Jesuo
Anĝelo
La libro de la jaro 2019:
Enkonduko.
Ĉiun jaron ni legas novan libron en la hispana
kaj en la angla ĉe mia retejo, Obra
completa (Kompleta verkaro).
Ĉi
tiun jaron ni legas La
Federacion, kiun vi trovos suben en ĉi tiu
dokumento. Notu, ke nur dum la jaro 2019 oni povas legi ĉi tiun libron
en la
hispana kaj en la
angla, ankaŭ, sed je la fino de la jaro ĝi lasos sian spacon al
nova libro, kiun ni legos trilingve. Poste oni daŭre povos
aĉeti
tiujn versiojn en Amazon, dum en Esperanto vi trovos ĝin ĉi tie.
Sed
notu, ke mia intenco estas havigi al vi mian tutan verkaron en Esperanto
por via libera legado, senpage.
Ĝis nun ni
jam legis la sekvantajn librojn:
Nun ni legas la vivon de Polholo, rakontata de li mem, kiun mi
esperas, ke plaĉos al vi.
La
Federacio
aŭ
La
Admiralino kaj mi
de Jesuo Anĝelo
Al
tiuj, kiuj scias, ke spaco
estas la sola realo.
MMXVII-MMXVIII
Esperantigo: MMXVIII
- La evento.
- Kontakto.
- Polholo.
- Fera ŝipo.
- Mia kapitanino.
- Hurlanoj kaj Hurlio.
- La Floto Fera.
- La forto federacia.
- Ĉu tempo perdita?
- Li, roboto.
- Stranga navigilo Fnkriĉ'.
- Nova vivo, malnova kulturo.
Fino.
Notoj.
Bibliografio.
Mi
estas trankvila. Mi jam naskiĝis tiel, kaj tiel mi restis mian tutan vivon
ĝis nun.
Mi intencas resti same ĝis la fino de mia vivo. Almenaŭ tiun senton havis
mi ĝis kiam kelkaj stranguloj venis vivi ĉe mi. Mi neniam invitis ilin,
sed mi devis gastigi ilin vole-nevole, ĝis kiam ili decidos foriri
propravole, ĉar ni holanoj malŝatas trudi nian volon. Ni ĝuas solecon kaj
individuecon, kaj ĝuste pro tio ni estas tre respektemaj al medio kaj al
ĉiuj vivantaj estaĵoj.
Estis sunbrila tago kun malmulte da nuboj, kiam tiu ŝipo venis el ĉielo
kaj surgrundiĝis apud mi. Mi ĵus ĝuis longan pluvadon kaj profitis la
belecon de densa ĉielarko, kiam mi vidis ĝin pendi el arko, kaj poste
lante fali suben, al tiu loko, kie mi kuŝas sekiĝante pri la humideco per
kiu ĉielo ĵus benis min.
Ni, holanoj, havas multe da tempo, kaj longan memoron. Pro tio, mi notis
ĉion, kion ili diris, kaj kiam mi finfine sukcesis kompreni ilian lingvon,
mi memoris kaj komprenis ĉion. Bedaŭrinde jam estis tro malfrue por ke nia
unua renkontiĝo estus pli sukcesa.
El tiu ŝipeto, kiun mi poste komprenis, ke ili nomas lifto, venis du
estaĵoj. Ili movis pere de du longaj branĉoj, same kiel simioj faras
fojfoje, sed havis grandan kapon, ununuran okulon, kaj ne havis kolon,
kiel simioj havas. Ili komencis babili kaj fari strangajn movojn. Mi
kredas, ke ili salutos min, sed ili eĉ ne rimarkis, ke mi estas tie ĉi.
Strange, ĉar mi estis tiam la sola inteligenta estaĵo en radio de kelkaj
kilometroj. Miaj sensoj detektis, ke ili estas tre nervozaj. Poste mi
rekonstruis la dialogon, kiun ili havis tiumomente:
—Komandanto, aero estas respirebla.
—Ĉu bakterio aŭ viruso en aero?
—Ne, komandanto. Tute sekure respiri ĉi tie.
Ili du faris ion tre stranga: ili forpenis parton de sia kapo, kiu
enhavis la grandan okulon. Mi vidis, ke ili havas kapon kaj kolon, sed
vere estis malaltaj.
—Nu, estas bele respiri tiun ĉi agrablan aeron! Freŝa
kaj riĉa.
—Jes, Pol'. Tio ŝajnas paradizo. Domaĝe estas neniu, al
kiu ni povas demandi pri la planedo.
Mi emis diri ion tiam, tamen ne sciis tiumomente pri kiu temas, kiuj
estas ili, aŭ kion ili volas. Do mi daŭre observadis ilin.
Ili prenis ŝtonon kaj alporksimigis ĝin al maŝineto, kiun ili portis sur
sia zono.
—Fero, —diris la plej alta. —Ŝajnas, ke fero abundas en
la grundo.
—Jes. Bedaŭrinde oni ne povas kulturi tritikon sur
fero.
—Mi ne komprenas, ke estas tiu ĉi ombrohava arbo. Kiel
ĝi povas kreski el fero?
—Jes, mi ankaŭ ne komprenas. Kaj estas ankaŭ aliaj
kreskaĵoj. Se ili estus verdaj anstataŭ grizaj, oni dirus, ke estas
vegetaloj...
Nun ili provis tranĉi ŝultron mian, kvazaŭ mi estus objekto, kaj mi ne
povis ne defendi min:
—Komandanto! Ĉu vi aŭdas min?
Kompatinda komandanto ricevis mian aŭtomatan elektran baton. Mi tute ne
intencis ataki lin, sed mia reago estis instinkta. Min li ne kaŭzis
doloron, sed mi eknotis tiron kaj defendis min aŭtomate. Kaj tuj mi
detektis tion en Pol'.
Tiam mi komprenis, ke pere de sentoj mi povus komuniki kun ŝi. Subite mi
sendis radion de bonfarto al ili du. Ŝi rigardis al mi, preter mi, super
mi kaj ĉirkaŭ mi.
—Pol', —diris komandanto, —kio okazis?
—Komandanto! Vi estas viva! Danke al Dio!
—Jes, —li diris ekstarante. —Mi subite sentis elektran
atakon. En tiu ĉi stranga planedo kreskas arboj kaj estas natura elektro.
—Jes, sed estas bonfarto ĉi tie. Ĉu vi ne fartas bone,
komandanto?
—Plej bone el dum mia tuta vivo! Eble ĉi tie estas fera
paradizo.
Pol' ridis. Plaĉis al mi tiu ridado. Freŝa, eleganta, melodia...
—Feliĉe ne estas fera serpento, komandanto.
Mi ne komprenas, ke la nomo de Pol' estas tiom mallonga, kaj tiu de la
alia estas kvaroble longa, Ko-man-dan-to. Sed tiam mi
ekkomprenis, ke ili venas de loko, kiun mi neniam priaŭdis. Laŭ ilia
babilado, mi komprenis, ke ili venas el planedo, kiu ne estas tiu mia. Mi
ekkomprenis, ke mia mondo ne estas la universo, sed estas aliaj mondoj en
universo. Almenaŭ tiu mia kaj tiu de ili, kiu havis alian nomon, Tero.
Sed poste mi komprenis, ke la planedo de Pol' ne estis Tero, do estas tri
en la universo, Tero, Klato, kaj tiu mia, kiu ankoraŭ ne
ricevis nomon. Eble Komandanto kaj Pol' nomos ĝin, kaj ĝi cesos esti La
Mondo, por mi, kaj en la universo estas tri planedoj: Tero,
Klato kaj tiu mia.
Ankaŭ mi komprenis, ke teranoj kaj klatanoj havas du seksojn, kaj Pol'
estas ino kaj Komandanto estas viro. Poste mi lernis, ke viro kaj virino
povas kuniĝi ekscite, kaj poste naskiĝos eta persono, kiun ili du devas
prizorgi kelke da tempo, ĝis kiam ĝi funkcios efike per si mem. Sed
Komandanto kaj Pol' ne kuniĝis tiel, ĉar ili venas el diversaj planedoj,
kaj ili timas, ke siaj specoj ne kongruas. Komandanto havas klarkoloran
hararon, kaj Pol' havas mallongan, densan kaj nigran. La okuloj de Pol'
estas tre nigraj, kaj tiuj de Komandanto estas bluaj kiel ĉielo.
Dum tuta jaro li estis ĉe mi, kaj kiam sezono ŝanĝis kvinfoje, ili
decidis foriri. Dum tiu jarperiodo ili iris kaj revenis pere de sia lifto
kaj fortranĉis pecojn de fero el grundo kaj faris novan ŝipon, en kiu ili
enhavigis diversajn aferojn, kiujn ili kolektis el mia planedo, inter ili
kelkajn ekzemplerojn de bestoj kaj vegetaĵoj. Mi provis diri al ili, ke la
bestoj mortos se ili estas for, sed tiutempe mi ankoraŭ ne povis paroli al
ili, ĉar ilia lingvo estis tre fremda al mi. Iom post iom mi komprenis ĝin
pli kaj pli bone laŭ la jaro, sed mi ne sukcesis paroli al ili.
Pol' ne ofte venis. Sed venis multaj aliaj homoj de ambaŭ seksoj fari
diversajn funkciojn sur mia grundo. Ili eĉ finfine sukcesis tranĉi brakon
al mi, kaj miris ili, ke preskaŭ tuje mi denove anstataŭigis ĝin per nova.
Jes, ili rimarkas, ke mi estas tie de la komenco, sed ili ne komprenas, ke
mi estas inteligenta.
Dum tri tagoj post mia kripligo denove venis Pol'. Oni dirus, ke ŝi
deziras adiaŭi la planedon. Tiam mi jam komencis kompreni ion, pri kio
temas... Kaj mi sukcesis kontakti ŝin dum ŝi dormis sub la ombro de mia
trunko.
~Pol'!~, diris mi ĉe paca sonĝo ŝia, mi
salutas vin nome de mia civilizacio.
Mi notis, ke si reagis timege. Tiom multe, ke ŝi vekiĝis.
—Kio!?, —diris ŝi.
~Ne timu~, diris mi sendante al ŝi pacigan
senton.
—Ne, bone, sed diru: kiu parolas?
~Mi ne povas paroli, Pol'. Mi ne havas buŝon.
—Kie estas vi? Kio estas vi?
~Vi tuŝas min nun.
—Ho? Ne, mi vidas nenion. Se mi sonĝas, kiel estas veka
mi?
~Vi ne dormas. Ĉu vi komprenas telepation?
—Jes. Mia speco, klatanoj, povas. —diris ŝi.
~Ĉu viaj kunantoj ne?
~Ne. Ili estas teranoj. Ili nur parolas.
~Mi vidas, ke mi faris gravan eraron. Mi vidis vin
veni, kaj kiam mi vidis, ke vi ne foriris, kiel niaj aliaj vizitintoj,
mi provis kontakti vin, sed mi ne komprenis vian lingvon, kaj kiam mi
sukcesis kompreni ĝin, mi ne kapablis paroli al vi. Sed mi ne provis
telepation kun vi antaŭe.
~Nu, vi vidas, ke mi ne estas danĝera, tamen vi
restas nevidebla al mi. Kial vi ne diras al mi, kie vi estas, tiel ke ni
povos paroli libere?
~Paroli vi ne nepre devas, ĉar ni du havas
kompateblan penson, kiu estas pli rapida ol parolo via.
~Ho, jes, diris Pol', konsciante pri tio, ke
ŝi de kelkaj minutoj ne parolas, sed pensas kun tiu estaĵo, kiu ajn li
estas. Sed telepatiu al mi vian nomon, mi petas.
~Mi ne estas homo aŭ klatano. Mi estas holo.
Mi fakte ne havas personan nomon, ĉar kutime ni ne povas vidi unu la
alian, kaj ni parolas nur telepatie unu la aliajn, kvankam ni havas
kolektivan konscion. Nun vi ne nur parolas al mi, sed al mia tuta speco.
~Interesa civilizacio. Ĉu mi unue donu al vi
personan nomon? Ĉar plaĉas al mi scii al kiu mi parolas, eĉ se via tuta
civitanaro aŭskultas nin. Ĉu la aliaj parolos al mi nun, ankaŭ?
~Ne, Pol'. Mi parolas por ili ĉiuj. Ni estas unu
kaj ĉiuj samtempe. Sentu vi tute libera pri tio. Vi nomumu min, bonvolu.
Kiun nomon vi donos al mi, Pol'?
~Ĉu vi havas familian nomon?
~Familian nomon..., mi komprenas pri kio temas,
Pol' Kunos' de Klato. Ne, ni ne havas familion. Mi venas el semoj de
prauloj, kiujn mi konas nerekte, sed nur pere de aliaj ferarboj, kiuj
konis ilin. Kiu estas mi?
~Vi estas holo, do Polholo, ĉar
vi estas mia unua amiko sur ĉi tiu planedo. Restu tiu nomo por vi kiel
simbolo de amikeco nia.
~Polholo. Dankon pro via donaco,
Pol'. Mi estas honorata de vi pro tio, kaj mi ĉiam portos tiun nomon
fiere. Vi estas mia familio, se tio ne ĝenas al vi.
~He, kompreneble ne. Estas mia honoro havi vin en
mian familion. Se mi ne vidas el kie via penso venas al mi.
~Ĉu via dorso apogas sin sur io nun?
~Mia dorso apogas sur arbo.
~Nu, jem mi. Sekve, laŭ vi, mi estas arbo.
~Arbo! Ĉu estas inteligenta arbo en Fero?
~Interesa nomo por mia planedo. Ĝis nun, ĝi estis
La Mondo, kie holo, simio, hidrargo kaj nubo vivas... Sed jes, vi
pravas: mi estas inteligenta arbo.
~Ĉu vi estas la reganta speco sur la planedo?
~Certe. Kvankam tiuj aliaj, kiujn mi ĵus menciis
ankaŭ estas inteligentaj kaj sendependaj el ni, sed ili respektas nin
kaj ofte petas konsilon de ni, holoj.
~Nu..., mi hontas diri, ke ni prenis aferojn el via
planedo sen via permeso.
~Nu, mi ne komprenas vian senton posedi, preni,
manipulacii. La planedo ne estas nia. Okazas, ke ni naskiĝis ĉi tie kaj
nia hejma planedo, Fero laŭ vi, donas al ni libere kaj senpage ĉion,
kion ni bezonas. Se io estas utila al vi, vi prenu ĝin.
~Mi hontas memori, ke eĉ branĉon vian ni forpenis.
Ferris' faris tion.
~Ĉu Ferris'?
~La komandanto. Komandanto Ferris'. Li naskiĝis en
Valensjo, bela urbo de planedo Tero, ĉe Maro Mediteraneo, sur kiu bordo
tera civilizacio komencis.
~Interese. Nu, mi sentis malagraban momenton, sed
mi refaris novan branĉon tuj.
~Jes, oni tion diris al mi. Sed mi devas pardonpeti
al vi pro tio.
~ Nu, mi jam ne memoris pri tio. Sed mi devas diri
al vi ion gravan pri tio, kion vi faras.
~Jes?
~La simioj kaj aliaj bestoj, kiujn vi forprenis al
via veturilo mortos se ili ne revenas baldaŭ.
~Nu, kelkaj estas malsanaj, jes. Kial?
~Estas hidrogeno en la aero, kaj fero en la grundo,
kiujn ili devas uzi por siaj internaj funkcioj.
~Ho, do ni ne povas porti ilin hejme...
~Se estas mallonga tempo atingi vian hejmon, eble
ili estos vivaj kiam ili venos tien. Sed ili certe mortos post nelonga
tempo.
~Ne tion ni celas. Mi raportos tion tuj.
Mi vidis, ke la ino prenis ion el sia zono kaj parolis:
—Komandanto, mi devas paroli al vi tuj. Transportu min
nun. Urĝe.
Mi vidis, ke la ino malaperis subite. Ŝi estis tie, kaj subite ŝi ne plu
estis.
Post horo mi vidis dek personojn ekaperi tie, kaj ankaŭ dudek diversajn
bestojn, kiuj rapide forkuris laŭ la ebenaĵo, ĝis kiam oni ne plu povis
vidi ilin.
—Jen Polholo, komandanto Ferris', —Pol' diris
fingrumante al mi.
La viro alproksimiĝis kaj rigardadis al mi dum longa tempo. Li tuŝis min,
pendis sin el unu el miaj branĉoj, kaj fine diris al mi:
—Plezuro koni vin, Polholo. Mi pardonpetas, ke mi
forprenis viajn estojn kaj viajn objektojn. Ĉu mi povos havi ion el via
planedo por pristudo posta?
Sed mi ne sukcesis komprenigi min al li. Pro tio post kelkaj sekundoj,
Pol' diris: —Li ne povas paroli, komandanto. Li petis de mi, ke mi traduku
al vi. Li diras, ke ni povas forpreni mineralajn kaj likvidojn, escepte de
hidrargo, kiu estas ankaŭ sentanta kaj inteligenta estaĵo. Fakte estas
maro de intermiksitaj individuoj, kiuj povas solidiĝi individue, sed kiam
ili tion faras ili devenas tre koleraj.
—Ho, mi vidas. Diru al li, ke ni eĉ ne suspektis pri
tio. Kiom da aliaj inteligentaj specoj estas en la planedo?
—Li diras, ke estas holoj (feraj arboj), hidrurgoj
(likviduloj), nubuloj kaj simioj, kvankam la du lastaj ne havas multe da
inteligento. La simioj estas tre malmultaj, kaj ariĝas en tribojn, kiuj
militas unu la aliajn dise tra la plej granda parto de la planedo.
—Sed ni trovis neniun dum tuta jaro!
—Jes. Ili estas tre malmultaj, nur dek mil dise tra la
mondo. Kaj ili vidis nin kaj kaŝis, ĉar ili estas tre timemaj. Pro tio ili
batalas unu la aliajn.
—Nu, Pol', ni devas iri hejmen post kelkaj tagoj.
Demandu lin ĉu ni povos paroli al tiuj simioj, kaj ĉu li povos aranĝi
renkontiĝon kun ili.
—He, li diras, ke li ne estas viro aŭ ino, kaj
preferinde oni nomu lin ĝi, ĉar ĝi ne havas sekson.
—Komprenite. Diru al ĝi ĉu renkontiĝo kun simioj eblas.
—Ĝi diras, ke jes. Ĝiaj najbaroj serĉos kaj diros al ĝi
poste pri la renkontiĝo. Li petas, ke mi kaŝu inter ĝiaj branĉoj, kaj li
vokos simion. Poste ĝi vokos vin.
Komandanto Ferris' kaj siaj kunantoj foriris per tiu ŝipeto pere de kiu
Pol' venis unue, kaj ŝi kaŝis inter miaj branĉoj. Mi helpis ŝin atingi la
plej altan. De tie ŝi povis vidi la tutan ĉirkaŭaĵon.
Simio Granĥ' venis post du horoj. Kun li estis sia filo kaj dudek
militistoj. Saluton, li diris rigardante al mi.
~Saluton, Granĥ, filo de Granĥel'. Mi devas
enkonduki al vi novan amikon, kiu venis el ĉielo.
~Ĉu estas ĉielanoj?~, li diris kun timo. Kie
li estas?
~Ne estas viro, sed ino. Ĉu vi pretas koni ŝin?
