemo protektis ŝin.
«Pensu», Alin' daŭrigis, «morgaŭ vi povas esti apud la maro en agrabla loko, pli agrabla ol tiu ĉi, kun belaj vestaĵoj kaj deca manĝado ĉiun tagon».
«Ĉu mi devos prostituiĝi multe?»
«Merilu' diras, ke sufiĉos unu fojon tage. Poste eble malpli.
Unu fojon tage, ŝi ripetis al si mem. In Maŭritanio ŝi havis pli ol dek klientojn tage dum tri jaroj. Preskaŭ du mil entute. Per tiu maniero ŝi povis havi la fortunon, kiuj tiuj fiuloj postulis de ŝi por merda sidloko en ŝipo plenplena da pedikoj kaj ratoj, kaj poste en manfarita boato por unudirekta vojaĝo, ĉar ĝi estis forlasita sur la plaĝo, ĉar ĉiuj saltis enlanden plej eble kiel frue, tute forgesante pri ĝi.
Je atendanta silento de Umu', Alin' daŭrigis:
«Ni havos apartamenton por ni tri. Ni helpos unu la aliajn, kvazaŭ ni estas familio».
Kvazaŭ familio, ŝi diris al si mem. Familio de tri fratinoj. Tio estas kvazaŭ sonĝo: tio, kion ŝi neniam havis, ĉar tion, kion ŝi lasis en Mali' oni ne povas konsideri familio... Homoj, kiuj volas vundi vin je la nomo de stulta tradicio ne estas via familio.
«Mi akceptas», ŝi diris, konvinkita.
La plano ne povus esti pli bona. Sed avantaĝo valora estis havi amikinon kun laŭleĝaj dokumentoj bonorde, kiuj jam pensis pri ĉio antaŭe. Malavantaĝo estis, ke ŝi ne vere povas fidi pri Merilu', ĉar ŝi ne ankoraŭ konis ŝin. Kaj ŝi ankaŭ ne konis Aloninon bone. Ŝi trovis ŝin ĉe Eŭfemjo, kiam ŝi venis. Ŝi estis silenta, ne parolema knabino. Ŝia haŭto estas tre pala, kaj la hararo, blonda, kaj ŝi rigardis ĉiujn malkonfide. Ŝed ŝi baldaŭ notis ĉenon da bonaj sentoj inter ili du. Eble la blondulino rimarkis, ke estas knabino eĉ malpli bonŝanca ol si mem. Dekomence ili ne povis paroli, ĉar Umu' ankoraŭ ne regas la lingvon, sed dum ŝi lernis ĝin, la ukrainino miris, ke la nigrulino scipovis lernis tiom rapide, kaj baldaŭ ŝi parolis ĝin pli bone kaj per pli da kono ol ĉiuj aliaj enmigrintoj en la bieno, kiuj estis en la lando multe pli longe ol ŝi. Umu' agis kiel spongo, ĉar ŝi sorbas ĉiun vorton, kiun ŝi aŭdas.
Sed la plej bona avantaĝo estis, ke ŝi havis nenion perdi. Eble polico povus trovi, ke ŝi ne havas dokumentojn. Tiukaze oni forpelus sin el la lando. Sed ŝi revenus. Aŭ ŝi iros en alian landon. Ĉion ajn, krom reveni en Malion. Ŝi timas Afrikon. Ŝi decidis ne reiri tien dumvive.
Tiun nokton Umu' ne kapablis dormi. Ili vekiĝis tre frue kaj iris adiaŭi Eŭfemjon kaj Elvirinon. Ili diris, ke ili trovis bonan postenon en Madrido, sed ili ne diris detalojn. Elvirin' estis tre kontenta pro tio. «Oni ne plu ekspluatos ilin», ŝi pensis. Ili estos servistinoj. La edzo, pli realisma, supozis, ke ili laboros kiel putinoj, sed vere estis nenio, kion li povas fari malebligi tion kaj li eĉ ne provus, se li povus: «Se la afero ne iras bone por vi en via nova laboro», li ofertis, «vi ĉiam povos veni ĉi tien denove».
Do je la deka matene, Merilu' venis en la bienon per sia blanka SEAT' Ibizo. Ŝi prenis ilin du kun ilia malgranda bagaĝo: po unu valizo kun du subvestoj kaj vesto, krom tiuj, kiuj ili vestas. Ili ne estis ĉifonulinoj, sed ili vestas tre modeste. Ankaŭ ili vestas surtuton krudan. Kaj tiel, sen rigardi malantaŭen eĉ unufoje, ili komencis vojaĝon al hispana Levanto, la parto de Hispanio kie la Suno unue superiras. Umu' neniam rigardis malantaŭen. Ŝi plenplene atentas, rigardante tion, kio estas por ŝi antaŭ ŝi, preta eviti danĝeron.
Kiam ili ĉirkaŭas urbon de provinco Toledo, Kintanar' de la Orden, trafikpolicisto haltis ilin. Umu' estis tre nervoza, sed diris nenion. Ŝi eĉ ne moviĝis. Ŝi sidas en la malantaŭa sidloko. Verŝajne Merilu' rapidis preterlime, 90 kilometrojn po horo anstataŭ 60. La policisto, juna viro, petis dokumentojn de la ŝoforino per tre civila maniero, kaj ŝi donis ĝin al li kun rideto. La juna policisto admonis ŝin patreske kontraŭ rapideco, kaj ŝi diris, per senhelpa maniero, ke ŝi ne rimarkis, sed ŝi ne plu faros tion. La policano trovis tre amuza ŝian vizaĝon, kiel tiun de infano, kiun oni kaptis en ties petolado, kaj redonis al ŝi rideton kaj dokumentojn, dirante, ke ĉifoje ŝi ne ricevos punon, sed ŝi devas zorgi multe pli ĉar ŝi havas du aliajn vivojn je la pinto de ŝiaj fingroj; kaj tiam li lasis ilin iri. La tri knabinoj ne povis kredi tion. Neniam policano tiom humana, tiom komprenema, tiom agrabla estis al ili.
Post vojaĝi dek du horojn, ne haltante krom por manĝi kaj iri necesjen, ili atingis Alikanton finfine. Post kontroli sian mapon dufoje, ili finfine trovis la apartamenton, kiun ili luis en Strato Maisonnave, tre proksime al La Tranĉo Angla, la fama vendejaro. Ili loĝas de tiam en la komerca centro mem, tre proksime al historia centro.
La apartamento estis vere luksa mansardo kun 200 kvadrataj metroj kaj kvin ĉambroj, el kiuj ili uzos nur tri. Umu' neniam havis tutan ĉambron por si sole, kaj tio feliĉigis ŝin enorme. Tio estis vera lukso por ŝi. Ne povis ŝi kredi tion. Por la du ukraininoj tio estis reveni en sian antaŭan vivon, kiam aferoj estis bonorde en ilia lando. Jes, ili havis privatan ĉambron antaŭe ĉe siaj gepatroj respektivaj, kvankam malpli lukse ol nun, kvankam ili neniam antaŭe havis banĉambron ene de sia dormejo, kiel tiu fantazia apartamento havis en ĉiu ĉambro. Sed al Umu', kiu kreskis en granda familio, tio estas sonĝo, kiun ŝi neniam antaŭe vidis. Hejme, in Mali', oni devas fari necesajn aferojn ekstere, kaj personan higienon oni faras en la rivero per la maniero, per kiu oni povas imagi, ĉar neniu parolas tie pri tio, kaj sekve neniu faras korekte. Pro tio estas tiom multe da infana mortecnombro. Jes, tiel oni devas farti kiam oni estas persono. Unuafoje en sia vivo, ŝi sentas, ke ŝi estas grava. Pli ol la edzino de la plej riĉa viro en la urbo. Kaj ŝi ankoraŭ estas kompleta, ne kripligita. Tiu apartamento estas nun la Kastelo de Blankneĝulino por ŝi, la Ebona Belulino.
Kaj tie ŝi estas, en sudoriento de la plej okcidentsuda lando de Eŭropo, preta gajni sian ĉiutagan panon. Kun helpo de sia bona totemo, kiu devas esti ie helpante ŝin finfine. Umu' sentis, ke sia totemo jam vekiĝis post sia longa letargio, kaj finfine decidis zorgi pri ŝi. Kaj ŝi fartis tre facile, komforta, kun ĝi. Sekve, ŝi kreis nomon por ŝi, ŝia totemo: Abenat', la modelo, tiu, kiu montras ekzemplon.
Sed aferoj ne iris tiom malbone por ŝi, se oni konsideras ĝin pli zorge: ŝi eskapis sian familion, kiu deziris kripligi ŝin. Ŝi suferis tre durajn situaciojn, vere, kaj ŝia restado en Hispanio estis ankoraŭ dubinda pro la ebleco esti trovata de polico kaj Sendin'ta en Afrikon denove, ebleco multe pli ebla ol kiam ŝi kaŝis ĉe Eŭfemjo. Aliflanke, ŝi sentis sin tre komforte kun tiuj du knabinoj, eĉ se ŝi ne konas ilin sufiĉe bone por ne certiĝi ĉu ili ne volas trompi ŝin. En mondo de blankaj viroj, esti agrabla nigra knabino povas esti novaĵo por mediteraneaj maskloj. Sed nun du blankulinoj estas ŝia tuta familio. Ŝi ne fidis ilin du cent procente, sed ŝi nun fidis ilin multe pli ol sian veran familion, tiu biologia familio, kiu zorgis pri ŝi tiom malmulte. Jes, ili volis, ke ŝi edziniĝu al gravulo en sia tribo, iu, kiu certigos al ŝi kaj gefiloj, ke ili havos ĉiam ion mangi, kaj tiucele ili volis kripligi ŝin tiel ke ŝi neniam povos trompi sian edzon kaj tiumaniere ebligi lin repudii ŝin, redonante ŝin al gepatroj kiam ili jam estos tro maljunaj por nutri ŝin.
Inter tiuj du opcioj, kripligita en sia lando kaj edzino de la plej riĉa vilaĝano, aŭ fraŭlino kaj putino en stranga lando de alia kontinento, sed kompleta, ŝi preferas la duan. Preferinde esti putino en la unua mondo al honesta edzino comme il faut en la tria.
La tagon, kiam ili venis en Alikanto, dum ili ankoraŭ organizas aferojn, ŝi iris promeni laŭ la haveno. Poste ili tri iris aĉeti elegantajn, simplajn vestojn unuafoje en sia vivo. En ŝia lando homoj vestis buntajn erojn kun komplikaj brodaĵoj por montri la altan rangon de sia familio, sed ĉi tie vestoj multekostaj estas pli simplaj kaj komfortaj.
«Per kiu maniero ni pagos por tio ĉi?», ŝi demandis al Merilu'.
«Per niaj korpoj. Ne zorgu, Umu', ni pagas per mia kreditokarto, kaj oni ne postulos monon de mi ĝis la venonta monato».
Umu' komprenis nenion pri tio, kio okazas. Merilu' estis sperta pri aĉetado per kreditokarto, ĉar kiam ŝi laboris en tiu apudŝosea klubo, ŝi havis salajron konstanta, kaj ŝi aĉetis kaj pagis la sekvintan monaton.
«Tiam ni havos», diris ŝi, «multe pli da mono ol tiu, kiun ni elspezas hodiaŭ».
Umu' ankoraŭ komprenis nenion, ĉar nur tio, kion ŝi mem aĉetis kaj Merilu' pagis, kostas pli ol mil eŭrojn.
«Kun tempo ni aĉetos pli bonajn vestojn. Tio ĉi estas nur por komenci».
Umu' neniam havis silkan subvestaĵojn aŭ duontravideblan negliĝon. Al kio utilos tio?
«Tio estas nia labora uniformo», Alin' diris al ŝi poste. Ŝi ankaŭ pensis ke Merilu' faris troe, sed dum ŝi pagas, kial plendi?
«Ne zorgu», ŝi diris, «mi ĉiam helpos vin».
Kiam ili jam havis konsidereblan vestaron, ili havis duŝon, vestis novajn erojn kaj iris al Galega Restoracio tre proksima al sia nova hejmo, fakte la apudan pordon. Ili manĝis ĝis ili ne plu povis, kaj Merilu' pagis denove per sia kreditokarto.
«Vi scias, ke ĉiu el vi devas pagi al mi trionon ol tio, kion ni elspezas, kiam vi povos».
«Mi ne havas monon», Umu'diris. «Kaj mi opinias, ke mi neniam havos tiom multe da mono pagi mian parton».
Alin' rideksplodis kaj kaĵoletis ŝin protekteme: «Vi miros scii kiom da viroj pagos por ĝui tiun belan nigran korpon, kiun vi havas, kara. Ne timu, vi estas kun amikinoj».
Umu' povus plori. Unuafoje en sia vivo ŝi ne estis sola. Ŝi havas amikinojn. Du.
Post vespermanĝi ili iris promeni kune, brakenbrake, parolante pri tio, kion suferis en siaj denaskaj landoj, konfidante siajn sekretojn unu la aliajn, kaj kiel ili finfine atingis la Mediteranean Maron, kaj ankaŭ pri siaj planoj por la estonto. La ukrainianinoj volis reveni en sia lando plej eble kiel frue, sed Umu' ne emis tion, tute ne.
Kiam ili venis hejme, tre malfrue nokte, post ŝi havis duŝon kaj denove estis en sia silka noktovesto kaj pantoflojn, kuŝante sur sia harmola lito, ŝi sentis, ke ŝi estas la sinjorino de sia hejmo unuafoje en sia tuta vivo.
Sed ĉio ne estis facila: Umu' estis ĉiesulino antaŭe, sed tiam ŝi estis devigata de supervivo. Ŝi neniam estis sklavino de pandaro, sed nur de tiu teruro, kiun ŝi sentis je la ideo reveni hejmen, aŭ morti survoje. Ŝi volis vivi pli bone, kaj fari tion en sia tribo kun manko en sia korpo kaj animo ne estus vivi. Ŝi ne volis tiun vivon de sia patrino, aŭ de sia avino. Ŝi volis ion alian, eĉ se ŝi ne sciis klare pri tio, kio tio estis. Oni diris al ŝi, ke je la nordo, je la Lando de Suno, homoj estas feliĉaj. Kaj ŝi deziris esti feliĉa. Ŝi volis vivi sen suferi.
La problemo aperis ses monatojn post ili komencis labori. Ili decidis ne averti sin per ĵurnaloj. Anstataŭ, ili invitis klientojn en kontaktaj drinkejoj kaj altnivelaj hoteloj en la urbocentro, ĉar ili jam progresis tiom multe, sufiĉe por ke ĉiu el ili tri povis aĉeti tutan vestaron, kaj la du novaj alvenintinoj jam pagis la debeton al Merilu'. Nun ili pagas la apartamentan luprezon facile kaj ili eĉ konsideras aĉeti ĝin.
Tiun tagon, kiun ni atestas nun, ili estas en Hotelo Palma, je la plaĝo de Sankta Johano, ĉe ĝia luksa dancejo. La pordistoj ne ĝenis ilin, ĉar ili aspektas kiel klientinoj de la hotelo, kaj ankaŭ ĉar en tiuj lokoj kutime estas multe malpli da virinoj ol viroj.
Ili baldaŭ dancas gaje, unue triope, sed post iom da tempo tri viroj maturaĝaj venas al ili kaj montris deziron amikiĝi kun ili. Kiam ili diris sian prezon, unu el ili foriris tre kolere, sed alia viro, iom pli juna, preteraŭdis ilin kaj diris, ke li pretas pagi tiujn tri cent eŭrojn, kiujn Alin' postulis pro siaj favoroj. Ili prenis ilin tri al siaj ĉambroj, ĉar ili loĝas en la hotelo.
Unu horon poste Merilu' revenis suben, feliĉa, kun sia mono en sia mansako..., trovi, ke Umuo kaj Alin' ne plu estas tie. Ŝi telefonis ilin, kaj lernis, ke ili estas hejme.
Trovinte ilin tie, ili rakontas la aferon: La kliento de Alin' freneziĝis kaj komencis krii kaj bati ŝin. La klientoj de la najbaraj ĉambroj vokis la hotelajn sekurgardistojn, kiuj devis senmovigi la beston antaŭ ili povis liberigi la knabinon. Ili petis de ŝi, ke ŝi restu por subskribi deklaracion por polica raporto, sed ŝi diris, ke ŝi bezonas iri hejmen tuj. Ŝi vokis Umuon kaj ili du iris for. Tiu estis malbona servo. La kliento de Umu' pagis, sed ne tiu de Alin' finfine. Tiun tagon ili komprenis, ke ili povas havi frenezajn klientojn, kiuj povas esti ĝentilaj dekomence. Pro tio ili ĉesis akiri novajn klientojn, kaj decidis labori kun konstantaj klientoj nur, eĉ se ili gajnis monon nur por luado, manĝado kaj kelkaj aliaj malpli gravaj aferoj.
«Ni devas dungi unu aŭ kelkajn sekurecajn gardistojn», diris Merilu'. Ŝi estas la knabino kun gravaj ideoj.
«Tio kostas multe da mono», diris Umu'.
«Pripensu... Eĉ se ni pagas al li du mil eŭrojn monate, ni povos labori ĉiun tagon dum multe da tempo, kaj eĉ se ni investas pli da mono, ni ricevos pli, ankaŭ».
La sekvintan tagon ili publikigis tiun averton en la ĵurnalojn lokajn:
Ni bezonas sekurecan gardiston.
Kun la numero de la poŝtelefono de Merilu'.
La venontan matenon, je la sepa horo, telefono vekis ilin:
«Bonan tagon. Mia nomo estas Gustavo. Mi telefonas pro via averto».
Kvankam kelkaj aliaj kandidatoj vokis kaj havis intervjuojn laŭ la tago, Gustavo impresis ilin pli ol la aliaj pro lia personeco kaj fizika forto. Li aspektis kiel gorilo, ĉar liaj ŝultroj estas tiom larĝaj, li estas tre alta, kaj lia vizaĝo estis tre serioza. Lia voĉo estas tre profunda, kaj tio igis ilin pensi, ke ĝi donas al li imponon, kiu haltos la ĝenulon, se unu el ili trompos iliajn filtrojn, fari stultaĵon. Ili baldaŭ interkonsentis pri mono, ĉar du mil eŭroj estas multe pli ol tio, kion sekureza gardisto kutime ricevas, kaj la laboro ne estis vere postulema. Li devos akcepti la klientojn kaj respondi la telefonon je la tablo de la enirĉambro sen perdi vidon de la paneleto, kie tri lampetoj verdaj ĉiam lumas. Se unu el ili iĝos ruĝa aŭ ĉesos lumi, Gustavo devos eniri la koncernan ĉambron por elirigi la ĝenanton.
Gustavo devis agi nur dufoje en la tuta jaro kaj duono, kiam li laboris tie. Sed li alkutimiĝis troe, kaj li komencis diskuti kiam la knabinoj devis labori ekstere. Ili komprenis, ke tio estis lia libertempo, ĉefe se temas pri semajnfino, do ili konsentis pagi pro ĉiu eliro: €500 la tutan tagon. Tio haltis liajn plendojn tute, kaj de tiam li deziris, ke ili laboru ekstere la semajnfinojn, ĉar tio signifas eksterordinaran pagon de €1 000, duono de lia normala salajro, kaj se estas du semajnfinoj, duoblon de ĝi.
Kiam li eskortis ilin, li faris tion inkognite, kaj kvankam li neniam devis agi, ili fartis multe pli sekure. Kiam ili estis en vilao ekster la urbo, Gustavo iris kun ili ĝis la pordo, kaj reprenis ilin je la sama loko, kiam ili finis. Kutime li parolis al servisto de la domo, kiu kutime invitis lin eniri la servistan parton de la domo.
Jes, Gustavo facile konvinkis, ĉiujn, ĉefe virinojn. Lia eraro estis pensi, ke tio funkcios kun liaj estrinoj. Ili ja estas virinoj, sed ili ankaŭ estas liaj estrinoj, kaj ankaŭ fremdulinoj, kiuj suferis multe ĉar ili estas en fremda lando kies kutimojn, tradicion kaj leĝojn ili ne konas, aŭ konas per malmola maniero. Kaj Gustavo estas ilia bona homo, tiu, kiu protektas ilin. Sed kiu protektos ilin de li? Tion ili komencis demandi sin kiam li komencis profiti sian statuson gajni laborajn avantaĝojn.
Umu' ne ŝatis lin tro multe de la komenco, ĉar lia mieno memorigis ŝin pri sia patro. Ŝi ankoraŭ memoras pri tiu indulgema parolado, kiun ŝia patro diris al ŝi por konvinki ŝin pri tio, ke la batado, kiun li ĵus donis al ŝi estis por ŝia bono, kaj la plej bona afero por ŝi estis, ke ŝi akceptu, ke sian seksorganon oni kripligos por ke ŝia edzo neniam povos repudii ŝin pro trompo: sen tiu pekiga apendico ŝi neniam sentos plezuron aŭ emon al alia viro, sed nur al sia edzo. Kaj li, ŝia patro, volas, ke ŝi, lia filino, estos feliĉa.
Kaj Gustavo, pro iu stranga kialo, memorigas ŝin pri ŝia patro. Eble ĉar ili du protektas ŝin je du diversaj epokoj en ŝia vivo. Eble ĉar ŝi sentas sin fizike suba al li. Estas bone, ke li estas granda kaj forta por plenumi sian devon al ili tri. Sed tio venkas Umuon anime.
Do, kiam li proponis plialtiĝon salajran, ŝi estis tre klara:
«Du mil eŭroj monate», ŝi diris, «estas pli ol sufiĉe».
«Sed vi ne donis al mi plialtiĝon dum preskaŭ du jaroj».
«Bone...», Merilu' komencis.
«Bone nenio!», Umu' interrompis seke. «Ni malsatis tro longe por komenci donaci monon nun».
«Kaj vi devus plialtigi mian servon eksteran, ankaŭ», la viro insistis. «Mi riskas multe kontraŭ nur kvin cent eŭroj».
«Kiom vi volas?», Alin' volis scii.
«Ne malpli ol sep cent».
«Vi du doni tion al li, se vi volas. Mi ne faros».
Post du hora diskutado ne estis interkonsento. Tiam Gustavo donis al ili la ŝlosilojn kaj iris hejme, kolere. Sed tio estis nur truko. Li sciis, ke ili cedos frue aŭ malfrue. Ili ne povis permesi al si esti sen sekureco multe da tempo. Kaj estos malfacile al ili trovi alian sekurecan gardiston, kiu ne volis trompi ilin. Jes, Gustavo pensis, ke sia plano estos sukcesa finfine, sed li estis tro memfida kaj perdis la ludon...
Unu monaton post kiam Gustavo foriris kolere, ili ankoraŭ ne vokis lin. Ververe ne estis same, kaj ili zorgis multe pli pri sekureco ol iam, sed ili deziris iun, kiun ili povos fidi, kaj ne Sinjoron Muskolulon sen cerbo, kiu volas avantaĝi ilin, tri fremdaj enimigrintaj virinoj.
Dum ŝi promenas matene, kiel kutime, Umu' trafis aktivistojn de NRO kies celo estas helpi, inter aliajn, homojn en ŝia originala lando, Mali': Umu' jam havas lokalan akĉenton, kaj sekve homoj, kiuj aŭskultas ŝin paroli kredas, ke ŝi pasigis sian tutan vivon en la urbo Alikanto, ĉar ŝi ne nur parolas la hispanan perfekte, sed ankaŭ la valensjan lingvon multe pli bone ol nativoj.
«Imagu», tiu junulino diras al ŝi, «ke vi devas fuĝi el via lando pro politikaj aŭ etnaj kialoj…, ĉu ne plaĉus al vi, ke iu helpos vin, iu el la Unua Mondo, eĉ se tio estas nur malgranda kvanto da mono?»
Vi devas fuĝi, Umu' pensas, politikaj kialoj, kaj helpos per malgranda kvanto. Tiuj vortoj amasiĝas en ŝia kapo dum ŝi ridetas al tiu knabino.
«Ĉu vi studis?», ŝi finfine demandis.
«Jes», ŝi respondis. La knabino estas juna, sed Umu' ankoraŭ ne kompetentas pri diri korektan aĝon de sataj blankulinoj.
«Ĉu universitato?»
«Jes. Antaŭ unu jaro mi finis Civilan Inĝenieradon».
«Ĉu Civila Inĝenierado? Kio estas tio?», Umu' demandis. Vidante tiun knabinon, ŝi sopiris al penso, ke ŝi mem ankaŭ iris al universitato, sed laŭ tiuj jaroj ŝi okupiĝis batalante supervivi kaj liberiĝi anstataŭ lerni en lernejo, kiel tiu knabino. Umu' ofte scivolis pri la ideo ĉu ŝi ĉiam vivis en lando kiel Hispanio. Sed finfine ŝi venis, post ŝian longan odiseado el loko, kiun ŝi apenaŭ povus nomi hejmo, promociante sin pri vivo en Maŭritanio kaj doktoriĝante en Alikanto...
«Mi nomiĝas Rozin'», ŝi diris, «kaj pro mia Titolo mi povas desegni kaj kontroli la konstruaĵon de havenoj, kanaloj kaj ŝoseoj».
«Ĉu ŝoseoj?»
«Jes, ĉiajn vojojn».
Desegni, Umu' pensis. Ŝi imagis larĝan, longan aŭtovojon el ŝia vilaĝo al Alikanto, kaj Merilu' stirante sian blankan aŭton Ibiza la tutan vojon.
«Kaj ĉu vi ricevas multe da mono konstruante vojojn?»
«Nu…, vi scias…, la krizo… Mi ricevus, se mi laborus je mia metio, sed oni devas labori pri io. Oni devas vivi. Mi apenaŭ pluvivas ĝuste mi. Mi ne povas aĉeti belajn vestaĵojn kiel tiuj viaj, sed mi ne povas plendi tro…, almenaŭ mi havas laborpostenon».
Kompatinda!, pensis Umu'. Per maŝinoj kaj aliaj homoj tiu knabino povintus konstrui la vojojn laŭ mia irado per miaj nudaj piedoj. Tamen, ŝi estas malfeliĉa ĉar ŝi ne povas vesti same kiel mi. Kaj subite Umu' faris ion neatenditan: ŝi deprenis sian jakon Versace kaj metis ĝin sur la ŝultroj de Rozin'.
«Ĝi ĝustas al vi bone. Mi donacas al vi. Kiam vi pretos, mi klarigos al vi kiel mi gajnas mian vivon. Mi loĝas en tiu konstruaĵo antaŭ ni», ŝi diris mansignalante la pordon. «Je mansardo B. Mi revidos vin».
Senvortigita Rozin' vidis kiel Umu' eniris tiun konstruaĵon dum ŝi restas tie rigardante la enirejon dum ŝi tenas la versacon sur sia mano, demandante sin pri tio, kio ĵus okazis.
Dek kvin minutojn poste Rozin' ankoraŭ provas vendi kelke da menspacon al preterpasantoj, kiam ŝi vidas Umuon denove veni en alia, tamen same multekosta, vesto. El ŝia mano pendas fajna sako alka, kaj ŝia alia mano tenas pendilon kun la ceterajn partojn de la vesto kies jakon ŝi jam donis al ŝi antaŭ kelkaj minutoj, kaj ankaŭ blankan silkan bluzon.
«Prenu tion ĉi», ŝi diris. «Mi opinias, ke tiu bluzo estas de via grando. Kiam vi venos viziti min, vi povas vesti tion por mi».
Ŝi kisis ŝin kaj foriris antaŭ Rozin' povis fari aŭ diri ion.
Stuporplena, ŝi vidis Umuon malaperi kaj solviĝi en la amason, kiu promenas laŭ la urbocentro. Ĉu tio estis sonĝo?, ŝi demandis al si… Sed tie, pendante el ŝia mano restas ankoraŭ la tre multekosta Versaca vesto, kian ŝi neniam vidis, kaj kian ŝi neniam povus aĉeti per sia nuna salajro.
Rozin' serĉis sian estrinon, redonis al ŝi la demandarojn, kaj revenis hejmen.
«Kie mi eraregis?», Rozin' sin demandis kiam ŝi denove estis hejme. Tridek jaraĝa, ŝi ankoraŭ ne povas emancipiĝi. Kaj tiu nigrulino, tiom juna, povas doni al ŝi, tute fremda al si, la plej kvalitan veston, kiun Rozin' iam vidis. Dum ŝi banis malstreĉe, ŝi konsideras pri vivo, kiom multe ŝiaj gepatroj laŭdis laboron duran, ŝparante sinsekve por ke oni povos atingi noblan celon, spartan tamen altruisman vivon, almenaŭ plej eble kiel oni povas…, kaj tiam, je la fino de ŝia lernado, post gajni plenmerititan doktoriĝon pri inĝenierarto kaj militartoj pro tio pri mens sana in corpore sano (sana menso en sana korpo) ŝi trovis nur minipostenon en Germanio kontraŭ €400 monate, aŭ labori kontraŭ nenio en Hispanio, aŭ male nur manpleno da eŭroj je NRO, la plej bona salajro, kies plej bona pago estas la scio pri tio, ke ŝi faras ion por aliaj personoj kaj havi nur sufiĉe por manĝi. Jes, ŝi vizitos la nigrulinon, kompreneble. Ŝi deziris, ke ŝi klarigu al ŝi sian sekreton, kial ŝi povas donaci veston tiom multekostan, la Versace, dum inĝenierino ne povas. Kial la fremda nigrulino povas kompati la blankulinon, kiu vivas en sia propra lando, kaj kial tio tute ne ĝenas tiun ĉi.