Tiu simio rigardadis ĉiuloke, sed mi notis, ke li ege timis.
~Ne, li diris finfine. Se estas ino, venos edzino
paroli kun ŝi. Ne decas, ke viro parolos kun nekonata ino.
Li kaj lia kunaro foriris. Post unu horo venis du simiinoj.
~Saluton, holo~, unu el ili diris.
~Saluton! Kiu vi estas?
~Mi estas Ruznjo, el tribo P'kol, kaj tiu ĉi estas
Kruĥ. Mia edzo diras, ke ino de l' ĉielo volas paroli.
~Jes, sed mi devas traduki, ĉar ŝi ne komprenas la
lingvon.
Ŝi ankaŭ timis, sed ankaŭ scivolema. Do mi diris al Pol', ke ŝi povas
veni suben.
Ruznjo teruriĝis, kiam ŝi vidis inon strange vestitan veni el supre.
~Saluton~, diris Pol'.
~Saluton~, diris Ruznjo pere de mia
interpretado.
Mi telepatiis al ambaŭ, do ŝajnis al ili, ke ili rekte parolas. Fakte
Pol' komencis paroli kvazaŭ ŝi rekte konversacias kun Ruznjo, kiu faris
same.
—Ĉu vi vere venas el ĉielo?
—Ne ekzakte. Mi venas el alia planedo.
—Ĉu planedo? Kio estas tio?
~Komprenu, Pol', intermetis mi, ~ke ŝi vivas en prahistorio.
Ŝi komprenas nur ĉielo kaj grundo.
—Pardonpetas, —diris Pol'. —Jes, mi venas el tre fora
parto de l' ĉiel.
—Ĉu amika?
—Jes, Ruznjo. Mi volas esti via amikino.
—Kaj kion vi volas de ni?
—Informon. Mi volas kompreni vin.
—Ĉu vi helpos nin pluvivi vintron?
—Jes, kompreneble ni faros ĉion, kion ni povos.
Dialogo daŭris kelkajn horojn, kaj mi devis averti Polon dufoje, ke mi ne
vere tradukas, sed interpretas, ĉar la vortaro kaj idearo de tiuj simioj
estas tre limigitaj. Finfine mi sukcesis komprenigi al Ruznjo, ke estro de
Pol', viro, deziras paroli al estro de tribo P'kol. Ili foriris, kaj
kunulo mia sciigis al mi, ke Granĥ' konsentas, se ĉielano estas viro. Post
unu horo, Ferris' kaj Granĥ' renkontiĝis antaŭ mi.
Post formalaj enkondukoj, la du viroj parolis libere tra interpretado mia
kaj de Pol'. Ilia konversacio estis pli simpla ol tiu inter la inoj, kaj
finfine ili venis en komercan aferon: homoj povos libere preni ĉion el
planedo, eĉ veni vivi sur ĝin, kondiĉe, ke ili ne ĝenos la simiojn, kaj
ankaŭ ne okupu teritorion kie mi estas, en radio de 50 kvadrataj
kilometroj, sed ili povas lokiĝi preter maro. Simioj ne scias pri tio, kio
estas preter maro, sed mi kaj miaj samspecanoj sciis jam, ke estis sufice
diversaj kontinentoj kaj oceanoj, do simioj vere donacis la planedon al
homoj. Mi interaldonis kondiĉon, sen atento de simioj: homoj ne ŝanĝu la
medion, kaj ili nepre konsultu min aŭ alian miaspecanon, se ili dubas pri
la afero.
Kaj finfine venis la momento de la
adiaŭo. Ferris' kaj Pol' venis ĝisi, kaj ili promesis, ke ili revenos
baldaŭ.
~Ĉi tie mi estos, mi diris. Mi ne iros
aliloken.
~Ĉu vi neniam enviis tiujn bestojn, kiuj libere
moviĝas laŭ Fero?
~Ververe, kiam bestoj venas ombriĝi sub miaj
branĉoj, mi vidas ton, kiu estas ĉe iliaj cerboj. Eble ili ne pensas,
sed ili havas memoron, kaj mi povas vidi ĉion, kion ili vidis kaj
sentis. Aldone, simioj povas rakonti al mi siajn impresojn kaj aldone mi
povas vidi ĉion, kio estas en siaj cerbo, ĉar ili scipovas telepation,
kiel vi scias.
~Ĉu ĉion?~, deziris scii Pol'.
~Jes, Pol', sed trankviliĝu: viaj sekretoj estas
sekuraj kun mi. Mi neniam rakontas tion, kion mi hazarde trovas.
Ferris' rigardadis al ŝi, kaj poste al mi.
—Ne rigardu al mi, Ferris'. Mi ankaŭ ne diros pri tio,
kion vi havas en via kapo.
—Do..., se vi ne bezonas paroli al ni...
—Nu, —mi diris tra Pol', —Ferris', viajn pensojn homajn
mi trovis kiel kiel abstraktan bildon. Mi necesis lerni vian lingvon por
trovi la sencon al tio, kion vi pensis. Vi parolas la tutan tempon, ĉu
buŝe ĉu simple pense. Sed jes, nun mi jam komprenas ĉion.
—Ho, sekve vi scias pri mia tuta civilizacio...
—Kompreneble. Kaj mi pretas helpi vin, se vi nur petas
tion de mi.
—Ĉu helpi? Nu, mi notas. Dankon. Sed diru: ĉu vi
opinias, ke eblas fondi homan kolonion ĉi tie?
—Vere eblas. Kaj ankaŭ en najbaraj planedoj. Antaŭ vi
venis, ĉi tiu planedo estis la tuta universo por ni, holoj. Danke al vi
kaj via scio kaj eltrovoj, ni scias pli pri nia planedo, nia stelsistemo
kaj la reala universo mem. Vi donis al ni multe pli ol ni povus sonĝi, kaj
certe tio, kion vi diris aŭ pensis doni al ni estas nur krompago, kompare.
—Ĉu vere?, —diris Pol'. —Mi neniam povus imagi...
—Vidu, kara Pol': ni povus doni al vi nur unu planedon,
kaj tiun eĉ ne donis ni. Sed vi donis al ni la teĥnologion fari stelŝipon,
eksploradon de la universo kaj eĉ la kialo fari tion.
—Ĉu kialo? Kiumaniere povas arbo movi laŭ universo?
—Nu, Ferris', vidu: mi povas igi simiojn rafini la
grundon kaj krei stelŝipon ĉirkaŭ mi, ekzemple. Mi povas esti en la
centro, la kerno de la ŝipo. Sur la tuta surfaco de la ŝipo estos
sensiloj, kiuj povas raporti al mi pri ĉio, kaj mi povus regi motorojn,
kiu movos la stelŝipon laŭ universo sen bezono por vivsubtena sistemo, ĉar
mi nur bezonas feron, nitrogenon kaj eble kelkajn hidrargojn, kiuj helpos
min fiksi riparojn, se io difektiĝas. Konstruinte laboratorion en la ŝipo,
mi povus vivi senlime se mi nur povas trovi feron fojfoje, sed laŭ via
scio, fero ekzistas en ĉiu planedo, kaj tiuj, kiujn homoj povas survivi
kaj tiuj, kiujn ne. Sed nian ŝipon ni povis fabriki per fero, kaj sekve
mian nutroprovizon estas tuta ŝipo.
—Ho, tre interese!, —diris Ferris' kun miro.
—Jes, komandanto, mi tion povus fari sole, sed ankaŭ
eblas, ke niaj du specoj povas helpi unu la alian. Se vi povas lasi
kelkajn homojn ĉi tie, sub mia gvidado, ili povas fari ŝipon, kiu atingos
vin antaŭ vi estos en Tero. Sed se vi tion ne volas, aŭ ne estos
voluntuloj, simioj faros por mi kaj post kelkaj jaroj ni vizitos vin.
—Komandanto, —diris Pol' subite, —mi voluntulas, se vi tion permesas al
mi.
—Pol', vi estas tre grava por nia ŝipo…
—Komandanto, mi estas nur observanto, oficiale.
Preskaŭ ĉiu ajn povus fari same kiel mi en via ŝipo, kaj estus honor
por mi kunlabori kun ferano disvolvigi stelvojaĝo pere de interestela
kunlaborado —ŝi diris respekteme.
Evidentiĝas al mi, el la menso de Ferris', ke eĉ se la ĉefoficiro de ŝipo
Bluesko estas vickapitano Santos' Olivejra, Pol kaj Ferris' ĉiam estis
kune, ĉar li tre alte taksas ŝiajn alrigardojn kaj opiniojn de la momento,
kiam ŝi venis en lian ŝipon,car klarigante al aliplanedano ĉion igis lin
repensi tion, kion li faras aŭtomate, kaj per tiu maniero li sukcesis
trovi eraretojn kaj absurdajn procedojn surŝipe, kaj tio ebligis lin ŝanĝi
aferojn por plibonigo. Sed li komprenas, ke tio estas ora ŝanco por ŝi
kiel persono kaj oficiro, kaj ankaŭ ambaŭ iliaj planedoj havos
profiton el ŝia rilato kun nova speco kaj ties manieron vidi vivon. Jes,
la obserpovo de Pol estas bonega, kaj iom da tempo kun la holo povus doni
gravan informon al Tero kaj Klato.
—Nu, Pol', bone. Vi bezonas konvinki nur kelkajn homojn
el niaj 2000 ŝipanoj helpi vin...
—Dek sufiĉus, —klarigis mi. —Pli estus komplikigi la
aferon.
Sed Pol' ne konvinkis dek, sed cent. Fakte multe pli volis resti kun ŝi.
Mi rimarkis, ke la ŝipanaro tre favore konsideris sian altrangan
observantinon. Mi vidis, ke multe pli ol dek sekvus ŝin ĝis morto, kaj ili
vidis ŝin tiom iluzihavanta pri la afero helpi konstrui novan Spacfloton,
ke ili volis esti apud ŝi. Tial mi lasis Polon konvinki min, ke cent
laboros pli rapide ol dek.
Ferris' reiris sola en sian ŝipon, kaj poste ĝi forlasis nian planedon
por ĉiam.
La teranojn surprizis subitan leviĝadon de tavoloj feraj el grundo kaj
formi murojn pere de kiuj granda konstruaĵo rezultis. Ene de ĝi ili vidis
formiĝi ŝtuparojn kaj ĉambrojn, kaj meblojn, ĉiuj feraj.
~Sed~, demandis Pol', ~se vi povas fari
tion tute sola, kial vi bezonas nin?
~Ho, kara, tio estas kruda konstruaĵo. Nun vi devas
rafini ĉion. Ni en povas fari plej delikatajn aferojn, kiel sensilojn
kaj elektronikaĵojn, ne mencii maŝinojn teleportan aŭ multobligan, aŭ eĉ
kusenojn kurtenojn kaj similajn. Ni bezonas vin por tio.
Ni konstruis grandan hejmon por ili, sed ankaŭ grandan ripozejon kaj
ludejon. Poste ni organizis la laboron. Min suprizis, ke ili ne kapablis
fari gravitecajn motorojn kaj aliajn maŝijojn necesajn por interstela
vojaĝo, ĉar ili jam havis la necesan konon por fari tion. Ni holoj sufiĉe
facile sukcesis aldoni kaj miksigi la eltrovojn kaj laborojn de
diverspecaj fakuloj teraj por atingi sukcesajn celojn.
Eĉ se la homoj ne vere kredis tion, post nur du semajnoj ni finis fari
grandan ŝipon sferan. En ĝin oni metis la konstruaĵon, kiujn ni faris por
ke ili dormu, kaj ankaŭ la distrejon kaj ceterajn spacojn, kiujn ili uzis.
Plej delikata estis la tasko konstrui la sensilojn, gvidan kaj,
vivsubtenan sistemojn kaj ĉefe la translokigsistemon, pli efika kaj rapida
ol tera. Cent homoj kaj klatanino laboris sub mia gvidado dure kaj tiel
post nur du semajnoj ni havis la plej grandan spacŝipon, kiun ili iam
vidis, kaj certe la unuan, kiun mi vidis. Ni konstruis ĝin ĉirkaŭ la loko,
kie mi vivis, do vere mi estis hejme en la ŝipo. Jen mia medio estis la
kerno de la ŝipo. Poste oni aldonis ferdeko post ferdeko ĉirkaŭ mi, ĝis
kiam ni kompletigis kvar kubajn kilometrojn da ŝipo. Tio vere mirigis
Polon kaj la teranojn.
~Sed, Polholo~, diris ŝi, kiam la ŝipo jam
estis finita, ~kiel oni povas movi tiun ĉi monstron?
~Pere de la motoroj.
~Sed ili estas ene de la sfero, fakte tuj apud vi,
kaj ne estas tuboj, kiuj puŝos gazojn eksteren!
~Ho, mia kara, vi ankoraŭ devas lerni ion pri la
motoroj, kiuj Jones kaj Schultz helpis min desegni... Ili ne puŝas
fizike, sed gravitacie. Mi klarigos ĉion al vi antaŭ ni foriros, ĉar
bona kapitano devas scii ion pri ĉio ĉe sia ŝipo.
~Ĉu mi? Kial mi?
~Nu, mia kara, la plej disvolvitaj estaĵoj sur Fero
estas simioj, kaj mi ne fidas ilin. Ili ne scias, kio planedo estas, kaj
ne scios dum jarcentoj ankoraŭ. Mi ne estas naviganto, kaj vi estas, kaj
aldone mia fido pri vi estas absoluta. Do, ĉu vi favoros min sufiĉe iĝi
mia kapitano?
~
Nu..., jes, vere mi ne scias, kion diri. Nu, jes,
Polholo, mi estos via kapitanino ĝis kiam vi trovos alian pli taŭgan.
Dum la ceteraj tri tagoj la homoj rekontrolis, ke la sensiloj kaj la
ceteraj sistemoj de nia stelŝipo efike funkcias, kaj mi lernigis al Pol'
pri la motoroj kaj la ceteraj sistemoj, kaj ties avantaĝoj kaj limoj.
Poste ili ripozis, promenis, kaj kolektis memoraĵojn, kiuj povus manki al
ili, kiam ni estus for.
Kaj dudek tagojn post la foriro de la Bluesko, la tera spacŝipo,
venis la momento adiaŭi mian planedon por la unua fojo. Motoroj
ekfunkciis, kaj nia ega ŝipo lante komencis movi supren. Iom post iom ni
malproksimiĝis el Fero dum niaj ŝipanoj rigardadis tra la fenestro, mirite
pro tio, ke la tuto movas. Ili fakte dubis, ke tiu enorma artefaritaĵo
fera lasis la grundon. Ili fakte provintis konvinki min fari tion el
ŝtalo, sed ne estas stano en la planedo, kaj ankaŭ, mi diris al ili, fero
estas sufiĉe forta, kaj eĉ se peza, la motoroj, kiujn ni desegnis, ne
havos problemon movi ĝin.
Fakte ni havis tri motorojn: por mallongaj distancoj estis la malgravitacia
motoro, kiu profitis la forton de ĉielkorpoj proksimaj por glisi
inter ili kun rapido nekonita mia tripulacianoj. Por longaj distancoj ni
konstruis motoron KVT: Kreanto de Vermaj Truoj,
kiuj permesis al ni eliri la sinsekvon pri spaco-tempo je difinita punkto
kaj aperi je alia punkto, kiun ni antaŭe elektis. Nia sistemo permesis al
ni memorigi ambaŭ punktoj tiel ke ni povos reveni en la unuan aŭtomate, eĉ
se la plej komplika aspekto de la problemo estas kalkuli la revenon en
spaco-tempon ne kolizii kun objekto tie starante. Sed tion ni evitos
sendante virtualan objekton antaŭe en tiun punkton, tiel ke se
ĝi revenas aŭtomate, la vojaĝo estas sekura, kaj se ĝi ne revenas, tio
estas ĉar en tiu punkto aŭ en ĉirkaŭaĵo de dekono de lumjaro estas objekto
solida, kaj tiukaze ĝi malaperas senrimarkate de tiu objekto. Nia tria
motoro estis hola kontribuaĵo: Inercia Kontrolilo, tio
estas, aparato, kiu nuligas la inercian trajton de materio. La tuta
intelektaro de mia denaska planedo kompilis kaj kombinis la tutan scion de
du planedojn por atingi tion. Sen ĝi vojaĝo estus malkomforta por mi kaj
mortiga por mia tripulacio.
Nia rapido kreskis konstante pli kaj pli, kaj post nur du tagoj, ni
vidis la teran spacŝipon.
—Atentu, Bluesko, —vokis Pol' pere de radioaparato kiam
ni estis nur dek mil kilometroj for, —respondu, bonvolu. Ni estas stelŝipo
Simio, el planedo Fero. Ni petas permeson alproksimiĝi al vi.
—Permesite, Pol', —sonis la voĉo de Ferris'. —Venu apud
ni. Ni venis je kelkaj centimetroj de la ŝipo homa, kiu vere ŝajnis nana
apud ni, kvazaŭ lanto apud melono.
Ferris' deziris veni ĉe ni, kaj sekve li estis la unua homo, kiu provis
nian teleportan maŝinon. Tiam li komprenis, ke ne estas pordoj por eliri
nian ŝipon.
—Saluton, komandanto. Mi redonas al vi viajn ŝipanojn.
—Ho, saluton, Polholo. Mi vidas, ke vi jam povas paroli!
—Jes. Nun estas maŝino, kiun mi uzas por tio anstataŭ
vian oficiron Polon tiucele.
—Bone. Kion pli vi povas montri al mi?
—Mi unuigis la konojn de viaj spertuloj, kaj tio ebligis
al ni konstrui motoron pli rapidan kaj efika ol tiu via. Mi pretas kunhavi
nian motoron kun vi, se vi tion deziras. Sed viaj ŝipanoj vere jam scias
konstrui ĝin.
~Miaj ŝipanoj komencis translokiĝi al Bluesko dum ni parolas.
Ili kredis, ke ili iris en militon, sed ili nur spertis promenon inter
steloj, feliĉe por ili, aldone al kelke da videludo.
—Ili mankos al mi, komandanto. Eble ĉu vi permesos al
nur unu resti kun mi por konsilil al mi kiel agi?
—He..., mi timas, ke mi scias pri kiu temas...
—Jes, komandanto. Polon mi petas, se ŝi volas.
—Pol?, —li demandis al ŝi, —Ĉu vi deziras tion?
—Jes kaj ne, komandanto. Eble se mi estos en tiu ĉi ŝipo
kelke da tempo pli, mi lernos pli efike uzi la teĥnologion de Polholo...
Tio povas utili al la Stelfloto Tera.
—La teĥnologion vi jam havas, Pol'. Memoru, ke mi ne
inventis ion ajn, sed nur kunigis la diversajn konojn homajn. Do, vere ĉi
tio estas tera teĥnologio. Kiel uzi ĝin estas defio por niaj du specoj.
—Polholo, eble vi volas akompani nin al Tero.
—Mi ne povas, komandanto. Mian planedon oni atakas. Mi
ĵus eksciis de miaj samspecanoj.
—Kiel vi povas scii, tiom for?
—Ni havas longrangan telepation. Miaj samspecano sendis
al mi mesaĝon dum ni parolas. Ĉi tiu ŝipo estas la sola defendo nun. Se
Pol' deziras veni helpi min, eble ŝia observado estos utila al vi iam.
—Aŭ eble mi ne plu vidos ŝin se vi malvenkos.
—Tio ja povas okazi, ankaŭ. Mi bedaŭras ne certigi al vi
aliel. Sed vidu, ke mi ne havas sperton kiel militisto, kaj vere pezos
multe al mi fari decidon, kiu mortigos alian vivan estulon. Pro tio mi
bezonas militiston kun la sperto de Pol' kaj aliaj ŝipanoj viaj.
Ferris' mem solvis la problemon.
Jes, eble li vidis nian teĥnologion en manoj de niaj venkintoj kaj tio ne
povus esti bona por Tero mem. Pro tio li proponis, ke Pol' venu en mian
militon kiel komandanton, kaj leŭtenanto Nihaŭ' Lee' kaj subleŭtenanto
Karin' Ostrová' venu kiel observantoj sub la rekta komando de Pol'.
Ili du ne povus esti pli diversaj: virino el Olomuc, urbeto je la centro
de Eŭropo, la antikva Ĉeska Respubliko, Karin' estis malalta ruĝharulino,
maldika ja tre serioza, kaj respondeca pri siaj devoj; dum Nihaŭ' naskiĝis
en Sudameriko, el ĉinaj gepatroj, kiuj trovis unu la alian en Bonaero. Li
estis tre bona tangokantanto, kaj ĉiam bonhumura, liaj ŝercoj estis famaj
en sia spacoŝipo. Tre alta, brunulo, iomete dika, sed tre efika pri
eksteraj lingvoj kaj zorgado de la navigilo kaj ties anoj. Ne estis
mirinde, ke Pol petis lin de Ferris'. Rigarde al Karin', Pol' scias, ke ŝi
iĝos bonega kapitatnino en la estonto, kaj ŝi antaŭvidis, ke la Simio en
estos la sola navigilo de la Fera Spacfloto dum multe da tempo...
—Sed mia kara komandanto Ferris', —diris mi, emocie, —ĉu
Nihaŭ' kaj Karin' havas sperton kiel komandantojn?
—Ne, fakte ilia sperto milita estas nula. Por milito vi
bezonas min aŭ Polon.
—Mi dankegas, komandanto, ke vi cedas Polon al mi, ĉar
mia planedo estas vere en danĝero. Mi pagos vian sindonon per ŝipego kiel
tiu ĉi, se vi tion deziras akcepti. Ferris' pensis momenton... Li mem
voluntulus por la tasko, sed lia ŝipo ne povus reveni en Teron sen sia
komandanto. Aldone, se teĥnologio paneus, Pol' ĉiam povus kontakti min
pere de telepatio.
—Nu, —li diris finfine, —mi konsentas, se vi, Pol'
deziras mastrumi la plej povan militmaŝinon, kiam ni iam vidis. Sed vi
devas komuniki al via planedo, ankaŭ, ĉar viajn servojn cedis Klata
Spacfloto al nia ŝipo. Mi provizore cedas ilin al feranoj, sed ni devas
komuniki por fari aferon bone.
—Jes, komandanto, vi pravas.
—Leŭtenanto Pol, nun vi estas provizora kapitanino de la
Simio. Gratulon!
—Komandanto Ferris', —aldonis mi, —laŭ mia registaro,
Pol' estas definitiva kapitanino, kaj plej altranga militisto en Fera
Armeo tiom longe kiel ŝi deziros. Ĝis kaj dankon por via komprenemo kaj
helpo. Prezentu la saluton kaj plej bondezirojn de Fero kaj holoj al amika
panedo Tero.
—Sed mastrumi tiun ĉi egan ŝipon mi bezonas pli da
homforto, komandanto. Ne sufiĉas kun du oficiroj. Mi bezonas kelkajn
aliajn ŝipanojn. Imagu, ke oni sukcesas invadi la ŝipon. Kion povas fari
nur tri oficiroj?
—Konsentite. Nihaŭ' kaj Karin' elektu siajn dudek
ŝipanojn inter niaj 2000 por milito. Oni nepre avertos al ili, ke ili iras
en militon, ne en esploradon.
—Dankegon, komandanto. Mia ŝuldo al vi kreskas. Kaj
amikeco inter Tero kaj Fero ankaŭ.
Dum Karin' kaj Nihaŭ' elektis siajn plej durajn soldatojn inter la kvin
cent homoj, kiuj voluntulis por iri en militon, mi konferencis kun Pol':
Vidi, kapitanino, ke mi estas civilulo. Mi estas pacema kaj mi neniam
eĉ pensis preni vivon el alia estulo. Viaj ordonoj estos leĝoj por mi
kaj mi obeos vin tiom blinde, ke mia ebla respondeco pri tio, kio
okazos, kuŝos rekte sur viajn ŝultrojn. Vidu, ke via juĝo estos
neapelaciebla leĝo por mi. Ĉu vi pretas akcepti la respondecon? Vi
ankoraŭ povas reiri en vian ŝipon, se vi ne konsideris tion antaŭe.
Fakte ne estas via milito. Ĉu vi iam mortigis iun ajn?
Ne timu, Polholo. Jes, mi mortigis multe pli da fojoj ol mi dezirus,
sed tiuj mortigoj estis necesaj, kaj mi ne pentas pri tio. Tiu ĉi ne
estas la unua milito, kiun mi eniras. Kaj mi opinias, ke mi ne plu devos
mortigi iun ajn per miaj propraj manoj, kiel mi faris antaŭe. Estante vi
pacema, mi savos al vi la penon aŭdi kiel mi malmoligis mian koron. Sed
sciu, ke vi havas duran militiston, eĉ se mia aspekto estas
senrimarkebla fizike.
La reveno al mia planedo estis momenta, danke al nia motoro KVTª. Ferris'
ankoraŭ bezonos tutan jaron atingi sian planedon, sed mi ne povis uzi nian
pli malrapidan motoron, ĉar mi timis pri la ekzisto mem de mia kara
naskiĝloko, miaj amikoj kaj mia universo tuta.
Antaŭ komenci agadon militan, Pol' kaj mi konferencis por solvi la
internan regadon de la ŝipovivo. Kie interkonsentite, la lastan parolon
havos ĉiam Pol', sed mi rajtas mendi taskojn necesajn, kaj ankaŭ helpon de
Nihaŭ' kaj Karin' antaŭ la fina decido de kapitanino.
Dum tuta horo Pol' kaj siaj du oficiroj konferencis solaj. Poste, ili
vokis min: —Polholo, ni preskaŭ estas tie. Kian situacion ni trovos
surface?
—Oni informis al mi, ke la simioj estis masakritaj.
Restas nur mil, kiuj rifuĝis en kaverno. Pri miaj samspecanoj la atakantoj
eĉ ne rimarkis.
—Ĉu simioj havas nutro-provizojn? —Jes, sufiĉe por
kelkaj tagoj.
Antaŭ veni en la surfacon de Fero, Karin' kaj Nihaŭ' provis niajn
armilojn en granda halo sur manekenoj. Al liaj normalaj laseraj pistoloj
ni aldonis bombojn, kiuj ne bezonis aeron aŭ oksigeno por eksplodi, ĉar
vere ili ne kaŭzis eksplodon, sed kolapson de la atomoj en radio de dek
metroj. Kompreneble, ili estas tre danĝeraj armiloj, kaj ili estis
subskribitaj, tio estas, nur unu individuo povas funkciigi ilin, tiel ke
alia homo neniam povus uzi ilin. La ŝipo mem havas dudek radikanonojn,
kiuj povas detrui ĉion ĝis malproksimo de jarlumo. Sed nia plej granda
forto estis virtuala ŝildo, kiu povas malebligi ke objekto, radio aŭ
fulmo, povos atingi nian ŝelon (alidirite korpon de nia ŝipo). Derivaĵo de
nia ŝildo estas, ke ni povas kaŝi el normala lumo kaj ankaŭ el alitipaj
radiadoj, kio povus, almenaŭ teorie, ebligi nian ŝipon esti sub surfaco de
stelo.
Pol' kaj la teranoj ne sciis, ke ili jam havas la teĥnologion produkti
tiujn armilojn. Necesis, ke iu el fora planedo, kiel mi, venis kunigi
diversajn fakojn homajn en saman celon.
~Pol', —diris mi, ~ni devas paroli pri nia
armilaro.
Ni telepatie konferencis, kaj mi montris al ŝi kiel manipulacii ĉiajn
armilojn kaj militajn rimedojn je nia dispono.
~Se vi mem povas uzi tion, ~diris ŝi, ~kial
vi bezonas min?
~Pol, ~ripetis mi, ~neniam mi mortigis
alian vivulon. Mi kredas, ke mi ne povas. Neniu de mia speco tion faris.
Do mi bezonas, ke se oni devas mortigi, ne mi sed alia faru. Repondeco
estu via, eĉ se defendi mian propran vivon. Ĉu vi defendos min?
~Certe, mia kara Polholo. Eĉ per mia propra vivo.
Jes, la rilato de Pol' kaj Polholo estis vere ama. Ŝiaj ideoj pri
strategio estis tre taŭgaj, kaj ŝi sugestis, ke mi klarigu al miaj
samspecanoj enkarcerigi la invandintoj pere de feraj tavoloj, kiujn ili
devas levi ĉirkaŭ ili, kiam ili dormas. Ili faris, kaj eĉ se la atakantoj
sukcesis fari truon en unu el la muroj, holoj reagis metante novan, pli
dikan, tavolon sur la unua, tiel ke kiam ni alvenis ili estis
enkarcerigitaj en tri grandaj feraj ĉeloj, kiu siavice estis ene de alia
pli granda ĉelo.
Do nia milito estis tre rapida kaj sensanga. Ni nur necesis treni tian
ĉelegon kaj lasi ĝin sur alian planedon. Sur mia planedo restis nur kvin
hurlanoj, la atakantoj, kaj Pol' venigis ilin al ŝia presenco, en la
ĉambro, kie ni ĉefŝipanoj kunvenas por oficialaj aferoj.
—Kion volis vi fari en Fero?, —Pol' demandis al Rask',
estro de la hurla invadinta forto.
—Kiu estas vi?
—Ni estas la militestroj de Fero, nia planedo. Kial vi
atakis nian popolon?
—Mi estas Rask', komandanto de la ekspedicio hurla, kiu
malkovris la planedon kaj postulas propraĵon sur ĝi!
—Tiun planedon malkovris unue la teranoj. Sed ili
lernis, ke estas kvar inteligentaj specoj sur ĝi, kaj sekve ili forprenis
sian postulon. Pro tio via postulo tute senvalidiĝas.
—Laŭ kiu aŭtoritato?
—Laŭ mia, Pol' Kunos' el Klato kaj Fero, ĉefkomandanto
de Fera Armeoj kaj Admiralino de ties Spacfloto. Se vi ne plenumas nian
postulon, ni povas detrui viajn ŝiplojn kaj mortigi viajn soldatojn, kaj
atakos vian planedon, kiun eble ni povos detrui komplete, se ni devas.
—Nu, mi demetas mian postulon, sed mi povas paroli nur
nome de nia ekspedicio, ne de mia planedo.
—Konsentas mi. Vidu, ni portos vin kaj viajn soldatojn
al via planedo, tuj post kiam vi vidos la detruon de via floto.
~Ĉu tio estas necesa, Pol'?
~Jes, Polhol'. Tiuj hurlanoj nur respektas la
Leĝon de Plejforto.
Ni portis la 600 hurlanojn al plej ekstera ferdeko de nia ŝipo, kie
pere de granda fenestro ili vidis, ke siaj tri grandaj ŝipoj kaj cent
malgrandaj malaperis unu post la alia en malrapida ĉeno de brilaj
eksplodoj. Poste ili konstatis, ke ne estas ~restaĵoj, sed la ŝipoj
disiĝis en fajna pulvero, kiu ankaŭ malaperis iom post iom, kvazaŭ
nubo malaperanta.
—Ĉu vi nun mortigos nin?, —demandis la hurla militestro
al Pol', kiam ŝi vizitis ilin zorgante, ĉu ĉio estas en ordo.
—Ne. Ni preferas fari amikon el malamiko. Se vi tion
deziras ni amikiĝos, tiel ke ni defendos unu la alian kontraŭ tria partio.
Kiel ero da amikeco, ni portos vin ĉiujn en vian planedon kaj proponos
pakton pacan al via registaro.
—Kiel mi scias, ke vi ne malaperigos mian planedon same
kiel vi faris kun nia floto? Ne, mi ne diros al vi kie nia planedo estas.
Ni preferas, ke vi mortigu nin ĉiujn.
—Nu, mi ne bezonas vian informon, Rask'. Ni scias kie
via mondo estas: en Konstelacio Cigno, stelo 34ª, kiun vi nomas Kuni,
planedo 236ª, por vi Hurlo. Estas tre fore, sed post baldaŭ ni estos tie.
Survoje, vi kaj viaj kunantoj povas tute libere promeni laŭ tiu ĉi
ferdeko, kie vi estas nun. Entutas 12 kilometrojn, do vi vere havas lokon
promeni... Tamen, vi ne havos tempon enui, ĉar la vojaĝo daŭros nur
kelkajn sekundojn.
—Sekundojn! Ni devis vojaĝi jarojn por veni ĉi tien.
—Jes, vi mem. Sed atendu. Vi kaj viaj kunantoj povas
tute libere promeni, kiel dirite, laŭ la ferdeko, sed ne provu iri en
alian, ĉar vi estos arestitaj. Estas distrejo kaj naĝejo por vi. Vi
kontrolu hurlanojn, kaj mi kontrolos ĉiujn aliajn.
—Nu, vi estas stulta, Pol'. Vi ne senarmigis nin. Nun mi
postulas la kontrolĉambron de via ŝipo, aŭ mi mortopafos vin, —diris Rask'
signalante ŝin per sia poŝpafilo.
—Ĉu volas fari tion?, —demandis Pol' kun rideto. —Pafu,
se vi devas, ĉar vi neniam havos ĉi tiun ŝipon.
La hurlano pafis kaj ĉiuj miris, kiam ili vidis, la paflumo trairis la
korpon de Pol' kaj karbonigis kurtenon kaj parton de fera muro, dum Pol'
ade ridetis. Post kelkaj sekundoj, ŝi diris:
—Bone, Rask', vi jam havis vian ludon, do nun reguloj
por vi: vi povas mortopafi unu la alian, aŭ vi povas amuziĝi gis alveno en
vian planedon. Nun mi foriras ĝis kiam mi decidas diri ion pli al vi. Sed
konsideru, ke tiu ĉi ŝipo povas puŝi en spacon la tutan lastan ferdekon,
kie vi nun estas. Se ni volus, vi ĉiuj estas mortintaj. Sed ni ne tion
faros, eĉ se vi ĵus intencis murdi min.
Kaj subite Pol' malaperis el sia vido. Ili rigardadis la lokon, kiu ĝis
tiam ŝia holografia fantomo uzis por paroli al ili.
—Nun kio okazos al ni?, —demandis unu la aliajn kaj al
sia estro.
—Nenio, —diris metala voĉo el muro. —Vi ne plu influos
nin. Vi estos enlandigitaj post kelkaj horoj. Ĝuu vian flugon.
~Ĉu vi sciis, ke ili pafos al mi?~, demandis al
mi Pol'.
~Estis probabla, ~mia penso respondis al tiu
ŝia, ~ke ili povus ataki vin. Pro tio mi faris tiun holografian
kopion por ke vi parolos al ili.
~Ili devas kredi, ke nur mi estas en la ŝipo.
~Nu, poste mi povas montri al ili kiom da vi povas
esti.
~Sed ili povas kompreni, ke temas pri holografio.
~Ne ekzakte. Mi scipovas fari solidan holografion,
vi vidos.
Pol' notis brueton malantaŭ sin, kaj turnis aŭtomate. Ŝi vidis
Komandanton Ferrison!
—Komandanto!
—Ne, Pol. —Li diris. —Mi estas nur solidan holografion
rajdata de mi, Polholo. Rigardu:
La Komandanto klakis fingrojn, kaj Pol' vidis dudek kopiojn de
Komandanto Ferris'. Unu el ili prenis seĝon kaj lanĉis ĝin kontraŭ la
planko, kaj ŝi aŭdis bruon kaj vidis ĝin resalti dufoje, ĝis kiam ĝi
haltis, difektita.
~Vi ĉiam surprizas min, Polholo!
~Nu, Pol', nur kun vi mi povas fari tutan armeon,
sed mi ne scias kiel produkti tipan decidon militan. Tial mi bezonas vin
kaj viajn kunulojn. Vi havas perfektajn soldatojn, kiujn ne mortos, kaj
se ili difektiĝas, estos facile por mi anstataŭi ilin, sed vi devas
pensi milite kaj gajni militojn por ni.
Kiel dirite, baldaŭ poste ni estis
proksime de la planedo Hurlo. Ni povintus veni instante, sed ni volis
psitude niajn malamikojn unue. Ni falis en orbiton 400 kilometrojn super
ties surfaco, tiel ke se hurlanoj zorge rigardus al ĉielo povis vidi nur
novan stelon, ĉar la Simio movis samtempe kiel la planedo mem. Ni sendis
sondilon sur la surfacon, kaj dum ĝi falis, informis nin pri la kvalito de
aero, akvo kaj grundo, kiam finfine ĝi atingis ĝin. Ni vidis, ke estas ok
kontinentoj, kaj duono de la planedo estas akvo pli sala ol Mediteraneo
tera.
Kune kun aliaj specoj ne inteligentaj, tie loĝas mil milionoj da
hurlanoj, tre similaj al homo, sed ili havas pli longan kolon, tri
okulojn, mallongajn brakojn kun sesfingrajn manojn.
Kiam niaj hurlanoj vidis sian planedon, ili serĉis elirejon,
sed ili ne trovis ilin, ĉar ne estas. Survoje unu el ili sukcesis trovi
truon al suba ferdeko, sed li tuj estis arestita de holografaj policanoj
kaj reportita antaŭ Rask', kiu asertis, ke tio ne plu okazos.
Tuj post tio, niaj du policanoj vaporiĝis antaŭ iliaj timantaj okuloj.
—Nu, Rask', —diris holografia Pol' (kvankam ĉi foje
solida), jen planedo via. Portu min al viaj estroj.
Kiam Rask' kaj siaj 600 kuna ntoj estis teleportitaj al Placo de Konkero,
en la centro de la ĉefurbo, ili denove pafis al Pol'. Si denove ridetis,
metis sian manon en sian ventron kaj donis ses klugojn al Rask', dirante:
—Prenu, mi kredas, ke tio ĉi apartenas al vi. Ni ankoraŭ ne detruos
Hurlon. Ne antaŭ mi parolos al viaj regantoj.
Timanta Rask' portis Polon al sia estro, Generalo Boĥ.
—Saluton, Generalo. Ĉu vi estas la plej alta reganto de
la tuta planedo?
—Ne, sinjorino. Ne estas unuiĝo en nia planedo. Generalo
Entebo estas la estro de nia registraro, sed estas parlamentoj en aliaj
kontinentoj, kaj ankaŭ reĝoj en du el ili.
—Bone. Ĉu vi povas aranĝi rendevuon kun ili ĉiuj?
—Mi klopodos.
—Ni ĉiuj devas paroli.