Elirante la tramon, ŝi pensas, ke la junulino certe estas la filino de gravulo en sia lando…, aŭ cetere ĉu lia amantino? Ĉar forĵeti versacan veston tiel sengrave ne estas je la atingo de ĉiu. Ne de ŝia, kompreneble, aŭ je la atingo de ŝiaj amikinoj, aŭ iu ajn konitan de ŝi. Aldone, ŝi ne povas kompreni kial tiu juna nigrulino donacis la veston ekzakte al ŝi. Ŝi ne konsideris forĵeti ĝin tiam, ĉar ĝi estas nova, kaj ankaŭ ŝi uzis ĝin, kaj akordis al ŝi tiom bone. Ŝi trovis vizitkarton en poŝo de la jako kun ŝia nomo, Umu', kaj ŝia kompleta adreso. Do la junulino vivas en mansardo en centra Alikanto. Vaŭ!, certe Umu' havas multe da mono.
Rozin' eniris la lifton kaj premis la butonon por mansardo. La lifto komencis kreskigi la rapidon tiom subtile, ke ŝi kredis, ke ĝi ne movas. Post kelkaj minutoj la pordo malfermiĝis kaj Rozin' vidis sin fronte al tre brila koridoro kies ambaŭ flankoj finis en pordo rotulitaj A kaj B.
Rozin' premis la sonorilon de apartamento B, kaj ŝi aŭdis kelkajn sonojn, sed ŝajnis, ke je la alia apartamento ankaŭ sonis zumilo. Baldaŭ la pordo de mansardo A malfermiĝis kaj Umu' aperis.
«Ho, mi eraris...»
«Saluton, Rozin'. Ne, vi ne eraris. Mi loĝas en B, sed mi vizitas mian amikinon en A. Venu, venu kun mi, bonvolu».
Rozin' venis post ŝia gastigantino kaj post trairi la halon, kie estas ejo por manteloj, ĉapeloj kaj ombreloj, ili venis en vastan salonon kun pli ol kvardek kvadrataj metroj.
«Tio ĉi estas samgranda kiel mia apartamento», la gastino diris al si, vidante ĝin.
«Sidiĝu», Umu' diris. «Mi montros la domon al vi poste, se vi tion deziras. Unue mi preferas klaĉi kun vi. Mi deziras esti via amikino».
«Via akĉento estas perfekta, Umu'. Tamen vi ne naskiĝis ĉi tie. El kiu lando vi venas?»
«Vi scias pri mia lando, Rozin'. Mia origina lando estas Mali'», ŝi diris kun rideto. «Tial mi haltis paroli al vi antaŭ kelkaj tagoj. Sed mi ne kredas, ke mi reiros tien denove. Nun mia loko nomiĝas Hispanio».
Rozin' miris. Tiom da hispanoj parolas malbone pri sia lando, kaj tiu subsahara sinjorino adoptas Hispanion kiel sian Sanktan Landon…
«Ĉu vi estas hispana?», Rozin' demandis.
«Ne», ŝi respondis per tremanta voĉo. «Mi deziregas tion, sed mi jam estis en tiu ĉi, nia lando, dum kelke da tempo. Mi ne povas peti naciecon ankoraŭ».
«Nia lando...», Rozin' eĥis kvazaŭ al si mem. «Nu, mi esperas, ke vi iĝos hispana baldaŭ, same kiel mi estas».
«Ho, dankon, Rozin'. Ĉu plaĉus al vi drinkaĵo?», Umu' respondis.
«Ho, kion vi povas doni al mi?»
Umu' leviĝis kaj iris al drinkomeblo ĉe angulo de la ĉambro. Rozin' sekvis ŝin kaj surprizis al ŝi vidi tiom multaj botelojn da likvoro kaj aliaj drinkoj, tre multekostaj, kiel ŝi neniam vidis antaŭe. Ŝia vido falis sur botelon kun nombro 21 sur ĝia kolo, kaj iom pli malsupre legeblas: Chivas de Regal.
«Ĉivas' estus bone».
Umu' plenigis du glasojn kaj revenis al sofo kun ambaŭ drinkaĵoj en siaj manoj.
Post la unua suĉo, Rozin' revenis en la konversacion:
«Vi diris al mi, ke vi diros al mi kiel vi gajnas vian vivon, Umu'. Ĉu vi estas doktorino?»
La nigrulino ridegis laŭte, kaj poste, ankoraŭ ridetante, aldonis:
«Ho, ne, Rozin'. Mi estas hetajro».
«Ĉu hetajro?», ŝi diris serĉante en sia memoro, ĉar tiu vorto ne estas tute nekonata al ŝi, kvankam ŝi ne povis memori la signifon. «Kio estas tio?», ŝi finis sian demandon. Ŝi ne ŝatis ŝajni malklera knabino, sed ŝi ankoraŭ ŝatis malpli ignori tion, kion oni priparolas.
«Mi estas putino», la brunulino frapis. «Sed luksa, mi vendas mian kompanion al viroj, kiuj povas pagi ĝin».
«Putino!», Rozin' diris malrapide, sentante la plankon malfermi sub ŝiaj piedoj engluti ŝin. «Tio ne eblas!»
«Kial ne?»
«Vi aspektas tiom bele…, vi tute ne ŝajnas putina».
"Mi diris, ke mi estas luksa. Mi estas altklasa putino, kurtizano, hetajro».
«Aha'… Kiom longe vi laboris tiel?»
«Du jaroj», Umu' diris. «Mi venis en Alikanton kun du aliaj knabinoj kaj multe da iluzio per blanka aŭto. Nun unu el ili pripensas vendi nin sian parton kaj foriri en sian landon. Ni laboras kune, kaj helpas unu la aliajn».
«Ĉu vi vivas en tiu ĉi apartamento? Kiom granda ĝi estas, ĉu du cent kvadrataj jardoj?»
«Ducent kvardek. Ni vivas en la alia apartamento, sed ni laboras en ĉi tiu».
«Ĉu ambaŭ mansardoj estas viaj?»
«Jes. Se Merilu' reiras hejmen, mi havos ĉi tiun por mi, kaj la aliaj apartenos al Alin'»
Rozin' ne kuraĝis demandi kiom ili pagis por ambaŭ mansardoj, la tuta etaĝo.
«Kaj kiom estas via prezo, se mi povas demandi?»
«Mil eŭrojn po nokto», Umu' diris. «Aŭ ducent po horo».
Ho, mia Dio!, Rozin' pensis, kaj mi disvendas subskribojn pro nun kelkaj centonoj…
«Ĉu plaĉus al vi vidi la ceteron de la apartamento?», Umu' proponis.
«Jes, bonvolu».
La mansardo estis tre bone meblita kaj ornamita, kvankam tio povus pliboniĝi…, Rozin' diris al si. En manĝoĉambro estis malgranda kopio de la Gerniko de Pikaso, kaj en ĉiuj kvin ĉambroj estis kopioj de aliaj famaj pentraĵoj, kvankam ili ne estis fotoj, sed pentritaj de artistoj, kiuj trovis inspiron en la laboro de gravaj majstroj. En ĉiu ĉambro estis duŝo kaj larĝa lito. Estis ankaŭ marmoraj skulptaĵoj, sed la plej bona afero estis la balkono, kiu estis komuna al ĉiu dormoĉambro kaj al tiuj de la alia mansardo, ankaŭ. Fakte la sentegmenta parto ekvalis grande al ambaŭ loĝejoj. Umu gvidis ŝin al alia mansardo tra la balkono, kie ili trovis belan blondulinon, kiu sunbanas en flava bikino.
Umu' enkondukis unu la alian:
«Mia amikino Alin', kiu laboras kun mi, tiu ĉi estas Rozin', mia nova amikino. Merilu' ne estas tie ĉi nun», ŝi diris.
Alin' staris kaj kisis ŝian vangon. Rozin konstatis, ke ŝi estas alta kaj bela, kun agrabalaj mamoj.
«Kaj vi estas..?»
«Jes, mi estas putino, ankaŭ», ŝi diris kun granda rideto kaj mem-rego tia, kia mankas al Rozin'. «Metio tiom honesta kiel ĉia ajn alia».
«Jes, mi scias pri kelkaj metioj multe malpli honestaj», la inĝenierino diris.
Nun ŝi komprenis pri la versaco. Kaj la mansardoj. Do tiuj agrablaj knabinoj gajnis tri mil eŭrojn semajne, ĉar ili ne bezonis labori ĉiun tagon. Entute €9 000 semajne, dek du monatojn jare po €36 000. Ne surprize. Ili povus aĉeti la mansardojn post du jaroj, eble nur unu.
«Nu, ni laboris ĉiun tagon, sed ni devis bremsi ĉar ni laciĝegis».
Jes, kompatindulinoj. Ili laciĝas kuŝi en lito, Rozin' pensis dum ŝi memoris siajn staradojn dum tutaj tagoj surstrate, ok, eĉ dek horojn tage, por nur centonoj.
«Mi vidas, ke vi adaptiĝis al via cirkonstancoj», ŝi diris. «Tio estas bona!»
«Vi povus fari same», diris Alin'. «Aŭ ĉu vi opinias, ke tio ĉi ne estas sufiĉe bona por vi?»
Rozin' rigardis al Alin' surprize. Ĉu tiu knabino proponas al ŝi, ke ŝi putiniĝu?
«Bone», ŝi provis esti agrabla, «ververe mi neniam pensis pri tio».
Alin' rigardis al ŝi malvarme, sed diris nenion. Poste ŝi rigardis al Umu' kaj levis siajn ŝultrojn.
Umu' sendis al ŝi dolĉan rigardon. «Kion povas vi fari, krom konstrui ŝoseojn, kanalojn kaj havenojn?», ŝi diris fine per mola voĉo.
«Mi povas disvendi subskribojn al NRO surstrate…, mi ankaŭ havas nigran zonon karatan kaj taekvondan...»
La du knabinoj rigardis unu la alian, kaj Alin' sidiĝis denove, kun nova intereso pri la amikino de sia kolegino, kvankam ŝi diris nenion.
«Bone», diris Umu', «ni povus dungi vin».
«Min? Ne, mi ne iĝus hetajro. Mi ne kredas, ke mi taŭgas por la laboro. Ankaŭ mi ne scias la trukojn de la metio».
Umu' rigardis al Alin', kiu kapjesis.
«Ne, ni ne dungus vin kiel putinon»
«Bone...»
«Ni bezonas protekton. Ni iam havis sekurgvardiston, sed li forlasis nin antaŭ kelke da tempo ĉar ni ne volis pagi lin tion, kion li postulis».
Rozin' atente aŭskultis.
«Niaj klientoj estas pacemaj, sed strangulo povus veni, tamen. Gustavo devis interveni nur du fojojn laŭ preskaŭ du jaroj. Sed havi lin komfortigis nin la tutan tempon. Ĉu vi povas piedfrapi viron, kiu pezas duoble kiel vi?»
«Ju pli pezaj», Rozin' asertis kvazaŭ ŝi diras bazan lernejan lecionon, «des pli facile oni venkas ilin».
«Bone», Alin' diris fine, «se vi volas ni povas provi vin. Ni pagos mil eŭrojn por provo dum 15 tagoj».
Rozin' saltis en sia sidloko: ŝi ne povis kredi tion: deca posteno, finfine, eĉ se temas pri labori por tri putinoj. Sed ŝi ŝatas ilin.
«Kiuj estas la aliaj kondiĉoj?»
«Nu…, vi devas malfermi la pordon kaj saluti la klientojn. Kiam vi iros al lifto saluti ĉiujn el ili, nur premu la butonon de la pordo. Kiel vi scias, ĝi aktivos la sonorilon en unu loĝejo, kaj la zumilon en la alia kaj sekve ni ekscios, ke iu venas aŭ foriras. Kiam li venos, vi akompanos lin al ĉambro, kaj unu el ni iros vidi lin post kiam vi jam donis al li drinkaĵon. Poste vi lasos lin kaj ne vidos lin denove, se vi ne aŭdos la alarmilon», Alin' premis etan senkablan ilon kaj aŭdiĝis alarmo en unu el la ĉambroj dum ruĝan lumon oni vidis en akcepteja tablo. Sur la supra parto de la koncerna ĉambropordo, lampeto brilis intermite. Kiam ŝi premis ĝin dufoje, ĉio reiris en normalon.
«Vi havos mastroŝlosilon, kiu kapabligos vin eniri la ĉambron kun la iloj, kiujn vi bezonos».
«Sed mi ne estas sekureca gvardistino...»
«Tion vi ne bezonas. Sed se ni dungas vin definitive, vi devos fari kurson pro laŭleĝaj kialoj. Ni volas ĉion esti laŭleĝe».
«Ĉu mi devos vivi ĉi tie?»
«Via labortempo estos ok horojn tage, sed en du partoj, de la deka matene al la oka vespere, kun unu horo por manĝi».
«Mi devos pensi pri tio», Rozin' diris. «Dankon pro la drinkaĵo, Umu'».
Rozin' ekstaris kaj komencis iri al la pordo. Sed antaŭ ŝi atingis ĝin, ŝi haltis kaj turnis al ili kaj demandis:
«Se mi venas vivi ĉi tie…, ĉu mia salajro estos sama?»
«Kompreneble. Vi ne devos pagi por la manĝado aŭ ĉambro, sed ni petos de vi kelkajn taskojn, peti manĝadon, eĉ kuiri fojfoje...»
«Ĉu vi ne havas servistinon?»
«Jes, sed ju malpli ŝi scias, des pli bone».
Jes, tio sencas. Tiuj ĉi knabinoj estas fremdulinoj. Ĉu ili havas siajn paperojn bonorde? Ŝi ne sciis, sed tio ne koncernas ŝin.
Eble jes, ĉar ili aĉetis siajn loĝejojn, sed…, ĉu oni povas aĉeti domon en Hispanio se oni ne vivas tie ĉi? Bone, ŝi ne sciis, sed multaj fremduloj posedas domojn kaj apartamentojn en Benidorm'… Nu, ili povas havi siajn paperojn bonorde aŭ ne, sed ŝia koncerno estas nur la posteno, kiun ili povas doni al ŝi. Tre bonpagata posteno. Ili povos doni al ŝi €2000 monate, eble pli. Sed ŝi devos lukti por ili. Ĉu la afero indas?
«Kiom da tempo mi povos pensi vian proponon?», demandis ŝi al Alin', kiu estis la durulino.
«Mi ne scias… Ĝis sabato. Tiun tagon ni eble devos havi taskon ekstere la tutan semajnfinon, kaj ni ĉiam bezonas sekurecon se ni laboras ekstere. Ni rifuzis tri mendojn ĝis nun ĉar ni timas iri solaj».
«Ĉu mi ricevos pli da mono por la vizitoj ekstere?»
«Kompreneble. Pluan mil eŭrojn por vi».
Mia Dio! Jen komerclingvaĵo!, Rozin' pensis. Kaj mi perdis mian tempon kun flugfolioj… Kiom da mono ili gajnas per semajnfino?
«Sed ili povas mispreni min kiel unun el vi...»
«Ne. Vi vestos uniformon. Via vesto rilatos neniel al tiuj niaj».
«Ili povus preni min kiel vian estrinon».
«Plej bone!», diris Umu'. «Savos multe da problemoj al ni se ili vidas, ke estos malfacile trompi nin, pro tio, ke ili scias, ke hispano zorgas pri ni»
«Nu, mi repensos la aferon, Umu'. Via oferto estas vere tentoplena. Ĉu mi devos labori ĉiun tagon?»
«Nur tri tagojn semajne. La aliaj tagoj estos ekstraj. Se ni petas tion de vi, vi ricevos €500 ĉiun tagon. Kaj sabaton kaj dimanĉon estos duoblo, po mil».
«Ho..., mi devos pensadi pri tio. Estas multe da informado, Umu'». Adiaŭis Rozin', el la pordo, kisante tian molan vizaĝon kie estis eĉ ne spuro pri faldo, kiu starigis iom da envio en ŝia animo.
Ŝi lante revenis hejmen, pripensante...: Strato Agilera, Avenuo de Orjol', kaj je la fino estis ŝia loĝejo, eteta, kvardek kvadrata apartamento por kiu ŝi pagas €400 monate, kaj kiu manĝas ŝian malgrandan ŝparaĵon, ĝis kiam ŝi denove devos veni loĝi kun siaj gepatroj..., se ŝi ne trovos bonan postenon..., tian, kian tiuj knabinoj ĵus proponas al ŝi.
Sed kio okazos, se aferoj ne iras bone? Nu, se ŝi iros vivi kun ili en tiu luksa apartamento, ŝi neniam renoncos tiun ĉi kaŝejon. Ĝi estas ŝia rifuĝejo, simbolo de ŝia sendependeco.
Ŝi venis ĉe si, senvestiĝis survoje al banejo, do kiam ŝi turnigis la kranojn prepari sian banon, ŝi povas vidi sian korpon per spegulo: ne estas komparo al tiuj belulinoj. Ŝi devos zorgi pri sia formo, kompreneble. Ŝi devos uzi ilian gimnastgikejon ĉiujn tagojn. Ŝi neglektis tion de kelke da tempo... Malrapide ŝi forprenis la lastan vestaĵon ŝi ankoraŭ havis sur si, tiun malmultekostan kalsoneton, kiu ne kongruis al ŝia Versaĉo. Kiam ŝi jam estis nuda tute, ŝi subakviĝis komplete, la okuloj fermitaj, pensante pri nenio, nur sentante la mondo turni ĉirkaŭ ŝi, sciante ŝi nur etan parton de universo, kaj tamen farante sian propran kurson. Post kelkaj magiaj momentoj, ŝi eksidiĝis kaj frotis sian korpon kun sapon forte, kreante grandan ŝaŭmadon. Ŝi rigardis al si sur la spegulo kaj ekridegaĉis: tie ŝi estas, en banilo kaŝante sian nudecon sub ŝaŭma vesto dum ŝi konsideras ĉu ŝanĝi sian vivon tute, ĉu ne. Ŝi streĉis sian bruston sur la bano, kaj poste falis dorsen kuŝante sian tutan longon. Dum ŝi estas tie, sentante vivon, pensante pri nenio, ŝi malfermis la kranon de varma akvo dufoje por kompensi la malvarmiĝo de la akvo. Ŝi eĉ devis malfermi la ŝtopilon por ke akve ne superrandiĝos la ingon. Poste, kun ĉio sub kontrolo, ŝi revidis siajn ŝancojn.
«Aĥ!», ŝi diris laŭte. Jes, la mono estus pli bone ol nenio, ĝis kiam ŝi prenos veran postenon, aŭ almenaŭ pli bonan ol tiu. Tiukaze ŝi devos diri al siaj estrinoj sufiĉe frue.
Aliflanke, ŝi povus diri, ke ne. Ŝi estis ĉiam deca, respektebla virino sian tutan vivon. Iam ŝi povos trovi bonan vikron, kiu volos edzinigi ŝin, kiel ŝi sekrete deziras de sia tuta vivo, kaj kion li opinios, kiam li konstatos, ke ŝia salajro venas el aro da putinoj? Kaj, kompreneble, ili provus pagi ŝin nigre. Ho, ne!, tute ne. Ŝi volas laŭleĝan kontrakton, kaj socialan asekurecon, pagitajn feriojn, kaj... Subite ŝi eksplodis en ridadon. Ŝi apenaŭ havas €600 en banko, kaj je la fundo de sia koro plaĉus al ŝi esti tia, kiaj tiuj knabinoj, sed mankas al ŝi la kuraĝon akiri la metion, la fizikan pretiĝadon kaj kulturon. Ĉar ŝiaj tradiciaj gepatroj pagis educadon por ŝi en lernejo gvidata de monaĥinoj, tiu de la Senmakulata Koncepcio, kaj poste tiu damnita krizo venis forlavi tiom multe da aferoj... Diable, se Sor Emili' aŭskultus ŝin nin..., nu tiu Benita Krizo venis, kiel ŝi dirus. Aŭ damnita, la fraŭdo kaŭzita de bankoj, politikistoj, de la generacio de ŝiaj gepatroj. Nun ŝi, vera doktorino pri Civila Inĝenierado dubas ĉu daŭrigi sian volontulan laboron por gajni malriĉan vivon, ĉu enŝipigi en putinan monon, kiel ŝi rigardas la aferon nun. Ŝi devos mortigi neniun, sed nur malebligi, ke tiuj virinoj havos problemojn. Kompatindulinoj..., ĉiun tagon virinoj kiel ili malaperas. Ŝi memoris la vizaĝon de Umu' kiam ŝi ricevis la jakon Versacan... Kiom kostus la tutan vestaĵon? Ŝi rigardos poste per interreto.
Unu horon poste ŝi staris, malplenigis la bantubon kaj purigis sian korpon per fina duŝo kun malvarma akvo por fortigi siajn muskolojn. Ŝi sekigis sian korpon zorge dum ŝi daŭre pensas pri la oferto. Dio, se ŝi rifuzus tion, ŝi pensus pri tio la tutan ceteron de sia vivo. Ŝi ludis kun la penso, la manipulacianta, perversa penso. Do, kion ŝi perdus? Du semajnojn en sia vivo? Kaj la gajno estus mil eŭroj, eble du aŭ tri, se ili bezonos ŝin la semajnfinojn. Ŝi revenis en la salonon kaj retrovis la vestaĵojn, kiujn ŝi forlasis tie, kaj metis ilin sur seĝo, zorge falditaj. Ŝi enŝovis sin en ruĝan robon kaj sidiĝis sur seĝo kaj startis sian komputilon, kombante sian hararon dum la maŝino ekkomencas.
Kiam ĝi jam funkciis, ŝi guglis «Versace», kaj post kelkaj sekundoj ŝi povis vidi tutan paĝon plenan da ligoj inter kiuj ŝi elektis Women's Wear, kaj trovis ĝin tuj: tie ŝia vestaĵo estas: la nomo estas Vunk Little Black Dress. Kio diable estas vunk? Ĉu modelo, ĉu la nomo de la persono, kiu dezegnis ĝin? Sed ŝi ne plu zorgis pri tio, ekde kiam ŝi vidis la prezon: €1700! Trioble de ŝia ŝparaĵo! Ŝi trovis ŝian sakon, ankaŭ: Alexander Wang, €623. Pli ol du mil eŭroj kiel donaco al iu, kiun ŝi ne konis. Tia estas Umu'! Jes, du taga laboro por putino. Pli bone labori kiel putino ol kiel hundo, evidente... Umu' komencis pagi ĝin lunde kaj finis merkrede. Ili diris, ke ili aĉetos uniformon por ŝi. Do ŝi ne vestus same kiel ili, sed ili vestos ŝin. Almenaŭ du uniformojn, konsentite. Kaj mono. Kion ajn ŝi devas pripensi?
Ŝi prenis telefonon kaj vokis Umuon:
«Saluton!»
«Kiu vokas?», Alin' demandis.
«Saluton, Alin', ĉu mi povas paroli al Umu', bonvolu? Rozin' ĉi tie».
«Ho, saluton, Rozin'. Kalkulis mi, ke vi ne vokos tiom baldaŭ. Atentu, Umu' estos kun vi nun».
«Jes?», aŭdis ŝi la voĉon de sia protektantino post minuto.
«Umu', mi ne plu pripensos la aferon: mi akceptas vian proponon».
«Mirinda novaĵo! Mi esperas, ke vi ŝatos vian laboron kaj restos kun ni por ĉiam. Ĉu vi venos por vespermanĝo kun ni?»
«Ho, ne, dankon, sed mi bezonas iri dormi ĉinokte. Mi manĝos sandviĉon dum mi rigardos la televidon kaj poste mi eniros mian liton frue, finfine. Estis longa tago. Nur diru al mi: ĉu vi havas gimnastikejon hejme?»
«Kompreneble. En ĉiu apartamento. Vi povos uzi ilin kiam vi volos».
«Bone. Morgaŭ mi devos fari demarŝojn, sed se vi gastigos min por tagmanĝo, mi estos kun vi je la dua posttagmeze».
«Bone. Mi revidos vin morgaŭ, do».
Ŝi drinkis bieron kun sia sandviĉo dum ŝi vidis televidan stultulon rakonti la novaĵojn, kiujn sia mastro donis al li. Ŝi ne atentis multe ĉar ŝi ankoraŭ pensis ĉu ŝi faris la ĝustan decidon, ĉu ne. Ŝi, tre religiema infanino, kiu ĉeestis meson kaj komuniiĝis ĉiun tagon, kiam plenkreskis finfine laboras por tri putinoj..., kiel gvardisto.
Ŝi prenis ĉion en kuirĉambron, lavis la pladojn kaj post purigis siajn dentojn. Poste ŝi ĵetis sian robon sur brakseĝon kaj, nuda kiel kiam ŝi venis en mondon submariĝis en siajn litotukojn kaj densan sonĝon je la fino de stranga tago, la plej stranga en sia vivo. La tago, kiam ŝia vivo ŝanĝis por ĉiam.
Je la dua posttagmeze ili kvar lunĉas kune. Kvin minutojn pli frue ŝi konis la alian partnerinon, Meriluon, la superabundan ruĝulinon. Ili ne estis en mansardo, sed en proksima restoracio, kie manĝaĵoj estis frandindaj, aparte marfruktoj. Danke al Dio ŝi diris al ili duonŝerce se vi gastigas min por lunĉo..., ĉar Rozin' ne povus permesi al si pagi sian pladon per sia malgranda salajro.
Tamen, ili ne timis peti la pladojn: evidentiĝis, ke ili estas regulaj klientoj tie, ĉar ili konis ĉiujn pladojn, kaj helpis Rozinon elekti ŝiajn.
«Ni venas ĉi tien tre ofte», Umu' klarigis, «ĉar ni ne emas kuiri».
Poste ŝi diris sian vivrakonton, kiel ŝi devis forlasi sian familion, sian vilaĝon kaj ties barbarajn kutimojn. Ŝi diris pri sian longa vojaĝo per piede el Mali' ĝis Torrequemada, en la okcidento de Hispanio, kaj kiel ĉe la bieno de Eŭfemio ŝi pasigis la plej bona periodo en sia vivo de kiam ŝi naskiĝis. Kaj tiam Merilu' konvinkis Alinon kaj poste ŝin meem veni sur Mediteraneon kaj tiumaniere ŝi atingis la plej altan kvaliton en sia vivo ĝis nun. Unue la afero estis dura por ili, kaj ne mankis al ili suferado, sed ne fizika, sed psike. Ili daŭre pensas, ke trovante frenezulon aŭ psikopaton, ili vere estas nur tri solulinoj en stranga lando, kiu ne havas veran pretigadon por batali viron, kiu vere volas vundi ilin, aŭ simple rabi ilin. Tial ili serĉis sekurapogon, kaj trovis Gustavon.
«Diru al ni viajn kondiĉojn», Merilu' demandis tiam.
«Bone, €2 000 monate estas tre bone por mi. Kaj aliaj €500 po ekstra tago, aŭ €1 000 semajnfine estas bonege».
«Nu, se vi daŭrigas nin sekuraj kaj feliĉaj, ni parolos pri mono denove post ses monatoj».
«Mi esperas, ke vi estos feliĉaj kun mia servado, Merilu'. Sed profunde en mia menso estas la baza regulo: la plej bona sekureco estas tiu, kiun vi neniam bezonos. Mi provos esti agrabla kaj afabla, sed tamen firma, kun viaj klientoj. Ili povas ne antaŭvidi, ke virino najlos ilin sur la planko, sed mi povas tien ĵeti viron trioble pli peza ol mi en nur sekundoj. Vi ne povos plendi pri tio».
«Kontentigas min aŭdi tio», diris Merilu'. «Kaj mi esperegas, ke vi neniam devos agi. Sed scii, ke vi povas fari tion estas kvazaŭ ni havas sekurecreton. Se vi donas al ni tian senton pri reto de sekureco, ni bedaŭros eĉ unu ne eŭron, kiun ni pagos al vi».
La tri knabinoj jam havas siajn dokumentojn por vivi laŭleĝe en Hispanio, kvankam la hispaneco kostus al ili kelkajn jarojn pli resti en Hispanion. Malgraŭ tio, ili jam havas dokumentojn, kiuj ebligas al ili eliri kaj reveni en la landon, kaj sekve ili jam pasigis monaton en Ukrainio, kie ili invitis Umuon resti kun ili, en Kharkov' kaj Kiev'. Ili intencis pasigi paron da monatoj hejme ĉiun jaron, sed Umu' volis pasigi tian tempon vizitante novajn landojn en la mondo ekster Afriko. Aparte penige estus por ŝi reiri en sian denaskan Malion, kaj eĉ iri nur al ties konsulejo en Madrido, ĉe Padilla Strato, estis dura testo por ŝi, sed neniu diris ion malagrablan al si kiam ŝi iris tien kaj demandis kelkajn aferojn. Ŝi diris, ke ŝi estas servistino en Alikanto.
Rozin' ferios samtempe kiel ili. Kiam ili kvar konsentis, ili subskribis sian pakton en skribitan dokumenton por ses monatoj, kiun subskribis Rozin' kaj Umu' nome de ili tri.