Ŝi tuŝis la brakon de Generalo Entebo, kaj subite li vidis sin en la
konferencoĉambro de la Simio. Tie atendas lin la veraj Pol', Nihaŭ',
Karin' kaj dek armitaj ŝipanoj.
Dek minutoj poste alvenis la aliaj givdantoj de la planedo. Dek personoj
entute.
—Nu, ŝajnas, ke estas ĉiuj nun, —Pol' diris. —Ĉu vi
scias kial vi estas ĉi tie?
—Kie ni estas?, —diris la Ĉefministro de Aŭreo, la plej
malgranda kontinento. —Kial vi prenis min ĉi tien sen mia permeso?
—Bonvenigitaj, gvidantoj de Hurlo: mi estas Pol', ĉefestro de la
Spacarmeo de Fero, kaj mi devas raporti al vi pri gravaj aferoj, kiujn
vi faris, aŭ almenaŭ estis faritaj nome de via tuta planedo. Mi esperis
diskuti la aferon kun ununura registaro de la tuta planedo, sed mi
vidas, ke tio ne ekzistas. Sed unue mi prezentu al vi mian
subkomandanton Nihaŭon Lee'n kaj leŭtenantinon Karinon Ostrová'n, kiu
sekvas en komando.
Ili rigardis la teranojn kun miro. Kial ili havas nur du okuloj? Tiuj
mallongkoluloj esis iomete malsimilaj: la bluokululo havas longan
orkoloran hararon, dum la alia havas du nigrajn okulojn kaj tre mallongan
hararon.
—Antaŭ kelkaj tagoj viaj spacŝipoj atakis mian mondon
senprovoke, kaj mortigis milojn da niaj popolanoj. Kial? La estro de via
ekspedicio, Generalo Rask', diris, ke la planedo apartenas al vi ĉar neniu
vidis ĝin antaŭe. Nun mi vidis, ke vi posedas eĉ ne vian propran planedon.
—Ni ne sciis pri tio!, —protestis la Prezidento de Akso,
la plej granda kontinento.
—Ĉu la aliaj aŭtoritatoj ankaŭ ne sciis?
Ili ĉiuj neis, sed mi diris al Pol', ke nur la Generalo Entebo mensogis.
Sekve, Pol' turnis al li kaj severe diris:
—Generalo Entebo! Ni scias, ke vi sciis, kaj vi sendis
tiun spacfloton kontraŭ ni. Se la aliaj scius, mi prenus la tutan planedon
sub mia regado, aŭ detruus ĝin. Tamen, —ŝi diris rigardante al la aliaj
gvidantoj, —mi nur petos de vi, ke vi subskribu tiun ĉi pakton pri
neagreso inter ĉiu el vi kun Fero, kaj mi solvos la aferon kun Generalo
Entebo poste.
La hurlanoj rigardis unu la aliajn, kaj finfine la aksa prezidento petis:
—Mi volas vidi la pakton, kaj post legado mi eble
subskribos.
Li atente legis. Estis tre klara kaj mallonga:
Per ĉi tiu pakto, la popolo de Akso kaj la planedo Fero
havos pacajn rilatojn, aŭ nenian.
Li petis plumon kaj subskribis. Poste li estis translokigita en sian
palacon kune kun kopio de la pakto, subskribita ankaŭ de Pol'. Iom post
iom la aliaj registoj malaperis kun sia kopio de la pakto ĝis restis nur
Generalo Entebo.
—Kaj vi, Generalo, ĉu vi subskribos ankaŭ?
—Nur jes, kompreneble!
—Ŝajnas, ke vi mensogis al mi. Kial kredi vin nun?
—Mi havas filon. Vi povas preni lin kiel ostaĝon de mia
bonvolo kaj plenumo de la pakto.
Mia klarigo al Pol' estis tiom rapida, ke ŝi diris tuje:
—General' Enteb', mi scias, ke vi ne longe rilatas al
via filo Riken', sed vi dorlotas filinon Dorinon. Ni prenos ŝin kiel
garantion. Vi scias, ke se venas ŝipon vian denove, ŝi estos tuje
mortpafita.
—Ne! Filino ne!
—Ho, ĉu vi intencas ne plenumi vian parton de la Pakto?
—Jes, mi plenumos. Sed mi ne povas vivi sen ŝi.
—Vi povos viziti ŝin fojfoje. Sed ŝi nepre estos kun ni.
La kompatinda hurlo devis akcepti, ĉar li sciis, ke ni povas forviŝi lian
kontinenton el la surfaco de Hurlo.
—Ne timu, paĉjo, —diris ŝi subite. —Mi fartos bone.
Karin' kaj mi jam estas bonaj amikinoj. Ŝi diris, ke ŝi instruos al mi pri
ĉio. Mi eĉ povos gvidi la spacŝipon!
La ŝipanoj pasigis la tutan semjanon feriante en Hurlo. La popolanoj ne
estis same kiel siaj registoj. Ni lernis, ke ne ekzistis libereco pri
penso aŭ politika en tiu kontinento, sed Pol' decidis, ke ni ne estis
tie por solvi la problemon socialajn al tiuj duoncivilizitaj individuoj.
Ni kolektis la tutan literaturon kaj muzikon de la tuta planedo, kaj tiel
nia biblioteko kaj muzeo komencis kolekti kulturajn trezorojn, kiu iĝos
nia ĉefa misio de tiam.
Dorin' iĝis vere nia ŝipano, kaj Pol' nomumis ŝin subleŭtenanto. Ŝi estis
nur 18 jaraĝa, sed kiel pruvo pri konfido, ŝi komisiis Dorinon gvidi la
ŝipon. Tio signifas, ke ŝi devas fari kalkulojn por nia kurso kaj stiri ŝi
mem la motorojn kaj direkton pere de stirilo. Fakte tiu stirilo donis al
mi la deziratan kurson kaj mi provizis la necesajn funkciojn por ke tio
okazu kune kun la rapido necesa. Estis ankaŭ la ebleco ke ĝi iru rekte el
stirilo al motoroj, kvankam mi povus kompreneble superregi tion se necese.
Sed kaj Pol' kaj mi decidis fidi al ŝi tiun grandan rolon, kaj kapitanino
nomumis Dorinon stiristo kaj navigisto de nia ŝipo. Nur Pol' sciis veron,
kaj sekve nek Nihaŭ' nek Karin', nek Dorin', kaj pli evidente ankaŭ ne la
aliaj dudek ŝipanoj, sciis pri mi. Ili nur referencis al mi kiel
komputilo, do kiam oni bezonis komputilon fari ion, ili kredis, ke ili
ordonas, sed mi kaj Pol' sciis, ke temas pri peto. Ankaŭ ili scias, ke
estas hola konsilanto Polholo, sed neniu ankoraŭ vidis lin.
La dudeko de simplaj ŝipanoj estis soldatoj, kaj sekve ili ekzercis en la
uzo de siaj personaj armiloj. Karin', kiel subleŭtenanto, estis rekta
estro de Pil' Pang' kaj Filip' Ferante', kiuj estis serĝentoj, kiuj zorgis
po 9 soldatoj. Sed la plej grava tasko por ili ĉiuj estis regi
solidholografian kopion de si mem, tiel ke se la aferon oni bezonus, ĉiu
el ili povus uzi ilin plej efike, sen timo al mortigo de propraj vivoj.
Ili vere ne ŝatis tion, sed feliĉe Karin' estis tre strikta kaj ordonema,
do ĉio iris glate plej ofte. Nia soldata forto povus esti dek mil
senmortuloj, se necese.
Kiam ĉio estis en ordo ĉe Hurlo,
almenaŭ rilate al interstelaj rilatoj, ni devis iri denove al Komandanto
Ferris. Bluesko ne estos atingante la Teron ankoraŭ dum preskaŭ jaro.
Fakte ĝi apenaŭ estis je la centona parto de sia vojaĝo. Pro tio mi
proponis al Ferris' kunhavi nian teĥnologion al ili, ŝanĝe de kunlaborado
kaj favorado reciproka.
—Kion vi bezonas, komputilo?, —diris li en
estroĉambro kiam mi kunvokis lin kaj Polon.
—Nu, —venis mia voĉo klara kaj bone prononcata, —unue,
mi bezonas Polon kiel kapitanon de la ŝipo. Mi estas civiliulo, ne
militisto, kaj mi ne deziras disvolvi tiun arto, mortigi alian vivulon. Mi
fidas plenplene pri ŝia kriterio. Ankaŭ mi bezonas geleŭtenantojn Nihaŭon
Lee'n kaj Karinon Ostrová'n. Alimaniere ni devus doni la gravan taskon
gvidi tiun ĉi ŝipon al subleŭtenant' Dorin', kiu vere estas prizonulino
kiel garantio pri paco kun Hurlo. Mi ne povas instrui ŝin ĉion, kion tiu
ĉi ŝipo enhavas kaj kapablas fari, ĉar mi ankoraŭ ne scias kaj ne povas
uzi. Kaj Dorin' ankaŭ ne estas militisto. Ankoraŭ ne.
—Jes, tio ŝajnas senca... Mi bezonas Polon, tamen...
—Sed vidu, ke ŝi faris belege ĝis nun. Mi bezonas ŝin
pli ol vi, Ferris'. Vi havas aliajn spertajn oficirojn ĉe vi.
—Nu, tio estas vera. Sed diru, kion vi ofertas al mi
ŝanĝe de tio?
—Unue, mian grandan dankon pro tio, Ferris, kaj enorman
ŝuldon, kiun mi ekhavas al vi en ĉi tiu momento. Due, la motoron, kiu
dekobligos vian rapidecon kaj ŝirmecon por via ŝipo. Kaj pakton pri
reciproka defendo, kiun vere ni jam havas...
—Amiko Polholo, eĉ se vi ne estus tiel sindona, mi ne
povus nei al vi tion, ion vi petas de mi. Sed unue mi devas demandi al
koncernatoj, ĉu ili pretas fari tion. Tio povas influi eĉ al ilia
civitaneco, se teraj politikistoj ne aranĝas duoblan kun via planedo. Eble
ili ne pensis pri tio.
—Mi jam havas duoblan, kaj klatan kaj teran, —diris
Pol'. —Eble mi havos trian..., aŭ eble nur feran...
—Jen mia penso, Pol'. Sed diru unue: ĉu vi vere deziras
tiun egan respondecon? Kompare al tio, viaj devoj kiel leŭtenanto ĉe mia
skipo estas ŝerco, ĉar vi estos la plej pova militisto en tuta planedo...
—Komandanto Ferris': por mi estas vera honoro estri la
plej povan spacoŝipon, kiun mi konas. Jes, mi deziras, sed mi devas peti
vian konsilon, ĉu mi demisiu de la spacfloto tera kaj de tiu de mia
planedo, ĉu sufiĉos provizora permeso? Mi ĝuis provizoran transcedon de
mia planedfloto al tera nur por observado kaj konsilado...
—Nu, mia kara Pol', ŝajnas, ke vi jam decidis. Se vi
vidas tion klare, mi konsilas, ke vi renoncu al via posteno kiel
leŭtenanto kaj akceptu tiun de Admiralo, kiun Polholo certe ofertas vin,
—li diris rigardante kun primoka rideto la laŭtparolilon tra kiu mia voĉo
venas al ili.
—Certe jes, Komandanto! Ne venis al mia kapo tiu ideo,
sed vi vidas, ke mi ne havas militisman cerbon. Dankon pro via instigo. La
Fera Spacfloto ekiĝas per la inkluzivo de Admiralino Pol' kaj ŝiaj
oficiroj, en ĉi tiu momento, ĉu ŝi decidas preni la taskon.
—Ĉu tio signifas, Polhol, —diris Pol', —ke mi devas vivi
en via planedo, for de ĉi tiu ŝipo?
—Kompreneble ne, Pol, ne timu. Vi povas estri nian
spacfloton de tiu ĉi ŝipo, kiu nun estas la tuta floto de nia planedo. Sed
kiam estos pli, vi daŭre komandos ĉi tion tiom longe, kiel vi volos.
—Tiukaze, mi akceptas la komandon kaj la honoron,
Polhol. Mi esperas, ke mi servos vin kaj vian popolon kun honoro kaj
efiko.
Ŝi paŭzis kelkajn sekundojn, ĉar ŝi devas fari gravan decidon, la plej
gravan en sia vivo, kaj poste rigardis Komandanton Ferris'n rekte al liaj
okuloj, kaj diris:
—Komandanto Ferris': mi formale petas de vi akcepti mian
rezignon al Spacfloto Tera kaj same tralokigu mian demision al miaj
superuloj en la Spacfloto Klata, bonvolu.
—Akceptite, Admiralino Pol'! Kaj gratulon. Venu en miajn
brakojn, sinjorino!, —li gaje diris malfermante siajn brakojn kaj premante
ŝin kontraŭ sia brusto. Li tenis ŝin sufiĉe longe por ke neniu vidus, ke
larmo falas el siaj okuloj. Sed la admiralino ne kaŝis siajn, kaj eĉ
plorĝemis mole dum kelkaj sekundoj. Mi ankaŭ emociis, kaj tiun teneran
scenon mi neniam forgesis.
—Dankon, komandanto. Vi ne plu estas mia superulo, sed
vi estas io pli grava: vi estas mia amiko.
—Kaj mia, Ferris', —diris mi. —Vi estas amiko de Fero.
—Nun mi devas demandi Nihaŭon kaj Karinon ĉu ili deziras
akompani vin, admiralino. Ĉu vi deziras iun ajn?
—Mi devas konferenci kun ili du, kaj poste mi diros al
vi. Ĉu tio sufiĉos al vi, komandanto?
—Kompreneble. Vi ricevos mian novaĵon plej eble kiel
baldaŭ.
Ambaŭ oficiroj vidis tie bonan ŝancon personan kaj militkarieran, kaj
jesis tuje:
—Komandanto, —diris Nihaŭ', —senofende al vi, mi
preferas servi apund admiralino Pol'.
—Same mi sentas, —reagis Karin'. Mi bedaŭros lasi miajn
kolegojn de Bluesko, sed mi akceptas transcedon al Simio volonte. Mi
kredas, ke ni faros belajn aferojn kun la plej fidindaj alianculoj de nia
planedo Tero.
—Konsentite. Mi akceptas viajn demisiojn de viaj
postenoj en Bluesko kaj en la Spacfloto Tera. De nun vi estas civitanoj de
Fero, kaj restas sub la rekta aŭtoritato de Admiralino Pol'. Mi esperas,
ke vi servos ŝin kun sama fideleco kaj lojaleco kiel vi servis sub mia
aŭtoritato. Mi kredas, ke vi havas urĝan konferencon kun via superulino
por fari gravajn decidojn pri ŝipanoj. Ni restos en kontakto. Ĝis,
oficiroj de la Fera Spacfloto!, —li finis kun milita saluto al ili, kiu
reciprokis kaj foriris el mia ŝipo.
Ilin mi transportis subite al konferencoĉambro de nia ŝipo, kie Pol'
atendis ilin. Pol' akceptis ilin kiel kolonelon kaj vickolonelinon, kaj
poste pristudis las trajtojn kaj bezonojn de ŝipo tiom granda kiel nia,
kaj post kelke da diskuto, ili decidis mendi cent ŝipanoj al komandanto
Ferris.
Kaj li estis tre akceptema. Li mem estis en komisiono kune kun la tri
feraj oficiroj por filtri la petojn de preskaŭ duono de la ŝipanaro de
Bluesko. Ili avertis ilin, ke la komisio estus nur dum unu jaro, kaj poste
ili povos reiri en la teran floton sub la rekta komando de Ferris', aŭ ili
povos resti en la fera spacarmeo, se ili tion deziras kaj iliaj superuloj
konfirmas ilin definitive. Sed Ferris ne permesis, ke aliaj oficiroj
eliros sian ŝipon. Do, Karin' devis proponi kvin kapitanojn kaj dek
leŭtenantojn. Post longa dickutado kun siaj du oficiroj, finfine Pol'
akceptis ilin, provizore, kompreneble, kondiĉe, ke ili sukcesos kurson pri
militarto kaj ordonanta scienco, kiun mi mem instruos al ili pere de
difinotaj rimedoj.
Mi sciis, ke estas tre malvarme, ke mia rilato al homoj estas tra
laŭtparoliloj, do mi desegnis holografian hibridulon kun korpo de simio,
vizaĝo homa kaj hararo hurla, kaj tiuforme, mi prezentis al Ferris' ĉe lia
konferencĉambro, kiam li estis tute sola.
—Saluton, komandanto. Ĉu vi permesas, ke mi eniru?, —mi
diris el la porda sojlo.
—Saluton, venu. Kiu vi estas?
—Mi estas via komputilo, komandanto. Ĉu vi ne rekonas
mian voĉon?
—Ho, vi ĉiam inventas utilajn aferojn. Mi esperas, ke
tion vi ankaŭ kunhavos al mi...
—Kompreneble, Komandanto. Vi estis sindona al mi, do mi
devas reciproki. Pro tio venis mi vidi vin.
—Mi aŭskultas vin.
—Nu, Ferris, mi jam helpas vin konstrui novan motoron,
similan al tiu de Simio, kies motoroj fakte estis faritaj de la sama
laboristoj, kiujn nun faras tiujn motorojn por via ŝipo. Sed mi trovas, ke
la formo de via ŝipo ne estas efika, ĉar la cilindra formo postulas tro da
tempo por marŝi piede de loko al loko. Plej bone estas sfera formo, same
kiel tiu de Simio.
—Ho, jes, vi pravas, sed vidu, ke kiam ni havis nur
tiujn antikvajn motorojn, devis esti tubojn por uzi reakcion kaj puŝi la
ŝipon antaŭen.
—Jes, mi konsentas. Nu, vi jam havas la motorojn, la
armilojn, kiujn ni devizis, kaj ankaŭ mi sendos al vi la maŝinon fari
solidan holografion... Ni uzos ilin por esplori nekonatajn etosojn, tiel
ke ni ne perdos vivon homan. Ili estas tre karaj al ni, feranoj.
—Ho, bona ideo. Vi arboj estas vere inteligentaj,
Polholo. Rimarkinda persono vi estas, —li ridis.
—Do, eble vi povos gastigi nin por manĝi kune ĉi nokte
por adiaŭa festumado.
—Jes, vi kalkulu kun tio, amiko, —diris li premante
manojn kun mi.
Jes, esti holmo (holo kaj homo samtempe) estis bone por mi. Mi
diskutis kun Pol', kaj decidis, ke ŝi prezentu min al la aliaj kiel
civilulon, kiu estis tie nur observanto hola, kiu povas oferti konsilon,
nur se oni petos de mi. Pol' eĉ aljuĝis kajuton privatan por mi, tuj apud
tiu ŝia, por ke la aliaj vidu kiom grave estas havi opinion de hola
persono proksime de ŝi. Sed mi ne aperis tro multe inter la ŝipanoj. Nur
tiam, kiam mi devis paroli al iu ajn aparte, kiel ni vidos poste.
La ĝisa festo estis tre varma, kaj oni diris paroladojn korajn kaj
sentivajn. Kelkajn horojn poste, ĉiuj ŝipanoj iris al sia ŝipo, kaj ni du
disiĝis.
Poste ni sciis, ke estis granda miro en Tero, kiam ili vidis spacoŝipon
veni tiom rapide kun tiom multe da novaĵoj. Laŭ la eltrovoj de Ferris',
dekunu ŝipojn oni faris, kaj preparis novajn.
Sed ni havis pli grandan taskon: ni devis organizi novan Spacfloton de
nulo, kaj ni havis malmulte da tempo. Nur post dek tagojn poste ni denove
orbitis mian planedon, kaj mi teleportis min kaj mian grundon denove en la
lokon, kiu vidis min naskiĝi, kaj kiun miaj radikoj denove traboras nun.
Mi konferencis kun miaj samspecanoj, kaj nur dek decidis fari same kiel
mi, do ni interkonsentis esti nur komputiloj ĉe nia ŝipo, ĉar tiumaniere
ni kontrolos ĉion. Kompreneble, estas vera komputilo en ĉiu ŝipo, kiu
povas preni la samajn taskojn, kiujn mi faris, sed komputilo ne decidos,
kaj fakte nia ĉeesto estas la voĉo de nia planedo, kaj eĉ se ni estos
respektemaj al la decidoj de la kapitanoj de la ŝipoj, ni povas superregi
ĉion en la ŝipo, se necesas. Sed ni konsentis ŝajnigi ke eĉ tiam la aferoj
ŝajnus, ke kapitano mem decidis tion. Ni devas dorloti la sendependencon
kaj aŭtoritaton de ĉiu kapitano al kiu ni servos kiel civiluloj.
De mia grundo mi helpis Polon kaj la aliajn teranojn fari dek aliajn
ŝipojn, kaj poste Kolonelo Nihaŭ' kaj nova Kolonelino Karin' praktikis
siajn novajn ŝipojn, Tero I kaj Tero II, kiujn ili baldaŭ referencis kiel
Unu kaj Du. Sed la plej alta rango por ŝipo estos kapitano, kaj sekve la
sep kapitanoj, kiujn ni havis el Bluesko havis siajn ŝipon, Nubo, Holo,
Apogo, Sirenido, Fajro, Stelo kaj Hurlo. Ĉiu enhavis holan komputilon krom
veran komputilon, kompreneble, kaj ankaŭ holografian civilulon kiu loĝis
apud la kapitano. Nur Pol' Nihaŭ' kaj Karin' sciis pri ni, kaj post longa
diskutado, ni decidis, ke neniu alia kapitano scius pri tio, ĉar se ili
vere ne havus la trankvilon scii ke holo povas superregi ĉion, ili sentos
sin pli asertive se ili kredas, ke ili havas la tutan aŭtoritaton kaj
respondecon. Tiu estus unu grava sekreto, kiun ne scius oficiro
malpliranga ol kolonelo, laŭ nia decido. Kaj, tamen, se kapitano perdiĝas,
la ŝipon ni ne perdas.
Pol' kaj mi dezegnis planon havi fortan spacfloton da ne pli lo cent
ŝipoj sub la rekta komando de la Alta Admiralin' Pol', antaŭ kiu
respondecos kvin geadmiraloj kiuj komandos dek kolonelojn, kiuj siavice
respondecos po dek ŝipoj. Devige la plej bonaj kaj spertaj individuoj
promociiĝos kiam estos necese al floto. Nihaŭ Lee' kaj Karin' Ostrová' jam
estis gekoloneloj komandantaj siajn ŝipojn, kune kun hepantaj kapitanoj.
Koloneloj baziĝos en siaj ŝipoj ĉefaj, ĉar ne estos surplaneda ĉefstabejo
por Fera Spacfloto, eĉ se ĉiam deĵoros du ŝipoj per perpendukolaraj
samdirektaj orbitoj super la planedo, tamen ne ĉiam la samaj ŝipoj, sed
tio estos sinsekva tasko. En ĉiu tripulacio estos hidrurgoj kaj nuboj, kaj
almenaŭ unu holo, laŭ persona dispono. Simioj venos kun tempo, ankaŭ, kiam
ili jam estos pretigitaj. Ĉiu ŝipo inkluzivos du cent senrangajn anoj,
fakulaj aŭ ne, kaj almenaŭ kvar subleŭtenantojn kaj two leŭtenantojn. La
plej alta rango en ŝipo estas kapitano, sed kolonelo radikiĝas en sia ĉefa
ŝipo, de kie li aŭ ŝi kontrolos siajn dek ŝipojn. Sed la kutimajn taskojn
de sia ŝipo kontrolos kaj komandos kapitanon.
Jen la hierarkio de nia spacfloto, senrigarde al kiu planedo konstruis la
koncernan ŝipon, ĉu Fero, Klato, Surli' aŭ Tero, kvankam ĉiu planedo povas
havi tiom multe da ŝipoj kiom ili bezonos aŭ deziros. La sola limio estas
en la nombro da holoj, kiuj partoprenos en la ŝipoj de la Federacio, sed
la enŝipa komputil povas esti lernigitaj de ni, kiuj fakte inspektos ilin
ofte por plibonigi ties eblecojn laŭ peto de la koncerna admiralo (kaj
kono, kompreneble), ĉar ili adresos niajn holografiajn perasonecojn kiel
malnovajn amikojn de la akademio aŭ simila rilato. Sed ne nur holoj
partoprenos federaciajn ŝipojn, ĉar hidrurgoj ankaŭ servos kiel inĝenieroj
kies ĉefa tasko estas la bonstato de la kaska integreco; kaj ankaŭ nuboj
servos kiel interligaj oficiroj ene de la ŝipo kaj ankaŭ inter sufiĉe
proksimaj navigiloj. Dum kelke da tempo Karin' kaj Nihaŭ laboris kunkune
al Pol' ĉar ili estis la du unuaj geadmiraloj kies unua tasko estos
instrui la novajn kolonelojn sub siaj koncernaj komandoj pri la taskoj kaj
eblecoj de la kompleksaj maŝinoj, kiujn ili uzas en siaj ŝipoj. Jam
Heriberto diris al Pol', ke en estonto ŝipoj ne plu estos necesaj, sed
ankoraŭ mankas trairi grandan vojon por ke inteligentaj estaĵoj kapablos
vivi sen ili, ĉar iu ajn je tiu malproksima estonta tempo, povos iri ie
kaj iam ajn en la universo, nur por la bono de ĉiuj, ne nur sia individua
profito.
Nova epoko komencis por pacema, trankvila planedo, kiun ekstera forto jam
minacis iam kaj kiun oni povos denove minaci en la estonto. Ni sentis nin
sufiĉe povaj, ĉar dek procento da la hola popolo deĵoris en la spacfloto.
La cetera naŭdek procento havis aliajn taskojn, multe pli efikajn ol nur
naskiĝi, reprodukti kaj morti.
De la momento, kiam teranoj vizitis nin unuafoje, ni komencis novan
eraon, la spacan, ĉar ni konstatis, ke estas bela misio malkovri kaj lerni
el aliaj specoj disigitaj en la universo.
Sed tiam mi trovis, ke ni ne devas malzorgi pri niaj soldatoj, kaj
periode ni vizitis la teron por ŝanĝi la provizon de nia homforto, kiuj
servis unu jaron kaj ripozis hejme alian jaron, en la planedo, kiun ili
elektis. Dekomence tiu estis la Tero, sed iom post iom ili elektis aliajn,
kaj fakte kiam ili feriis, ili ankoraŭ konis aliajn rasojn, aliajn
planedojn, aliajn indajn travivaĵojn.
La unuan fojon, kiam Simio vizitis la Teron oficiale, mi havis la honoron
subskribi Pakton kun Tero pri reciproca defendo, kiu gvidis nin al formigo
de Interstela Federacio de Planedoj kaj Specoj, kune kun Klato, la planedo
de Pol'. Poste venis Hurlo, kaj kvin planedoj pli. Tio komplikis la
aferon, kaj eventoj kaj problemoj aperis inter ni ĉiuj, sed tio devigis
nin esti pli toleremaj kaj serĉi neperfortajn solvojn, kio estis la ĉefa
trajto de nia federacio.
Paradokso estis, ke fojfoje Komandanto Ferris' partoprenis operaciojn sub
komando de Pol', lia iama helpantino. Sed tio ne daŭris multe, ĉar post
kelkaj jaroj ankaŭ li estis admiralo en la Tera Spacfloto. Klatanoj ne
vidis bone, ke la floto de Fero estu plena de homoj, do ili petis, kaj
sukcesis havi, ke duono de ŝipanaro en ĉiuj niaj ŝipoj estu klatanoj kaj
la alia teranoj, kvankam poste ni havis ŝipanojn el ĉuj planedoj de nia
Federacio. Miksiĝo kaj kunlaboro cementis novan pakton. Tio, ni konsentis,
faros nian federacion multe pli forta kaj solida. Ili miris, ke ni holoj,
motoroj de la federacio kaj de la konstruado de spacŝipoj, kontentiĝas kun
ununura civilulo per ŝipo. Sed jen estas ni: pacemaj observantoj, kaj
korplenaj konsilantoj. Miaj samspecanoj elektis solidiĝi kiel inoj
anstataŭ kiel viroj, escepte de Izholo, kiu deĵoris la ŝipon Teron II,
eble pro tio ke estis komandantino, ne komandanto, kolonelin' Karin'.
Estis lia ideo, ke du viroj povus emi konkurenci, almenaŭ en la menso de
kapitano, dum civilulo de la alia sekso povus havi pli ĝentilan rilaton.
Mi ne povas plendi pri tiu mia kun Pol', kaj laŭ sperto, ni konstatis, ke
la ideo de Izholo estas korekta. Fakte, kiam kapitano Sebastjan' devis
lasi sian komandon pro promocio al Alta Komando en Tero kiel Kolonelo,
kapitanino Petra Schneider trovis konsilanton Paŭlon Holeskon preta helpi
ŝin, anstataŭ la antikvan Inminon Kaldan, kiu devis reiri en Feron pro
nova komando tie... Sed fakte estis Inmino, la sama komputilo, kiu nur
ŝanĝis sian solidan holografion por pli bone rilati la novan kapitaninon.
Post nur kelkaj jaroj de vivo, la Federacio de Planedoj pruviĝis kiel
forta alianco, kiam ni detektis eskterteranoj en la Tero mem.
Tio okazis je la lasta tago de nia vizito. Teranoj havas apartan
subskribojn en sia genaro, sed niaj sensiloj detektis alian subskribon en
kelkaj urboj. Ni estis scivolemaj pri tio. Ni demandis, kaj teranoj diris
al ni, ke ne estis aliaj specoj en Tero, almenaŭ ne ankoraŭ, krom miaj kaj
tiuj de kelkaj klatanoj. Ni prokrastis nia foriro, kaj sendis cent
holografiajn soldatojn kun sensiloj analizi kelkajn urbojn. Ili kaptis
tiujn strangajn subskribojn kaj identigis la individuojn, kaj kaptis
kelkajn el ili kaj portis ilin en nian ŝipon. Oni pridemandadis ilin, kaj
finfine ilia menskontrolo cedis, kaj mi povis kompreni, ke ili apartenas
al speco kies planedo mortos post kelkaj jaroj, kaj ili pro tio preparas
invadon de Tero. La kaptitoj estis tiom similaj al teranoj, ke ili povus
facile ŝajni tute ili, kaj finfine diris al ni, ke ili estas olvanoj, kaj
sia planedo estas Olvo. Ni kontrolis la tutan genaron de la kaptitoj, kaj
danke al tio povis trovi la tutan ekspedicion olvan, entute dek mil
soldatoj, kaj portis ilin siaplanede. Ni lasis la ilojn necesajn trovi
eksterteranojn inter ili, kaj iris al Olvo lasi la invadintojn tie. Sed
survoje ni trovis planedon Elbol', ĉe konstelacio Alfa-Centaŭro, kaj post
fari la necesaj provoj, ni konstatis, ke olvanoj povas sufiĉe bone loĝi
tie. Ni venis en Olvon mem post semajno, kaj diris al ili la novaĵon.
Kancelieron Pessnen' estis tre ĝoja pri tio, kaj post informado al l'
popolo, plej granda kvanto el ili decidis translokiĝi, dum la ceteraj,
maljunuloj, preferis resti en la planedo kaj morti tie kune kun ĝi,
kvankam plej eble la planedo daŭros dekoj, eble cent jaroj pli ol ili. Sed
la civilizacio olva supervivis danke al nia agado. Ni petis de ili, la jam
elbolanoj, subskribi enirpakton en nian Federacion, kaj kvankam ili ne
havis spacforton, sed nur veturilojn, ili volonte akceptis esti inter ni.
Unu el niaj ĉefaj gvidlinioj estas helpi la malpli disvolvitajn
civilizacion, kie en ĉi tiu kazo, kaj poste, kiam ilia spacvojaĝebleco kaj
teĥnologio permesos, ili estos plenplena ano de nia Federacio.
Jen la forto de nia Federacio: Uno de multoj.
Vivi radikiĝinte havas avantaĝon, inter ili, ke oni ne movas sennecese,
kaj sekvo oni ne endanĝerigas sin aŭ kunantojn. Sed aliaj individuoj, kiel
Pol' kaj Karin', emas veni en nevolatajn aventurojn ekzakte pro tio, ke
ili povas movi kaj aldone ili scivolemas pri multaj aferoj, kiuj ne ĉiam
konvenas al ili... Sed ni atentu al la rakonto de Pol' mem:
Tio okazis dum mia periodo kontrolante Feron. Tiutempe via planedo,
Polholo, havis jam dudek spacŝipojn, tero dedku kaj Klato 200, kvankam
nur dek povis kompariĝi al teraj aŭ viaj. Malkiel teranoj, ili decidis
ne detrui siajn malnovajn ŝipojn pro sentimentalaj kialoj, mi supozas.
La desegno sfera de niaj ŝipoj permesas aldoni novajn ferdekojn senlime,
kaj nun niaj ŝipoj estis tiom grandaj kiel etaj satelitoj, kaj povas
subteni dekojn da miloj de teranoj kaj klatanoj, kune kun, se necesas,
la tutan popolantaron de Fero, la 4 specojn kompletajn. Se estus
katastrofo natura, kaj ni devus ŝanĝi planedon, ni jam povis fari tion.
Herberto estas lia nomo. Li diris, ke li estas terano, sed ne naskiĝos
antaŭ tri mil jaroj en estonto.
Kompreneble, kiel vera klatano, mi ne kredis lin. Tamen, konsentis
imagi la teorion, kaj vidi kien ĝi povas preni nin, kaj kion li vere
volas de mi.
—Timu nenion, Admiralino Pol'. Mi scias kiu vi estas.
Vi ne sonĝas, sed mi estas tute reala.
—Mi estas tre skeptika pri tempovojaĝo, Herberto. Sed
se ĝi ekzistas, oni povas kaŭzi katastrofon pere de ŝanĝo en la pasinto.
—Ne timu, Pol' Kunos' el Klato. Se oni ŝanĝas ion nun,
tio ne influos vin, sed la estontulojn.
—Prave, sed mi scivolas, ĉu ni iros en mian pasinton
kaj ŝanĝos ion, kiumaniere tio influos mian estanton?
—Vidu, Pol', ke la realo, kiun vi konas nun, venas el
ĉiuj ŝanĝoj faritaj en via estinto de estintuloj, estantuloj kaj
estontuloj. Se oni ŝanĝos, por vi estas pasinto, ĉar ŝanĝoj jam okazis
en via pasinto. Ne gravas kiam naskiĝis la agento, gravas la momento de
la ŝanĝo, same kiel ne gravas, ke ŝipano de ŝipo Simio naskiĝis en Fero,
Tero aŭ Klato.
—Nu, mi neniam vidis tion, ke oni povas vojaĝi tra la
tempo.
—Mi povas doni al vi ekzemplon.
—Ĉu ekzemplon? Kiun?
—Venu kun mi al via pasinto kaj faru ion. Poste
revenos ni ĉi tiam, kaj vidos la ŝanĝon, se estas.
—Sed tio povas esti danĝere...
—Ne nepre. Fakte mi jam estis en via pasinto kaj vidis
vin tie, kvin jarcentoj antaŭe.
—Ne, mi neniam estis en la pasinto! Kaj neniam estos.
—Plezuru vin mem! Ĝis la revido, skeptikulino...
Kaj li subite malaperis. Eble li havis maŝinon teleportantan same kiel
ni havas. Mi kredis, ke ni estis la solaj, kiuj havas tiun teĥnologion,
sed verŝajne mi eraris.
Sed la afero marteladis mian menson dum kelkaj tagoj. Mi ne povis
forgesi la tempo-vojaĝanton: Ĉu mi pro antaŭjuĝo mia renoncas al
sufiĉe inda sperto? Vere ne estis multe fari ĉi tie, en la orbito de Fero.
Mi jam pristudis ties geografion, atentante ĉiun etan variaĵon... Do
mi diskutis la aferon kun la unua oficiro, kiun mi trovis.
—Diru al mi, Leŭtenanto Palma', ĉu vi opinias, ke
estas bona ideo vojaĝi tra l' tempo?
—Stranga demando. Povas esti interesa, se ni ŝanĝas
nenion...
—Ĉu vi irus, se vi povus?
—Kompreneble jes! Ĉu estonten aŭ pasinten?
—Oni ofertis al mi pasinten.
—Do, bone, bonege! Kiam ni ekiros?
—He, atendu. Herberton ni devas kontakti unue, sed mi
ne scias kiel...
—Ĉu nia gvidanto nomiĝas Herberto?
—Jes.
Herberto sciis, verŝajne, kiam mi estos preta, ĉar tiumomenton li
aperis, kvazaŭ diablo, kiu kolektas animon.
—Diru, kara Pol', ĉu vi repensis la oferton?
—Mi konsideras, Herberto. Ŝajnas, ke vi jam vidis min
antaŭ kvin cent jaroj. Sed Senda' Palma' venas kun ni, se tio ne ĝenas
al vi.
—Konsentite. Kaj vi povos preni armilon, se tio
pacigas pli viajn animojn. Nur ne lasu ilin konektitaj.
—Ĉu vi jam scias tion, kion ni faros?
—Jes, sed mi ne diros, —li respondis kun petolema
rideto.
Mi venigis leŭtenanton Gonzon Duforest al mia kunvenĉambro kaj petis
de li, ke li estru la ŝipon ĝis kiam ni revenos, ĉar Senda' kaj mi havas
mision fari kun nia vizitanto. Li rigardis mallonge Herberton, kaj jesis
al mia peto, kaj certigis, ke li klopodos fari tiom saĝajn decidojn,
kiel mi farus.
Kiam Gonzo foriris, mi diris al nia vizitanto:
—Bone, Herberto, vi gvidu nin en la pasinton.
Li ne diris al ni sur kiun planedon li portis nin. Estis frumatene kaj
ni estis en vilaĝeton meze de vasta ebenaĵo. Verŝajne ĉiuj dormas, eĉ
bestoj, ĉar estis neniu sono. Ni triope marŝis trankvile laŭ stratoj,
ĝis kiam ni atingis grandan placon. Ili du portis ĉapelojn kaŝi siajn
orelojn, kiuj estis tro rondaj kompare al tiuj miaj kaj, kiel mi poste
vidis, tiuj de la vilaĝanoj. Ĉu ili estis miaj prauloj? Mi vere estis
ekscitita al la penso.