Rozin' sciis, ke ŝi devas esti en formo. De kiam ŝi komencis protekti siajn knabinojn, kiel ŝi nun nomas ilin, ŝi vekiĝas ĉiun tagon je la sesa matene ekzerci siajn muskolojn en gimnastikejo. Ili aerobikas, sed ŝi trovis tie multajn ilojn kaj maŝinojn, kiujn ili aĉetis por ke Gustavo ekzercu kaj nun ili estas trezoro por ŝi. Tiu estis la fina kialo, kiu igis ŝin decidi translokiĝi al mansardo de Umu'. La loĝejo vere apartenis al ili tri, sed kiam la knabinoj venis, loĝis geedza paro tie kiel luantoj de mansardo B de nur kelkaj monatoj antaŭ. La edzo salutis ilin je la lifto, sed la edzino ĉiam montris misŝaton al ili. Antaŭvidante problemojn, kaj profitante la fakton, ke la posedanto de ambaŭ mansardoj estis sama persono, ili faris oferton bonan: €500 000 por ambaŭ mansardoj, pagendaj en unu jaro. Tamen, ili sukcesis pagi ilin en nur ok monatoj. Ili devis labori tre dure dum tiuj monatoj, kiam ili jam havis la helpon de Gustavo. Ili registris la novan mansardon je la nomo de Umu', kaj la alia je tiu de la ukraininoj, eĉ se ili havas privatan kontrakton, kiu difinas, ke ambaŭ loĝejoj apartenas al ili tri samproporcie. Sed Umu' diris, ke ŝi bezonas la mansardon por si mem, kaj do la luantoj devis foriri. Tial Umu' kaj Rozin' loĝas ĉe sia laborloko, dum la aliaj du knabinoj vivas en la alia. Tamen, Umu' volis pagi iliajn partojn al la koleginoj, kaj finfine havi sian propran domon en estonto.
Por Rozin' estis sonĝo vivi en tiom larĝa mansardo je la mezo de Alikanto. Ŝi estis eĉ pli feliĉa kiam Umu' decidis resti kun ŝi tie, kiam la aliaj du relokiĝis en mansardo A.
Sed ne ĉio estintos tiom facile.
Ŝi komencis labori lunden kaj merkreden ŝi jam havis sian unuan ruĝan lumon. Temis pri amiko de kutima kliento. Li estis iomete nestabila kaj subite komencis bati Meriluon. Tio povus okazi al iu ajn el ili, tamen. Falante sur la liton, ŝi tiris el ŝnureto apud la muro, kaj sonorilo komencis krii en ŝia ĉambro dum la ruĝa lumo komencis brili. Rozin' deprenis sian jupon kaj eniris la ĉambron en kalzonetoj kaj bluzo. Ŝi prenis Jason, viron du metroaltan, de lia dekstra mano premante lian manradikon per nur du fingroj kaj ĵetis lin surdorsen pro la intensa doloro, kiun tiu pinĉo kaŭzis lin. Poste ŝi turnis lin surplanken dum Merilu' rigardis el la pordo, angora.
«Lia vesto», Rozin' ordonis. Merilu' ĵetis ĝin al ŝi. La gvardistino diris:
«Bonorde, Jas', nun vi estu bona knabo kaj revestiĝu kaj foriru, ĉu bone?»
«Iru feken!»
Rozin' premis sian genuon kontraŭ la dorso de lia zono kaj frapis lian skapolon dufoje, kio kriigis lin. Poste ŝi tiris lian hararon supren kaj diris malrapide en lian orelon: «Mi povus mortigi vin nun. Polico kredos, ke vi provis perforti min, kaj al neniu mankos sako da merdo kiel vi. Ĉu vi aŭdas?»
Li estis tute senhelpa, sed eĉ tiel, li ne komprenas:
«Kiam mi estos libera, mi mortigos vin!»
«Konsentite, ulo, vi petis ĝin».
Rozin' perverse batis lin kaj senkonsciigis lin. Poste ŝi vestis lin kaj sidigis lin sur rulseĝo, kiun havas ili por tiuj kazoj. Gustavo neniam uzis ĝin, sed tiu viro estas tro peza. Rozin' sidigis lin kaj poste prenis lin al lifto. Kiam ili jam estis en la dua etaĝo, li rekonsciiĝis, kaj volis stari, kun kolera vizaĝo. Ŝi haltis la lifton per fingro dum ŝi premis lian kolon kontraŭ la muro de la lifto per sia dekstra piedo.
«Ĉu vi vere volas morti hodiaŭ, stultulo?»
Li ruĝiĝis kaj poste blankiĝis. Ŝi deprenis sian piedon iomete, tiel ke li povis respiri brue, kaj finfine li diris: «bonorde».
«Vi ne staros ĝis kiam mi permesos, ĉu konsentite?»
«Konsentite».
Ŝi lasis lin kaj metis la lifton en movon denove. Kiam ĝi haltis, ŝi kapjesis, kaj li foriris dum ŝi diris:
«Neniam revenu, Jaso».
Li foriris grumblante.
Venontfoje estis vico de Umu' suferi la danĝerojn de sia metio. Estis malfeliĉa koincido, ke kliento rilatis al Mali', kaj li scipovis paroli la bambaran lingvon, tiu denaska de Umu'. Ŝi ne aŭdis ĝin de jaroj. La viro estis kliento ŝia de kelkaj monatoj. Li estas blankulo, sed li vivis en Bamako dum kelkaj jaroj, ĉe la hispana ambasadejo. Kiam li eksciis, ke ŝi estas maliana, li parolis al ŝi bambare kiel agrabla gesto al ŝi, sed tio terurigis ŝin, ĉar ĝi memorigis ŝin pri ŝia familio, ŝia vilaĝo, en lipoj de tiu viro.
Rozin' venis tuj vidante la ruĝan lumon, sed ŝi ne bezonis bati la viron. Li estis invitita foriri, kaj tion faris silente kaj pace.
Tiam Umu' klarigis al Rozin' kaj siaj du koleginoj, kiuj venis plej eble kiel rapide, aŭdante la kriojn. Ili konsilis al Umu' serĉi helpon profesian, de psikiatro. Kun permeso de Umu', Alin' vokis la senkulpan klienton poste, kaj donacis sesion al li kun ŝi mem, ĉar ili vidis, ke ne li kulpas pri la afero. Kaj ili diris al nigrulino, ke ŝia sinteno estas malbona por la negoco.
Jes, certe Umu' sentis sin same kiel tiu infano, kiu forlasis sian vilaĝon por neniam reveni. Kaj ŝi akceptis serĉi helpon de fakisto.
La venintan mardon Umu' estis en la konsultejo de D-ro Méndez, la plej bona psikologiisto de sudorienta Hispanio. Li demandis al ŝi kial ŝi iras vidi lin, kaj ŝi klarigis pri tio, kio okazis. Ŝi diris rekte, ke ŝi estas eskortino, hetajro, kaj ŝi neniam havis problemon pri iu ajn ĝis kiam tiu viro komencis paroli bambaran, ŝian denaskan lingvon. Ŝi detale klarigis la aferon.
«Mi neniam pensis, ke iu kun nomo Pako, hispana, parolas bambaran eĉ pli bone ol mi. Tial mi freneziĝis kaj oni devis veni helpi min».
«Do, kio okazis?»
«Vere, nenio. Li foriris kaj miaj koleginoj petis de mi, ke mi venu vidi vin, D-ro Méndez, serĉi vian helpon sanigi mian animon».
«Hum', S-ino Farafin', devas esti kialo por ke vi timas tiom multe rilati vian propran landon, eĉ vian lingvon. Kio okazis al vi en Afriko?»
Umu' sentis doloron, kiam ŝi aŭdis tiun vorton, Afriko, kiu tamen estas tiom proksima al ŝia origina familinomo. Tial ŝi volis ŝanĝi ĝin kiam ŝi iĝos hispana, ĉar Farafina signifas Afriko en ŝia denaska lingvo, kaj Farafina, ŝia familinomo, estas nigra virino, inter aliaj aferoj, kio ŝi vere estas. Sed ŝi ne vidas sin tiel normale, aŭ nomis sin per sia familinomo. Ŝi ŝatis esti en Hispanio ĉar tio sentigis ŝin, ke ŝi apartenas al alia kulturo, kulturo kie neniu iam provis vundi ŝin, kie ĉiuj estis agrabla al ŝi kaj traktis ŝin kiel homan estaĵon, kaj ŝi trovis familion, veran familion, en siaj du amikinoj, eĉ se ili apartenas al la Oriento de Eŭropo. Ŝi trovis tiun mirindan virinon de Hispanio, ankaŭ, Rozinon, kiun ŝi sentis kiel bonan personon ekde kiam ŝi unuafoje vidis ŝin. Nun ŝi estas ŝia dungito, sed ĉefe ŝi estas ŝia amikino.
«Bonorde», diris D-ro Méndez, «ni faru kompletan analizon, Umu'. Bonvolu kuŝu sur tiu sofo kaj respondu libere al ĉiuj miaj demandoj plej longe kiel vi povas».
«Bone, doktoro», ŝi diris irante al sofo.
«Diru al mi pri via plej frua memoraĵo», li demandis kiam ŝi jam kuŝas sur la sofo kaj li sidas apud ŝi kun sia kajero kaj plumo, sed ankaŭ registrante la tutan konversacion per sia telefono.
«Mi povas vidi la sunon brili supre. Estas tre varme. La homoj amuziĝas, Mi estas tre malgranda, kaj mia frato tenas mian manon. Venu, Umu', li diras, ni ludu. Kaj ni ludas serĉi kaj trovi. Mi ne povis trovi lin ĉar li grimpis sur arbon. La venontan aferon, kiun mi memoras, estas leopardo. Ĝi dormas kaj frato diras, ke ni ne faru bruon. Poste ni formoviĝas kaj li diras al mi, ke temas pri malbona besto, kiu povas manĝi nin. Mi ŝatas multe fraton Baba', sed iam li malaperis. Najbaro diris paĉjon, ke li vidis lin fali en la riveron, kaj ne revenis. Eble li dronis aŭ krokodilo manĝis lin, laŭ onia konkludo. Aŭ li forfuĝis se li sukcesis eliri la riveron kiam neniu rigardas. Mi ne plu pensis pri Baba'. Mi ĵus memoris, ke mi amas lin tiom multe. Mi jaraĝis sese, li deke. Tiam, mi memoras pri mia alia frato, Bemba, kiu estas bona knabo, sed li primokis min la tutan tempon. Kiam mi estis dekunu jaraĝa mi fianĉiniĝis al riĉulo, kaj mi diris al frato konfide, ke mi foriros por ne edziniĝi al li. Bemba diris al paĉjo kaj mi ricevis la plej malbonan batadon el mia vivo. Poste paĉjo diris, ke tio estas por protekti mi de mia propra stulteco, kaj mi dankos lin pro tio laŭ la cetero de mia vivo, laŭ lia penso».
«Sed vi ne dankis».
«Nu, iasence jes. Mi lernis per la plej dura maniero ne fidi iun ajn, eĉ fraton, kaj tio donis al mi, ankaŭ la kuraĝon mi bezonis forkuri poste».
«Mi vidas. Daŭrigu, bonvolu».
«Nun estas paĉjo. Mi ne memoras eĉ lian nomon. Mi ĉiam vokis lin paĉjo. Kiam mi foriris elhejme mi neniam pensis pri miaj gepatroj denove. Ĉu mi amas ilin? Mi kredas, ke mi neniam amis ilin. Ili nur okazis al mi, aŭ mi okazis al ili, se vi volas. Mi estis kun ili la unuajn dek du jarojn en mia vivo, kaj ili neniam mankis al mi, vere. Mankas al mi Bemba kaj, multe pli, Baba'. Jes, mi opinias, ke Baba' estas la plej proksimo, kiun mi iam havis kiel patron, ĉar li vere zorgis pri mi…, kaj li estas morta...» Umu' haltis purigi sian nazon, ĉar ŝi ploris de la lastaj minutoj.
La doktoro daŭrigis sian notadon sur la kajeron pri tio, kion li vidas sur ŝi, eĉ se ili silentis dum kelkaj minutoj. Li ankoraŭ notas dum ŝi silentas, sed tamen respiras rapide kaj brue.
«Kie estas vi nun, Umu'?»
«Mi parolas al Sira'. Lastan jaron oni prenis ŝin en dezerton. Oni ablaciigis ŝin. Ŝi estis malsana dum monatoj. Ŝi preskaŭ mortis. Sed nun ŝi fartas bone. Mi estas terurigita. Mi ne volas iri en dezerton. Mi ne volas, ke mia panjo venos proksime de mi. Mi ne volas esti virino. Neniam».
Ŝi paŭzis. Poste, ŝi daŭrigis.
«Estas amiko de paĉjo, Ibrahim'. Li venis de longa vojaĝo. Li estis en Egipto. Li rakontis al ni pri Promeslando, Kuklando, la lando, kie ĉiuj estas feliĉaj kaj povas vivi sen labori. La Nordo, amiko, mi aŭdis lin diri, la estonto estas en la nordo.
»Bemba diris al mi, ke je tagmezo la suno estas en Nordo: se oni sekvas la Sunon, oni atingos la Nordon finfine. Tio estis parto de ludo por ni, sed mi daŭre pensis pri Nordo kaj la dezerto; Kuklando kaj ablacio. Do, kiam panjo diris al mi, ke mi viriniĝos la venontan tagon, mi vekiĝis antaŭ ĉiuj kaj forlasis mian hejmon. Mi neniam revenis».
«Kiam estis tio?»
«Antaŭ dudek kvin jaroj, doktoro», ŝi diris kvazaŭ revenante el sonĝo.
«Vi devis suferi multe de tiam… Do vi estis dek du jaraĝa, kiam vi lasis ilin».
«Jes. La vojaĝo al marbordo de Maŭritanio kostis al mi multe da tempo. Estis malfacila tempo por mi, sed mi forgesis multe pri tio».
«En Maŭritanio vi lernis la francan, ĉu ne?»
«Jes. Mi nur parolis bambaran hejme».
«Ĉu vi havas aparte malbonan memoraĵon pri Maŭritanio?»
«Ne. Tie mi perdis virgecon kaj iĝis putino. Sed tio donacis al mi sendependecon el miaj tradicio, lando, kulturo. Mi jam estis alia persono, kaj io nova, kiun mi ŝatis pli ol tio, kio mi estis antaŭe. Putineco liberigis min».
«Ĉu vi ankaŭ sentis tion en Hispanio?»
«Jes. Kiam tiu hundo, Brusco, lekis mian vizaĝon, mi sentis, ke ĉio ŝanĝos plibonigen».
«Kiom jaraĝa vi estis tiam?»
«Deksep aŭ dekok, mi ne vere scias».
«Do, kiam vi forlasis hejmon, ĉu vi pensis pri tio, kion vi lasis tie?»
«Ne. Timo movis min».
«Kial Hispanio? Ĉu iu diris al vi pri tiu ĉi lando?»
«Ho, ne! Mi aŭdis amikon de paĉjo diri, ke feliĉo estas en Kuklando, la Lando de Libereco kaj Feliĉo, do mi direktis miajn paŝojn norden, mi sekvis la sunon kien ajn ĝi prenos min. Kaj poste en Maŭritanio mi aliĝis al ŝipo por Eŭropo, kaj mi ne demandis pri la ekzakta celo. Mi nur volis esti plej eble kiel for el Afriko, mia lando, mia vilaĝo, mia patro, mia patrino…»
«Ĉu vi iam pensis pri reveni tien?»
«Ho, ne, sinjoro! Mi estis plej granda parto de mia vivo ekster Afriko, kaj mi restos tiel».
«Nu, Umu', tio ĉi estas la fino de via vizito. La venontan fojon mi donos al vi kelkajn taskojn fari. Nun sufiĉas, ke vi trankviliĝu. Nun vi estas kun ni, kara, vi ne plu estas sola, kaj mi donos solvon al vi. Vi bezonas senti memestimon, neniu vundos vin en via lando aŭ ĉi tie».
«Bone, kia estis via vizito al psikologiisto?», Merilu' demandis kiam ŝi revenis hejme. Esti la plej aĝa en hejmo igis ŝin zorgi pri siaj knabino iomete pli. Ankaŭ ili estis tie ĉar ŝi konvinkis ilin, kaj eĉ se unue ŝi akceptis Umuon kiel parton de la bagaĝon de Alino, baldaŭ ŝi lernis ŝati ŝin kaj konsideras, iel, ke la nigrulino estas ŝia respondeco.
«Nu, li nur demandis kelkajn aferojn pri mia frua vivo».
«Ĉu vi respondis ilin?»
«Ho, jes. Mi eĉ diris aferojn, kiujn mi ne memoris, ke mi scias, kiel la nomo de mia plej aĝa frato, Baba'. Li mortis, kiam mi estis ses jaraĝa».
«Ho, mi bedaŭras. Ĉu vi emis al li multe?»
«Mi amis lin. Li ankoraŭ estas la ununura viro, kiun mi amis, Merilu'».
«Ho, bedaŭras mi», ŝi diris, konscia pri tio, kion ŝi volis diri: ĉe la koro de la nigrulno ne estas loko por amo al paĉjo aŭ amanto. Ŝi povas havi sekson kaj amuzon, eble, sed nenian senton.
«Umu', ĉu vi kredigas viajn klientojn, ke vi amas ilin?»
«Mi ne scias. Sed ili estas feliĉaj kun mi, vi scias. Ili ĉiam volas reveni por pli. Preskaŭ ĉiuj novalvenintoj volas iĝi miaj konstantaj klientoj».
«Ho, jes, vi pravas. Mi vidas, ke ili estas kontentaj pri vi. Vi havas pli da konstantoj ol ni. Pardonu, ke mi demandis stultaĵon».
Umu' ridetis kaj tuŝis la kapon de Merilu' kaj diris: «Stultulino, vi ĉiam povos demandi al mi ĉion, kion vi volos, promesu min». Kaj poste aldonis: «Ĉar vi estas mia amikino kaj mi amas vin».
Merilu' brakumis ŝin kaj ŝi sciis, ke estas amo kaj afableco en la koro de Umu', eĉ se ne por ia viro. Ŝi estas dolĉa kaj deziras havinti pli agrablan infanecon. Sed ŝi konstruis multe pli bonan vivon ol iu ajn alia persono en sia vilaĝo.
La venintan viziton Umu' diris D-ron Méndez pri sia vivo en Hispanio. Ŝi parolis tre ĝenerale pri Merilu' kaj, ĉefe, pri Alin'.
«Ŝi estas bela blondulino, kaj la unua amikino, kiun mi trovis en Hispanio».
«Ne miras mi, ke vi amas Hispanion».
Umu' silentis momenton.
«Mi neniam pensis pri tio», ŝi diris malrapide. «Ĉiuj landoj en Afriko estis etapoj, lokoj trairi. Sed kiam mi estis forlasonta Hispanion, apud Portugalio, mia forto elĉerpiĝis, kvazaŭ mia korpo scias, ke Hispanio estas mia celo».
«Ĉu vi ne timis, ĉar la homoj kaj la etoso estas tiom diversa al tiu via?»
«Ho, ne! Jen la bona afero pri Hispanio! Nenio memorigas al mi pri mia lando, mia familio, mia lingvo. Estis kvazaŭ mi naskiĝis denove. Mi volis naskiĝi denove ĉi tie».
«Interese. Sekve vi ne timis ĉar vi ne povis kompreni la homojn»
«Mi duonvidis hundon, kiu lekas mian vizaĝon. Poste viro prenas min ĉe si kaj zorgas pri mi. Estis agrable esti zorgata unuafoje. Tiu homo eĉ donis al mi laborpostenon. Mi neniam forirus de lia loko, se Alin' ne konvinkintus min».
«Kio ŝanĝigis vian sintenon pri tio?»
«Ŝi estis mia nura amikino tie. Vidu, ke ni ĉiuj estis fremduloj, kaj ili parolis diversajn lingvojn. Nur Eŭfemjo, la bienisto, kaj sia edzino, parolis al mi en la hispana. Sed Alin' alproksimiĝis dekomence, eĉ se estis aliaj ukrainanoj tie. Ni emis unu la alian, se vi komprenas kion mi celas diri».
«Jes».
«Kaj tiam mia nura amikino estis ironta. Ŝi ofertis al mi iri kun ŝi, do mi prenis la ŝancon resti kun ŝi».
«Kaj tiu alia knabino, Merilu'».
«Ho, jes. Mi ne konis ŝin, sed Alin' fidis ŝin, sekve mi fidis ŝin, ankaŭ».
«Ŝajnas, ke vi ŝanĝis viajn korinklinojn el via familio al viaj amikinoj…»
«Jes, mi kredas tiel».
«Ĉu vi iam pensas pri via familio?»
«Kiam mi faris, mi timis. Do, mi provis eviti ĝin».
«Nu, vi devus venki tiun senton pri senhelpeco. Vi diras, ke vi ne enpaŝos en Afrikon».
«Jes, sinjoro. Tio estas korekta».
«Tio estas troigo, Umu'. Vi devus iri al Maroko, almenaŭ, kun amikino. Eble por semajnfino. Poste revenu al mi post unu monato kaj diru al mi kiel fartis vi. Tio estu via unua tasko. Mi petas, ke vi skribos taglibron kun ĉiuj viaj sentoj dum vi estos tie».
Tuj dirinte siajn amikinojn, ili estis feliĉaj pro la progreso de Umu'. Ŝi decidis iri ne al Afriko ekzakte, sed al Tarifo, la plej proksima parto de Eŭropo al Afriko. Rozin' kaj Umu' pasigis semajnfinon en hotelo La Du Plaĝoj. Ili promenis laŭ la urbo kaj el la plej proksima parto al Afriko, Umu' rigardis ĝin el distanco, kaj eĉ iris al enŝipejo por la alia kontinento en la haveno. Sed Umu' ne povis eniri la boaton. Rozin' ne puŝis ŝin.
«Ĉu mi iru kaj prenu vin ion de ti? Manplenon da sablo, ŝtono, ekzemple?»
Umu' ridetis, timeme.
«Ho, ne! Ne utilas...»
Do ili revenis per aviadilo de Jerez al Alikanto. Sed la venintan semajnfinon ili denove estis tie. Umu' pensadis pri tio, kaj tiufoje si decidis, ke ŝi devigos sin obei la ordonojn de la doktoro. Do ili eniris la pramŝipon tuj venante en la urbon. Horo kaj duono poste ili jam estis enlande. Dum la vojaĝo ili parolis pri diversaj aferoj, kiel la spertoj de Umu' en la bieno de Torrequemada, politiko hispana…, kaj tiam ili alvenis en Melillon… Estas Afriko! Sed ĝi daŭre estas Hispanio, kaj tio estas grava diferenco por Umu'. Ŝi ankoraŭ sentas, ke ŝi estas hejme, ŝia nova hejmo, la hejmo, kiun ŝi libere elektis.
«Eble venontfoje ni devos iri en Kanariajn Insulojn», Rozin' diris. «Ili kuŝas multe pli for suden. Oni diras, ke ili estas belaj».
«Jes, ni povus iri. Sed ni vidu ĉi tion unue».
Ili ĵus trairis la polican kontrolon kaj tiam direktis sin al hotelo. Ili decidis resti ĉe Parador', ĉar ĝi havas la tradician etoson kaj estas tre agrabla. Ili duŝis kaj eliris vidi la urbocentron.
«Ĉu vi scias, ke vi estas en Afriko, post tiom multe da jaroj?», Rozin' diris.
«Ĉu? Ĝi estas tre simila al Hispanio. Homoj eĉ parolas la hispanan ĉi tie. Ne, tio ĉi ne estas Afriko. Tio ĉi estas Hispanio».
«Bone, tio estas Afriko kaj Hispanio samtempe...»
Afriko kaj Hispanio samtempe… Jes, certe. Melillo estas nur urbeto de Hispanio, la homoj parolas la hispanan tie, kvankam estas du diferencoj: estas multe da homoj, kiuj venas kaj iras al Maroko ĉiun tagon, kaj ankaŭ estas alta metala muro, kiu ĉirkaŭas la urbon. Umu' kaj Rozin' rondmarŝis la urbon, kaj revenante en la havenon, la afrikanino diris la eŭropaninon: «Vidu, Rozin', je la nordo estas Adro, Granado kaj Almerio. Estas alia mondo, sed nun ni estas en guto de tiu mondo en mia antikva mondo».
Rozin' neniam pensis pri kiom bonsorta ŝi estis naskiĝi en Eŭropo. Ŝi neniam pensis pri tio, ĉar ŝi ĉiam centriĝis en si mem. Sed nun ĉi tie, en Afriko, apud tiu ĉi malgranda afrikanino kies vivo estis tiom malfacila kaj tamen ŝi venkis siajn problemojn, kaj ŝi eĉ povis dungi ŝin, ŝi pensis, ke Umu' estis vera ekzemplo pri kiel solvi malfacilajn problemojn en vivo.
Ili vidis la vidindaĵojn,kaj la venintan tagon ili revenis pramŝipe al Almerio.
«Venontfoje ni devos ir en Seŭton», Umu' diris. «Ĝi estos pli afrika, mi kredas».
Rozin' levis siajn ŝultrojn.
«Mi opinias, ke estos same. Kial ne iri al Kasablanko?»
«Nu, mi ne scias. Mi preferas n unue».
«Bone, se vi bezonas ĝin…»
La venintan semajnfinon ili iris en Seŭton, sed kiel Rozin' antaŭvidis, estis same kiel esti en Melillo: tio estas Hispanio, do la problemo ne estis geografio, sed kulturo.
Tial la venintan vojon ili ne iris en Kasablankon, sed Marakeĉon, profunde suda Maroko. Ili elspezis semajnon tie. Je Hafna Placo ili promenis multe, kaj haltis kaj parolis pri la krimuloj, kiujn oni pendigis tie en antikvaj tempoj. Ili trovis strange, ke la placo ŝuldas sian nomon al murdistoj kaj rabistoj, kiujn oni ekzekutis tie. Ili ankaŭ vidis la palacon de la Reĝo, impona, bela rezidejo. Ili perdiĝis en medino, kaj ĝuis tion. Ankaŭ konis multajn marokanojn, kiuj estis tre agrabalaj al ili. Kio surprizis ilin plej estis la alta koncentriĝo da homoj en stratoj, kaj eĉ en malfermaj spacoj, kiel Hafna Placo mem, kie homoj kondutis kvazaŭ ili estas akvo en alta maro dividita en kurentoj, kaj tamen neniu rabos ion de vi, eĉ se oni ne povus rimarki aŭ havi la ŝancon scii kiu faris tion. Jes, Maroko estas tre diversa al Hispanio, kaj tamen neniel rilatas al Malio.
«Nu, Umu'», diris D-ro Méndez kiam ŝi denove vizitis lin kun siaj konkludoj pri siaj tri vojaĝoj. «Vi jam konkeris Afrikon. Venki vian profundan timon vi devos iri malien, eĉ se vi devus viziti Angolon aŭ Senegalion unue. Sed mi konsideras, ke vi ne bezonas. Ni ĉiuj havas timetojn, do mi ne maltrankviliĝus pri tio, se mi estus vi».
Ŝi rigardadis la doktoron. Poste ŝi diris:
«Nu, doktoro, mi ne scias».
«Ĉu vi vizitis vian konsulejon?»
«Ne, ne denove».
«Bonorde. Iri tien, parolu vian lingvon kun ili. Demandu ion pri via familio. Sed se vi ne fartas komforte, diru nenion al ili».
Umu' pensis pri tio la tutan semajnon, kaj poste demandis sian amikinon:
«Rozin', ĉu vi venus al Malio kun mi?»
«Kompreneble, Umu'».
«Mi pensas… Mi ne scias ĉu mi kuraĝos iri. Ĉu vi memoras, ke mi foriris du tagojn ĵuse?»
«Jes».
«Mi estis en Madrido. Mi vizitis mian konsulejon kaj demandis pri mia familio. Paĉjo mortis. Mia frato Bemba' zorgas pri la familio nun. Ĉio ŝanĝis nun. Mi devus iri antaŭ ĝi estas pli diversa, tiom diversa, ke mi trovos nenion familian tiee…»
«Mi vidas. Do vi bezonas reiri tien baldaŭ…»
«Mi ne kredas tion. Mi ne plu bezonas tion. Sed mi kredas, ke mi povas iri nun. Mi parolis al la konsulejano en bambara, kaj li diris al mi, ke aferoj estas same kiel antaŭe. Sed mia vilaĝo estas tre malgranda. Kiam mi finfine iros tie mi povus koni neniun tie. Kaj ili povas esti forgesintaj pri mi, ankaŭ».
«Nu, tio sonas, kvazaŭ vi jam resaniĝis, Umu': vi povas paroli bambaran, vi povas vidi homojn de via lando. Kio gravas, ĉu ili ne memoras pri vi aŭ neniu en via vilaĝo konas vin? La afero estas, ke vi ne plu freneziĝos aŭskultante bambaran denove. Kaj vi povas ankoraŭ iri kaj amuziĝi en Mali'».
«Jes. Mi kredas, ke mi povas iri tien. Sed mi ne sentas, ke mi devas pruvi ion al iu. Eĉ al mi mem», Umu' diris la psikologon la venontan fojon, kiam ŝi vizitis lin.
Post noti ĉion, kion ŝi diris, li ridetis kaj diris:
«Konsentite, Umu'. Mi opinias, ke povas esti utile al vi iri tien, sed vi ne plu bezonas fari tion. Nun vi povas havi normalan vivon, ĉar mi opinias, ke vi jam resaniĝis, se vi povas daŭrigi vian vivon. Sed povus esti interese havi rapidan viziton al via lando kaj analizi viajn sentojn kiam vi estas en Bamako, aŭ eĉ en via vilaĝo, paroli al via familianoj kaj najbaroj, eĉ se vi ne plu konas ilin. Oni diras, ke la lokoj, kiujn ni konis kiam ni estis malgrandaj estas aparte karaj al ni. Vi povus ŝati tion, aŭ ne».
Kaj venis la momenton, kiam Umuo jam rajtis havi hispanan civitanecon. Ŝi jam loĝis en la lando multajn jarojn, kaj ŝi profitis sian tempon tie. Ŝi laboris multe kaj krom monon, ŝi gajnis la lingvon hispanan elkore, ĉar ŝi povis paroli ĝin kun nenia fremda akĉento, ŝi jam konas la lingvon kaj historion de la lando, kaj aldone ŝi sukcesis havi diplomojn pri hispana lingvo kaj historio ĉe Alikanta Universitato, kaj ankaŭ disvolvis veran senton de korinklino al sia elektita lando, ne Valensjo, sed Hispanio mem. Ŝi vizitis la tutan Hispanion kaj nun ŝi ĝojas, ke ŝi loĝas en Alikanto, la plej bela urbo el la lando, kun la plej bela vetero, ankaŭ. Ŝi iam konsideris pri tio, kian vivon ŝi havus se ŝi landiĝus en Italio, Francio aŭ Anglio, aŭ iu alia parto de Eŭropo, kaj konkludis, ke ŝi estis tre bonŝanca veni ĉi tien, ĉar ŝi dubas, ĉu ŝi povintus ekenamiĝi al ia ajn alia parto el la mondo.
Kiam ŝi iris al policejo preni sian vizon, ŝi trovis Ireninon, la funkciulinon tie. Kiel deziras mi estu ŝi!, Umu' ekpensis vidante ŝin: ŝi estis tiom juna kaj bela, ŝi estis en civilizita lando sian tutan vivon, kun familio, kiu zorgis pri ŝi kaj havas decan laborpostenon, ne tia, kian ŝi havas, vendante sian korpon ĉiun tagon. Merilu' akompanis ŝin la unuan fojon al policejo, ĉar ŝi mem ne kuraĝis ĉar ŝi timis, ke oni deportos ŝin se oni malkovras, ke ŝi estas en Hispanio kontraŭleĝe. Sed Merilu' insistis, ke ŝi ne permesos, ke unu el siaj knabinoj havos problemojn kun polico. Alin' ankaŭ estis tie, kaj ili ambaŭ ricevis rezidejan permeson, ĉar ili pruvis, ke ili estis en la lando dum kelkaj jaroj. Sed ili ne devis klarigi multe. Irenin' estis vere agrabla kaj helpema. Ili ŝatis unu la alian subite, kaj ĉiun fojon, kiam ŝi devis iri poste, ŝi atendis pli longe por esti zorgata de Irenin' mem. Umu' enviis ŝin ĉar ŝi ne devis vendi sian korpon gajni sian vivon. Eble se ŝi scius pri tio, kio la salajro de funkciulo estas, ŝi ne pensus tiel, tamen. Sed eble ŝi ankoraŭ pensus tio estus bona prezo por havi decan laborpostenon, fianĉo por edziniĝi en estonto, havi infanojn, ĝui normalan vivon…
Ĉio tio venus en sian manon iam poste, kiam ŝi denove trovis Ireninon. Tio okazis en kinejo. Ŝi vidis filmojn tiom eble kiel ofte, sola, ĉar ŝiaj amikinoj ne ŝatas tion multe. Tiun tagon ŝi vidis filmon Amanece, que no es poco (Sunleviĝas, kio ne estas malmulte), de J. L. Cuerda, kiu ridigis ŝin multe. Vicante por aĉeti bileton ŝi trovis Ireninon, kaj ili vidis la filmon kune. Post la filmo ili iris trinki ion kaj diskutis la filmon, kiun ili ĵus vidis. Umu' konsentis pri tio, ke eĉ se la filmo estis amuza, temis nur pri stulta rakonto pri nenio, vere. Eble tio estas kion ŝi bezonas nun je tiu etapo de sia vivo, kie estas nur laboro. Fakte ŝi studas nur rompi rutinon.
Laŭ la konversacio, Umu' diris al ŝi, ke ŝi envias ŝin, kio surprizegis Ireninon, ĉar la nigrulino havas tiom belajn vestaĵojn, dum tiuj de Irenin' estas tiom modestaj. Ili rakontis pri siaj privataj vivoj, kaj finfine Irenin' sciis, ke dum ŝi estis normala hispana knabino, la filino de normala religia katolika paro kun strikta morale, sia nova amikino estis nur altkvalita putino. Tio ŝokis ŝin, kaj Umu' vidis malkontenton kaj desaponton en ŝia vizaĝo. Kaj tuj ŝi komprenis, kial Umu' envias ŝin: ŝi ne devis gajni sian vivon per sekso, kvankam hontigis ŝin konfesi al si mem, ke ŝi ankaŭ envias Umuon, ĉar sia propra seksvivo estis nenia. Fakte, ŝi ankoraŭ estas virga je 26 jaraĝo!
«Do eble vi ne plu volos vidi min denove, ĉar mi estas putino...», Umu' plendis.
«Komprenelbe mi revidos vin, Umu'!», Irenin' respondis. «Vidu, miaj gepatroj devigis sur min tre striktan moralon kaj mi neniam faros same kiel vi gajni vivon, sed mi trovas, ke vi estas fascina persono, kaj plaĉus al mi scii pli pri vi. Mi ne juĝas vin, kaj mi opinias, ke via vivo eble estis tre dura. Vi ne naskiĝis en Alikanto, ĉu?»
«Ne, mi naskiĝis en Mali', Afriko».
«Ho. Sed vi scias pli pri Hispanio kaj Eŭropo ol mi».
«Ho, bone, mi studis ĉe universitato ĉi tie. Mi renis gradon pri Hispana Lingvo kaj alian pri Historio».
«Do vi estas tre inteligenta. Mi neniam iris al universitato. Sed vi ne bezonas esti putino, se vi ne volas. Rigardu: kun tempo vi prenos hispanan civitanecon, kaj vi havas multe da tempo pretigi programon por sukcesi apartan ekzamenon, kiun oni nomas Oposiciones. Se vi estas sukcesa, vi povas iĝi instruistino pri historio aŭ hispana lingvo en mezgrada lernejo. Tie vi havas la ŝancon gajni vian vivon sen via nuna metio».
La sekvintan tagon Umu' iris al Consellería de Educación (oficejo pri edukado) en Alikanto, kaj eksciis ĉion pri oposiciones. Ŝi ĵus finis siajn gradojn, do ŝi devis fari apartan kurson, kiun oni nomas CAP (Certigilo pri Pedagogia Kapablo) dum unu jaro. Ŝi scias nun, ke ŝi devas nur iĝi hispana por rajti fari la ekzamenon, kaj tiam ŝi ekhavos la vivon de Irenein', la sonĝon de Umu'.
Sekve, vivo komencis esti brila por ŝi denove, ŝi havas sonĝon, celon en vivo. Sed ŝi scias, ke ŝi ne povas fari tion se ŝi ne havas pacon mensan. Tio signifas, ke estas io, kion ŝi devas fari antaŭ veni en lernejon instrui junulojn: ŝi devas iri sialanden, paroli al restantaj familianoj siaj, kaj entombigi siajn timojn tie.
Umu' ofte vidis Ireninon, preskaŭ ĉiujn semajnojn ili iris kune en kinejon. Irenin' ne demandis pri netaŭgaj aferoj, sed Umu' fojfoje rakontis al ŝi pri siaj vivo kaj zorgoj. Irenin' estis la amikino de Umu' nun, la ununura amikino ne rilatanta al ŝia putina vivo, do ŝi invitis ŝin viziti sian hejmurbon, ĉar plaĉus al ŝi kunhavi tion al ŝi. Tial ŝi rakontis al ŝi pri siaj originoj kaj kial ŝi devis forlasi siajn vilaĝon, familion, landon kaj eĉ kontinenton. Kaj tiam Irenin' ne povis ne ekplori eĉ se ŝi ne intencis.
«Sed mi ne volas malgajigi vin, kara», Umu' diris.
«Kompreneble ne! Bonvolu, daŭrigu. Kio okazis post kiam vi trovis Bruskon?»
Umu' daŭrigis kun sia rakonto. Je la fundo de sia koro, ŝi fieras pri si mem. Ŝi venis en novan landon, novan kulturon, kaj ŝi faris du universitatajn gradojn. Fakte ŝi estis sidonta ekzamenon iĝi mezlerneja instruistino en posteno ĉe Alikanto mem, espereble por la cetero de sia vivo.
Kaj en tiu momento ŝi decidis, ke ŝi finfine pretas iri hejmen kaj alfronti sian proprajn fantomojn...
Umu' komprenis, ke ŝi ne plu povas vivi kun timo reiri hejmen. Kompreneble, sia hejmo jam estas en Alikanto, sed estas io, kion ŝi devas fari pri sia antaŭa vivo en Afriko, pri tiuj dek du jaroj, kiujn ŝi pasigis en vilaĝeto de Mali', tiuj dek ses jaroj en Afriko. Ŝi jam aĝas tri dek kvar jarojn kaj havas la saman edukadon kiel se ŝi naskiĝis en Hispanio, kaj ŝi eĉ havas la hispanan naciecon, kaj ne plu la malian, ĉar ne estas interkonsento pri duobla nacieco inter ambaŭ landoj. Tio signifas, ke ŝi nun estas fremdulino en Malio kaj se io malbona okazos al ŝi vizitante la afrikan landon, estus Hispanio kaj ties ambasadoro tiuj, kiuj devas zorgi pri ŝi, ne la loka registaro. Nu, estas agrabla sento por ŝi havi rajtojn en sia denaska lando, eĉ se ŝia adoptita lando estas la garantianto.
La flugo al Bamako lastis ĉirkaŭ dek horojn, kaj havis etapo en Barselono, kie ŝi devis eniri aviadilon venantan el Parizo. El flughaveno taksio prenis ilin al Hotelo Relajso, en la urbocentro, je Avenuo Libereco, la Avenue de la Liberté. Umu' ne povis paroli la francan kiam ŝi viis en Mali', sed nun ŝi lernis ĝin en Hispanio, do ŝi povas nun kompreni ĉiujn en sia malnova lando, ĉar la francan oni parolas tie laŭ la tuta lando, same kiel en najbaraj Senegalio kaj Kamerunio.
Umu' ne venis sola en tiu ĉi vojaĝo. Ŝi invitis sian amikinon Ireninon kaj ankaŭ sian ombron, bona Rozinon. Neniu el ili estis en Mali' antaŭe, aŭ eĉ en Afriko, escepte de la mallongaj vizitoj, kiujn Rozin' faris al Melillo, Seŭto kaj Marakeĉ. Tial ĉio estis nova por ili: la homoj, la pejzaĝo, la kutimoj… Ili du ankaŭ parolas la francan, kvankam ne tiom bone kiel Umu', kies oftaj vizitoj al diversaj partoj de Francio donis al ŝi plezuran akĉenton de L'Île de France (la insulo de Francio), la zono pariza. Fakte la homoj de Bamako trovis surprize, ke ŝi estas hispana, ne franca, ĉar por ili Eŭropo estas Francio kaj ties ĉirkaŭaĵoj…
La unuajn tri tagojn, kiujn ili pasigis en la ĉefurbo, ili vidis rimarkindajn lokojn, vizitis la Afrikan Domon de Fotografio, kiu estas ene de la Biblioteko Nacia de Bamako. Ankaŭ vidis interesan Muzeon pri Virinoj kaj la Palacon de Kulturo, kie ili trovis la kultorojn Afrikan kaj Malian unuafoje en siaj vivoj.
Post ili pasigis semajnon en Bamako, ili decidis iri al Mutry, la vilaĝo de Umu'. Estas ĝi ses dek kilometrojn norden el Mopti, je la norda riverbordo de la Rivero Niĝer'. Mopti estis ĉiam menciita de ŝia paĉjo kiel La urbo, la granda urbo en tiu parto, kun pli ol cent mil enloĝantoj, sed venante el urbo kvaroble granda, Alikanto, tiu nun ŝajnas al Umu' nur urbeto.
Ili sciis, ke la vojaĝo ekster la ĉefurbo povus esti stranga kaj danĝera, do ili luis privatan sekurecon. Tio estis Tim kaj Don, du maliaj soldato emeritaj, kiuj nun laboras kiel sekurgvardistoj por fremduloj, kiuj kuraĝas eniri Profundan Malion. Ofte oni diris al ili, ke la lando estas sekura, sed eĉ tiel Umu' insistis lui ilin. La kosto ne estis troa, nur po $200 la tutan dekkvintagan periodon, kvankam ili revenos pli frue, laŭ ŝi. Irenin' estis iomete nervoza, sed Rozin' trankviligis ŝin, ĉar ŝi vere fidis pri la vidpunkto de la gvardistoj.
La sekvintan tagon ili komencis vojaĝon por Mutry per granda ĵipo, sesope: Kassim, la juna ŝoforo, Umu' kaj la du knabinoj, plu la du gvardistoj, kies du kalaŝnikovoj forte premitaj ŝajnis nei siajn komfortigajn vortojn antaŭajn.
Post kelkaj horoj ili venis en la vilaĝeton, kiu estis la universo de Umu' dum la unua parto de sia vivo. Ĉio estas malsama nun, pii malgranda, eĉ la homoj estis pli malgrandaj kaj larĝaj ol ŝi memoris. Ŝi apenaŭ rekonis sian panjon, kiu estas maljunulino kun blanka hararo, kiu ne povis memori pri ŝi. Oni diris al la kompatinda virino, ke Umu' mortis, sed ŝajnis, ke tio okazis antaŭ kelkaj jarcentoj. Paĉjo mortis, kaj tri aliaj infanoj ankaŭ mortis, knabino kaj du knaboj. Umu' supozis, ke la knabino mortis pro ablacio kaj oni diris al ŝi, ek la knaboj mortis pro malsano, kiam ili estis malgrandaj. Ŝia frato Bemba, tamen, ne mortis, kaj li nun estas la kapo de la familio. Umu' ne estis tre feliĉa vidi sian panjon ne saluti ŝin varme. Ŝia frato diris al ŝi, ke ĉiuj en la familio estis tre desaponta pro ŝia dizerto, kaj ili decidis kredi, ke ŝi mortis. Sed nun ŝi venis kiel fantomo kaj ŝi ne povas esperi, ke ĉiuj estos feliĉa. Jes, kial diable ŝi devis reveni nun?
«Nu, vi estas mia familio, frato. Mi havas nenion en la mondo, sed vi».
«Bone, ni ne plu havas vin, fratino. Reiru en Eŭropon kaj forgesu pri ni».
Umu' aŭdis tion kaj eksplodis en ridaĉon. Ĉu tiu merdo estas tio, kion ŝi timis tiom multe? Tiuj homoj estas malgrandaj, mizerkoraj kaj limigitaj. Kompreneble, ŝi ne povas kulpi ilin, sed estis ŝia tuta kulpo pensi, ke ili estas gigantoj, kiuj povas vundi ŝin. Ili neniam povus. Ŝi venkis ilin ĉiujn la momenton, kiam ŝi dizertis ilin.
«Bone, Bembo, mi povas aĉeti domon en Bamako, kaj veni ĉi tien fojfoje. Venu kaj vidi min iam, se tio plaĉas al vi. Prenu viajn infanojn, mi povas helpi vin sendi ilin al universitato».
«Kiucele? Mi faros same kiel paĉjo faris, kaj avoj…, kaj tiel, kiel ni faris de la komenco de tempoj, kaj ni tiel faros ĝis la fino de la tempoj».
«Bone, almenaŭ donu al mi Sajfan. Mi pagos ŝian edukadon en bona lernejo de Bamako, kaj ŝi iĝos doktorino, aŭ kio ajn ŝi volas ĉe universitato, por ke ŝi estos io grava en vivo».
«Umu', vi havas vian vivon, ni havas nian. Miaj gefiloj estos tio, kio iliaj gepatroj estis. Vi estas miksrasa inter fremduloj. Bone, bonan fortunon, fratino. Revenu se vi volas, sed estas tio, kion vi povas vidi. Se vi ne ŝatas tion, ne revenu. Se vi ankoraŭ volas esti unu el ni, restu kun ni. Sed vi neniam estos unu el ni denove, eĉ se vi provas. Vi ĵetis honton sur nin, kaj ni neniam forgesos tion. Se vi volas nin denove, vi vivos kun ni, vi forgesos pri Eŭropo, kaj vi edziniĝos la viron, kiun mi decidos, ĉar aferoj ĉiam estis faritaj tiel en nia familio. Male, vi foriru kaj ne revenu. Vi prenu aŭ lasu ĝin».
Estis ne plu diri. La tago estis agrabla, estis suno kaj bona vetero je la flankoj de la Rivero Niĝer', sed estis io malvarma en la aero. Estis ŝia frato, tiu, kiu estis tiom ĉarma, kiam li estis malgranda knabo. Nun liaj ideoj estis miljaraĝaj. Jes, estis malvarme, tre malvarme en la koro de Umu'.
Sekve, la venintan tagon ili decidis foriri matene.
Tagmeze ili venis apud kabano ligna je la mezo de kamparo, for de ĉiu loko civilizita.
«Estas ĉi tie», Kassim diris.
«Kio?», diris Umu'.
La du gvardistoj celumis siajn pafilojn al la virinoj, kaj diris:
«Tie ĉi estas kie vi restas».
«Vi freneziĝas!», ŝi diris.
«Ne freneziĝu vi, Umu'», Don diris. Ni forrabas vin. Faru tiel, kiel ni diras, ĉar ni havos monon el viaj homoj ĉu mortaj, ĉu vivaj».
«Estas tre klare, kara», Rozin' flustris. «Faru kiel li diras, se vi volas, ke ni restu vivaj. Mi pensos ion».
Umu' tradukis kaj la viroj ridetis kaj diris, ke ili volas $100 000 por ĉiu el ili.
Ili metis ilin en la kabanon kaj katenigis ilin al muro. Poste la ŝoforo kaj Don foriris kun la ĵipo. La restanta gvardisto, Tim', estis ordonita ne iri proksime de la virinoj ĝis kiam la ceteraj revenos. Sed li rigardadis per frandemaj okuloj Ireninon kaj Rozinon eĉ jesante al ili.
Du horojn poste, Tim' venis en la kabanon kaj rigardadis al ili, unu post la alia. Umu' fartis malbone ĉar ŝi prenis siajn amikinojn kun ŝi. Ŝi estis terurigita. Neniu pagos $300 000 por ili, do ili jam estas mortaj. Umu' ne povis kompreni la aferon, kaj timegis. Estis stulte lasi sian mirindan vivon en Eŭropo por veni en Malion por havi nur malpurecon kaj nedignan morton je la manoj de tia rubo.
Rozin' ankaŭ sentis timon, sed ŝi konfrontis la rigardon de Tim', kaj eĉ duonridetis. La knabinoj sidis sur la planko kun siaj dorsoj kontraŭ la muro kaj siaj manoj ligitaj al ĉeno, kiu pendas el hoko sur la muro. Rigardante Rozin'la okulojn de Tim', ŝi movis siajn krurojn leĝere fermen kaj malfermen kvazaŭ per nervoza movo, kiu povus montri ion kaj tuj kaŝi ĝin, ŝajne ne konscie. Tim' venis kaj metis sian manon inter la kruroj de Rozin'. Ŝi ridetis kaj movis kvazaŭ tio tiklis ŝin. Ŝi eĉ produktis mallaŭtan, mallongan krion, kvazaŭ ŝi estis surprizita kaj nevolonte protestis. Tim' metis sian manon sub la kalsonetoj de Rozin', kaj ŝi apartigis siajn krurojn. Kontenta, li malblokis ŝian ĉenon el la muro kaj tiris per ĝi el la virino eksteren. Ŝi sekvis lin dum ŝi okulsignas al Umu', kiu komprenas nenion.
Tim' fermis la pordon kaj prenis Rozinon al la alia flanko de la kabano, ekstere, serĉante la ombron en tiu varmega tago. Li puŝis ŝin sur la grundon dum li lasis sian pafilon sur la muro, tre malproksime de la atingo de la knabino, kaj metante sian manon sub ŝia jupo, li demetis ŝiajn kalsonetojn per rapida movo. Ŝi rigardis al li sen perdi la duontimantan rideton, kiun ŝi havis de kiam li rigardis al ŝi en la kabano. Tiam li puŝis ŝian jupon supren, rivelante la interkruron de la virino. Tiun momenton li invadis la virinon per sia tuta longo, elŝirante doloran laŭtan krion de Rozin'. Li manovris en kaj el ŝin dum dek minutoj laŭ la ventro de la hororigita knabino, kiu ne povis eviti krii kaj plori dum li finis duŝi ŝian internon. Poste, li falis sur la korpon de la virino, senmova. Sed Rozin' memoris pri tio, kion ŝi legis iam pri La kiso de Ŝangaj', kaj premis lian virecon per la muskoloj de sia vagino, ekscitante plue la masklon, kiu daŭre akvumis ŝin per sia esenco. Li provis eliri sin, sed ŝi premis tiom forte, ke li ne povis liberiĝi ĝis kiam lia membro finfine moliĝis. Li estis vere lacega post dudek minutoj da intensa sekso. Jes, tiu ĉi virino estas nekredeble bona. Kaj tie estas alia blankulino nur por li mem. Jes, li vidis, ke li estis premiita. Sed tuj, kiam li estis elironta ŝin, Rozin' metis la ĉenon ĉirkaŭ lia kolo kelkaj fojoj, kaj premis tre forte per ambaŭ manoj flanken. Tim' estis forta viro kaj provis kontraŭbatali la movon de la virino, sed li estis vere lacigita kaj ne sukcesis. Do, post kelkaj minutoj, li rezignis: tiu virino estas multe pli forta ol li pensis. Li piedbatis la virinon kaj batis ŝian vizaĝon per ambaŭ pugnoj, piedoj kaj genuoj, sed ŝi ne delasis la premon de la ĉeno. Post kelkaj minutoj, li sufokiĝis morte rigardante la okulojn de tiu stranga virino, kvazaŭ adiaŭante ŝin. Stranga virino, certe, kiu lasis lin perforti ŝin, nun li komprenas, nur por certiĝi, ke ŝi povas liberiĝi. La batalo por vivo havas venkiton, kaj tiu ne estas ŝi. Tamen ŝi ne lasis sian kapton dum plua kvaronhoro, almenaŭ. Tiam ŝi forte mordis liajn lipojn kaj vidis nenian reagon de li. Lante kaj zorge ŝi malstreĉis la katenojn kaj batis la okulon de la viro per sia puco tiom dure, kiel ŝi povis, kaj kontrolis ree, ke ne estas reago. Ŝi konkludas nun, ke la viro estas morta. Ŝi demetis la ĉenon tute kaj sentis unuavice lian pezon sur ŝi. Kaj konscias pri sia terura situacio, kun sia jupo supren, sen kalsonetoj kaj siaj kruroj tute apartigitaj, kun viro en ŝi. Morta viro. Ŝi igis ilin du turni tiel, ke ŝi venis sur lin. Ŝi liberiĝis pri li kaj metis sian orelon sur la brusto de la viro. Estis nenia sono. Lia koro ne plu batas. Kiam ŝi forprenis la ĉenon de li, ŝi komprenis, ke li ne estis sufokigita, sed li mortis ĉar ŝi rompis lian kolon.
Ŝi trovis la ŝlosilon en lia poŝo kaj malfermis la manseruron, kaj poste tiris lian kadavron ene de la kabano. Ŝi vidis iom da sango sur la herbo. Ŝia unua sango, la sango, kiun ŝi konservis sian tutan vivon por doni al viro, kiun ŝia koro elektos kiel la plej taŭgan por kunhavi ŝian vivon. Nun tiu sonĝo estis rompita. Sed ŝi ĵus naskiĝis denove. Ŝi pensis, ke estas la sango de sia nova naskiĝo, ŝi naskis sin mem denove, kun doloro kaj sango. Kaj ŝi ne sentas malfeliĉa. Ŝi ankaŭ ne sentas feliĉa. Estas stranga sento: nun ŝi estas murdisto, kaj eble ŝi devos murdi denove baldaŭ, aŭ esti murdata. Jes, vivo estas dura en Afriko.
La aliaj knabinoj estis surprizitaj vidi ŝin veni tirante el la korpo de la mortinto. Rozin' malfermis iliajn serurojn kaj klarigis pri tio, kio ĵus okazis. Irenin' volis forkuri tuje, sed Rozin' diris al ili, ke sen aŭto ili estos mortaj pro la suno kaj varmo, aŭ la aliaj viroj povos ĉasi ilin tre facile per siaj ĵipo kaj pafiloj.
La viroj revenis je la sesa vespere. Ili venis triope, plus la ŝoforo. Ilin surprizis ne vidi Tim ekstere.
«Stulta Tim'! Eble li amuziĝas kun la knabinoj!», Umu' aŭdis Donon diri.
«Bone, ni aliĝu al la festo», Kassim diris.
Ili kvar eniris la kabanon fiparolante al Tim. Enirante, ili trovis Umuon kaj Ireninon ankoraŭ ligitaj al siaj ĉenoj sur muro, kaj el tria hoko pendas ĉeno al virino supozeble kaŝita de la korpo de Tim', kiu sidas sur seĝo kaj apogas sin sur tablo, kvazaŭ li dormas sub sia ĉapelo. Don' venis al li kaj frapis lian dorson forte por veki lin, sed ne komprenis sufiĉe frue kial la homo falis sur la plankon, rivelante, ke ne estas virino katenita al tria ĉeno. La pordo fermiĝis kaj Rozin- pafis kvar fojojn per la kalaŝnikov' de Tim', faligante la virojn sur la plankon, unu post la alia. Falante siaj kolegoj, Don sukcesis turni kaj celumi sianpafilon al Rozin', sed ŝia klugo trovis lian frunton inter liaj okuloj antaŭ li povis pafi. Tiun rigardon Rozin' neniam Rozin' forgesos. Sed ŝi ne sentis kulpon tiam, kaj ankaŭ en alia momento en sia vivo. Estis ĝi la minuto, kiam ŝi iĝis malvarma murdisto. Ŝi murdis Timon savi sian vivon. Nun ŝi savas la vivojn de siaj amikinoj. Kvin vivoj estas malgranda pago daŭrigi vivon. Speciale se ne temas pri vivo sia propra aŭ tiuj de siaj amikinoj.
«Nun kio?», Umu' diris al Rozin', dum tiu ĉi pendigas la pafilon el sia ŝultro.
«Nun vi ĉiu prenu pafilon. Ni ne scias ĉu tiuj sakoj da merdo havas amikojn proksime. Eble ni devos pafade krei elirvojon. Ĉu vi scipovas pafi?»
«Ni provos», Irenin' diris. «Estas ĉu ili ĉu ni».
«Vi lernas rapide, Irenin'. Tio plaĉas al mi», Rozin' diris. Umu' prenis pafilon ankaŭ, sed ŝi ne sciis kion fari kun ĝi. Si ne hontis vidi sin senhelpa kaj dankante pro sia vivo al Rozin' kaj eble ankaŭ al Irenin' se ili trovis la rubulojn denove.
«Kaj nun ni prenu la ĵipon kaj forlasi la lokon», Rozin' diris.
Ne estis problemo reiri en Bamakon, ĉar estas nur unu vojo. Baldaŭ ili trovis solidan grundon kaj post kelkaj horoj ili atingis sian hotelon. Ili lasis la pafilojn en la pakejo de la ĵipo, kaj lasis ĝin en malpermesata loko por parki, tiel ke polico trovos ĝin baldaŭ.
Tamen, anstataŭ reveni en Hispanion la sekvintan tagon, la knabinoj restis kelkajn tagojn en Bamako, malsreĉante sin kaj adaptante al siaj vivoj denove.
«Mi neniam timis tiom multe». Irenin' komencis paroli post matenmanĝo.
«Mi vere bedaŭras pro tio, ke mi venigis vin ĉi tie», Umu' plendis. «Ne estis bezono veni. Kaj mia problemo estis nenio kompare al la ĵusa sufero, kiun ni spertis».
«Mi neniam murdis. Kaj mi devis mortigi kvin homojn, unu post la alia».
«Ili volis perforti nin kaj poste murdi nin. Estis ĉu ili, ĉu ni», Irenin' diris. «Sentu neniel malbone, Rozin'. Ni du ŝuldas la vivon al vi. Ni ĉiam havos debeton al vi pro tio. Ni faros tion, kion vi diros».
«Bone», Rozin' diris, «do diru al neniu pri tio. Eĉ al viaj gepatroj. Mi povus esti en karcero pro tio. En kelkaj landoj leĝo ŝajnas protekti krimulojn».
«Sed ili eble sukcesis peti niajn familianojn la monon por nia vivo».
«Diru al ili, ke oni rabis niajn poŝtelefonojn, kaj estis falsa forrabo. Tio okazas eĉ en Hispanio nun: homoj diras, ke ili havas nian filon aŭ edzon, kaj ni devas pagi en aparta bankokonto, se ni volas vidi ilin vivaj denove. Kaj tiam via filo aŭ edzo subite eniras vian hejmon, ĉar krimuloj havis nenion, nur telefon-nŭmeron».
«Konsentite. Mi diros al ili, ke mi perdis la poŝtelefonon, do».
Umu' konsentis, ankaŭ. Sed ŝi havas demandon: «Mi miras, ke vi sukcesis mortigi Timon, Rozin'. Li havis pafilon kaj multe da klugoj. Kaj li estis tre forta viro».