Ni vidis vagabondon, kiu dormas sur benko. Li vekiĝis je nia alveno,
kaj demandis.
—Saluton, stranguloj! El kiu parto vi venas?
—Ni venas el Romeno, amiko, plej bela kaj fora parto
de la mondo.
Lia pokera vizaĝo diris al ni, ke li ne scias kie diablo estas Romeno,
kaj poste diris al mi Herberto, ke ankaŭ li ne scias.
—Vi alvenas tro frue. Neniu ellitiĝos antaŭ du horoj,
almenaŭ.
—Kial vi dormas surplace?
—Mi ne havas domon. Mi estas komforta ĉi tie. Ankaŭ
estas tre lume, kaj se venas leono, kutime oni pafos sagojn el domoj.
—Ĉu leonoj sovaĝaj estas liberaj?
—Ho, jes. Oni neniam sukcesis kapti leonon. Ili estas
liberaj aŭ mortigitaj de sagoj. Ankaŭ estas aliaj bestoj, sed ili ne
kuraĝas veni ĉi tie. Nur leonoj, kaj tre malofte.
Iom post iom la vilaĝanoj aperis kaj marŝis al siaj aferoj, fojfoje
ĵetante alrigardon sur nin, stranguloj kiuj parolas al vagabondo. Sed
persono venis demandi al ni ĉu ni estas la senditoj de la dioj helpi
ilin pri leonoj. Temis pri la vilaĝestro.
—Jes, ni petis al niaj dioj sendi al ni kapablajn
ĉasistojn, por ke ili liberigu nin pri sovaĝaj leonoj. Ili kaŭzas multe
da mortintoj ĉiujare.
Laŭ lia rakonto, leonoj ne estis similaj al tiuj de Tero aŭ Klato, ĉar
ili ne havis hararon, kiel teraj, kaj estis multe pli grandaj ol teraj
kaj klataj. Mi legis rekte el lia menso, ke la leonoj estis vere grandaj
kaj flavaj, senhararaj. La kompatinda vilaĝestro vidis leonon iam preni
infanon kaj forpreni lin for por manĝi lin plezure.
—Herberto, ĉu vi konis pri leonoj?, —demandis mi al li
poste.
—Ne. Mi rekomendis al vi pri viaj armiloj por ke vi
fartu pli komforte, sed mi ne antaŭvidis pri bestoj danĝeraj ĉi tie.
—Ci tie. Kie estas ni?
—En planedo Zenzum'.
Zenzum... Tion mi konas.
—Zemzum... Konata de mi, sed mi ne bone memoras.
—Jes, klatanoj starigis kolonion ĉi tie, kiam vi
konkeris spacvojaĝon.
—Ĝuste.
—Sed tiu ĉi vilaĝo ne plu estis. Fakte ĝi kaj najbaraj
vilaĝoj malaperos post kelkaj jardekoj..., do se vi faras ion ĉi tie, vi
ne ŝanĝos estonton. Almenaŭ tiun vian.
Sed li eraris, kiel ni estas vidontaj.
En tiu momento ni vidis spacoŝipon veni el ĉielo kaj surgrundiĝi
lante. Ni marŝis saluti ilin, sed leonoj estis pli rapidaj. Kiam ili ĵus
venis sur la grundon, kvar leonoj jam ĉirkaŭas ilin, du personoj en
spacvestoj. Unu el ili prenis pistolon kaj pafis al plej proksima leono,
sed ne povis vundi ĝin. La besto faris teruran grumblon, kaj tiumomente
Karin' pafis lin kaj mortigis lin tuje. Mi prenis mian armilon kaj pafis
alian, kiu simile falis mortinta dum Karin' pafis trian. La kvara
forkuris savi sian vivon.
—Saluton!, —diris mi kun mangesto, dubante, ĉu ili
komprenus min.
La viro faris similan geston kaj diris ion, kion ni ne komprenis.
Tamen, mi vidis en lia menso, ke ili estas dankemaj. Ankaŭ, ke ili ne
esperis trovi pli avangardan specon ol tiu sia, kaj tamen estis bone, ke
ni savis liajn vivojn de la leonoj. Post kelko da duonsurda konversacio
(fakte mi interkomprenigis unu la alian pro miaj telepatiaj rimedoj, sed
vortojn mi ne komprenis, nur imagojn mensajn), ili decidis reiri en
ĉielon, eble al pli granda ŝipo diri al siaj superuloj, ke tiu planedo
ne taŭgas, ĉar estas pli avangarda speco. Fakte, ili serĉas planedon
vivi.
—La problemo, —diris Herberto al mi kiam ili jam
foriris, —estas ke zenzumanoj estas necivilizitaj ankoraŭ, kaj tiuj
vizitantoj koloniigintus ilin, se vi ne intervenus. Eble zenzumanoj
vidintus ilin kiel la ĉasistoj, kiujn siaj dioj sendis al ili, se ili
sukcesintus uzi aliajn armilojn kaj mortigi leonojn.
—Mi vidis, ke ili serĉas novan planedon ĉar tiu sia
mortos post nur kelkaj jarcentoj pro problemoj en sia stelo. Eble tiu
raso malaperos pro tio.
—Ne, mi scias, ke ne.
—De kie vi scias tio, Herberto?
—Herberto, —interrompis nin Senda' tiumomente, —mi
kredas, ke mi vidis tiun genaron antaŭe, —ŝi diris montrante analizon
pere de maŝineto, kiun ni portas en niaj esplorajn ekskursoj.
—Vi pravas, —li diris kun granda rideto.
—Kio?, —diris mi.
—Ankaŭ vi vidis ilin, Pol'. Vi forpuŝis ilin for de la
planedo Fero.
—Kio? Ĉu ili estas hurloj?
—Prahurloj. Ili serĉas planedon de mil jaroj nun, kaj
ne trovos ĝin ĝis kiam vi, Pol' kaj Senda', helpis ilin trovi Novhurlon.
—Sed..., sed..., —balbutis mi, —mi ĵus ŝanĝis
historion! Vi diris al mi, ke tio ne eblas!, —mi plendis.
—Ne, mi ne diris tion. Mi diris, ke la estanto estas
la rezulto de tio, kion oni faris en la estinto, sendepende de la
naskiĝtempo de la farinto.
—Aha', —intervenis Senda'. —Do ni malebligis, ke
hurlanoj forviŝos zemzumanojn kaj do ili devas daŭrigi sian serĉadon
kvin jarcentojn pli. Mi kompatas ilin...
—Jes, vi malebligis tion dufoje. Vi estas
malhurlanoj... Bone, ke vi finfine helpis ilin. Sed pro tio, ke ili ne
emis invadi Zumzumon, ili finfine atakis Feron, kaj holoj petis vian
helpon, kaj vi, pacemaj estaĵoj, prenis la aferon en viaj manoj, kaj
forpelis hurlanojn per lerta strategio. Poste vi helpis hurlanojn mem,
kaj invitis ilin en vian Interstelan Federacion. Sen vi tiu federacio ne
ekzistus, kaj holoj ankoraŭ kredus, ke la universo finiĝas je la
horizonto, kiun ili vidas de sia loko...
—Sed kio okazintus, se ni ne venis?
—Nu, fakto estas, ke vi venis. Sed se vi decidintus ne
veni, eble alia persono venintus, kaj hurlanoj ankaŭ ne venus. Aŭ leonoj
mortintus hurlajn esploristojn...
—Ho. Sed diru al mi, Herberto, kiu estas via planedo?
—Mi loĝas nun en Sumsunt', cent mil lumjarojn for de
via Fero. Sed, jes, vi kaptas la ideon.
—Ĉu vi invitis ulojn de aliaj specoj veni ĉi tie?
—Jes. Dek venis, entute.
—Mi vidas... Pro tio la vilaĝestro parolis pri "la
dioj".
—Ili vidas nin kiel dioj, certe.
—Sed, tiam, vi celis forpeli la hurlanojn.
—Ne, mi ne sciis, ke ili venus ĉi tie. Sed Sumsunt',
estis iam kolonio de Zenzum'. Tiuj homoj, kiujn vi vidis en la vilaĝo
estas vere miaj prauloj. Pro tio mi emas veni ĉi tie, eĉ se mi ne
parolas al ili.
—Sed vi diris, ke la vilaĝo malaperos post kelkaj
jaroj.
—Jes, sed kelkaj translokiĝas, estas vilaĝoj laŭ la
tuta planedo. Vilaĝoj aperas kaj malaperas, sed zenzumanoj ne malaperas.
Ili atingos spacvojaĝon post tri jarcentoj, kaj havos imperieton, kiu ne
multe daŭros, sed tamen lasos spuron en la universo. Kiel mi, ekzemple.
—Hurlanoj mortintus zenzumanojn, se ili iam prenus la
planedon.
—Eble. Aŭ ili miksiĝos kun ili. Kiu scias?
—Vi scias, ja.
—Jes, —li ridis. —Vi estas tro inteligenta, por ke mi
trompu vin, Pol'. Fakte ili neniam miksiĝis. Hurlanoj ne plu venis ĉi
tie. Estas tiom multe da planedoj en la universo, ke ili ne perdas multe
da tempo kun netaŭgaj.
—Do vi celis ŝanĝi la estonton. Kaj uzis nin helpi
vin.
—Ne, tute ne. Ni sumsuntanoj, serĉis nian originon,
kiel eble ĉiu speco faras, kaj mi finfine trovis ĝin ĉi tie. Sed mi ne
ŝatis konstati, ke dum ili estis ankoraŭ en prahistorio, kelkaj najbaraj
planedoj jam havas spacvojaĝon, kaj tio povus fari problemojn por ili.
Mi scias, ke ili sukcesis pluvivi ĝis kiam ili havis spacvojaĝon kaj
kolonii mian planedon, sed mi pristudas la tutan procedon. Ĉu vi ne
farus same pri Klato?
—Eble, sed mi akceptas aferojn tiel, kiel ili estas.
—Jes, sencohava klatanino. —li primokis.
—Jes, —mi ridetis. —Sed vi jam vidis min ĉi tie...
—Vere.
—Do vi sciis, ke mi volos veni.
—Jes.
—Interese. Ĉu mi venis ĉar vi nepre devas naskiĝi kaj
veni ĉi tie vidi min?
—Ne, Pol'. Mi ekzistas sendepende ĉu vi venis, ĉu ne.
Vi decidis tute libere veni. Tamen, veras, ke vi helpis savi mian
specon. Vi estas mia prapatregino. Mia planedo ŝuldas multe al vi kaj al
Karin'.
—Ne. Vi ŝuldas nenion al ni, Herberto. Karin' kaj mi
nur faris tion, kion ni devis fari. Ankaŭ ni ne forviŝis ilin el via
originala planedo.
—Ne, prave, vi simple vidigis ilin, ke sur tiu ĉi
planedo estas speco multe pli disvolvita ol ili estas, kaj ke la ĉi tiea
reganta speco havas armilojn multe pli povaj ol tiuj iliaj, kiuj povas
mortigi sovaĝajn bestojn, male al tiuj iliaj.
—Tiu sencas, jes. Sed revenante al ŝipo, ĉu ni venis
ĉi tien per ŝipo?
—Ne. En la estonteco oni ne plu uzas ŝipojn. Oni ne
plu ĝuas la vojaĝon, sed la celon.
—Estonteco... Ĉu mi povos kontakti vin tra tri mil
jaroj, Herberto, se mi bezonas vin?
—Mi devas konfesi mensogeton al vi, Pol'. Vere ne
estas tri mil jaroj en vian estontecon, kiam mi vivas. Mi diris malpli
grandan nombron por ne timigi vin. Eble nun mi jam povas diri al vi...
—Kiam vi naskiĝis, Herberto?
—Post du milionoj kaj duono da jaroj post vi, Pol'.
—Estas multe... —Senda' kaj mi rigardis unu la alian,
kaj poste al Herberto.
—Sed mi lasos al vi ilon, por ke vi povos kontakti min
tra la tempo kaj la spaco, kiam vi bezonos min. Tio estas la malplej
grava afero, kion mi povas fari por mia prapatrino, la bopatrino de mia
raso.
Tiun momenton Herberto montris al mi sferan, ruĝan objekton, dirante:
—Se vi premas tiun globeton tiumaniere, —li montris la
movon: per fingropintoj li prenis la globon kontraŭ la puco. —mi scios,
ke vi bezonas min. Vi eĉ povas paroli al ĝi kaj mi aŭdos vin kaj scios
pri tio, kion vi bezonas. Kaj se mi ne povas veni, mi sendos iun.
Mi rigardis al Senda'. Ŝi diris nenion, ĉar ŝi miris tiom multe, kiel
mi mem.
—Mi ne scias kion diri, Herberto. Plaĉus al mi viziti
vian mondon kaj tempon..., sed mi scias, ke mi ankoraŭ ne povas. Mi
ankoraŭ ne pretas.
—Certe, Pol'. Sed vi venos iam, kaj mi volonte kaj
korplene montros al vi mian mondon.
Li prenis Senda'on kaj min per niaj ŝultroj kaj subite ni troviĝis en
la kunvenĉambro de la Simio, nia spacoŝipo.
—Miaj karaj Senda' kaj Pol', mi multe dankas al vi
pro tio, kion vi hodiaŭ (nu, antaŭ kvincent jaroj) faris por mi kaj mia
popolo. Post tricent jaroj ili havos spacoŝipoj. Bonvolu helpi ilin.
Dume vi havas mian atenton kaj dankemon.
Li kisis niajn vangojn, brakumis nin ambaŭ samtempe, kaj poste
malaperis.
—Li vaporiĝis, —diris Senda'.
—Senda'..., ĉu tio okazis?
—Jes, —diris ŝi, montrante la ruĝan globeton de la
sumsuntano, —jen atesto.
prizorgu pri via Mi observis la sferon atente, kaj sciis, ke estas du
milionoj kaj duono da jaroj en teĥnologio tie, en tiu malgranda objekto.
Senda' pensis tiumomente, ke tio estu nia sekreto.
—Jes, Senda'. Nia sekreto tio estu. Ni du ĉiam sciu
kie ĝi estas.
Kaj nun vi scias ĉion, Polholo. Ni travivis la plej strangan matenon en
nia vivo. Ĝi estu sekreto de ni tri.
Dum ili du estis for, Gonzo oficis
kiel admiralo, ne sciante, ke mi kontrolas ĉion, eĉ se mi ne estas en
Simio, sed sur mia kara grundo, kiu vidis min naskiĝi.
Jes, estis granda plezuro por mi denove trabori la molan feron de mia
grundo kaj solidigi ĝin pere de mia vivanta procedo per kiu mi solidiĝas
en mian trunkon kaj miajn branĉojn, forlasante la gazojn nenecesajn en la
aeron por ke nubuloj profitos ilin. Sed tiuj ferioj miaj ĉe mia denaska
planedo ne malebligas, ke mi kontaktu kun mia ŝipo ĉiutage kaj ricevu
informon pri tio, kio okazas. Dum mi ne estas surŝipe, komputilo kaj
riparistoj zorgas pri ĉio, sed aferoj difektitaj devas esti riparitaj
permane, kaj riparistoj ne ĉiam povas alveni al loko necesa ĝustatempe.
Mi, male, estas ĉie samtempe pere de sensiloj, kaj relajsoj. Domaĝe mi
devis fortranĉi kelkajn el ili por reveni al mia alia hejmo, la Simio, sed
dum kelkaj monatoj, fakte jaro, mi estis denove en mia planedo.
Sed ĉio pri mia malproksima deĵorado pri nia ŝipo ne estis videbla al
Gonzo aŭ aliaj teranoj kaj klatanoj, kiuj deĵoras en la ŝipo dume. Tamen,
mi parolis al li ĉiun tagon, eĉ se mi kuŝis sur la surfaco de mia planedo,
pere de radio. Jam estis jaro de kiam mi ekferiis, kaj mankis al mi movo
kaj aventuro. Mi trovis, ke mi disvolvis soifon por kontakto kun aliaj
specoj, kiujn mi povus helpi kontraŭ ties malamikoj, kiel hurlanoj, aŭ
helpis ilin, kiel ni faris al hurloj mem, evolui kaj esti utilaj al aliaj.
Jes, tiu invento de Tero kaj Klato, krei Federacion Stelan, estas tre bona
ideo por ke neniu speco inteligenta malaperos el universo. Nia vivmaniero
integrigi, kaj ne konkuri, aliajn specojn inteligentajn estas tre utila
kaj enriĉiga, kiel ni pruvis aliĝante en ununuran civilizacion
multekulturan ni, holoj, kaj simioj, hidrurgoj kaj nubuloj, kiel Feran
Kulturon.
Kiam Pol' kaj Senda' revenis el sia stranga ferio (poste Pol' informis
al mi, ke vere estis misio kaj aventuro en la pasinto), ni devis patroli
nian spacon, kiu inkluzivis nian stelsistemon kaj ceteron de nia galaksio,
kaj batalŝipo Unu
anstataŭis nin orbite de mia planedo.
—Kiu estas tio? —demandis subleŭtenanto Keiko Urikami',
notante strangan punkton verdan sur ekrano en komandoĉambro. —Ŝajnas homo.
—Homo ne povas esti en spaco sen kosmovesto, —asertis
mi, kiel
Miĥaelo
Pruvski', zorganto pri tiroradiaro. —Ĉu mi tiru kaj metu en holdon?
—Faru, Pruvski', —respondis admiralino per radio.
Oni metis magnetan radion kaj baldaŭ ni havis ĝin en nia ŝarĝodeko 14ª.
Ambaŭ Urikami' kaj mi eraris kaj pravis samtempe. Ĝi havis homan vizaĝon
kaj korpan formon, sed meĥanikan korpon. Fakte ĝi estis meĥanika objekto,
kiu ŝajnas persono: temis pri roboto, kiu drivas en spacon.
Oni prenis ĝin en grandan ĉambron. Inĝenieroj pristudis la meĥanismojn,
kaj trovis, ke ili estas preter riparado. La cerbo tamen eĉ se venas de
teĥnologio tute ne konata de federacianoj, ŝajnis esti kompleta.
Kompreneble, cerbo (eĉ robota) ne havas moveblajn partojn, sed eĉ se ĝi
ŝajnis nerompita, ĝi ne funkciis.
—Kion fari kun roboto?, —demandis Senda'. —Ĉu estas
preferinde lanĉi gin denove en spacon aŭ ene de stelo?
—Ĝi devas havi interesan historion, —diris ŝipano Ulkin'
Sandoval'. —Eble oni permesos al mi provi ripari ĝin en mia libertempo...
Ĝi povus rakonti al ni tiom multe...
—Faru. Vian tutan tempon vi povas uzi, Ulkin'.
Ŝi rigardis al sia rekta estro, Rolstovo, sed Pol' diris al li:
—Rolstov', ŝi ne plu estas sub via komando. Ŝi reserĉos
pri la roboto, kaj informos rekte al mi.
—Jes, komandanto. Laŭ via ordono.