«Mi uzis virinajn armilojn», Rozin' diris. «Sed mi devis lasi lin perforti min unue, kaj poste, kiam li estis vere laca kaj malproksime de sia pafilo, mi rompis lian kolon per mia ĉeno. Jes, mi devis mortigi lin per miaj nudaj manoj. Mortigi liajn kolegojn estis pli facile: mi nur devis tiri ellasilon».
«Sed kiel vi sukcesis rompi lian kolon?»
«Mi metis la ĉenon ĉirkaŭ lian kolon kaj tiris plej eble kiel forte».
«Aha', mi vidas», Irenin' diris.
«Se mi provintus konfronti lin pli frue, Li mortigus min per sia pafilo aŭ manoj. Li ja estis tre forta. Mi sciis, ke ili mortigos nin, tamen, eĉ se niaj familianoj pagus la monon: ni vidis jam troe, ni vidis ilin, ni konas ilin kaj ni scias kie ili trovas siajn viktimojn. Kiom da homoj tiuj aĉuloj murdis en la pasinto?»
«Nu, danke al Dio ĉio finis jam», diris Irenin'.
«Sed ne sentu malbone, Umu'. Ni ne kulpas vin. Tiuj aferoj okazas la tutan tempon. Malfeliĉe kutime ili ne finas tiom bone. Mi ne kulpus vin, tamen, se vi ne plu volos veni ĉi tien. Ĝi estis terura vojaĝo ĝis nun, kaj ankoraŭ ne estas fino...»
«Ho, ne! Mia familio estis mia timo. Sed mi ne plu timas ilin. Mi rigardas ilin malgrandaj kaj malproksimaj al mi. La danĝero ne kuŝis ce ili, neniam estis tie, sed nur ene de menso mia. Nun Bemba, mia frato, estas nur strangulo. Mia panjo estas tio, kio ŝi ĉiam estis, strangulino. Kaj mi ne plu timas Afrikan aŭ Malion. Fakte mi kredas, ke mi aĉetos domon ĉi tie, kaj vi ĉiam estos miaj gastinoj, tiom longe kiom vi volos».
«Ĉu vi ne revenos en Hispanion?»
«Kompreneble jes. Hispanio estas mia patrio. Bamako estos nur mia feria loko, same kiel Kiev estas tiu de Alin' kaj Merilu'».
«Vi povas kalkuli kun mi, kara», Rozin' diris. «Kaj vi, Irenin', ĉu vi revenos en ĉi tiun landon?»
«Bone, Rozin', mi sentas sekure kun vi. Multe pli ol kun ia ajn privata sekureco, kiun ni povas lui, do kial ne?», ŝi ridis, «Fakte vi estas la ununura persono, kiu povas mortigi por mi».
Tiel, la venintan tagon Umu' aĉetis vilaon proksime al stacidomo, pro kio ili povus vojaĝi facile al aliaj lokoj en la lando. Ili neniam raportis pri tio, kio okazis, ĉar ili ne volis perdi tempon klarigante pri kvin mortoj, kaj ankaŭ ili ne scias, ĉu tiuj homoj havas amikojn, kiu revenĝos ilin. Sed la tagon ili foriris, oni vidis per televido raporton pri la stranga morto de kvin viroj, kiuj apartenis al la grupo terorisma Boko Haram', inter ili estis la posedanto de ĵipo, kiun polico trovis en la urbo centro de Bamako ĵuse, plena da pafiloj kaj municio. Raportistoj konkludas, ke iri estis farontaj ion malbonan en la ĉefurbo, sed verŝajne ili batalis inter ili mem, kaj atento aŭ eksplodo estas timata en la proksima estonto, do polico rekomendas homojn kontakti ilin, se ili vidas ion strangan.
Kiam ili vidis Alinon kaj Meriluon denove, ili diris, ke ili lasis siajn poŝtelefonojn en Alikanto, kaj reveninte el Ukrainio, ili aŭdis starngan mesaĝon en lingvo, kiun ili ne komprenas. Estis franca lingvo. Umu' aŭdis la mesaĝojn kaj diris al ili, ke devas esti eraro, aŭ eble ŝerco, kaj pro tio, ke ili ne atentis al ĝi, klarigojn oni ne bezonis. Sed la mesaĝo estis en malia kaj fuŝfranca lignvo, kaj diris: Ni havas viajn amikinojn. Se vi volas vidi ilin vivaj, vi devas pagi €300 000 en tiu konto. Kaj sekvis longa nombro, la IBAN de banko konto en Gibraltaro.
Umu' diris, ke vere estis komerca averto, kaj ili forviŝis ĝin. Jes, ilia vojaĝo al Mali' estos sekreto kunhavata nur de tiuj tri amikinoj.
La unua sekvo al la vojaĝo estis, ke Umuo ne plu nervoziĝas, kiam ŝi devas uzi sian denaskan lingvon, bambaran, kaj ŝi povas viziti Afrikon, kaj eĉ sian landon, Malion.
La sekvintan fojon, kiam Umu' vizitis sian psikologiiston, Rozin' iris kun ŝi kaj fakte eĉ ŝi petis sesion por si mem.
Umu' diris al li, ke ŝi estis en Afriko, en Malio, en Bamako, in Mopti, kaj eĉ en Mutry, sia propra vilaĝo, kaj parolis al tiuj, kiuj restas el sia familio.
«Ĉu estis dura por vi?»
«Ne, ne vere. Mi scias, ke mia problemo estis ĉi tie», ŝi diris fingromontrante sian kapon, «kaj eble ankaŭ ĉi tie», she diris kun mano sur sia brusto.
Ambaŭ virinoj rigardis unu la alian, kaj poste Rozin' ridetis kaj rigardis la plankon.
«Bone, sekve mi supozas, ke vi jam estas kuracigita, Umu'. Bone por vi». La psikologiisto paŭzis kaj poste diris: «Ĉu estas io, kion vi deziras aldoni antaŭ ni fermos vian kazon, Umu'?»
«Nu..., jes. Sed mi preferas, ke vi aŭskultu Rozinon unue».
La psikologiisto rigardis la knabinojn unu post la alia kelkajn fojojn. Poste li demandis:
«Bone, Rozin', mi aŭskultas».
«Bonorde, doktoro. Mi akompanis Umuon al Melillo, Seŭto kaj Marrakeĉ'. Estis logike, ke mi daŭre akompanos ŝin al ŝia vilaĝo, ankaŭ».
«Kompreneble», duondiris la doktoro notante ĉion. Li tion faris aldone al regsitrado de la konversacio pere de sia telefono.
«Nu, kiam ŝi estis preta reiri en sian originalan landon, ŝi ne bezonis demandi al mi: mi jam sciis, ke mi devas iri kun ŝi: mi jam sciis, ke mi venas. Mi ne sciis, tamen, ke Irenin', ŝia bona amikino, ankaŭ venos».
»Ne longigi troe la rakonton, mi diros ke ĉio iris bone, sed revenante el ŝia vilaĝo, ni estis forrabitaj de la sekuristoj, kiujn ni luis je la flughaveno por nia restado en la lando, Tim' kaj Don', denaskuloj en Malio, de la raso mandinga, malsame al tiu de Umu', kiu estas bambara. Ili ŝajnis agrablaj kaj bonaj homoj; sed tiam, revenante el ŝia vilaĝo, je la mezo de la kamparo, celjumis siajn pafilojn al ni kaj katenigis nin al muro ene de kabano en la kamparo. Estis nenio, kion ni povis fari. Oni prenis perforte niajn poŝtelefonojn kaj ties sekretajn paŝvortojn por ke ili povos telefoni kaj postuli rekompencon de niaj familioj por lasi nin liberaj. Mi mem estas sekurgvardisto, sed mia trejnado estis senutila kontraŭ du kalaŝnikovoj. Ili facile sukcesis katenigi nin al muro. Tim' restis kontroli nin dum la aliaj du homoj iris en Bamakon, la ĉefurbon, telefoni kaj peti la rekompencon el publika telefono.
»Dum la aliaj estis for, Tim' ne haltis rigardi al Irenin' kaj al mi per frandemaj okuloj. Mi eklernis tiam, ke li ŝatis blankulinojn, kaj profitis tion. Mi sendis subtilajn mesaĝojn al li, tiel ke li elektos min anstataŭ Ireninon, kiu estas multe pli fraĝila ol mi. Mi kontraŭstaris lian rigardon tiel ke li decidos instrui al mi lecionon, sed mi aldone movis miajn krurojn per alloga maniero, duonmontrante, duonkaŝante tion, kio estas inter ili. Mi tiam estis konvinkita pri tio, ke ili mortigos nin tuj post kiam li komprenos, ke neniu pagos por nia libereco. Ili perforte igis Ireninon kaj Umuon diri al ili la sekretajn nombrojn de iliaj poŝtelefonoj, sed mi ne havis mian kun mi, do mi diris al ili, ke ili povas telefoni al miaj gepatroj per nombro telefona, kiun mi inventis tie.
»Bone, ĉar ili mortigos nin ĉiukaze, mi provis allogi Timon, kaj mi faris tion tre facile, sed pere de sufiĉa subtileco por ke li ne konstatu. Miaj manoj estis katenitaj kaj ligitaj al fero, kiu estis fiksita al muro. Tim' estis senpacienca seksperforti min, do li povus liberigi miajn manojn, sed li ne faris tion. Se li ne estintus tiom ekscitita, tamen, li povus miri al tio, kial mi ne defendis mian virgecon».
Ĉi tie Umu' rigardis al Rozin' surprize. Doktoro Méndez ankaŭ estis ŝokata pro tiu konfeso. Kiel povas virino tridek jaraĝa, Umu' demandis sin, ankoraŭ esti virga en nuna Hispanio? Tamen, tiuj aferoj okazas...
«Nu», Rozin' daŭrigis seninterrompita, «mi multe timis. Sed ne esti seksperfortata, sed murdata, kiu okazos plej eble kiel rapide, kiam la aliaj du venos el Bamako, ĉar mi trompis ilin, kaj Ireninon kaj Umuon du aŭ tri tagojn poste. Kiam ili konstatos, ke mono ne venos, kaj eĉ se ĝi venos, ni vidis ilin, kaj scias kie kaj kiel li kontaktas siajn viktimojn. Tial oni povas aserti, ke mi ne vere estis perfortita, sed mi vendis mian virgecon ŝanĝe de niaj vivoj. Se ĉio iros bone, temos nur pri ofero al Eros' por ke Tanatos' ne prenos nin kun si. Kaj komercante tiel, mi konstatis, kvazaŭ per subita bildo, kial multaj virinoj iĝas putinoj: ili ŝanĝas sekson ŝange de siaj propraj vivoj. Do, mi allogis tiun kanajlon, tiun murdiston, kaj eĉ kunlaboris en mia unua koito. Tion, kion mi konservis zorge por S-ro Elektoto de mia Koro, mi devis uzi por regajni mian vivon kaj tiujn de miaj amikinoj. Tio estis tre dolora por mi, kaj mi kriis kiam tiu besto disŝiris mian virgecon invadante ĝin per sia ramo, kiu estis tre larĝa kaj longa». Ŝi paŭzis purigi sian nazon kaj kelkajn larmojn, kaj daŭrigis:
«Mi gluiĝis al penso, ke mi devas atendi la sekundon, kiam li estis plej malforta kaj avantaĝi la situacion, se mi havus la ŝancon kontroli la beston, per la sama maniero per kiu taŭristoj pacience atendas la taŭron lasi ilin gvidi ilian spadon en sian koron. Tial mi devis fari mian ŝangajan kison, tio estas, premi lian seksorganon per mia vagina muskolaro tiel, ke lia ekscito kreskos pli ol elteneble, kaj eĉ se li provas eliri min, mia suĉpovo ne permesis ĝin eliri antaŭ li estos tute elĉerpita kaj malŝveligita. Sekve, li havis orgasmegon, kaj kiam li finis, li estis ververe malforta kaj kapturna. Jen la momento, kiun mi atendis tiom delonge. Mi metis mian ĉenon ĉirkaŭ lian kolon kaj tiris ĉiuflanken plej eble kiel forte, kio faris lin kuntirigi ĉiun muskolon en sia korpo, serĉante liberigi sin. Li batis min laŭ mia tuta korpo, sed mi ne rezignis, ĉar mi batalas por mia vivo kaj tiuj de miaj amikinoj. Kaj lia forto estis reduktita de lia orgasmo. Subite liaj okuloj iris blanken kaj li falis sur min. Mi apenaŭ havis la tempon elirigi mian vizaĝon for de la vojo de tiu lia al la planko.
»Liaj amikoj venis post kelkaj horoj, kriante al li kaj skoldante lin pro tio, ke li ne kontrolis la kabanon el ekstere. Sed ili ne vidis min malantaŭ la pordo ĝis kiam mi komencis pafi ilin. Ili mortis subite sen konstati pri tio, kio okazas. Nur Don' kontraŭstaris min kaj prenis sian pistolon, sed tiumomente ricevis li mian klugon inter siaj okuloj. Mi sonĝas kun tiu bildo de tiam. Kaj tiu de la vizaĝo de Tim' mortanta, kun tiu senespera rigardo. Sed mi estas konvinkita, ke mi agis bone: estis ĉu ili ĉu ni. Kaj ili estis mizeraj homoj, kiuj vivas sur la suferado de aliaj, kaj la mondo estas multe pli bona sen ili. Malgraŭ tio, mi pensas de tiam, ke mi mortigis kvin homojn malvarme. Tio kontraŭdiras mian kulturan kondiĉigado. Mi eĉ mortigis unu el ili kun miaj manoj, ni diru. Kaj mi konstatis, ke mia vivo ŝanĝis en tiu momento...
Rozin' silentis dum momento. Umu' kaj D-ro ne povis diri eĉ unu vorton. Li daŭrigis skribi senhalte dum kelkaj minutoj post Rozin' parolis. Poste li haltis, kaj rigardis la virinon.
«Sed kiel fartas vi nun?», li demandis post longa paŭzo.
«Mi scias, ke mi estas murdistino, kvankam mi ne havis elekton ne esti. Sed nervozigas min nur la penso pri tio, ke mi ne havas rimorson, eĉ unu guton da».
«Ĉu vi estas kontenta pri tio, ke vi mortigis ilin, sekve?», D-ro Méndez evitis la vorton murdis intence.
«Ne. Mi estas kontenta pro tio, ke mi savis mian vivon kaj tiujn de miaj amikinoj. Sed mi sentas nenian rimorson pro ili. Estas kvazaŭ mi konsideras, ke ili estas bestoj mi devis mortigi por daŭrigi mian vivon».
«Ververe ili ne estis veraj personoj...», duondiris Umu'.
«Sed estas pli en tio, Rozin'», D-ro Méndez aldonis. «Ĉu ne ŝokis vin perdi vian virgecon tiel?»
«Mi supozas, ke ekscitis min vidi min kontraŭstari morton, doktoro. Vi scias, Eroso kaj Tanatoso, la dioj de sekso kaj morto estis proksimaj, fronte al mi, kaj ili estas en niaj genoj. Kaj tiam mi sciis, ke mi povas fari ion pri ĝi: mi povis uzi Eroson venki Tanatoson. Kaj tiel mi faris...»
«Kaj?»
«Tamen, Eros' venĝis sin sur min, doktoro: mi estas graveda».
Umu' kaj la doktoro daŭre aŭskultas. La lasta rigardis la unuan, kaj evidentiĝis, ke ŝi ne sciis tion.
«Helpu min, doktoro. Mi ne scias kion fari!»
«Vi povas havi ĝin, aŭ suferi aborton. Neniu kulpus vin senhavigi ĝin, ĉar ĝi estas sekvo de perforto».
«Mi scias, doktoro. Sed estas vivo. Mi jam kaŭzis tro multe da morto…»
«Do vi povas havi ĝin».
«Mi ne scias. Ĝia patro estis violenta persono. Ĝi ankaŭ povas esti violenta kaj mizerigi mian vivon kiam li aŭ ŝi plenkreskos. Aliflanke, tuta mia kultura kondiĉigo kontraŭas aborton, pro tio, ke miaj gepatroj estas striktaj katolikoj, kaj mi estis tia, ankaŭ, ĝis tre ĵusaj tempoj. Mi ne scias ĉu estas Dio, kiu malaprobos min pri tio».
«Nu, Rozin', el mia vidpunkto, ĉio dependas el kiel vi rigardos la aferon. Kio feliĉigos vin? Ĉu vi iam antaŭvidis iĝi patrino?»
«Jes, doktoro. Kun la taŭga viro. Feliĉa geedziĝo, kaj kun helpo de mia edzo la tutan tempon… Mi ne opinias, ke mi povas havi ĝin kaj doni al ĝi feliĉan vivon tute sola».
«Ĉu estis tiu via…, via vivo estas feliĉa, Rozin'?»
«Ne, mi supozas, ke ne: maldungo ĝis tre ĵuse, kvereloj kun paĉjo kaj panjo…, mi havas mian propran apartamenton pro tio».
«Ĉu ili estas feliĉa paro?»
«Jes, mi kredas, ke pli-malpli ili amas unu la alian».
«Tamen ilia infanino ne estas feliĉa. Ne la tutan tempon».
«Ne».
«Vi disponas ĝis dek kvar semajnoj por repensi tion, Rozin', kvankam vi decidu plej eble kiel bone por ĉiuj, inkluzivante la nenaskulo. Tuj kiam vi jam decidis ne havi ĝin, ĉio finos en ses tagoj. Vi nur devas diri al via medicindoktoro, kaj aferoj rapidos senkonata de ĉiuj, kiujn vi volos».
«Mi ne sciis, ke tio estas tiom rapida, doktoro…»
«Nu, kion ajn vi faros, vi devas pensi tio estas la korekta afero, kaj neniam pensu vi la stultan demandon kio okzintus se… Tio vundus vian menson kaj animon. Jen mia profesia konsilo. Mi vidis multajn problemojn starigi el tio. Vi nur faru ĝin kaj neniam pensu pri tio denove. Aŭ vi povas havi la infanon kaj zorgi pri ĝi la ceteron de via vivo kun amo kaj nenia plendo».
«Ho, bonorde».
«Mi proponas, ke vi iru hejmen kaj pensu pri ĉio, kion ni priparolis, kaj revenos post monato. Tiam diru al mi pri via decido, kaj mi provos helpi vin».
«Jes, doktoro, mi konsentas».
«Umu'», la doktoro parolis al la alia virino, «ĉio, kion ni diris ĉi tie estas sekreto, ĝi apartenas al la privateco de Rozin'. Plej bonas, ke vi parolos pri ĝi al neniu, nur al ŝi».
«Jes, doktoro, mi komprenas. Se alia persono scias pri ĝi, estos Rozin', kiu diris, ne mi».
Tiel la kazo de Umu´ fermiĝis kaj tiu de Rozin' estis malfermata. Ambaŭ virinoj lasis la konsultejon de la doktoro. Umu' ne plu havis problemon en vivo. Sed tiuj de Rozin' ĵus komencis.
Survoje hejmen, Umu' demandis al Rozin' kiom longe ŝi gravediĝas.
«Nu, ni venis el via lando antaŭ du monatoj. Kiam mankis al mi mia dua menstruado mi faris la gravedan teston, kaj poste mi iris doktoren por sangotesto, kiu certigis, ke ne estas eraro pri ĝi.
«Vi povus kunhavi al mi pli frue...»
«Nu, dekomence mi estis abortonte sen diri al iu ajn, sed poste mi pensis, ke mi povus esti patrino, kaj plaĉis al mi la ideo. Via doktoro igis min karesi la ideon».
«Sed vi ankoraŭ povas havi bonan edzon kun kiu krei havi viajn gefilojn de amo…»
«Ĉu gefiloj de amo? Ĉu kun bona viro kiel paĉjo? Mi ne estis tre feliĉa kun li, eĉ se li estis S-ro Perfekto por panjo. Ne, mi opinias, ke feliĉo ne rilatas al viaj gepatroj aŭ kiel ili kondutas unu la alian. Sed vi devas labori vian feliĉon ĉiun tagon».
Ili silentis kelkajn minutojn. Poste Umu' pridemandis kelkajn praktikajn aferojn:
«Ĉu vi diros al la aliaj knabinoj?»
«Ne. Ne ĝis kiam mi finfine decidos havi ĝin. Se mi faras, bonvolu doni al mi unu monaton paroli al mi mem».
«Kiel vi deziras, amikino», ŝi diris premante la manon de Rozin'. «Sed sciu, ke se vi decidas havi ĝin, via filo iel estos mia, ankaŭ».
«Kion vi celas diri, Umu'?»
«Estis mi tiu, kiu prenis vin al mia lando. Estis mi tiu, kiu luis tiujn fiajn homojn. Kaj ili estis miaj samlandanoj, miaj preskaŭ samrasanoj…»
«Ho, tio ne rilatas al tio, Umu'. Vi estis viktimo de ili, ankaŭ. Kaj estas fiuloj ĉie en la mondo. Ni estu prudentaj en futuro. Kaj ankaŭ patrineco estas akcidento, kiu povas okazi al ĉiu virino, vi scias», ŝi duonridetis. «Sed se mi havas tiun ĉi infanon, ĝi estos dezirata kaj amata de la unua tago».
Do, kiam ili atingis hejmon, ili diris al Alin' kaj Merilu' la bonan novaĵon: Umu' jam resaniĝis komplete pri sia fobio, kaj ŝi iros en Malion unu monaton ĉiujare, kaj Rozin' pasigos tiun ferion kun ŝi.
Vivo reiris en normalecon kaj klientoj estis nur la samaj, sen iu ajn nova. Rozin' ofte pensis, ke ŝi faris ekzakte tion, kion tiuj tri faras: sekso por gajno, kaj ŝi ne plu pensis, ke ŝi estas supera al ili, siaj dungantinoj. Jes, ili laboras kiel putinoj, sed ŝi ankaŭ estis putino unufoje, eĉ se ŝi faris tion por savi sian vivon kaj tiujn de siaj amikinoj. Ŝi ne havis elekton. Ĉu siaj dungantinoj havis elekton? Ĉiel ŝi komprenas nun, ke esti putino ne estas tiu malpura afero, kiun ŝi kredis antaŭe. Poste ŝi pensis, ke ŝi devus lerni la metion por havi pli bonan opinion pri la afero. Devas esti multe pli ol lasi lin fari ĝin. Ŝi faris tion nur unu fojon, dum Umu' kaj la aliaj faris mil fojojn aŭ pli.
Rozin' pensadis pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj havi sian bebon. Ĝi estos certe mestiza, miksrasulo, nek blankulo nek nigrulo, kaj pro tio ne bone alĝustiĝos bone aŭ en Hispanio aŭ en Malio. Ŝi ne vivos en Afriko, aldone, ĉar ne plaĉis al ŝi tio, kion ŝi vidis tie: loko kie nur la vetero estis agrabla al ŝi. Sed ŝi tuŝis sian ventron kaj pensis, ke estas iu tie, vivo disvolviĝanta. Ŝi ne povis ne senti, ke iu grava al ŝi kaj al aliaj jam disvolviĝas tie, ene de ŝi. Kaj la penso estis pli forta tago post tago, kaj ŝi ĝuis tion. Aliajn fojojn ŝi pensis, ke temas nur pri peco da karno, ankoraŭ ne homa, kaj ŝi devas senhavigi pri ĝi nun, kiam ŝi ankoraŭ povas, ĉar alimaniere ĝi povas ruinigi ŝian vivon. Ŝi ne povos labori kun ŝveligita ventro, kaj ŝi komprenas, ke la knabinoj devos lui alian homon se ŝi daŭrigas sian gravediĝon. Kaj ŝi ne volas perdi sian postenon.
Ŝi interesiĝis pri Malio kaj ties kulturo, kaj ŝi legis pri Jambo Ouloguem, la verkisto de kurioza libro, La devo de perforto, kiu altiris sian atenton ĉar ŝi sentis tiun devon ekzakte por daŭrigi viva. Ŝi ne estis fiera pri tio, kion ŝi faris, sed tiuj kvin homoj malhelpis daŭrigi vivojn de ŝi kaj ŝiaj amikinoj. La knabinoj povas ne havi ekzemplodonajn vivojn, sed ili damaĝis neniun, krom tiujn fiulojn.
Ŝi diris al sia patrino la venintan fojon, kiam ili renkontis. Ŝi kutime tagmanĝas kun la knabinoj, sed ĉiun duan semajnon ŝi vizitas siajn gepatrojn. Tio estis dum patro siestimus:
«Panjo, mi kredas, ke mi estas graveda».
«Kio? Ĉu vi certas?»
«Jes».
«Mi ne sciis, ke vi havas fianĉon.».
«Ne. Mi ne havas».
«Do?»
«Estas suveniro de Mali'».
«Kiu estas la patro?»
«Li mortis. Li estis sekurgvardisto tie, en Bamako, la ĉefurbo».
«Mi vidas. Kio okazis al li?»
«Oni murdis lin».
«Ho, dio! Mi bedaŭras, kara. Ĉu vi estis tre ligitaj?»
Rozin' pensis profunde: ĉu ŝi estis ligita al li? Nu, fizike ili estis tre ligitaj dum ŝi mortigas lin, ĉar li estis en ŝi. Do ŝi diris: «Jes, panjo, pli ligita ol al iu ajn en la mondo».
«Ho, mi bedaŭras, kara». Post iom da tempo, ŝi daŭrigis: «Bone, vi havis romantikan aferon en Afriko. Tio estis tre ĉarma».
«Jes».
«Kion nomon vi uzos por li aŭ ŝi?»
«Mi ankoraŭ pensas ĉu mi havos ĝin, ĉu ne…»
«Vi..., sed vi scias pri mia maniero pensi, kara. Aborto estas murdo!»
«Mi scias, ke vi opinias tiel, panjo. Sed via infano estis la rezulto de amo, de paĉjo kaj via, dum tiu ĉi estas rezulto de momento da lascivo».
«Ho, kara. Mi kredis, ke vi amis tiun viron, eĉ se nur dum kelkaj minutoj».
«Mi ne deziras paroli pri li nun, panjo. Li jam mortis».
«Bonorde. Almenaŭ diru al mi lian nomon».
«Tim'».
Johanino rigardis al sia filino kaj ĉesis paroli, eĉ pensi. Ŝi nur sekvis sian instinkton kaj brakumis sian filinon dum ŝi flustris en ŝian orelon: «Vi estas mia filino kaj mi amas vin. Dum mi vivos, mi ĉiam apogos vin pri ĉio, kion vi decidos, mia Rozetin'».
«Dankon, panjo», ŝi diris, dum larmo falis sur sian vangon.
Revenante hejmen tiun tagon ŝi pensis, ke tiu ĉi povus esti sia lasta kaj ununura ŝanco fari ilin geavoj. Panjo ŝatus esti avino, kompreneble, kaj post tio, kio estis okazinta al ŝi, ne povus ŝi vidi sin sub viro denove. Tio okazis sub eksterordinaraj cirkonstancoj, kaj se ŝi venos denove en tiun ĉi situacion, ŝi eble farus same, sed ne pro plezuro. Plezuro..., ĉu ŝi sentis plezuron? Ŝi sentis doloron, multe da doloro. Sed ŝi ne plendis pro tiu doloro, ĉar ĝi estis parto de sia plano por daŭrigi ili ĉiuj vivaj. Ŝi pensis, ke ili mortos tuj tiam, sed ili sukcesis vivi..., kontraŭ prezo. Ŝia paspago estis ŝia virgeco kaj forpreni kvin vivojn. Ŝi pensis, ke ŝi ne suferis damaĝon..., ĝis kiam ŝi diris al psikologiisto. Ĉu ŝi devus konservi tio nur en sia koro por ĉiam? Ne, kun tempo ŝi sentus sin multe pli malbone. Kaj nun ŝi havas decidon fari: ĉu sesa vivo estus ŝia kuracado, aŭ la granda problemo por la cetero de ŝia vivo? Ŝi devos lasi sian infanon kun avino la tutan tempon..., aŭ kun ŝi kaj la knabinoj. Ne ŝajnas la plej bona ideo eduki sian filon en putinejo..., aŭ ĉu estus plej bone por li aŭ ŝi lerni de la komenco la lecionon, kiun ŝi lernis tridek jaraĝa? Vivo estas dura, kaj oni devas esti pli dura ol vivo. Ĉu ŝi demandu la aliajn knabinojn? Nu, se ŝi havos la bebon, ili scios, ĉiel ajn. Kaj tamen, se ŝi ne havos, ili neniam scios...
Dum la tuta monato ŝi pensis pri la afero multfoje. Ŝi konscias pri la apogo de panjo kaj Umu' pri kio ajn ŝi decidos, aŭ almenaŭ tiel ili du diris. Paĉjo kaj la aliaj du knabinoj sciis nenion, kaj ili estas ankaŭ parto de la apogo, kiun ŝi bezonos por elekti ŝi mem.
«Vi scias, ke tio ajn, kion vi decidos, estos bone por mi, Rozin'. Liberiĝi pri ĝi estos plej konvene al vi. Aliflanke, ĉiun fojon, kiam mi vidos lin aŭ ŝin mi memoros, ke mi ŝuldas al vi mian vivon, kaj li aŭ ŝi vivas pro tio, ke vi estis savante mian vivon. Mi neniam forgesos tion», Umu' estis dirinta al ŝi preskaŭ kun larmoj.
Sed Umu' ne parolis al ŝi pri la afero denove de tiu tago.
La kvar knabinoj daŭrigis siajn vivojn. Ŝi devis labori kun Umu' kaj Alin' du semajnfinojn, po unu unu tagon. Kaj tiel ili rehavis sian rutinon. Rozin' devis elirigi du novajn klientojn, kaj tio igis la knabinojn pli selektemaj. Ili ne plu serĉis klientojn, sed akceptis tiujn, kiujn rekomendis aliaj klientoj, iliaj konstantaj, kvankam fojfoje evidentiĝis, ke ili ne konis ilin sufiĉe bone por fari bonan rekomendon.
Kaj finfine, monaton poste, Rozin' organizis apartan vespermanĝon hejme kaj diris al ili, ke ŝi havas ion gravan festumi.
La knabinoj pensis, ke temas pri la kvina datreveno de la tago, kiam Rozin' komencis labori por ili, kiu estas proksima al tiu tago. Sed je la fino de la manĝado oni vidis grandan kukon kun strangaj vortoj sur ĝi: Bonvenigata Tim'/Sarah'.
Ŝi klarigis sian voĉon kaj diris: «Amikinoj, estrinoj, mi havas ion gravan diri al vi: mi estas havonta bebon!»
Ili restis senvoĉaj, escepte de Umu', kiu brakumis ŝin kaj komencis plori, ripetante «Mia Rozin'!» kelkajn fojojn.
Poste la estonta panjo diris al Alin' kaj Merilu' pri tio, kio okazis en Mali'. La plej bona kialo por havi la bebon estas, ke ŝi ne imagis alian ŝancon patriniĝi. Ŝi neniam trovis viron, kiun ŝi ŝatis sufiĉe por havi komunan projekton, kaj eble ŝi neniam trovos lin. Kaj ne havas la deziron ripeti ĝin, kaj poste ŝi decidis fari por alia persono same kiel ŝiaj gepatroj faris por ŝi.
La knabinoj estis tre komprenemaj, kaj apogis Rozinon. Ili diris, ke ŝi devos ĉesi labori almenaŭ tri monatojn aŭ pli, se ŝi bezonos tion, kiam la bebo venos, kaj dume ili dungos alian provizoran gvardiston.
Ŝia panjo estis tre kontenta aviniĝi, sed paĉjo volis scii pli:
«Paĉjo, estis speciala viro, kiun mi konis en Malio, sed bedaŭrinde tiu bebo estas ĉio, kion mi havas de li, ĉar li mortis».
«Ho». Homoj sentas strange kiam morto venas en la mezon de konversacio.
«Kaj ĉu vi estis tre unuiĝintaj?», li volis scii.
«Jes, paĉjo», ŝi diris, pensante, ke li neniam scios kiom multe ili estis unuiĝintaj, unuiĝintaj pere de morto, kiu ŝanĝis sian celon je la ekzakte lasta momento. «Jes, ni estis unuiĝintaj, multe. Ni estis kune nur unu fojon, kaj ni ne kunvenis denove. La sekvinta afero, kiun mi sciis pri li, estis, ke li mortis».
«Ho, bonorde, kara. Vi scias, ke vi povas kalkuli kun ni ambaŭ. Mi scias, ke eduki infanon ne estas facile. Vi estas tre kuraĝa fari ĝin sola. Sed vi ne estas sola, vi havas viajn maljunajn gepatron ĉe via flanko, kaj vi povas lasi la infanon kun ni tiom longe, kiom vi volos».
«Dankon, paĉjo», ŝi diris kun akvumaj okuloj, ĉar ŝi neniam esperis, ke sia patro estus tiom sindona.
Ŝia gravedo ne estis aparte dura, eĉ se ĝi estas la unua fojo, kiam ŝi estas tiel. La sepan monaton ŝia ventro superstaris tiom grande, ke ŝi ne plu taŭgas por la laboro kaj la knabinoj devis serĉi alian gvardiston. Umu' parolis al la aliaj kaj konvinkis ilin pri sia kandidato: Gustavo.
Li estis maldungita dum multe da tempo post kiam li rezignis sian postenon kun ili. Li ne ŝatis la ofertojn, kiujn li trovis, kaj nun laboras por kompanio, kiu ne multe pagis siajn dungitojn. Do, kiam Umu' vokis lin, li iris vidi ŝin tuj. La malianino diris al li, ke temas nur dum kvar monatoj, kaj la kondiĉoj estas la samaj, kiujn li havis, kiam li laboris por ili. Kompreneble, li akceptis kaj subskribis la kvar monatan kontrakton. Tiun tagon, revenante hejmen, li diris al edzino, ke li laboras por la putinoj denove, eĉ se temas dum nur kvar monatoj, kio feliĉigis ŝin multe, ĉar en kvar monatoj li ricevos pli da mono ol dum tuta jaro de la kompanio por kiu li laboris la lastajn jarojn.
Kaj fine la bebo venis. Ekzakte 260 tagojn post kiam Rozin' estis seksperfortata ŝi naskis etan Timon. Ŝi ne volis scii la sekson de sia bebo dum la tuta gravediĝo, ĝis la momento, kiam ŝi konos lin aŭ ŝin. Tial ŝi elektis la nomon Sarah', kiel sia avino, se estos knabino. Sed estis knabo, kaj sekve ŝi nomumis lin same kiel lian patron, Timon, por ke sia filo kuracos ŝin definitive pri sia traŭmato. Ŝia psikologiisto, D-ro Méndez, konsentis pri tio, ke ĝi povus esti bona, ĉar solvi oniajn problemojn postulas, ke oni alfrontos ilin, ĉar male ili povas dormi profunde en via menso ĝis kiam ili estas vekitaj je la plej malkonvena momento. Sed vivi kun Tim' povus esti la plej bona maniero venki la alian Timon. Tiu ĉi Tim' povas dissolvi la unuan Timon en nenion, kaj sekve la filo povas forpuŝi sian patron el la menso de sia panjo.
Neantaŭvidite, kiam la bebo jam estis kvar monatoj aĝa, Gustavo ricevis renovigon. Ĉio okazis per simpla, hazarda maniero:
Kiam la naska permeso de Rozin' finiĝis, la knabinoj ofertis al ŝi du aldonajn monatojn kun duono de ŝia salajro, kondiĉe, ke ŝi konsentos labori kontraŭ duono de sia salajro kiam ŝi revenos, dum sama tempo. Fakte tio estis fidi ŝin multe, kvankam ili vere ne donacis monon al ŝi, ĉar ŝi redonos poste. Sed tiumaniere ŝia bebeto povus esti kun panjo pluan tempon. Kaj Gustavo ricevis du pluajn monatojn kun plenplena salajro. Sed kiam tiu amplekso estis finonta, Rozin' lasis etan Tim' bone satigita kaj dormanta ĉe geavoj, kaj iris vidi siajn estrinojn, vestante la Versaĉon, kiun Umuo donacis al ŝi la unuan fojon, kiam ili renkontis. La knabinoj estas okupataj kun siaj klientoj kiam ŝi venis, ili tri, do ŝi parolas al Gustavo pri diversaj aferoj de ilia posteno, kaj la incidentoj, kiujn li havis dum tiuj ses monatoj, kiam ŝi estis for.
Kaj tiam venis nova kliento, Karlo Stepman, rekomendita de Arnoldo Kastelo, unu el plej antikvaj klientoj de Alin', kaj dum Gustavo legas la prezentantan leteron, kiun li portis, Karlo demandis Rozinon ĉu ŝi estas unu el la knabinoj, kiuj laboras tie. Antaŭ ŝokata Gustavo povis reagi, Rozin' diris:
«Jes, sinjoro».
Ŝi ne sciis kial ŝi diris tion. La viro ŝajnas agrabla, sed li estas pli maljuna ol ŝia patro. Eble tio altiris ŝin. Ĉar li estas nova kliento, la procedo estas, ke li havos la ŝancon elekti inter ĉiuj la knabinoj, sed pro stranga kialo li elektis ŝin sen vidi la aliajn, aŭ eble li ne scias pri la procedo.
Antaŭ la viroj povus diri ion, Rozin' aldonis:
«Bone, Gustavo, iru kun mia kliento al ĉambro 4ª kaj diru al li pri la reguloj, dum mi pretiĝas».
Surprizata Gustavo prenis lin al ĉambro, kiun neniu uzis, kaj dume ŝi pentris siajn lipojn kaj aldonis iom da koloro al siaj vangoj. Poste ŝi kontrolis ĉu ŝi ŝajnas alloga por la rendevuo kun la viro, kiun ŝi ĵus konis, kaj atendis la revenon de Gustavo.
«Ĉu vi certas pri tio?», la sekurgvardisto diris.
«Jes, Gustavo», ŝi diris. «Ĉu vi ne aprobas?»
«Nu», li diris evitante la respondon, «tiu dormoĉambro ne havas lumon. Vi povas uzi tiun senkablan ilon por voki min, se vi devas», li aldonis donante la ilon al ŝi.
«Dankon, Gustav', vi estas dolĉa», ŝi diris kisante lian vangon.
Ŝi venis en la ĉambron per malrapidaj paŝoj kun larĝa rideto sur sia vizaĝo. La viro rigardas tra la fenestro, kaj turnas al ŝi kiam li aŭdas la pordon fermiĝi.
Ŝi forprenis lian jakon kaj lasis ĝin sur seĝo proksima al la pordo.
«Drinkaĵon?», ŝi ofertis
«Bone, jes. Eble viskio, bonvolu».
«Ĉu White Label?»
«Bonvolu».
La tuta konversacio havas multe da seksa enhavo en ĝi, kvazaŭ ŝi parolas per multe da malico en la voĉo, kaj la viro, evidentiĝas al ŝi, faras tion unuafoje en sia vivo. Tio donis al ŝi pli da ekscito. Li estas sperto pri vivo, kiu renkontis multajn virinojn en la pasinto, sed li jam havas aĝon kaj posicion, kiuj igas lin serĉi prudenton kaj sekreton por pasigi belan tempon.
Ŝi sorbis iom da lia drinkaĵo, kaj poste donis la glason al li kun rideto. Poste ŝi venis al li kaj kisis lin, puŝante la viskion en lian buŝon. Poste, ŝi lasis lin, dirante:
«Ĉu vi kredis, ke mi ŝtelas vian drinkaĵon?» Ŝi tuŝis lin kaj trovis ĝin tre dura.
«Kiel vi ŝatas ĝin, sinjoro?», ŝi aldonis post lia grunto.
«Vi bone faras, kara...»
«Sendin'», ŝi diris. «Vi povas diri min Sendin'. Ĉu mi gvidu vin?»
«Bonvolu fari».
Ŝi malfaris la nodon de lia kravato, kaj forprenis lian jakon. Poste ŝi malfermis la butonojn de lia ĉemizo kaj tuŝis lian bruston per malferma mano, apartigante siaj fingroj premantaj lian dikan brustan hararon flanken. Tio plaĉis al li. Le devis apogi sin kontraŭ la kadro de la fenestro, respirante pli kaj pli brue. Poste ŝi delasis lian zonon kaj subigis lian pantalonon, kune kun lia kalsoneto. Tiumomente ŝi prenis la duran membron de la viro en sian buŝon kaj karesis ĝin per sia lango kaj palato. Estis la unua fojo, kiam ŝi faris tion en sia tuta vivo, kaj pro tio ŝi volas fari ĝin tenere kaj bone. Ŝi kisis ĝin kaj prenis ĝin parte ekster sia buŝo kaj poste en ĝin kelkajn fojojn, dum la viro karesis ŝian hararon. Ŝi pensis, ke li estis ĵus ejakulonta, kaj pro tio ŝi deprenis ĝin el sia buŝo malrapide kaj rigardis al li de sube dirante:
«Ĉu vi pretas preni min, sinjoro?»
«Ho, ne, bonvolu daŭrigi!»
Ŝi ridetis kaj lekis la suban parton de malantaŭ antaŭen, kaj subite ŝi ricevis frapon da spermo sur ŝian vizaĝon. Ŝi ne deziris havi sian multekostan veston makulata de lia esenco, do ŝi metis lian pendantan membron en sian buŝon denove kaj englutis liajn restantajn pulsojn dum ŝi etendis la unuan laŭ sia vizaĝo por ke ŝia haŭto absorbos ĝin kaj ŝia vesto ne ricevos eĉ unu guton. La viro graŭlis pli kaj pli laŭte, ĝis kiam li kriis:
«Ho, Bonvolu, Sendin'! Haltu!, Haltu!»
Ŝi haltis kaj tiam lasis ĝin malrapide kaj ricevis la lastajn gutojn en sian manon, kaj lekis ĝin seken. Li rigardis ŝin kaj ridetis.
«Vi estas tre bona kun via buŝo, Sendin'. Mi estas via fan'».
«Dankon, Sinjoro».
«Ĉu vi prenos min kiel vian konstantan?» Li scias, ŝi pensis.
Ŝi ridetis kaj ĝuis la momenton. Ŝi neniam pensis iĝi putino, kaj fakte antaŭ ne tiom longe ŝi malaprobis tion, sed la viro estas so agrabla, ke ŝi ne volis desaponti lin.
«Kompreneble, Sinjoro...»
«Stepman. Charles Stepman».
«Ĉu tio estas via reala nomo?»
«Jes».
«Bonorde, Don Karlo», ŝi diris. «Jen nia interkonsento», kaj ŝi kisis lin en la buŝo, donante al li iom da lia propra aromo. «Tiu kiso sigelu nian kontrakton. Mi estos via knabino kiam ajn vi volos, kontraŭ prezo, kompreneble».
«Kio estas prezo via, Sendin'..?»
«Normala, S-ro Stepman: €500 unu horon».
«Konsentite».
«Sed vi ankoraŭ havas 45 minutojn».
«Bonorde».
«Ĉu vi ankoraŭ deziras esti gvidata, aŭ ĉu vi preferas gvidi, sinjoro?»
«Ho, jes. Nudiĝu», diris li forprenante siajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn, kaj poste li kuŝis sur la lito, apogante sin sur sia kubuto.
Sendin' neniam senvestiĝis antaŭ alia persono, sed ŝi venkis sian honton kaj delasis la butonojn de sia multekosta bluzo, sen forgesi uzi voluptan muzikon kiel agrablan etoson antaŭ ŝi forprenis ĝin. Tio ne estis ekzakte strip tease, sed ŝi uzis kelke da tempo fari tion. Unue ŝi forpenis siajn ŝuojn, kaj poste ŝi metis sian piedon sur la lito apud li dum ŝi subenprenis sian ŝtrumpon. Ŝi notis la rigardon de la viro preter ŝia gambo al ŝia interkruro, kio ridigetis ŝin. Post kiam ŝia dekstra ŝtrumpo jam estas sur la lito, ŝi tiris el sia dua, kaj poste ŝi demetis sian bluzon, prenante unue unu manikon, poste la alian, kaj la ceteron de la bluzo je la sama tempo, dum la viro taksas la grandajn mamojn de la junulino. Tiam ŝi malfermis sian zipon kaj lasis sian jupon fali sur la plankon per rapida koksa movo sen perdi lian rigardon. Ŝi sciis, ke ŝi jam kaptis lin nun. Ŝi sentis sin pova en tiu momento. Nun ŝi vestas nur specon de tre multekosta bikino. Ŝia silka kalsoneto kostis €125, dum ŝi pagis ne malpli ol €250 pro sia mamzono. Ili estas tre delogaj, kompreneble, kvankam kiam ŝi aĉetis ilin ŝi ne suspektis, ke iam viro, eĉ strangulo, vidos ilin. Ŝi aĉetis ilin nur por sia propra plezuro vesti ilin sub sia multekosta vesto. Sed la viro estis delektata, kaj ne ekzakte pro la mamzono aŭ kalsoneto, sed pro la maniero per kiu ŝi senvestiĝas. Ŝi metis ambaŭ manojn malantaŭ sian dorso kaj delasis la agrafojn, kiuj tenis sian mamzonon apogante ŝiajn mamojn. Liberigante ilin, la mamoj falis iomete, sed ne tiom multe, dum ŝi lasis la zonon sur la seĝo, kune kun siaj aliaj vestaĵoj. La viro rigardis ŝian bruston kapjesante aprobe...
«Ĉu mi daŭrigu, Sinjoro?», ŝi demandis.
«Ne, Sendin'. Venu kun mi. Mi volas kontroli, ĉu tio estas vere via».
Ŝi surgenuis sur la lito kaj venis pli proksime al li.
«Kompreneble ĉio tio ĉi estas mia, Sinjoro», ŝi diris tiom mallaŭte, kiel ŝi povis, kun dolĉa rideto.
Kiam ŝi estis proksime de li, li metis ĉiun manon sian sur ĉiu mamo ŝia. Li pinĉis la cicojn mole, kaj diris al ŝi kiom dolĉaj estis ŝiaj mamoj.
«Ili plaĉas al mi», li diris antaŭ li enpuŝis sian vizaĝon inter ili.
Tiam li trovis ŝian interkruron kaj premis ĝin malrapide sed firme. Ŝi konstatis, ke li ekscitiĝas. Nun estas ŝia vico anheli. Li puŝis ŝian kalsoneton suben kaj ambaŭ ili estis jam tute nudaj.
Tiu ĉi estas, ŝi pensis dum ŝi ĝemas, la dua fiko en mia vivo.
Sed estas granda diferenco: la viro ne estas tiom anksia kiel Tim', ĉar li estas pli aĝa kaj ankaŭ ĉar li ĵus havis orgasmon, nur dek kvin minutojn antaŭe. Li tiris ŝin sur lin kaj kisis ŝin tenere. Poste li puŝis ŝiajn mamojn ĝis kiam ŝi sidas sur li.
«Nun vi kaptu ĝin», li diris tenante ŝiajn manojn.
Ŝi ridetis, ĉar estas nur unu maniero per kiu ŝi povas kapti ĝin senmane. Ŝi movis sin supren kaj suben ĝis kiam sia ineco estis sur lia staranta vireco kaj tiam englutis ĝin malrapide.
Ŝangajo, li flustris.
Ŝi memoris ĝin tre bone. Ŝi estas viva ĉar ŝi lernis fari ĝin subite per si mem. Ŝi premis lian membron per sia vaginaj muskoloj kaj haltis sian movon. Ŝi premis kaj delasis ĝin kelkajn fojojn kaj trovis, ke ŝi povas kontroli lin, tute. Kaj ŝi pensis, ke tio ekscitas ŝin. Post kelkaj minutoj ambaŭ ili eksplodis en kunhavanta orgasmo, nova sperto por la virino.
Post tiu premianta movo de ekstazo, ŝi falis flanken, ankoraŭ ĝemante.
Kiam ilia respiro revenis en normalan paŝon, li diris:
«Mi kredis, ke vi profesiulinoj ne sentas orgasmojn..., aŭ vi estas tre bona ŝajnigante. Mi ŝatas tion».
«Ne, mi ne ŝajnigis tiun ĉi vicon, Sinjoro. Mi vere havis ĝin».
«Nu, mi ne scias, ĉu mi kredu vin, sed mi dankas vin en ambaŭ kazoj, Sendin'».
Ankoraŭ restas kelkaj minutoj, sed la viro ne volis avantaĝi tion. Li nur kisis ŝian buŝon denove, kaj poste diris: «Vi estas la unua profesiulino, kiun mi vidas, kaj mi esperas, ke mi vidos vin denove baldaŭ».
«Kiam ajn vi volos, S-ro Stepman».
«Sed certe vi havas multe da klientoj».
«Ho, ne. Ne multaj. Mi nur komencas en ĉi tiu domo kaj ankoraŭ kreas mian libron, do vi jam estas notita kiel mia konstanta, S-ro Karlo».
«Mi supozas, ke vi bezonos iom da ofteco».
«Ho, ne. Ne por vi, S-ro Karlo. Venu kiam vi bezonos min. Mi estas je via servo, ne male.». Tiam, kun perversa rideto, ŝi aldonis: «Ne estas, ke vi estas mia taŭro, Sinjoro, sed tio, ke mi estas via hundino. Estas vi tiu, kiu pagas».
Li ridis laŭte. «Nu, mia kara Sendin', ni vidu ĉu vi sukcesas vesti min dum la ok restantaj minutoj».
Ŝi faris en kvin. Poste ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la ĉambro kaj adiaŭkisis lin.
«S-ro Stepman, venontfoje ni havos duŝon je la komenco kaj je la fino de nia afero», ŝi fingromontris la apudigitan duŝejeton je la angulo de la ĉambro. «Sed ĉi tiun fojon mi deziras konservi mian ŝviton sur vi, tiel ke vi memoros pri mi, Sinjoro. Diru al Gustavo, ke li monigos al vi nur pro unu horo», ŝi aldonis, konstatante, ke ili iomete superis tiun tempon.
Ŝi ne duŝis, ankaŭ. Ŝi volis flari sian unuan klienton plej eble kiel longe ŝi povas.
Kiam ŝi finas vesti, Gustavo eniris la ĉambron.
«Tiu homo», li diris, «diras, ke li devas pagi €500».
«Jes, ni konsentis».
«Bonorde».
Kiam Don Karlo estis foririnta, Gustavo diris al ŝi, ke la aliaj knabinoj perlaboras siajn klientojn po €700 hore. Estis plialtiĝo dum ŝi estis for.
Revenante al akceptejo, ŝi trovis la aliajn knabinojn.
«Mi aŭdis, ke vi nun estas unu el ni», Merilu' diris.
«Nu, ne, tiu viro misprenis min kiel unu el vi, kaj mi pensis, ke povus provi... Mi scias, ke estis stulte. Nu, li nun kredas, ke mi estas hetajro kaj li diras, ke li revenos».
«Vaŭ, vi havas konstantulon!», diris Umu'. «Gratulon!»
«Mi bedaŭras, ke mi forprenis de vi, knabinoj. Sed fakte li demandis ĉu li povas esti mia konstanta, kaj mi kredis, ke povas esti amuze esti unu el vi dum kelke da tempo, do mi jesis. Nun mi kredas, ke mi devas havi lin eĉ se mi ne havas alian. Mi devintus paroli al vi antaŭ mi faris tion…»
«Ho, ne!», diris Alin', «vi povas konservi lin por vi. Benata estu li se li konvinkis vin, ke vi povas esti bona hetajro. Ĉu vi kredas, ke vi estas tia?»
«Bone, mi ŝatis tion, kio okazis ene de la ĉambro», Rozin' diris. «Ĉu tio vere ne ĝenas vin, knabinoj?»
«Nu, nova kolegino estas bone por la negoco», diris Merilu'. «Kaj ni konfidas pri vi».
«Sed mi ne certas, ĉu mi deziras ŝanĝi mian postenon…», ŝi diris rigardante Gustavon.
«Kial vi ne repensas la aferon? Vi povas vidi min kiam mi estas kun kliento, tra truo, kiu estas en la muro», Umu' ofertis. «Mi povas instrui al vi pri kelkaj sekretoj, tiel ke vi povos decidi el pli bona perspektivo. Ĉu vi trovis ĝin malagrabla?»
«Ne, mi trovis ĝin amuza. Li estas pli aĝa ol mia patro».
«Ho, do ĉu vi ŝatas oldulojn? Tie ni povas veni en konsenton: mi povas doni al vi kelkajn el miaj konstantojn», Alin' diris. «Mi ne ŝatas avojn».
Rozin' reiris al la domo de siaj gepatroj baldaŭ poste, ĉar ŝi devis mamnutri sian bebon, kaj ŝi intencis fari tion plej eble kiel longe li prenis ĝin. Pro tio ŝi devis iri tien kaj reen kelkajn fojon ĉiutage de sia laborejo al avejo. Tiu estas alia kialo ŝanĝi sian metion, ĉar ŝi estos pli libera foriri inter ĉiu tria kliento.
La granda ŝanĝo, tamen, estis mensa: ŝi ne plu havas tiun sintenon kontraŭ esti putino. La evento kun S-ro Stepman konvinkis ŝin pri tio, ke ŝi povas fari ĝin. Kiam li demandis, ĉu li povas esti ŝia konstanta kliento, ŝi estis delektata jesi. Gajni €500 ĉiun horon estas bone, ĉar tio solvas ĉiun ŝian monproblemojn, kaj ŝi sentas, ke ŝi povas lerni rapide. Jes, ŝi avantaĝos la oferton de Umuo lerni ĉiujn trukojn de la metio, kaj demandos ŝin ankaŭ pri ĉiu dubo pri la arto allogi kaj amfarado. Jes, tiu renkontiĝo kun Tim' en Mali' prenis ŝin surteren: S-ro Perfekto ne ekzistas. Kaj eĉ se oni trovas tiun viron, kun tempo oni konstatas, ke li estas nur viro, same kiel oni estas nur virino, eĉ se oni kredas, ke oni estas feino..., dum kelke da tempo. Kompare, S-ro Stepman estis tiu S-ro Perfekto, ĉar S-ro Malperfekto estis Tim', evidente. Kaj tio signifas, ke ŝi povas demarŝi iun ajn S-ron Normalon kiel sian klienton.
Ŝia veninta viro petante ŝin venis la sekvintan tagon. Ŝi iris vidi la knabinojn denove kiam iu telefonis. Umu' diris al li, ke ili ne deĵoras marde, sed li insistis, ĉar li foriros merkrede. Temis pri konstanto de Umuo, do ŝi okulsignalis al Rozin' kaj diris, por amuzo: «Mi ne povas, sed amikino povus vidi vin, se vi bezonas tion tiom soife. Atendu iomete...»
«Nu?», Rozin' diris, surprizita.
«Li estas mia konstanto. Li foriros vojaĝe morgaŭ. Li diras, ke esti kun mi bonŝancas lian negocajn vojaĝojn. Ĉu vi volas vidi lin?»
«Diru al li, ke vi vokos lin poste.».
«Kial?»
«Ĉar mi deziras, ke vi rakontu al mi pri li».
«Nur unu minuto, S-ro Peres». Umu' adresis Rozin' kaj diris:
«Bone. Li aĝas ĉirkaŭ kvar dek kaj laboras por plurnacia firmao, kiu devigas lin vojaĝi multe. Li ŝatas havi unu el ni antaŭ ĉiu vojaĝo. Li diras, ke ni bonŝancigas lin pri siaj negocoj».
«Bonorde. Kia estas li?»
«Li estas brunulo kun kelke da blankaj haroj. Forta, kvankam ne tro, pri via alteco, li pezas kelkajn kilojn pli ol li devus......»
«Ĉu eleganta?»
«Jes, tre eleganta, li vestas bone. Sed li estas iomete stranga».
«Ĉu stranga?»
«Jes, subite li petas, ke vi frapu lian vangon. Ĉu vi povas fari tion?»
«Bone, mi supozas, ke jes».
«Do, ĉu vi vidos lin?»
«Konsentite. Diru al li, ke mia pago estas €800 hore. Mi vidos lin post unu horo, se li povas».
«Bonorde».
Umu' diris ĉion al li.
Unu horon poste li estis tie.
S-ro Peres vere ŝajnas tre agrabla. Umu' estis je la akceptejo kaj prenis la monon de li, kaj post eskortis lin al sia propa ĉambro. Kelkajn minutojn poste Sendin' venis duonnuda. Fakte ŝi vestas robon kaj mamzonon kaj kalsoneton, sed la robo estis tiom libere nodita, ke la zonon oni vidas. Ŝi ŝajnis tre seksaltira.
«Saluton, S-ro Peres. Mi estas Sendin'», ŝi diris enirante la ĉambron. «Kiel fartas vi?»
«Ho, kia surprizo, Sendin'! Ĉu vi ne estis..?»
«Jes, S-ro Peres, mi estis sekurgvardistino, sed nun mi estas Sendin', via hetajro, S-ro Peres».
«Ĉu vi scias ? Kiam mi venis vidi viajn amikinojn, mi ofte deziris, ke vi estu unu el ili. Danke al Dio mi povas nun realigi mia sonĝon finfine».
Sendin' ridetis, kaj sen elirigi siajn manojn el siaj poŝoj, ŝi diris:
«Bonorde, S-ro Peres, kiel vi volas ĝin?»
«Nu, mi direktos vin Sendin'».
Li venis al ŝi kaj kisis ŝian buŝon. Poste li malfaris la nodon kaj malfermis ŝian robon. Li ridetis al tio, kion li nun vidas, sed li vere nur vidas virinon en bikino. Li metis manon sub ĉiu mamo kaj puŝis ŝian zonon supren, liberigante la mamojn kaj poste li demetis la zonon super ŝia kapo. Li ĵetis ĝin sur seĝon kaj poste denove prenis la mamojn, karesante ilin, kaj poste premis ilin tre forte. Neniu iam premis ŝiajn mamojn, sed ŝi ne sentis doloron, sed strangan sensacion, kiel doloreton kaj plezuron samtempe. Poste ŝi demandis:
«Ĉu plaĉas al vi miaj mamoj, S-ro Peres?»
«Bonvolu, voku min Jakvo», li diris lasante ŝiajn mamojn.
Tiam li tuŝis ŝian dekstran cicon kaj poste kisis ĝin, kaj tiam li tiris ŝian kalsoneton suben laŭ ŝiaj kruroj kaj metis ĝin sur ŝiajn aliajn vestaĵojn. Sendin' apartigis siajn krurojn iomete kaj malfermis siajn brakojn, glora. Ŝi scias, ke nun ŝi regas.
«Bone, Jakvo, kion ni faros?»
Jakvo diris nenion. Li kisis ŝin denove kaj brakumis ŝin per unu mano dum li karesas ŝian bruston kun la alia. Poste li prenis ŝin en siaj brakoj kaj metis ŝin sur la liton kaj prenis ŝin per la normala maniero, la misiista posicio. Jakvo ne estis tre bone dotita, sed li ankoraŭ povas fari bonan servadon. Post dek kvin minutoj li inundis la ventron de Sendin' per sia esenco.