Tiu pruviĝis esti saĝa ordono, ĉar du monatoj poste Pol' havis tutan
raporton de Ulkin':
—Komandanto, la roboto estas la sola restaĵo de tuta
civilizacio. Iam en planedo Roksio civilizo estis tre avangarda kaj socio
estis zorgata de robotoj kiel ĉi tiu, kaj homoj ne devis labori, sed ili
zorgis pri kulturo kaj arto. Bedaŭrinde iam aperis eksterroksanoj, kiuj
submetis ilin al terura milito. Pro tio, ke roksoj neniam okupiĝis pri
malagrablajn aferojn, robotoj devis zorgi pri la milito. La invadintoj
estis pli bonaj strateguloj, kaj robotoj malvenkis ĝin. Poste, ili
eksplodigis la atmosferon de Roksio, kaj poste anstataŭigis ĝin de siaj
propraj gazoj, kaj uzadas de tiam la planedon, kiel sian propran.
—Malgaja rakonto, Ulkin'. Kie estis Roksio?
—En cerbo de roboto mi trovis la koordinatojn, sed ni ne
komprenas la sistemon, kiun ili uzis.
—Kiel vi povis kompreni tion, kion la roboto rakontis al
vi?
—Fakte ĝi ne parolas, ĉar ĝi ne estas konscia,
admiralin', sed mi trovis la datenojn kaj tradukis kun 90% de akurateco.
—Do ĉu vi opinias, ke ni povos paroli al ĝi?
—Eble, kun tempo. Sed tamen, ni povas elpreni multe da
informo el roboto, eĉ se li neniam funkcias denove. Ŝajnas, ke la
datenbanko de roboto estas vasta.
—Ĉu la roboto moviĝas per si mem?
—Ankoraŭ ne, admiralino. Mi kredis pli prudente serĉi
informon eĉ el ĝi mem, ĉar robotoj povas esti danĝeraj.
—Jes, vi bone faris.
—Tamen, la procedo bezonas tempon, ĉar mankas multe da
informo, eble pro tio, ke la roboto ankoraŭ ne konscias.
—Mi legis, ke en kelkaj planedoj robotoj estas
enŝaltitaj de paŝvorto, kaj ankaŭ malŝaltitaj de alia paŝvorto.
—Ha? Jes, tio estas sencohava. Nia problemo estas, do,
diveni la ĝustan paŝvorton. Kaj aldona problemo, ĉu ni povas fidi tian
roboton, kian ni ankoraŭ ne konas...
—Jes, prave. Eble ni povos enketi. Eble la komputilo
scias kiumaniere trovi paŝvortojn.
La komputilo, tio estas, mi, silentis. Oni ne esperas ke komputilo
konversaciu kun ŝipanoj, kvankam ni devas ĉiam esti preta disdoni
informon.
—Komputilo!, —diris Ulkin' subite, —ĉu vi scias
paŝvorton de robotojn?
—Mi ne povas helpi vin multe. La eblecojn estas
senlimaj. Tamen, provu Asimov.
—Kial tiu vorto, Asimov?
—Li estis, —diris mi, —tera scientisto kaj verkisto, kiu
inventis positronikan cerbon por robotoj kaj ankaŭ la tri regulojn bazajn
de roboto.
—Kiuj reguloj?
—Nome: 1 ne vundu personon; 2 ne
malobeu personon, se tio ne kontraŭdiras 1; kaj 3 prizorgu
pri via funckieco, se tio ne kontraŭdiras 1 aŭ 2.
~Interese~, telepatiis min Pol'. Ni,
kulturoj senrobotaj neniam povus pensi pri tio. Tiu Asimov devis vivi en
socio, kiu timis multe la nekonaton...
~Jes, vi pravas. Sed kion fari?
Pol' respondis per subtila rideto.
—Bone, Ulkin',—ŝi respondis finfine—Ni provu. Komputilo
povas sendi al vi centojn da kutimaj paŝvortoj, kaj eble estos inter ili
tiu, kiun vi bezonas.
La ŝipanino pasigis multajn tagojn provante la paŝvortojn, per kiuj mi
provizis al ŝi. Fakte mi donis milojn, sed mi lasis ŝin sola kun la
roboto. Nur kiam mi konstatis, ke ŝi jam lacas kaj estas en malalta
animstato mi venis per solida holografio paroleti kun ŝi pri nia projekto.
Mi elektis aspekton kiel kvindek jaraĝan, patreskan homon, maldikan, kun
malmulte da haroj sur mia kapo kaj komprenema rideto. Mi multe aŭskultis
ŝin, eĉ se mi scias pri ĉio, kion ŝi jam konas pri la roboto. Tio utilis
al mi pri tio, kion ŝi konsideras grava. Mi vizitis ŝin mallonge kelkajn
tagojn dum semajnoj, ĝis kiam mi aŭdis ŝin diri finfine:
—Eŭreko! Mi trovis ĝin! —Mi venis rapide per tiu
patreska, komprenema formo, kaj eniris la ĉambron kvazaŭ mi hazarde
preterpasas la pordon kaj aŭdas ŝin.
—Kio okazas, Ulkin'?
—Mi jam solvis la problemon! Jes, la vizaĝo de la roboto
havis novajn trajtojn: ĝia buŝo malfermiĝis, kaj de ĝi venis bruo dum ĝi
movis, kaj ni aŭdis profundan, laŭtan voĉon, kiu diris:
—Kia estas la problemo, kiun mi devas solvi?
—Diru vian nomon, —Ulkin' diris ekscitita kaj ĝoja.
—Mi estas Roberto16.
—Ĉu via nomo signifas ion?
—Roberto estas modelo. Unu estas serio, kaj ses estas
individua identigilo ene de la serio kaj modelo.
—Ĉu vi havas vortojn por enŝalto kaj malŝalto?
—Jes, mi havas.
—Diru unue por enŝalto.
—Estas kvar:
Kelto,
anaso
kaj
Izaako,
aldone al tiu, kiun vi ĵus diris.
—Mi diris kelkajn. Kiu estas la bona?
—Fulmotondro. Ĝi signifas, ke vi
deziras aliri mian bazan sistemon por eble ripari ion. Ĝi estas vorto de
meĥanikisto, kaj neniu devas scii ĝin, nur meĥanikisto. Sed mi vidas, ke
ne vi estas tia.
—Aliri..., por kio?
—Ĉion ajn. Riparistoj faras tion, kaj mi ne povas ne
diri ion ajn, kion, oni demandu min. Pro tio, kaj nur pro tio, mi diris al
vi miajn paŝvorton, kiun vi povas ŝanĝi nur se vi aliras min pere de tiu
mastra paŝvorto.
—Ĉu estas diferenco inter la aliaj tri?
—Jes: anaso signifas, ke mi devas zorgi pri infano;
kelto, pri plenkreskulo, kaj izaako, ke mi devas helpi pensi mastron.
—Ĉu mastro?
—Jes, mastro estas la persono, kiu enŝaltas min pere de
paŝvorto.
—Sed ĉu ĉiu povus iĝi mastro via?
—Ne. La unuan fojon, kiu oni enŝaltas min per tiu vorto,
mi diras apartan kodon por ke mi algluu al volo de mastro. Tion ne
funkcias kun aliaj, eĉ se oni diras la korektan vorton. Tio funkcias
escepte por meĥanikisto. Per uzo de tiu vorto, oni povas eĉ ŝanĝi
paŝvortojn, kaj ĉion alian. Mi jam notis vian voĉon, kaj se vi uzas la
mastran vorton venontfoje enŝalti min, vi iĝos mia mastrino.
—Kaj via paŝvorto por malŝalto?
—Estas nur unu, kaj se mastro vekis min, nur mastro
povas halti min. Alikaze ĉiu povas malŝalti min. La vorto estas Kafka,
—li diris, kaj ĝi haltis tute kaj komplete.
—Fulmotondro, —diris la virino.
—Saluton, mastrino, —reagis la meĥanismulo. —Ĉu vi
deziras ŝanĝi mian mastran vorton?
—Notite, mastrino. Saluton. Mi bedaŭras, ke mi ne povas
movi. Se mi povas helpi vin tiel, diru pri kio temas.
—Ĉu vi havas internan horloĝon?
—Mi havas.
—Kiom da tempo pasis, de kiam vi ekfunciis unuafoje?
—Sep cent dekkvar jaroj, tri monatoj, kvin tagoj kaj
du
horoj.
—Sur kiu planedo?
—Roksio, —ĝi diris per rompita voĉo.
—Ni scias, —diris mi pere de mia holografia memo —ke ĝi
estis detruita de malamikoj. Kiuj estis ili?
—Ili nomis sin wondoj. Ilia denaska planedo eksplodis
pro astronomia problemo. Multaj el ili pereis, sed kelkaj dekoj da miloj
da ili eskapis pere de siaj spacoŝipoj. Ili serĉis novan sidejon dum multe
da jaroj, kaj ili finfine trovis Roksion. Ilin ne haltis la fakto, ke jam
estis enloĝantoj tie. Ili kalkulis, ke per nova atmosfero ili povus vivi
tie, kaj eksplodigis la atmosferon denaskan el la planedo, kaj poste kreis
novan kongruan kun sia biologio pere de sia disvolvita teĥnologio.
—Ĉu robotoj estis detruitaj de ili?
—Mi ne scias. Kiam miaj mastroj vidis, ke la milito
venas ili enŝipiĝis en privatan veturilon kune kun tri aliaj robotoj. La
familio fuĝanta estis gepatroj kaj kvin gefiloj.
—Kio okazis?
—Ni orbitumis la planedon ĝis kiam ni vidis, ke la aero
eksplodis. Mastro konstatis, ke ili ne plu povos vivi en sia planedo, kaj
sekve nia ŝipo celis alian planedon, for de nia sunsistemo. Pasis jaroj,
kaj la familianoj mortis unu post la alia, ĝis kiam nur la patro restis
viva. Li estis sola dum multe da jaroj, kaj kiam ni robotoj difektiĝis, li
vidis eliron savi sian kulturon, lingvon kaj eble ankaŭ sian tradicion...,
eĉ se li ne sukcesis savi siajn familion kaj genojn....
—Kion li faris?
—Mastro Paskval' sukcesis ripari min.
—Ĉu li havis novajn partojn por ripari vin?
—Preskaŭ. Unue li profitis partojn de ni kvar robotoj
por fari ununuran novan.
Poste, li programis la centran ŝipkomputilon por operaciumi nin du.
Fakte li metis sian propran cerbon ene de tiu mia.
—Kio?! Ĉu vi estas Paskval'?
—Ne ekzakte. Lia ideo estis, ke antaŭ lia biologia cerbo
putriĝos, li devis translokiĝi siajn konojn kaj konscion en mian
artefaritan cerbon. Kaj liajn konojn mi ja havas, sed lia konscio
perdiĝis, mi ne scias kial. Li pretigis ĉiun matematikon kaj fizikon
necesaj por la afero tute klare, sed io fiaskis, tiel ke kiam mi vekiĝis,
mi vidis, ke mi ankoraŭ estas mi, kaj li kuŝas mortinta apud mi.
—Kion vi faris poste?
—La sistemojn garantii vivon biologian en la ŝipo mi
malŝaltis ĉar neniu vivulo restis tie. Mi sendis la korpon de mia mastro
sur stelon proksiman, same kiel li faris kun siaj familianoj, kiam ili
mortis. La sopiro de mia mastro daŭrigi vivon, civilizon kaj kulturon
roksajn sur nova planedo ne plu eblas, kvankam la du lastaj kuŝas ĉe mia
cerbo.
Al mi surprizis tion, ke mi ne vidis antaŭe. Certe devas esti nova
tavolo en la datenbazo de la roboto, kiun mi ne vidis, aŭ eble ĝi ne
aperis ĝis kiam paŝvorton ni aŭ ĝi diris en sia rakonto... Mi sondis ĝin,
kaj vidis, ke estas tuta nova kulturo sub tiu alia, kiun mi kopiis en la
datenbazon de nia ŝipo. Do, mi tuj komencis kopion de la roksa historio,
kulturo kaj aliaj trajtoj de ties civilizo.
Sed ne pro tio Roberto ĉesis informi nin.
—Sed ŝajnas al mi, —diris Ulkin', —ke vi estas Paskval'.
Kial do vi referencas Paskavlon kiel li?
—Ĉar mi vere ne estas li. Li provizis al mi per sia
vivo, siaj memoroj, siaj sentoj, kvankam mi ne havas lian konsciencon. Mia
esenco ne estas li, sed mi, multe pli aĝa ol li estis. Eĉ liajn sentojn mi
havas, sed lia konscienco perdiĝis, mi suspektas, ke ekster mi, kvankam mi
povas erari...
—Kaj kio okazis poste, kiam vi estis sola en tiu
spacoŝipo? Kial ni trovis vin meze de profunda spaco?, —redemandis Ulkin'.
Vere tio pensigis min, ĉar ankaŭ mi vojaĝas en spacoĉipo, kaj miaj
kunantoj povus morti kaj mi resti sola... Ne, la penso ne bonfartigis min
multe.
—Mia ŝipo paneis iom post iom. Roketoj kaj ŝtonetoj
trafis ĝin, kaj traboris la ŝelon, kaj muro post muro detruiĝis kaj
falis..., ĝis nova ŝipo trovis mian.
—Ĉu vere?
—Nu, komputilo en ĉesis sendi aŭtomatan helpopetantan
mesaĝon, kaj poste mi mem devis klarigi al ili, ke la ŝipo paneas. Ili
sendis kelkajn ŝipanojn, kiuj preskaŭ mortis, ĉar nia vivsistemo ne plu
funkciis. Ili revenis kun pli sekura vestoj, kaj baldaŭ komprenis, ke la
sola profitebla afero en la tuta ŝipo estas mi, do ili prenis min en sian
ŝipon kaj eksplodigis mian ĉar ili diris, ke ĝi iĝis mortokaptilo. Poste
ili riparis min, kaj donis al mi ion fari.
—Kia estis via vivo en la nova ŝipo?
—Ili proponis, ke mi servos en kafejo kaj restoracio.
—Ĉu vi servis tie bonorde?
—Mi servis.
—Kiel nomiĝis via nova spacoŝipo?
—Kalambur113.
—De kiu planedo venis la ŝipanoj?
—Ili venis de planedo Sostrent', stelo 400C, alidirite
Kasandra.
Mi kontrolis en la datenbanko de Simio, kaj mi trovis: tiu stelo estis
tri lumjaroj for de ni. Sostrent' estis detruita en milito inter du
imperioj ne plu ekzistantaj. Post detruo de la koncernaj planedoj, la
supervivuloj ekstermis unu la alian ĝis kiam ili estis finfine absorbitaj
de aliaj kulturoj tute fremdaj al ili du. Tamen, restas nur 200
individuoj, el pli ol ses bilionoj da personoj.
—Kio okazis al Kalambur113?
—Detruita en milito.
—Kiom da ŝipanoj estis en la ŝipo?
—Du mil.
—Ĉu ili ĉiuj mortis?
—Mi supozas, tamen ne scias.
—Kio okazis?, —demandis Ulkino.
—Mi servas drinkaĵon al juna ŝipanino, Delta, kiam
subite mi aŭdas grandan bruon kaj ferdeko kaj muroj malaperas. Subite mi
estas sola en spaco ĉirkaŭita de karnaj kaj metalaj pecoj ĉie ajn ĉirkaŭ
mi per diversaj rapidoj. Pro tiuj rapidoj, iom post iom la restaĵoj de
ŝipo kaj ŝipanoj malaperas for kaj mi estas sola meze de spaco. Pro tio mi
povas fari nenion, krom diri mian malŝaltigan vorton, kaj ĉesi funkcii,
ĝis kiam oni vekos min denove, mastrino.
—Ulkin', —diris mi, —eble ni jam povas ŝalti la
meĥanisman parton de nia roboto. Ĝi ne ŝajnas danĝera kaj aldone
ĝi ĉiam estas unu vorton for de malŝalto.
Ŝi aŭtomate tuŝis sian personan armilon. Poste ŝi ridetis kaj ruĝiĝis. Mi
streĉis ŝian ŝultron kaj ridetis al ŝi dum mi diris:
—Mi komprenas. Timo estas terana trajto.
Pro tio, ke ni ne sciis pri la problemoj de la roboto moviĝi, inter ni du
portis ĝin al ateliero kaj vokis inĝenieron kaj montris al li la planojn,
kiujn la roboto donis al ni antaŭ Ulkin' sendis ĝin dormi denove. Li
pristudis ilin kaj provis la relajsan sistemon kaj ties motorojn, kaj
diris al ni, ke li povus ripari la roboton, sed li devas uzi kelkajn
tagojn, eble semajnon, fini la taskon, ĉar endas fabriki multajn novajn
pecojn.
Sed inĝeniero Tellem' ne pravis: post nur tri tagoj ni vidis, ke
Roberto16 jam moviĝas per si mem. Li ankoraŭ ne povis fari pezan laboron,
sed tamen li povis marŝi kaj fari delikatajn laborojn pere de siaj manoj,
kvankam, mi notis, ke ne estis multe da kohero en la agoj kaj paroloj de
tiu maŝina individuo. Ĝi diris, ke li povas ripari sin poste, kiam ni
dormos, sed Ulkin' insistis malŝalti ĝin ĉiam, kiam ŝi ne estas kun li.
Jes, mi ade konstatas, ke teranoj estas iom paranoidaj...
Dum kelkaj horoj ni parolis kun Roberto, ĝis kiam Ulkin' diris, ke ŝi
estas laca, kaj ni tri iris dormi...
Sed kiam ŝi jam dormis, mi revenis al roboto.
—Diru al mi, Roberto, —demandis mi —ĉu via kreinto donis
al vi animon?
—Ĉu animo? Mi ne komprenas...
—Vi parolas tiel delikate, kiel spirita persono. Tamen
vi moviĝas kiel simio.
—Vi pensigas min... Mi ne scias, vere, kio animo estas.
—Teranoj kaj klatanoj kredas, ke iliajn korpojn movas
spirito, forto ne materia, kie kuŝas iliaj konscioj, kaj kiu je la momento
de morto tiuj spirito iras al Dio, la superregata konscio de la Universo.
—Ho, jes, mi havas konscion. Eble tio estas mia animo...
—Ĉu vi legis poemojn?
—Jes. Mi konsultis la bibliotekon de mia dua ŝipo,
Kalambur 113.
—Ĉu vi memoras multe pri la literaturo de ties societo?
—Jes. Preskaŭ tuta.
—Kiu estis la plej grava verko en literaturo sostrenta?
—La muelilo de Treno.
—Ĉu ĝi estis novelo, poemo, teatraĵo..?
—Estis kaj la du unuaj: dek mil versoj rimintaj, kiuj
priskribas longan rakonton pri amo, kreo kaj morto.
—Ĉu ĝi estas religia libro?
—Ne. Ankaŭ ne historia. Je la komenco, la aŭtoro
konfesas, ke nenio rakontota vere okazis, sed ĝi estas fantazio por
plezuro kaj pasigi la tempon.
—Estas domaĝe, ke tio perdiĝis.
—Ne perdiĝis. Ĝi estas ĉi tie, —li tuŝis sian kapon.
—Ĉu vi povas diri al ŝipkomputilo por konservado?
—Volonte.
Sed estis alia stranga afero, kiun mi konis jam, sed nun scivoligis min:
mi povis legi la penson de la roboto Roberto16! Ĉu li vere estas persono?