Poste, li senvestiĝis kaj turnigis ŝin tiel, ke ŝi kuŝis sur sia vizaĝo.
«Kio okazas nun, Jakvo?», ŝi diris.
«Ne zorgu, Sendin'. Mi nur volas vidi viajn sidvangojn», li diris batanteti ilin kun multe da sono, sed ne doloro. Neniu faris tion de kiam ŝi estis infano, kaj tiu penso ridigis ŝin.
«Ĉu vi punas min pro io, Jakvo?»
«Mi nur tuŝas viajn sidvangojn. Mi esperas, ke tio ne ĝenas al vi».
Jakvo prenis ŝin kelkajn fojojn de ŝia dorso dum tiu horo. Je la fino de tiu tempo, li vestiĝis denove kaj kisis ŝin denove.
«Tio estas por vi, kara. Mi esperas, ke mi ĝuos vin ofte», li diris metante bileton de €200 en la poŝon de ŝia robo.
«Ĉu vi volas esti mia konstanta, Jakvo?»
«Kompreneble!»
«Bone, nun vi estas. Mi devas diri al vi, ke mi deĵoras ĉiun tagon. Vi nur devas diri al mi du tagojn antaŭe kaj mi estos via».
Ŝi sentis sian ventron tikli, kiam ŝi diris via. Ŝi ridetis kaj staris, venante al li, kaj marŝis kun li, brake en brako. Eĉ se ŝi ankoraŭ estis nuda, ŝi adiaŭis lin per kiso je lifto, kaj revenante hejmen, ŝi klarigis al surprizita Umu':
«Mi scias, ke ni ne iras kun ili ĝis la lifto, sed hodiaŭ estas neniu pli, sed vi, kaj mi emis esti nuda. Mi vere ĝuas ĝin».
«Nu, mi vere ne aprobas tion», Umu' diris. «Niaj klientoj povus esperi tion de ni, kaj mi ne kredas, ke la knabinoj konsentos».
«Jes, mi pardonpetas, Umu'. Bonvolu ne diri al ili. Mi ne faros tion denove».
«Bone. Sed kio pri li?»
«Mi kredas, ke li faros ĉion, kion mi diros».
«Ho, ĉu vi mastrumas lin tiel? Li estas iomete malglata».
«Tial estas la kialo. Mi kredas, ke li estas kontenta. Li pagis la mi ekstrajn €200 ...»
«Mi ne sciis, ke vi estas tiom artisma sen vestaĵoj, Rozin'», Umu' diris.
«Dankon, Umu'».
«Estas io, kion mi ŝatus priparoli kun vi, Sendin'», Umu' diris, ŝanĝante la temon denove.
«Jes?»
«Ĉu vi prenas la pilulon?»
«Ne. Mi kredas, ke mi ne povas gravediĝi dum mi mamnutras».
«Tio estas stultaĵo. Kaj ankaŭ estas sanrisko. Ĉu vi uzis kondomon?»
«Ne».
«Nu, tio estas sutlta!»
«Mi kredis, ke ĉiuj viaj knaboj estas kurackontrolitaj».
«Ne. Ni estas. Vi devas iri doktoron hodiaŭ aŭ morgaŭ por esti metita IMon».
«Kio?»
«Intrauteran mekanismon, bobenon».
«Ho, mi vidas».
«Jes, kaj vi devas testi vian sangon por kontroli ĉu vi havas infekcion sekse transmititan, IST. Kaj vi neniam devas fari ĝin sen kondomo, se vi ne vidis ĵusan sangteston de via kliento».
«Jes, panjo».
Umu' ridetis.
«Miras mi, ke mi devas diri tion al vi...»
«Ĉar vi estas mia bopatrin' pri putinarto, kara, mia instruistino, kaj mi bezonas van helpon. Tio ĉi ne temas pri nur fiki, sed pri multaj aliaj gravaj aferoj. Tio ci estas alia filozofio de vivo, kaj mi bezonas kaj serĉas vian konsilon kaj instruadon, mia kara amikino. Mi valoras alte vian helpon, kara. La fakto estas, ke mi neniam estis putino antaŭe… Nun mi scias, ke mi apenaŭ komencas kompetenti pri la metio danke al vi, Umu'».
«Nu, vi ne volas alian bebon, ĉu?»
«Bone…, mi ne scias», Rozin' surprizis ŝin. «Mi povus, aŭ ne. Mi neniam pensis pri la afero. Estas malfacile havi infanon, kaj ankaŭ ĝi estas bone. Nun mi estas ĉe miaj gepatroj ĉiun tagon, ĉar mi ne povas havi Timon ĉi tie, kaj mi estas multe pli bone ĉar mi ne plu estas sendependa. Sed vi pravas, unu bebo sufiĉas. Vi povus provi iam...»
«Mi? Ho, ne, dankon. Mia elrigardo pri familio estas alia».
«Bone, Umu', mi estas feliĉa. Mi havas du konstantojn. Mi pagos mian debeton baldaŭ, kaj mi havas decan salajron».
«Kiom da ili plaĉus al vi havi?»
«Nu, mi estas nova pri tio ĉi... Mi supozas, ke kvin semajne estus bone».
«Kvin semajne…, tio estas multe. Tio povus esti inter kvin kaj dudek viroj monate. Ni tri estas kontentaj kun tio, kion ni havas, po tri. Do novalvenintoj estos por vi, kaj poste vi raportos pri ili tiel, ke vi povos pasi kelkajn al ni. Ĉu vi konsentas?»
«Jes, kara, kompreneble. Mi ankoraŭ elprovas, ĉu ne?, do mi serĉos vian aprobon. Mi volas esti bona putino».
«Hetajro, Rozin', ni vokas nin mem hetajroj, la alta klaso, edukita laboristino pri amo, kiu moligis la animojn de viroj de la komenco de tempo...», Umu' diris kun makulo da tristo en sia voĉo.
«Ho, jes, kompreneble, pardonu min».
«Do vi havas du konstantojn nun. Mi pasos al vi alian, kaj eble Merilu' pasos al vi po unu. Tio signifas, ke vi havos ĉirkaŭ tri mil sep cent eŭrojn monate. Aŭ pli, ĉar kelkaj volas pli ol unu fojon semajne».
«Konsentite. Mi miras, ke vi ne laboras ĉiun tagon...»
«Nu, tiu ĉi laboro povas lacigi… Kun tempo, vi ankaŭ lasos kelkajn klientojn. Unue ni laboris ĉiun tagon, sed ni devis halti fojfoje. Eble vi faros same, eĉ se vi ĝuas tion nun».
«Ĉu ĝui? Ne ekzake, sed jes, vi povas pravi».
Rozin' volis paroli al la knabinoj, ĉar ŝi dubis ĉu ŝi povas fari ambaŭ laborojn sametempe, kaj pro tio ŝi petis ilin havi tagmanĝon kun ŝi por klarigi. Sed Merilu' havis klienton ekstere, kaj Karlo Stepman volis ŝin denove je tagmezo. Li eĉ petis Rozinon, ke ŝi estu disponebla por li dufoje monate... Nu, tial ili devis havi vespermanĝon.
Je la oka vespere ili renkontis ĉe la galega restoracio, kie ili tri festumis sian vivoŝanĝo. Nun la kvara knabino volis festumi la saman aferon, la plej gravan turnopunkton en sia vivo.
«Nu, amikinoj, mi volas esti unu el vi. Ĉu vi povas akcepti min kiel vian koleginon?»
«Kiuj estas viaj kondiĉoj? Ni laboris jam delonge, kaj aĉetis ambaŭ mansardojn...»
«Nu…, mi ne havas monon investi, escepte de tio, kion mi povas gajni per mia korpo. Sed mi povas labori dure.. Mi pensis pri tio: mi povas esti via sekurgvardisto lundojn, merkredojn kaj vendredojn kaj labori kiel hetajro mardojn kaj ĵaŭdojn, do vi povas pagi al mi mian normalan salajron, kaj por vizitoj eksteraj vi havas Gustavon. Mi povas paroli al li pri tio. Kion vi opinias?»
«Tiu ne estas malbona aranĝo, se vi konvinkas Gustavon. Li mankas al mi, fojfoje», Alin' diris.
Umu' rigardis ilin tri kaj diris ion surprizigan:
«Mi ne konsentas».
«Kio?», Alin' kaj Rozin' diris samtempe.
«Vi scias, ke mi amas Rozinon. Vi ankaŭ scias, ke mi volas mansardon A por mi mem, kiam mi donos al vi la monon de via parto, kaj mian parton de mansardo B, ĉu ne?»
«Jes, ni scias».
«Kaj vi ankaŭ scias, ke mi sukcesis pri mia ekzameno iĝi instruistino pri mezgrada lernejo. Mi devos aliĝi mian lernejon post unu monato. Tio signifas, ke mi ne plu estos hetajro. Rozin' kaj mi povas interkonsenti pagi vin la ceteran parton de ĉi tiu mansardo. Tio estas, ke Rozin' povas heredi mian postenon en la negoco: ŝi laboros anstataŭ mi de la venonta monato, kaj laŭ tiu ĉi periodo mi povos instrui ŝin pri la trukaro, kiun mi konas, pri nia metio. Nu, tiu ĉi estas mia propono: vi konservas la alian mansardon por vi du, kaj tiu ĉi estas por Rozin' kaj mi. Mi kredas, ke post unu jaro nia ŝuldo estos pagita al vi du, konsiderante mian parton en la alia mansardo, ankaŭ, kiel parto de la pago. Rilate al Gustavo, li reprenas sian malnovan postenon, kvankam mi kredas, ke tiu ĉi estas pli bona aranĝo. Kion vi diras?»
«Ni devas pripensi ambaŭ proponojn, Umu'», diris Alin'. «Mi ne antaŭvidis, ke vi amas ŝin tiom multe».
«Fakte ni ĉiuj amas vin, Rozin'. Sed se vi deziras aliĝi al ni, vi ne plu povas estis nia gvardistino. Ĉar ni bezonas iun tute dediĉitan al la laboro. Kion vi opinias pri Gustavo?»
«Li taŭgas».
«Do, se vi konvinkas lin por reveni laŭ siaj lastaj kondiĉoj, mi ne obĵetos al tiu aranĝo, kiun vi faros kun Umu', kondiĉe, ke vi laboros en mansardo A», Merilu' diris fine.
«Nu, ni povus pagi al li iomete pli, sed peti de li, ke li deĵoros de lundo al ĵaŭdo, plus ekstra pago je semajfinoj, se estas laboro fari».
«Bone, mi nur proponas, ke ni donu al li nur kvar dek procenton pli ol antaŭe, ĉar li laboros 40% pli ol antaŭe».
«Kiom estus tio?», Alin' diris.
«Nur €800».
«Mi diras nenion», diris Merilu'. Sed tiam ŝi pensis momenton kaj aldonis: «Mi opinias, ke Rozin' donos al ni ekstran sekurecon ene de siaj eblecoj. Do, tio estos quid pro quo. Tiel, ĉio estas bonorde por mi, Umu'».
«Dankon», Rozin' diris. Fakte Umu' neniam intencis monigi la ĉambron al Rozin'.
«Nu, Alin', ĉu vi konsentas?», Umu' demandis.
«Bone, jes. Mi ne pensis pri tiu protekta afero. Bone, estas pli komfortige havi du gvardistojn se ni bezonos ilin… Bone, ĉio bonorde al mi».
Ĉiuj silentis dum kelke da tempo, kaj poste Alin' daŭrigis: «Konsentite, knabinoj. Mi ne estos en via vojo. Rozin', ĉu vi povas paroli al Gustavo?»
«Kompreneble. Sed mi petas, ke de nun mi estu Sendin'. Ĉu vi povas voki min Sendin' ĉiam en la estonto, bonvolu?»
«Konsentite», asertis la tri knabinoj, unu post la alia.
«Sendin', sekve», Umu' konkludis.
La sekvintan tagon estis merkredo. Gustavo normale venis unu horon antaŭ la unua kliento por pretigi ĉion kaj kontroli la sonorilojn kaj lumojn, kaj ankaŭ por ekzerci iomete en la gimnastikejo. Kutime li ekzercis matene kaj ankaŭ antaŭ li reiris hejmen, nokte. Sed tiun tagon li trovis Rozinon atendante lin. Ŝi vestis sian uniformon gvardistan.
«Ho!», li diris. «Do mi supozas, ke vi revenis, kaj mi devas foriri..?»
«Ne nepre estos tiel, Gustavo», ŝi diris kun larĝa rideto.
«Ĉu ne nepre? Mi aŭskultas vin», li diris.
«Ĉu vi volus konservi vian postenon, Gustavo?»
«Kompreneble jes, Rozin'! Mi ne emas sendungi. Mi devas nutri edzinon kaj infanon kaj duonon…»
«Duonon?»
«Mia edzino gravediĝas denove».
«Ho, gratulon, Gustavo!»
«Nu, bone, Rozin'.Sed mi ankoraŭ aŭskultas».
«Bone, tiu estas nia propono…»
«Ĉu vi parolas nome de la estrinoj?»
«Jes. Aŭskultu: de nun vi havos ekstran estrinon, mi, kaj ekstran tagon deĵoran. Tio signifas, ke vi havos salajraltigon po 40%. Do vi havos €2,800 monate, kaj du ekstrajn salajrojn jare, unu je julio, kaj la alia je decembro».
«Bone! Mi ne esperis tion. Kiu estas la ekstra tago?»
«Mardo. Vi laboros de lundo ĝis ĵaŭdo ĉiun semajnon, do viaj liberaj tagoj estos vendredo, sabato kaj dimanĉo».
«Kio pri eksteraj vizitoj?»
«Ili estos same kiel antaŭe: €500 vendrede, kaj €1,000 sabate aŭ dimanĉe».
«Konsentite, sekve. Mi akceptas vian sindonantan oferton, Rozin'. Sed mi dubas, ke la estrinoj konsentos pri tio. Ili maldungis min ĉar ili ne volis doni al mi pli da mono».
«Bone, ni diru, ke ambaŭ partoj lernis la lecionon, Gustavo. Ili diris al mi, ke vi vere mankis al ili, eĉ se ili ne estis malkontentaj kun mi. Sed pensu, ke tio ne estas plialtigo prisalajra, Gustavo. Vi devos labori pli, do vi ricevos pli da mono. Sed mi konvinkis ilin pri tio, ke vi ricevos plialtigon jaran laŭ la IKV, tio estas, la Indekso pri Kosto de Vivo».
«Bonorde, tiam, Rozin', mi rigardas tion kiel personan favoron. Vere tio estas ekzakte tio, kion mi petis de ili tiam».
«Do, Gustavo, ĉu vi certas, ke vi akceptas la akordon?»
«Jes, Rozin'. Kun granda danko al vi».
«Tiukaze, subskribu tiun ĉi kontrakton», ŝi diris montrante la klaŭzojn, kiujn ŝi ĵus klarigis al li. Surprizis lin vidi, ke la aliaj tri estrinoj jam subskribis la dokumenton, kaj kiam li legis ĝin tute kaj subskribis ambaŭ kopiojn, li donis ilin al Rozin'.
«Nu, antaŭ mi subskribas ĝin, ankaŭ, mi devas diri al vi du aferojn: unue, donu al mi la numeron de via banka konto, por ke la unuan tagon de ĉiu monato vi ricevos tie viajn du mil du cent eŭrojn. La ekstran monon por viaj ekstraj servoj estos pagitaj en vian konton la sekvontan tagon de ĉiu servo. Tio estos plibone por ĉiuj, mi kredas».
«Mirinda! Kaj la alia afero?»
«Tio estas pli persona, Gustavo: mi ne plu estas serkurgvardistino, sed via nova estrino, kaj mia nomo ne plu estas Rozin', sed Sendin'. Ĉu konsentite?»
«Kompreneble, Sendin'! Ne zorgu pri tio».
Tiam ŝi faris la lastan aferon per sia nomo Rozin': ŝi subskribis la kontrakton per sia reala nomo.
Ŝi ankaŭ faris ion strangan: ŝi deprenis sian uniformon kaj ankaŭ ĉian alian vestaĵon, unu post la alia, ĝis kiam ŝi estis tute nuda. Poste ŝi malfermis la ŝrankon, en kiu klientoj normale lasis siajn mantelojn, pluv-ombrelojn kaj ĉapelojn, kaj prenis vestaĵojn multe pli kostajn: mamzonon, kalsonetojn kaj metis ilin sur sin. Post kiam ŝi vestis jam sian multekostan bikinon, ŝi rigardis la surprizitan viron, kaj ridetis al li. Poste ŝi metis sur sin sian multekostan veston.
«Tio devas kosti €3,000 almenaŭ…»
«Ho, €5,000 ĝuste, ne inkluzivante la subveston, Gustavo. Se ni volas esti la plej bonaj en urbo ni devas investi pri niaj laboraj iloj, ĉu vi ne opinias tiel?»
«Nu, jes, kompreneble», li diris ankoraŭ ŝokita al tiu ideo, ke li ĵus vidi sian estrinon nudan antaŭ li. La nova knabino estis vere ŝokanta.
«Vi devas scivoli nun pri tio, kial mi ŝanĝis mian veston antaŭ vi, Gustavo. Mi faris tiel pro du kialoj:...»
«Jes?», li rapidigis ŝin, ĉar ŝi paŭzis, pensante.
«Mi volis, ke vi vidos mia transiron el sekurgvardistino en hetajron. Eĉ se mi helpos vin fojfoje, se mi devas, mi ne plu protektas miajn novajn koleginojn, tio estos via tasko de nun. Kaj ankaŭ ĉar eble vi vidos nin nudajn fojfoje kiam vi devos plenumi viajn taskojn. Vi neniam forgesu pri tio, kiuj ni estas, Gustavo. Por vi ni estas sanktaj ĉar ni estas viaj estirnoj. Eĉ se ni estas nudaj, ni estas la pano de viaj geinfanoj, kaj vi devas protekti nin kvar kontraŭ ĉiuj, eĉ kontraŭ vi mem, ĉu tio estas klara?», ŝi diris, metante sur sin siajn ĉapelon kaj rideton.
«Kompreneble, estrino».
«Ho, ne estu tiom formala, Gustavo».
«Bonorde, Sendin'. Mi gratulas vin, se mi povas diri tion».
«Dankon, Gustavo», diris ŝi. Tiam ŝi brakumis lin kaj kisis lian vangon. Kaj poste ŝi aldonis:
«Mi gratulas vin,Gustavo, ĉar vi rehavas vian postenon, knabego. Mi certas, ke vi faros tre bone, ankaŭ. Mi traktos vin bone, ankaŭ, plej eble kiel bone», ŝi okulfrapis al li.
La viro sopiris.
«Nu, mi scivolas…»
«Ni lasu ĝin, Gustavo», ŝi diris kunŝovante siajn brovojn subite. Poste ŝi ridetis kaj diris, «kvankam, kiu scias? Se vi estas bona knabo, mi povus esti bona knabino al vi».
«Bone, Sendin', vi ja estas. Neniu traktis min tiom bone kiel vi ĵus nun. Vi ĵus donis al mi la plej bonan postenon, kiu estas en mia metio. Mi neniam forgesos ĝin. Vi povas peti de mi ĉion ajn, kion vi bezonos de mi».
Sed Sendin' ridetis. Ŝi konsciis, ke li komprenis ŝin, kaj ŝi komprenis lin tuj. Gustavo estas tre evidenta. Fakte, ĉiu viro estas evidenta.
Inter la klientoj, kiujn Sendin' ĵus heredis de la aliaj knabinoj, estis strangulo kvardekjaraĝa, Hipolito. Li havas apartan nazon por negocoj pri kiuj neniu pensis antaŭe. Li estas iomete perversa, ankaŭ, kaj tial Sendin' ŝatis lin tiom multe. Ŝi havas specialan guston pri tiuj perversuloj. Fakte, ŝi forpelis en pasinto multajn virojn, kiuj povus esti siaj klientoj nun, nur pro tio, ke la aliaj knabinoj estis pli tradiciaj ol ŝi, kaj dum ŝi estis nur iliaj dungato, ŝi nur povis forpeli ilin. Sed de kiam ŝi ankaŭ estas hetajro, ŝi vidis, ke ŝi povintus havi ilin ĉiujn. Tiujn ŝi monigis iomete pli, kaj tio estas bono por ŝia negoco. Fakte, ŝi monigis ilin mil eŭrojn po sesio, sed ŝi ne estis tro postulema pri la tempo: povas esti pli ol unu horo, ĉar ŝi komprenas, ke ili bezonas tempon por pretigi sin. Ŝi mem disvolvis kreskantan dolorsojlon, sed estis tiaj klientoj, kiuj deziras suferi doloron, do ŝi tre malofte rolis kiel subulinon, sed male plej ofte ŝi rolis kiel domina (mastrino), pro peto de ili:
Sed tiu viro, Hipolito, surprizis ŝin la unuan tagon, kiam li venis al ŝi:
«Vaŭ, Sendin'! Ĉu vi havas bebon?»
«Jes, el kie vi scias?»
«Mi suĉis vian cicon, kaj mi ricevis iom da lakto el ĝi. Homa lakto».
«Ĉu vi ŝatas ĝin?»
«Mi amas ĝin, Sendin'».
«Nu, ĝi ĉesos tuj kiam mia bebo ne plu bezonos ĝin».
«Nu, tio ne funkcias tiel, Sendin'».
«Ĉu ne? Kiel estas ties funkciado, sekve?»
«Se vi daŭrigas eltiri ĝin, viaj mamoj neniam ĉesos doni lakton».
«Nu…, mi ne vidas min eltirante ĝin por ĵeti ĝin, nur por plezurigi vin unu aŭ du fojojn monate».
«Ne, kompreneble ne», li diris. «Mi estas doktoro, kaj mi konas homojn, kiuj bezonas ĝin. Estas tiuj patrinoj, kiuj ne havas lakton, kaj ili pagus pro ĝi. Kaj estas viroj, kiuj pagus, ankaŭ».
«Bone, diru al ili, ke ili venu ĉi tien. Vi scias mian prezon».
«Ne, ne temas pri tio, Sendin': mi pagos pro via lakto. Mi aĉetos tiom multe, kiom vi povos doni al mi»
Li klarigis al Sendin': ŝi devos frostigi sian lakton en apartaj ujoj, kiujn li donos al ŝi. Ili povas provi kaj vidi kiom da mono ili povus peti pro litro, kaj poste ŝi decidos, ĉu ŝi volas esti lian bovino. Ŝi pensis rapide, kaj diris al li, ke kondiĉe ke sia filo bezonos ĝin, estos nenia laktovendado, kankam li povos veni kaj trinki tiom multe, kiel li volos por li mem, rekte el mamo al buŝo. Sed kiam la bebo ne plu bezonos ĝin, ili povos reparoli la aferon.
Tiam Hipolito metis sian buŝon sur la dekstra mamo de Sindin' kaj suĉis. Kiam la lakto elĉerpiĝis en tiu mamo, li suĉis ŝian maldekstran ĝis kiam ne plu estis lakto en ĝi. Sed surprizis Sendinon, ke li revenis en ŝian dekstran mamon kaj li ricevis pli da lakto el ĝi. Verŝajne, li pravas: ju pli li suĉas, des pli estis en ĝi post kelke da tempo. Ŝi sentis sin terure malsata kaj soifa.
«Ne timu, Sendin'! Kiam vi revenos hejmen, vi havos plenti por via bebo. Mi venigos al vi maŝinon por ke vi povas eltiri la restantan lakton, ĉar vi povas senti doloron en viaj mamoj se vi havas tro multe da lakto en ili. Fakte tiu estas la mekanismo per kiu via korpo alĝustiĝas kiam via bebo ne plu bezonos lakton, ĝis kiam vi ne plu produktas ĝin».
«Kaj vi proponas..?»
«Bone, vi povas produkti kelkajn litrojn tage, tiel ke ni povos vendi ilin al patrinoj, kaj eĉ al laktomaniuloj».
«Kiuj estas tiuj?»
«Homoj (kutime viroj), kiuj ekscitiĝas sekse trinkante lakton rekte el mamo de virino. Sed ili ankaŭ pagos havi botelon da tia lakto. Fakte multaj homoj opinias, ke la plej bona lakto por ni homoj estas homa lakto, kvankam neniu pensis negoci pri tio antaŭe».
«Mi vetas, ke vi faris».
«Jes, sed mi neniam kuraĝis proponi al virino ĝis hodiaŭ».
«Ili pensus, ke vi freneziĝas…»
«Jes. Sed eĉ se si pensus tion, ne gravas al mi, vere. Ne vi», li diris kunj rideto.
Ekde tiu tago, Hipolito ĉesis vidi ŝin unufoje monate. Li venis semajne. Li vere ŝatis homan lakton. Kaj ŝi konstatis, ke li pravas: ŝia laktoproduktado kreskis multe, kaj ŝi komencis perdi pezon, eĉ se ŝi manĝas nun multe pli ol antaŭe. Ŝi uzis la eltirantan maŝinon, kiun Hipolito donis al ŝi, kaj portis kelkajn botelojn al li, kiujn li pagis sindone. Li estis ŝia kobajo pri tiu afero. Ne ĝenis al li pagi botelojn po €50, kaj tiu estis ekstra mono por ŝi. Nun ŝi ricevis ĉirkaŭ €6,000 monate, sen ekstra labortagoj. Tio signifas, ke ŝi faras malpli ol unu klienton tage. Sed ŝi ankoraŭ nur komencas. En ŝia libro estas nur dek klientoj, sed ili vizitas ŝin unufoje ĉiun monaton, fojfoje ciujn du monatojn, escepte de Hipolito, kiu venis ĉiu semajnon pro la lakta negoco.
La pli grava ŝanĝo en la domo estas, ke multaj klientoj ne plu estis forpelitoj, ĉar je ilia unua vizito, ĉiu el ili estis demandata ĉu li deziras ion perversan, kaj se jes, li estis senditaj rekte al Sendin', kiu diskutis la aferon kun li: ne estos ligita ŝi, kvankam ne ĝenas al ŝi ligi lin. Baldaŭ Sendin' havis tiom multe da klientoj kiel la du ukraininoj kune, sed neniu el ili tri ŝajnis obĵeti al tio.
Kaj sekve tempo daŭriĝis kaj eta Tim' jam estis tri jaraĝa, kaj Rozin' vere amis lin. Ŝi scias, ke li estas la plej bona knabo en la mondo, ĉar li estas ŝia. Tamen, ŝi pensis, ke ŝi deziris alian bebon, eble knabinon… Ŝi havis multe da eblecoj ekgravediĝi pro ŝia metio, kaj pro tio, ke ŝi ne volas viron en sia vivo kaj, tamen, estas klare al ŝi, ke ŝi povas eduki infanon per si mem, kaj ankaŭ kun helpo de siaj gepatroj, ĉiam tiom komprenemaj, kaj ankaŭ per la helpo de Umu', kiu ĉiam apogas ŝin, ŝi nur devis decidi tion, kiu estos la biologia patro de ŝia dua bebo. Do, ĉifoje ĝi estos dezirata bebo, la filino aŭ filo nova de Sendin'.
Ŝi havis kelkajn eblecojn, ĉar el ŝiaj du dek konstantoj, nur sep estis pli junaoj ol kvar dek. Nu, eblecoj estis vere ok, ĉar ŝi ŝatas S-ron Stepman, eĉ se li estas vere ses dek kvin jaraĝa, tamen. Ŝi decidis, ke li estos mortinta je la tempo, kiam lia bebo estos plenkreska, sed li neniam scios pri ĝi, feliĉe. Ŝi decidis, ke iu ajn bebo, kiun Si povus havi neniam scios pri tio, kiu sia patro estas. Ŝi ne plu fidis pri viroj. Ne rilate al patreco.
Ŝi havis IUD-on, kaj eĉ se estas tre malfacile por ŝi fiksi ĝin en ĝia taŭga loko, ŝi lernis kiel forpreni ĝin de si.
Dum multaj tagoj ŝi pensis pri tio, kiu la patro estus…, kaj ŝi alkutimiĝis revi pri tio kun ĉiu kliento, kiun ŝi servas, esti la patro de sia bebo. Ŝi scias, ke li neniam zorgos pri ĝi, ĉar ŝi ne diros al li. Ŝi konsideris iam ĉu havi Timon, ĉu ne, sed ŝia dua bebo estos dezirata de antaŭ ties koncipo… Kaj tamen, dudek tagojn post komenci pensi pri sia dua koncepto, ŝi finfine decidis.
«Ĉu vi estas libera venontan vendredon, Gustavo?», ŝi demandis sian gvardiston je la fino de la tago.
«Ne, ne vere. Mi deziras iri en kinejon kun edzino. Kial?»
«Estas ekstera rendevuo, Gustavo. Sed ĝi povas okazi sabate, ankaŭ. Eĉ dimanĉe. Mi devas diri al li kiam mi povos servi lin».
«Sabaton mi povas», li diris pensante pri siaj €1,000 anstataŭ €500.
«Bonorde, sekve, fortulo. Ni faru sabate. Se la aliaj knabinoj diras ion al vi, diru al ili, ke vi jam havas rendevuon kun mi.».
«Kien ni iros?»
«Ni rendevuos ĉi tie. Poste limusion venos por ni».
«Bonorde, estrin'».
Du tagojn poste Umu' kaj la aliaj knabinoj estis for, en vojaĝo al Toledo. Sendin' diris, ke ŝi restos ripozi, kaj deziris al li agrablan semajnfinon. Kiam Gustavo venis, ŝi invitis lin sidiĝi kaj paroli dum ili atendas la klienton. Estis la deka matene.