Nu, mi konfesas, ke mi ne konsideris la penson eĉ unu minuton. Mi simple
konsideris, ke tio estis tre utila. Mi diris la roboton, ke mi devas fari
ion aliloke, kaj mi ĝisis ĝin. Elirinte la ĉambron, mia holografia korpo
disiĝis en aero. La roboto pensis, ke ĝi estas sola, sed mi atente
observis ĝin. Roberto staris tie je la mezo de la ĉambro, kaj intencis
moviĝi, eble ripari sin, sed io malpehlpis tion: subite li memoris la
ĉefajn cent verkojn de literaturo sostrenta. Fakte mi igis ĝin pensi
detale pri tio, kaj mi registris ĉion en la memorbankon de Simio. Tio
estis maniero savi kulturon: mi kaptis ĝian spiriton pere de ĝiaj verkoj.
Ankaŭ mi registris ĝian muzikon kaj pentraĵojn, aŭ almenaŭ ties imagojn.
La kulturon sostrentan mi savis tiun nokton por historio universala. El
nia komputilo mi sendis al centra komputilo federacia en Tero kaj ankaŭ en
Klato, do jam estis tri kopioj de la sostrenta civilizacio kaj kulturo,
inkluzivante tiun en cerbo de la roboto. Tio sekvas el regulo de Federacio
Interstela: kunhavi la tutan informadon pri ĉies kulturo.
Kiam la kopiado estis finita, mi denove vizitis Roberton kaj kafke
malŝaltis ĝin. Tamen, mi ne povis ne demandi al mi mem pri tio, kian
cerbon tiu roboto havas? Telepatio funkcias kun homaj cerboj, ne kun
komputilo. Al tiuj ĉi mi devas konektiĝi pere de ilo, sed kun ŝipanoj tiu
ilo estis iliaj mensoj mem: se estaĵo kapablas pensi per si mem, mi povas
konekti kun ĝi telepatie. Sekve, tiu roboto povas pensi per si mem, ĉar mi
telepatie povas scii pri tio, kio estas en ĝia cerbo, kaj kion ĝi pensas.
Pro tio, jen grava demando: ĉu Roberto estas persono? Ĉu menso produktas
animon..? Ĉu animo ebligas penson? Ĉu penso estas nur funkcio de cerbo kaj
nenio plu..?
—Mi emas pensi, ke jes, Polholo, tiu roboto havas
animon.—Pol' respondis al mi, kiam ni pridiskutis la aferon, iom poste.
—Eble ni demandu al ĝi, —estis pli rekta respondo de
Ulkin'.
La venintan tagon, mi denove trovis la roboton pere de alia, ina
holografia solida formo:
—Saluton, Roberto. Ĉu vi bone dormis lastan nokton?
—Saluton, Ĉu ni konas unu la alian?
—Nu, mi konas pri vi, ĉar vi estas novaĵo en nia ŝipo,
sed vi ne konas min ankoraŭ, pardonu, Rob'. Ĉu mi rajtas nomi vin per
mallongigo Rob'?
—Kaj vi estas..?
—Ho, pardonu min denove. Mi estas Hildin', el Planedo
Tero, Stelsistemo Suna.
—Planedo Ter... Jes, ducent kvindek ses diversaj nacioj
sukcesis unuiĝi en iama administracia sistemo turniĝintaj ununura nacio!
—Ŝajnis, ke Roberto ankaŭ konsultis nian komputilan datenbazon...
—Prave. Mi vidas, ke vi konatiĝis kun la historio de mia
planedo.
—Interesa evoluo. El kiu parto de la Tero vi venas?
—Mi naskiĝis en Mogadiŝo, iama ĉefurbo de ruinigita
lando Somalio..., antaŭ mil jaroj. Sed mia patro naskiĝis en Stokholmo,
iama ĉefurbo de avangarda lando, kaj patrino naskiĝis en Rabato, en la
norda parto de Afriko.
—Ho, certe pro tio via haŭto estas pli malhela ol tiu de
Admiralin'.
—Jes, Pol' naskiĝis en alia kulturo, alia planedo,
Klato. Sed ni teranoj estas pli malhelaj, kutime, eĉ se ni venas en
diversaj koloroj. Mia estas pli bruna. Tamen ni ĉiuj estas samkulturaj.
—Interese. Personoj de aliaj planedoj, kiujn mi trovis,
estas pli similajn unu la aliajn.
—Ĉu vere? Mi kredis, ke nur klatonanoj estis tede
uniformigitaj...
—Tio dependas. Aliaj planedoj ne estis sufiĉe saĝaj
unuigi diversajn kulturojn en ununuran. Tie unu subpremis la aliajn kaj
forviŝis ilin, fojfoje eĉ genetike.
—Nu, tio surprizas min. —Fakte en mia denaska planedo,
Fero, la kvar regantaj specoj toleras unu la alian, kvankam ne vere
kunlaboris al sama celo ĝis kiam ni estis atakitaj de komuna malamiko. Nun
estas hidrurgoj kaj nubuloj laborante kune kun teranoj kaj klatanoj, kaj
kompreneble ankaŭ holoj, en niaj ŝipoj...
—En Sostrento nur pluvivis ununura raso.
—Same okazis en Klato kaj en ĉiuj aliaj planedoj, kiujn
mi konas. Kaj vidu, ke la mema ideo pri Federacio de Planedoj fontas el
UNO mem, la Unuiĝintaj Nacioj Organizitaj el Tero.
—El diverseco venas riĉeco, mi vidas nun. Neniu persono
malmankas, certe.
—Interese, ke roboto devis veni el spaco profunda
pensigi min pri tio. Sed diru al mi: kiu estas via kulturo, Roberto?
—Mi venas el kulturo sostrenta, —diris li, nesciante, ke
mi jam konas pri Roksio, kies kulturon mi jam registris dum ĝi ankoraŭ
dormis, sed ĝia datenbanko jam estis atingebla. —Ĉar mi, —daŭrigis li,
—naskiĝis en Sostrent'.
—Jes, mi scias. Estas domaĝe, ke sostrentanoj ne plu
ekzistas.
—Nu, eble ie ajn kelkaj individuoj ekzistas..., eĉ se
pri tio mi dubas. La detruo de la planedo estis kompleta.
—Mi scias, ke Sostrent' malaperis pro milito, sed kiu
okazigis ĝin?
—Mi vere ne scias. Mi deĵoris en drinkejo kaj restoracio
spacoŝipa, kaj eĉ se mi kaptis konversaciojn, vere oni parolis al mi nur
por peti drinkaĵojn. Certe mi estis nenio pli ol maŝino por ili, kaj oni
ne parolas al maŝino. Sed estis diversaj specoj, kies interesoj
konfliktis.
—Domaĝe, laŭ vi la sostrenta kulturo estis inda.
—Ho, jes, kompreneble.
—Mia amiko Polhol' menciis al mi, ke vi parolis al li
hieraŭ pri tiu verko La muelilo de Treno. Kio aŭ kiu estis Treno?
—Treno estis ino, kiu havis muelilon, kie ŝi metis la
sopirojn de personoj kaj fabrikis feliĉon por aliaj. Estas malfacile
klarigi, se oni ne legas la rakonton.
—Bedaŭrinde ne restas ekzemplero de tiu verko.
—Ne. Nur ĉi tie, en mia kapo, —ĝi diris tuŝante ĝin.
Tiumomente Ulkin' venis kaj aliĝis al nia konversacio.
—Saluton. Mi kredis, ke nur Polhol' kaj mi povas paroli
al Roberto...
—Saluton, Ulkin'. Admiralino Pol' ordonis al mi helpi
vin pri tio, ĉar mia fako estas psikologio. Mi pardonpetas, ke mi ne
serĉis vin antaŭ veni ĉi tie, sed mi stulte kredis, ke vi jam estas ĉi
tie. Mi konsultis Polholon, tamen, kaj li diris, ke tio ne ĝenos vin...
—Ne gravas. Mi supozas, ke la admiralino diris al vi la
paŝvortojn...
—Nur unu, Izaako. Ŝi diris al mi, ke mi devas labori laŭ
viaj ordonoj.
—Bone, ne gravas, —diris Ulkin' iom pli trankvila. —Ne
temas pri ordono aŭ hierarkio, sed kunlaborado. Interesan konversacion mi
vidis, kiam mi venis, Roberto16. Vi povus raporti pri la ĉefaj trajtoj de
sostrenta socio, kaj helpi nin koni ilin, kaj tio povas okupi vin dum
kelke da tempo.
—Jes, se vi volas. Mi kredis, ke vi konsiderus tion
perdo da tempo. Kial interesus al vi kulturo, kiu ne plu influos aliajn?
—Vi malpravas: ĉiu kulturo estas interesa, kaj ni povas
lerni el eraroj iliaj, kaj ankaŭ povas profiti al ni sukcesoj iliaj.
—Mi neniam aŭdis pri tio.
—Ankaŭ mi opinias tiel, —diris mi.
—Tiukaze, se ĝi interesas al vi, mi povas eĉ kopii por
ke vi legu per legiloj permanaj.
—Dankon, faru. Tio estos grava aldono al biblioteko de
nia ŝipo.
—Roberto16, —diris mi. —Interkrampe, mi trovas 1 kaj 6
tro malvarma. Kial vi ne ricevas familian nomon?
—Kion?, —respondis ili du samtempe.
—Jes, vidu: mi proponas, ke pro tio ke vi estis tiom da
tempo kun sostrentanoj, via familia nomo povus esti Sostrenta. Kaj pro
tio, ke Ulkin' vekis vin, vi jam povas esti Roberto U. Sostrenta.
—Kial U?
—Nu, vidu, ke en kelkaj kulturoj oni povas intermeti la
nomon de patrino inter persona kaj familia nomo, kaj iusence Ulkin' estis
via patrino, ĉar ŝi insistis veki vin, kaj interesigis pri tio eĉ nian
admiralinon, Polon.
Ulkin' rigardis al mi, amuza. Ŝi estas nur 24jaraĝa, tro juna por havi
tiom plenkreskan filon.
—Mi ne havas problemon. Estu tiel, se kirĉa ne obĵetas.
—Kio?
—Kirĉa signifas panjo en la sostrenta lingvo.
—He, bela nomo. Se mi iam havas filinon, mi nomos ŝin
Kirĉa, sonas bele, —diris Ulkin. —Kaj ne, mi ne obĵetas. Estas honoro por
mi havi trikulturan filon. Mallongige, oni povas nomi vin Roberto U.S.
—Ne, mi ne ŝatas tion, Ulkin'. Mi preferas la nomon
Roberto.
—Do mi havas novan nomon, Roberto U. Sostrenta.
—Kaj mi havas patrinon, Ulkinon, kaj fratinon Hildinon.
Mi estas bonŝanca roboto. Mi neniam konis alian roboton kun familio. Nur
mankas al mi frato.
—Tio pensigas min, Rob'... —diris mi subite. —Ĉu vi
sentas, ke vi estas persono?
—Nu..., mi iom post iom rekonstruas memoron, revenas al
mi diversaj aferoj, Hild'. —diris li mallongigante mian nomon unuafoje.
—Ĉu vere? Ĉu io, kion vi deziras kunhavi?
Li silentis longan momenton, rigardante la plankon. Lia vizaĝo iĝis tre
serioza, eĉ malgaja, kaj finfine li diris ion malrapide:
—Mi sentas, ke mi iam estis persono.
—Ĉu ne plu?
—En sostrenta kulturo robotsistemo estis tre disvolvita.
Personoj amis vivon, kaj kiam organoj de siaj korpoj difektigis ĝis
neutilo, oni anstataŭis ilin pere de meĥanismoj, ĝis kiam praktike ĉiun
organon jam oni anstataŭis, krom la cerbon.
—Do meĥanisma homo. En literaturo tera estas klasika
verko pri tio,
La
meĥanisma homo (
A Clockwork Orange
en ties originala versio).
—Interese. Pri kio temas?
—Persono estas ŝanĝita psikologie ĝis kiam li estas tute
utila al socio. Sed tamen, tio ne estis solvo por li aŭ por socio.
—Do kio okazis finfine?
—Mi ne scias. La fino estas tre malferma. Li kuraciĝis
finfine, sed oni ne scias, ĉu favore al socio aŭ al si. Vere oni ne scias
ĉu lia malsano estis sia geno pro malbono, ĉu la rimedo mem.
—Nu, —diris Ulkin', —sed kio okazus, se la cerbo mem
difektiĝas? Ĉu finfina morto de persono?
—Ho, ankaŭ la cerbon oni anstataŭigis.
—Do persono ĉesas esti...
—Mi ne scias. Povas esti.
—Diru al mi, Roberto: ĉu vi estis persono antaŭ oni
anstataŭis viajn organojn per iloj?
La roboto paŭzis, kvazaŭ ĝi fiŝas ion en sia memoro. Sed mi trovis la
datenon, kiu li ne volis konfesi. Finfine li diris:
—Jes, mi estis Roberto Nkala. Mi vere ne estis
sostrenta, sed ulpja, raso submetita de roksoj antaŭ miloj da aroj. De
kiam mi naskiĝis, mi malamas roksojn. Ili submetis ĉiujn kulturojn en sia
planedo, kaj mortigis tiujn, kiujn ili ne povis sklavigi. Tiumaniere ili
englutis tutajn kulturojn en vastaj sunsistemoj, kaj ili estis vere povaj.
Sed kiam sia imperio kreskis troe kaj iĝis tro vasta, ili ne sukcesis
kontroli ĝin efike, kaj anoj de submetitaj kulturoj komencis ribeli, kaj
estis regreso. Jes..., mi nun memoras: mi naskiĝis el biologia patrino,
sed mia korpo estis malforta, kaj roksanoj uzis mian cerbon kaj personecon
por plifortigi la funkciadon de nova roboto, kiu iĝintos soldato. Pro tio
mia unua gvidlinio estis pluvivi sub ĉiu cirkonstanco. La dua estas
mortigi neroksojn. Sed tion oni kaŝis profunde en mian meĥanismon, tiom
profunde, ke jarcentoj poste tiom, kiom Paskvale' intencis loĝi ĉe mi,
simple ne estis loko. Dum kelke da tempo la personeco de Paskval' kaj tiu
mia batalis, sed finfine mia absorbis tiun de Paskval', kaj li simple
malaperis. Tiu dura batalo daŭris apenaŭ kelkajn sekundojn kaj tamen mi
gajnis jardekojn de vivo kaj kulturo..., roksa. Aldone, tio nuligis miajn
du direktivojn, ĉar Paskval' estis homo de paco, kiu nur volis vivi kaj
protekti sian familion, sian kulturon kaj sian heredaĵon. Kaj poste, laca
pro la batalo kaj la konkero, mia memo falis en la profundon de mia cerbo,
akceptante nur taskojn por roboto dum jarcento. Kaj vi jam scias la
ceteron: mi trovis landanojn de Sostrento kaj adoptis ilian kulturon tiom
komplete, ke mi kaŝis mian originalan, kaj post ilia detruo mi dormis
profunde, esperante, ke neniu vekos min..., tamen vi faris.
—Malgaja resumo...
—Jes. Sed mi ne plu memoras mian propran kulturon aŭ
lingvon. Nur tiujn de malamikoj, kaj poste de miaj savintoj sostrentaj,
kiuj ne plu ekzistas... —Se robotoj povas plori, mi dirus, ke li ploris en
tiu momento.
—Pro tio vi memstarigis denove...
—Kafka, —Diris Roberto. Kaj li haltis tute.
Ulkin' kaj mi rigardadis unu la alian.
—Ŝajnas, ke ĝi ne plu volas vivi.
—Jes. Sed..., kion fari? Ĝi eble havas utilan konon,
kiun ni bezonas.
—Eble. Sed pensu, Ulkin': Ĉu ĝi estas persono? Kaj se
jes, ĉu li havas rajton memortigi? Ĉu ni respektu lian lastan volon?
—Jes, Hildin', —konkludis ŝi. Mi raportos ĉion al
Admiralino Pol', kaj petos ordonon.
—Jes, sed ni scias, kiu la plej etika decido estos, ĉu
ne?
—Jes: li restu en paco. REP.
Dum multe da tempo tiu rakonto pri nia roboto martele pensigis min. Ĉu
vere li estis persono, almenaŭ denaske? Ulpja en sia origino, kaj poste
roksa kaj sostrenta. Eble kun tempo li iĝus tera, klata, aŭ plej verŝajne
federacia. Sed sufero interna kaŭzis lin deziri morton, aŭ almenaŭ
malkonekton. Bedaŭrinde, Roberto Nkala, alidirite Roberto U. Sostrenta
Ulpja ne konsideris, ke pro lia foriro tri kulturoj mortas kun li. Jes, mi
ne povis ne pensi pri tio... Jes, sepcent jara vivo ja meritas ripozon. Ni
mem holoj ne vivas pli, sed Roberto ne konsideris, ke pro tio, ke li
foriras, tri kulturoj mortos kun li. Bedaŭrinde ni ne konas ion ajn pri
ulpjanoj. Ĉu ili ankoraŭ ekzistas?
Kvin jaroj jam pasis. Pol' kaj mi
jam havis longajn konversaciojn pri robotoj kaj nia
roboto; kaj finfine ni atingis duoblan pakton: ni konservos la roboton
en nia ŝipo en loko kie nur ni tri scios, kaj ni neniam rakontos
al iu ajn pri Roberto.
Tio estos nia privata, sekreta afero por Pol', Ulkin' kaj mi mem. Laŭ
tiuj jaroj, multaj aferoj okazis, inter ili la promocio de Ulkin', kiu
en deziris forlasi la Simion, kaj pro tio ŝi estis finfine nomumita
kunkunan kapitaninon de nia ŝipo. Fakte ŝi delonge jam estis la defakta
kapitanino, ĉar Pol' trakti multajn problemojn pri la tuta Floto, kaj
zorgis pri nia ŝipo nur dum sia libertempo...
Baldaŭ post la malapero de nia roboto, ni devis vojaĝi ekster nia
sistemo patroli la ceteran parton de la galaksio, serĉante novajn
kulturojn inteligentajn, lasinte klatan ŝipon Aŭreo vigli pri nia hejmo
kune kun Ruskin', tera.
La spacfloto de Federacio nun havas pli ol mil ŝipoj, kaj pro tio
niaj unuaj leŭtenantoj kaj subleŭtenantoj estas nun kapitanoj komandante
ŝipojn. Ulkin' mem estas subkapitano de Simio, kaj baldaŭ ŝi havos
komandon, kvankam Pol' ofte devas zorgi pri aliaj problemoj tutflotaj,
kaj la vera komando de nia ŝipo regas Ulkin' mem tre ofte.
Pol' havas pli da laboro kunigante la taskojn de la tuta floto,
ĉar ŝi estas ĉefadmiralino kaj spertulino pri spacmilita strategio,
kvankam ŝi neniam renoncis komandi la Simion. La afero estas iom
komplika por ŝi, ĉar niaj ŝipoj estas multe pli rapidaj ol antaŭe, kaj
sekve ni povas patroli pli vastan spacon ol iam en federacia historio.
Pro tio niaj misioj estas multe pli tedaj ol tiam, kiam ni
komencis. Sed antaŭ du semajnoj ni trovis strangan ŝipon meze de spaco,
inter nia galaksio kaj Andromedo. Ni sendis mesaĝon al ĝi, sed neniu
respondo venis. Do, kelkajn esploristojn ni sendis kontakti ilin, kaj
finfine ili sukcesis eniri la navigilon. Tamen, ili trovis neniun vivan