Ŝi vestas belan turkizan mallongan ĉemizeton kaj minijupon, kiuj permesis al oni vidi ŝian stomakon kaj duonon da ŝia ventro, aldone al plej granda parto de ŝiaj kruroj. Li sciis, ke liaj estrinoj estas sanktaj por li, kvankam li ofte havis frandemajn pensojn pri ŝi de kiam ŝi iĝis hetajro. La aliaj knabinoj estis pli malvarmaj al li, sed Sendin' ĉiam estis agrabla, kaj se ŝi ne atentigis lin iam, li povus kredi, ke ŝi ŝercas.
«Jen via drinkaĵo, Gustavo», ŝi diris donante lin glason da viskio. «Vi meritas ĝin»
Li estis surprizata, sed li akceptis la drinkaĵon, ĉar li ne devos stiri tiun tagon.
«Mi kredas, ke vi faras bonegan laboron, Gustavo, kaj oni devas premii vin fojfoje», ŝi aldonis kun rideto.
«Ho! Ĉu vi donos al mi salajrplialtiĝon?»
«Ne ekzakte. Mi devus konsulti miajn koleginojn por tio, kaj tiu ĉi premio venas nur de mi».
«Nu..., ĉu mono kiel premio?»
«Gustavo, tiom granda viro, tiom malgranda imagopovo!»
«Ne mankas tio al mi, ankaŭ...»
«Ĉu mono estas la sola afero, kiun vi volas de mi?»
«Nu, estrino, vi, miaj dungantinoj, estas sanktaj...»
«Jes, ni estas. Ni kvar», ŝi diris sen perdi sian rideton. «Tamen, se estas volo, estas faro...»
«Kio?»
«Gustavo, ĉu vi povas honori sekreton?»
«Seketon!»
«Jes. Nur por ni du».
«Kompreneble, Sendin'» li diris, iomete nervoza.
«Tiam tio ĉi estu nia sekreto», ŝi diris prenante longan sorbon da viskio, kaj poste ŝi alproksimiĝis al li, brakumis lin malrapide kaj pasigis la vsikion el sia buŝo en lian sen perdi eĉ unu guton.
Li englutis ĝin, surprizita, kaj poste ŝi apartigis sian vizaĝon el tiu lia, kaj diris:
«Kaj ĉio, kio sekvos hodiaŭ, apartenas al nia sekreteto, Gus'».
«Ĉu sekvos?», li diris. «Sed vi havas eliron...»
«Mi ĵus nuligis ĝin, Gus'», ŝi diris kun okulfrapo. «Mi havas pli bonan manieron investi mian tempon».
«Sed la mono..., mi bezonas ĝin».
«Konsentite», ŝi diris malfermante sian brakumon. Ŝi prenis sian mansakon, eltiris du biletojn de €500, kaj donis ilin al li.
«Jen salajro via, grandulo. Ĉu vi estas kontenta nun?»
«Ne ekzakte», li diris dum li metis la monon en sian poŝon. «Vidu, mia edzion scias, ke mi estas ĉi tie kun vi por eliro. Kaj mi ankoraŭ ne kredas tion ĉi, Sendin'».
«Ne zorgu, grandulo», ŝi diris dum ŝi karesas lian vangon. «La afero estas: ĉu vi ankoraŭ deziras min?»
«Jes, Sendin', kaj mi deziregas, ke tio ĉi estu reala».
«Tio ĉi povas esti nia sekreteto, grandulo: vi povas havi min, se vi deziras min, sed neniu ajn povas scii ial ajn, nek via edzino, nek viaj estrinoj».
«Vi celas diri, miaj aliaj estrinoj».
«Ne, Gus': vi povas eĉ ne insinui ĝin eĉ se vi estas sola kun mi. Vi prenu ĝin aŭ lasu ĝin», ŝi diris delasante sian manon kaj rideton. Ŝi estis tute serioza nun.
«Mi prenas ĝin, estnjo».
«Voku min nur Sendin'», ŝi diris, dum ŝi malfermas la zipon de sia supro malrapide, dum ŝia rideto rekomencis briligi sian vizaĝon denove. Tiam ŝi kisis lian buŝon malrapide. Gustavo ne povis kredi tion, sed li ne plu pensis. Li kisis ŝin avide kaj forprenis ŝian supron. Ŝi ne vestis sian multekostan mamzonon, do li prenis ŝian dekstran mamon kaj karesis ĝin dum lia lango puŝis ŝian. Li malfermis la zipon de ŝia jupo, kiu falis sur la plankon. Poste ŝi malfaris la butonojn de lia ĉemizo kaj baldaŭ ili du estis nudaj. Li venis en ŝin dum ili staras. Ŝi metis ĉiun kruron sian ĉirkaŭ flankoj liaj, kaj li prenis ŝin kontraŭ la muro. Kvin minutojn poste li estis lasinte sian virecon en ŝin kaj sentis sin kulpa subite.
«Pardonpetas, Sendin'. Mi ne havis kondomon».
«Ho, ne timu, Gus'. Ĉiuj miaj klientoj uzas ĝin».
«Sed…, ĉu vi havas pilulon?»
«Jes», ŝi mensogis senhonte. «Mi neniam forgesas mian ĉiutagan dozon».
«Bonorde».
«Ĉu vi venis hodiaŭ ĉi tie por paroli? Venu, mi montros al vi la lokon», ŝi diris tirante lin per lia kvina membro.
Ŝi prenis lin en la ĉambron de Merilu' kaj prenis lin denove. Tiun tagon ili amoris dek fojojn de mateno ĝis vespero.
«Estrino», li diris finfine, «vi neniam havis eliron hodiaŭ».
«Neniam, jes».
«Do nun mi sentas kulpa pro tio, ke mi prenis vian monon».
«Nun vi scias kia estas la sento esti pagata pro sekso. Vi jam estas unu el ni, Gustavo. Sed timu nenion, mi honoros tiun ĉi sekreton. Estas agrable esti via kliento, almenaŭ unu fojon».
«Vi povas havi min senpage vonontfoje, estrino».
«Bonorde. Mi ne forgesos tion».
«Ĉu venontan semajnfinon?»
«Ne. Kiam mi bezonos ĝin, Gustavo. Laŭ la reguloj de la firmao, mi sciigos vin tri tagojn antaŭe, almenaŭ».
«Bonorde, estrino».
«Ho, ne voku min estrino dum vi fikas min, Gus'».
«Nu, Sendin', ekscitigas min fiki mian estrinon».
«Ho, bone, mi konsentas, mia Gus'», ŝi diris kisante lian supran lipon. «Mi garantias al vi vian rajton voki min estrino dum vi fikos min. Fakte ĉiam vi povas fari tion. Ĉu tio kontentigas vin?»
«Jes, estrino», li diris glitante en ŝin unufoje pli. Tiun fojon prenis al li pli longan tempon disverŝi ŝian enon denove, sed tion farante, ili ambaŭ kriis samtempe. Poste, dum ili kuŝis unu apud la alia sur la lito, spirante profunde man' en mane kaj flustrante kvazaŭ ili preĝas, ili diris:
«Dankon».
«Dankon al vi, estrino»
Ŝi havis kialon danki lin, ĉar ŝi ĵus gravediĝis, eĉ se neniu el ili ankoraŭ sciis.
«Vi feliĉigis min, Gus', ĉar mia fantazio estis iĝi klientino de virputino».
«Ho, mi vidas».
«Ni devas ripeti tion. Nun vi estu bonkonduta havi duŝon kaj reiri al via edzino. Ŝi estas bonŝanca, ĉar ŝi havas vin. Mi restos ĉi tie. Kaj, Gus', mi petos vin denove kondiĉe, ke eĉ via ombro ne sciu pri ĝi, ĉu vi komprenas?»
«Ho, jes, estrino».
«Se vi diras, eĉ al via edzino, mi neos ĉion kaj kondutos kiel insultita sinjorino, kaj maldungos vin. Do, se vi amas vian ediznon kaj familion, vi diros al neniu dum via tuta vivo».
«Bonorde, estrino», li diris.
Ŝi ridetis kaj tiam aldonis: «Mia granduleto, mi vokos vin fojfoje, ne zorgu, eĉ se estas longa tempo interfoje. Kaj se vi ne povas aŭ ne volas, mi komprenos. Se vi trovas desegneton kiel tiun ĉi», ŝi diris montrante ali etan papilion desegnitan sur papereto, «tiam vi scios, ke mi atendas vin tri tgagojn poste, kiam miaj koleginoj ne plu estas, je la deka matene».
«Bonorde, estrino».
Sendin' estis tre laca kiam ŝi vekiĝis kelkajn horojn poste. Ŝu duŝis kaj manĝis iomete. Poste ŝi eliris la domon promeni. Estis la kvara matene, kaj la havena zono estis tre gaja, bolante kun homoj. Ŝi trovis geamikojn kaj kelkajn klientojn siajn. Ili invitis ŝin drinki, sed je la sesa matene ŝi estis denove hejme. Ŝi ordigis siajn aferojn hejme iomete kaj komencis legi libron ĝis kiam ŝi denove falis en dormon.
Laŭ sekvintaj du monatoj Sendin' lasis papilieton sur la skribotablon de Gustavo iam laŭ la vespero, unufoje marde kaj dufoje merkrede, kaj la lastan fojon, ĵaŭde. Tio signifis, ke tri tagojn poste ŝi atendas lin je la deka matene. La unuan fojon, li trovis ŝin ĉe la ĉambro de Alona, tute nudan. Sed ciun fojon ŝi estis en malsama ĉambro, sed ne ĉe la sia, escepte de la lasta fojo, la kvina rendevuo. Ĝi estis la ĉambro de Sendin'. Tiu estis speciala tago, ĉar ŝi jam sciis, ke ŝi gravediĝas. Ĉu ŝi diros al li?
«Mi devas diri ion al vi, Gus'», ŝi diris tiufoje ĵus aminduminte.
«Jes, estrino?», li respondis.
«Mi kredas, ke ni faras tion ĉi tro ofte. Mi ne volas ekenamiĝi al vi, Gus', aŭ vi al mi».
«Mi komprenas».
«Bone, mi kredas, ke ni devas halti. Mi celas diri, ke estas bonorde fojfoje, sed ne ĉiu duan semajnon...»
«Jes, mi vidas. Sed mi venas nur kiam vi vokas min».
«Jes, mi scias. Sed mi ne volas vundi vin, ankaŭ, kara».
«Bonorde, estrino. Mi fartas bone, provizore».
«Ĉu vi povos pardoni min, se ni ne plu faros tion, Gus'?»
«Mi povas provi», li diris kun rideto.
Sendin' ne esperis, ke li estos tiom malvarma.
«Ĉu tute ne gravas al vi tio?»
«Ja gravas, Sendin'. Mi ne komprenas tion ĉi ankoraŭ. Mi celas diri, ke mi ne komprenas kial vi komencis, aŭ kial vi volas halti ĝin nun, sed mi povas diri, ke tio ĉi estis tre bona por mi. Vi eĉ pagis al mi la unuan fojon. Do, ĉio bonas al mi».
Sendin' brakumis lin kaj ekploris sur lia ŝultro. Li ne sciis kion fari, do li faris nenion.
«Ĉu vi fartas bone?», li diris kiam ŝi trankviliĝis. Ŝi estis sur li, tute nuda kaj ili ĵus amindumis.
«Jes, kara. Vi estas bonulo. Kaj tio feliĉigas min. Tial mi ploras».
«Vidu, estrino, sekso estas mirinda kun vi. Vi estis mia fantazio realigita dum du monatoj. Mi diris al mia edzino, ke mi bezonas ekzerci je la gimnastikejo la tutan tagon ĉiun fojon, kiam vi vokis min, ĉar mi trovas min iomete molaĉa. Sed mi povas diri, ke mi amas mian edzinon, kaj mi neniam forlasos ŝin».
«Kaj certe ne pro putino...»
«Neniam diru tion, kara», li diris dum ŝi kisis ŝian manon kaj ŝi rimarkis, ke li vokis ŝin tiel neniam antaŭe. «Vi ne estas putino. Vi estas ĉarma kaj se mi neniam trovintus mian edzinon, vi havus problemon pri mia algluiĝo al vi. Sed mi ja apartenas al ŝi. Sekso kun vi estas mirinda, sed jen ĉio, kio estas. Kaj de lundo al ĵaŭdo vi estas mia estrino, eĉ se vi kunhavas tiun ĉi sekreton kun mi fojfoje. Jen ĉio».
Ŝi rigardis lin, kaj fieris pri tio, ke ŝi portas lian semon en sia ventro. Ĉu ŝi devas diri al li nun? Sed post tio, kion ŝi ĵus diris al ŝi pri sia edzino, ŝi decidis, ke estas plej bone diri al li nur se li demandos al ŝi ekzakte tion, kiam ajn tio okazos.
«Sekve, mia kara gvardisto, atendu mian vokon seksan ĉiun du monatojn, almenaŭ unu fojon, sed ne du».
«Kial ĉiun duan monaton?»
«Nu, Gus', ekzakte antaŭ du monatoj estis nia unua sekreto. Ni faru ian liturgion de ĝi, ĉu? Kvazaŭ datrevenon».
«Mi konsentas, estrino».
Dum la sekvintaj du semajnoj ŝi pensis kiel diri al la knabinoj. Ŝi diris unue al sia panjo, kompreneble, kaj poste al paĉjo:
«Panjo, mi decidis havi alian bebon».
«Ho, mia dio! Ĉu vi havas novan fianĉon nun?»
«Ho, ne. Mi ne kredas, ke mi iam havos lin. Sed mi kredas, ke Tim' bezonas fraton aŭ fratinon».
«Ĉu vere? Mi neniam aŭdis tian rezonadon!»
«Bone, ĝi estas farita, panjo».
«Ĉu vi gravediĝis denove?»
«Jes».
«Ho. De kiu estas ĝi? Ĉu li mortis?»
«Ho, ne, panjo. Li estas nur kolego de mia laborejo».
«Ĉu li scias?»
«Ne».
«Ĉu vi diros al li?»
«Kompreneble ne, panjo. Li volus edziĝi al mi, kaj mi neniam estos edzino. Kaj li jam estas edzo».
Ŝia patro prifajfis pri tiuj detaloj. Li estis kontentega pro sia nepo, kaj deziris havi ĉifoje nepinon. Pli bone tion ol traŭmata divorco kun mistraktulo, kiu preferos iri enkarceren anstataŭ pagi penson. La situacio estis same, sed sen la vundigaj eventoj por lia filino.
Umu' ekscitiĝis pro la novaĵo, sed ne pozitive:
«Sed Rozin'! Vi ja freneziĝis!»
«Mi ne scias, sed mi prifajfas. Mi volas filinon, sed se estas filo, mi bonvenigos lin same. Ĉifoje mi volas lin aŭ ŝin per tuta mia koro».
«Ĉu mi povas scii tion, kiu la patro estas?»
«Vi povas, kondiĉe, ke vi promesas ne diri».
«Ĉu al neniu?»
«Jes, neniu povas scii».
«Ĉu eĉ la knabinoj?»
«Speciale ili. Nek la patron mem vi povas diri».
«Konsentite, mi promesas. Mi esperas, ke li ne estas...., ĉu temas pri kliento nia?», ŝi diris per terurigita voĉo.
«Nu, tiu estis mia unua intenco...»
«Ĉu intenco? Mia Dio!, ĉu vi vere gravediĝis intence?»
«Jes».
«Ho! Bone..., do ne estas kliento».
«Mi unue konsideris S-ron Stepman, kiu estas mia preferata, sed poste mi havis pli bonan ideon...»
«Vaŭ! Sed you diris, ke li ne estas kliento..., kio povas esti pli bone ol kliento?»
«Nu, estas iu...»
«Ĉu mi konas lin?»
«Jes. Vi konas lin tre bone».
«Ho. Kiu estas li?»
«Via protektato: Gustavo».
«Ne! Kiel vi povis fari tion? Li estas edzo...»
«Mi scias. Mi neniam edziniĝos, kaj li ne forlasos sian edzinon. Li amas ŝin tro multe fari tion, feliĉe. Tial elektis mi lin kiel patron de mia infano».
«Ho. Ĉu li scias?»
«Ne. Mi ne diris al li».
«Sed ĉu vi diros al li?»
«Mi ankoraŭ ne scias, Umu'. Mi ne certas. Kion vi konsilas al mi? Li povus provi fari ion stutan, kiel diri al sia edzino. Kaj mi ne volas igi mian vivon pli komplika ol ĝi jam estas».
«Nu, jes. Vi pravas. Ne diru al li, do».
La aliaj knabinoj ne komprenis Rozinon. Ili diris, ke ili neniam komprenos hispanojn. Sed Rozin' ne plu estas ilia dungito, do ili dankis ŝin pro la novaĵo kaj ŝultrumis pri la afero. Se ni povas helpi, vi bezonas nur diri al ni, ili diris. Jen ĉio.
Kiam Gustavo rimarkis, ke la ventro de Sendin' ŝveliĝas, li demandis per ekrigardo al ŝi, sed ŝi kapenis kaj ridetis, malpezige.
Du monatoj post ilia lasta seksa rendevuo, li trovis novan papilieton sur lia skribotablo. Estis merkredo, do sabaton li diris al sia edzino, ke li devos labori denove ĉe gimnastikejo, sed li provos veni frue.
«Nu, estrino», li diris ĵus nudigante ŝin kaj vidante ŝian novan ventron, «diru, ke ĝi ne estas mia».
«Ĉu vi vere demandas tion, Gus'?», ŝi respondis.
«Ne, estrino. Ne vere. Se ĝi estus mia, vi dirintus al mi, do mi ne bezonas demandi, vere».
«Tiukaze ne demandu al mi kies patro mia bebo havas, ĉar mi serĉis tion intence, mi vere volis havi bebon».
«Ho, bonorde», li diris. «Ne ĝenus al mi patrigi vian bebon sub aliaj cirkonstancoj».
«Do seksumi min kaj silentu, Gus'», ŝi diris kun sia brakoj ĉirkaŭ lia kolo.
La ceteron de ŝia gravediĝo,tamen, ŝi petis lin sekse ĉiu semajnon, ĉar li komfortigas kaj faras ŝin senti, ke ŝi estas virino, ĉar ŝi rimarkis, ke li volas ŝin kiel virinon, ne kiel seksan ludilon, kaj ŝi diris tion al li.
Kaj sekve eta Sarah' venis en la mondon. Ĉifoje ĉiuj estis feliĉaj. Rozin' ne plu havis monajn problemojn, kaj sekve ŝi povis esti kun siaj du geinfanoj tutan jaron sen bezoni labori. Kaj kiam Gustavo pensis, ke li havis tri estrinojn nur denove, Sendin' revenis ĉar ŝi havis unu kialon pli por labori.
«Kiel vi fartus», li demandis al ŝi iam, «se via filino decidos iam veni en vian metion?»
«Mia kara Gustavo, vi komprenas nenion», ŝi diris: «Surprizigos min, ke ŝi tion ne faros. En tiu ĉi socio, kie mono estas Dio, ŝi havas du referencojn: onknjo Umu' estas respektata lernejinstruistino, kaj panjo, kiu estas nur putino, sed tamen gajnas dekoble la salajron de onklino. Kaj dudekoble ol tiu de onknjo Irenin'..., kiu estas oficistino, kiu laboras por la registaro».
«Ne plaĉus al mi, ke mia filino eniros tiun ĉi negocon», li diris.
«Ne, mi ne kredas, ke ŝi faros. Kaj se ŝi decidos tion, vi eble perdos vian filinon, Gustavo. Tio nur signifas, ke vi komprenis nenion: mi faras nenion pli perversa ol labori dum ok horoj ĉiun tagon kiel oficistino aŭ kudristino kaj ricevi salajron por nur kvar horoj. Tio estas ankaŭ prostituado. Diferenco estas, ke mi ricevas €1,000 pro horo».
«Nu, jes, vi pravas tie. Mi pardonpetas, estrino, mi neniam intencis ofendi vin».
Ŝi spiris profunde kaj poste diris: «Ne gravas, Gustavo. Ne estis vere via afero, sed mi nur volis komprenigi al vi. Mi esperas, ke vi komprenos iam. Pensu, ke se via filino iĝas putino, ŝi ankoraŭ estos via filino, kaj via devo estos helpi ŝin kaj apogi ŝin».
Kvar jarojn antaŭe, nur kelkaj monatojn post kiam Rozin' iĝis Sendin', la knabinoj haltis sian negocon kaj iris hejmen ferie. Normale Umu' restis sola, sed tiufoje ŝi foriris antaŭ ili. Ŝi kaj Sendin' donis al Gustavo siajn kontrolilojn kaj foriris al Bamako la unuan de aŭgusto, kune kun Irenin', sia aventurkunantino.
Ili restis tutan monaton en la ĉefurbo, ĉar ili jam havis sufiĉe da vilaĝoj kaj aventuroj violentaj dum sia antaŭa vojaĝo. La domo estis granda kaj la vetero estis agrabla. La maro ne estis proksime, kiel en Alikanto, sed estis bonega Rivero Niĝer' apude. Fakte la domo de Umu' orientiĝas al ĝi, kaj ĉiun tagon Rozin' frue en la mateno ekstaris kaj iris promeni, tuj post havi matenmangon dum ŝi rigardas la riveron. Laŭ ŝi, ĝi estas mirinda. Kiam Umu' kaj Irenin' vekiĝis, Rozin' jam promenis kelkajn kilometrojn laŭ la riverflanko, revenis, havis duŝon, manĝigis Timon, kaj pretigis matenmanĝon por ili du siaj amikinoj. Eta Tim' venis kun ili, kompreneble, ĉar Rozin' ne plu povas esti sen sia eta filo. Iu diris iam al ŝi, ke li povus esti violenta, kiam li plenkreskos, same kiel lia patro estis. Sed la memoraĵo, kiun Rozin' havas pri li estas, ke li estis viro plena da timo, malamo kaj volupto. Do ŝi kredas, ke la malvirtoj de la patro de Tim' venis el lia edukado kaj etoso, ne el liaj genoj. Sed ĉiel, ŝi kontrolos zorge sian filon.
Kiam ili revenis en Alikanton, Umu' devis iri en sian lernejon. Ŝokis ilin, ke la nova instruistino pri la hispana estas nigrulino de Malio, kiu, tamen, parolis la plej bonan hispanan en la tuta lernejo. Ŝi devis rezigni sian postenon kiel instruistinon pri Historio en urbo Noveldo, kiun ŝi gajnis kelkajn semajnojn antaŭ ŝi konkeris tiun kiel instruistinon pri la hispana, ĉar labori en la ĉefurbo estas multe pli konvena al ŝi ol en enlanda urbo.
Umu' riveliĝis kiel tre bona instruistino, kaj ne nur el akademia vidpunto, sed ankaŭ el sia sperto pri vivo Kiam lernanto diris al ŝi, ke li ne faros sian hejmtaskon, ŝi rakontis al li pri tiom multe da geknaboj en sia origina lando, Mali', kiuj ne povis studi eĉ en sia denaska lingvo ĉar ili ne havas instruiston, lernejon, kaj eĉ libertempon ĉeesti lernejon, ĉar ili devas labori de tre frua aĝo. Umu' diris al ili ofte pri landoj malpli bonŝancaj ol Hispanio laŭ la mondo, kaj konvinkis ilin kutime pri la plej bona afero, kiun ili povas fari: konstrui solidan edukadon por iliaj malmolaj tempoj en la estonto, kiam ili ne plu povos studi ĉar ili estos tro aĝaj, aŭ ĉar ili ne havos monon iri en universitaton aŭ aliloken por studi. Ŝi rakontis al ili, ankaŭ pri la dureco de vivo. Ŝi eĉ paroladis pri la maniero, per kiu ŝi venis en Hispanion pere de patero kaj enmisksiĝis en landon, kies kulturo kaj kutimoj estis tute malsamaj al ŝiaj. Ŝi ankaŭ diris rakonton pri la unua ulo, kiu salutis ŝin en Hispanio: Brusko, hundo, kaj sub kiu cirkonstancoj tiu renkontiĝo okazis. Umu' havas tre molan, ekvilibran voĉon, kaj kiam ŝi parolis, ĉiuj silentas ĉar ili ŝatas aŭskulti ŝin.
Je a fino de la lernojaro ŝi konstatis, ke ŝi gajnis tiom da mono dum la tuta jaro, kiel Sendin' dum unu monato kaj duono, sed ŝi ne devis pagi impostojn, kaj ŝi, Umu', pagas nun impostojn por la unua fojo en sia vivo.
«Tamen, ne gravas al mi, Sendin'», Umu' diris, «Ne estas tiom malbone: la laboro estas pli facila, kaj mi ne devas teni iun ajn sur min, kaj homoj ne nur venas vidi min, sed aŭskulti min, kaj ili insistas diri al mi, eĉ per skriba maniero, ke ili scias pri ĉio, kion mi iris al ili, kaj ke ili konsentas kun mi pri ĉio!»
«Do ĉu vi neniam revenos en la metion, Umu'?», diris Sendin', «ĉu vi neniam estos hetajro denove?»
«Mi dubas. Mi havas pli da mono ol mi iam deziris. Kaj ankaŭ vi donas al mi vian dek procenton, kiel ni interkonsentis, de viaj gajno kiel luadon de mia partopreno en ĉi tiu negoco».
Tio estas vera: la tagon, kam Alin' kaj Merilu' ne volonte ricevis Sendinon kiel novan partnerinon en sian negocon, Umu' finfine konvinkis ilin deklarante, ke Sendin' nur alprenas ŝiajn rajtojn rilate al la negoco, kaj ili du, Sendin' kaj Umu', havas privatan aranĝon, per kiu Sendin' donos dek procenton de sia gajno dum ŝi laboros kiel hetajro ĉe ilia apartamento, mansardo A.
Irenin' kaj Umu' promenas kune nun. Ili rigardas ĉiun filmon, kiun oni montrras en alikantaj kinejoj, kaj ili eĉ aliĝis filman klubon. Sendin' suspektis, ke estas io pli ol nur simpla amikeco inter ili du, eĉ pli de kiam Irenin' iris vivi kun Umu'... Sed tio estu alia rakonto.
Kaj tio ĉi estas la fino de nia rakonto. Tiu ĉi estas la rakonto pri infanino, kiu timis sian panjon kaj trairis tutan kontinenton fuĝante el ŝi, rakonto pri knabino, kiu timis la brutalecon de sia propra kulturo, kaj poste ŝi lernis viriniĝi praktikante la plej aĝan metion el la mondo, sed samtempe sukcesante akiri novan kulturon, kiun ŝi adoptis multe pli bone ol se ŝi estis naskiĝinta en ĝi, kaj tiam ŝi konstruis novan, pli kuraĝan vivon por si mem kaj ŝi iĝis ekzemplo sekvinda de multoj. Tio ĉi ankaŭ estas la raporto pri agrabla knabino, kiu brakumis la mondon de prostituado volonte, ĉar socio kaj kulturo en kiuj ŝi naskiĝis rifuzis al ŝi eniron al tiu vivo, pri kiu ŝi revis, kaj tial ŝi decidis, ke oni devas lerni la trukojn adekvatajn kiam oni devigas onin ludi per trukitaj kartoj.
Tiu ĉi libro estu tributo al virinoj, kiuj devas labori vendante siajn korpojn, kaj tamen ili volas rangi inter la plej bonaj, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj ne bezonas liberigon el ie ajn, ĉar ili ja estas sufiĉe fortaj liberiĝi per si mem, se ili tion deziras. Umuo forlasis prostituadon ĉar ŝi ne vere ĝuis ĝin, kaj ŝi uzis ĝin nur por supervivi. Sendino eniris prostutuadon ĉar ŝia universitata doktoriĝo ne provizis al ŝi la postenon, kiun ŝi deziris, kaj tiam ŝi trovis novan signifon por sia vivo, kiu neniu cinika senco da moralo devus kondamni. Se leganto havas nur alian vidpunkton pri tiu metio, aŭ almenaŭ povas rigardi ĝin kun iom pli da komprenemo, la verkisto sukcesis pri sia ĉefa celo. Dankon. Se ne, almenaŭ mi esperas, ke mi helpis vin pasigi agrablajn momentojn per legado pri io, kion vi eble ne konsideris antaŭe.
Dekdujaraĝulino eskapas de sia familio, vilaĝo, lando, kulturo kaj eĉ kontinento por ne esti ekscizita. Post multe da tempo, ŝi venas en Hispanion kiel kontraŭleĝa enmigranto, post iĝi ĉiesulino.
Kelkajn jarojn poste ŝi sukcesas havi bonan vivon, kaj tiam ŝi trovas Rozinon, malsukcesan inĝenierino, kiu trovas la mondon de Umuo.
Tiu ĉi estas la rakonto pri du knabinoj, kiuj ne konsentas kun tiuj cirkonstancoj en kiuj ili naskigis kaj sekve ili baraktas ŝa nĝisiajn vivojn en ion pli indan vivi.
Mi esperas, ke la leganto ĝuos tiun ĉi rakonton kaj repensos siajn opiniojn, kiujn li aŭ ŝi povas havi pri prostituado, laŭ la Dua Volumo de nia trilogio La malnova metio, kiun ni prezentas en tiuj ĉi paĝoj, kiun sekvos estonte La putinestro feliĉa, kiun mi ankoraŭ verkas.
Se tiu ĉi libro plaĉis al vi, eble vi emos legi aliajn de la sama aŭtoro. Vi trovos ilin ĉe ĉi tiu sama retejo.
Vi povas daŭre legi la pasintajn Librojn de la jaro, nome: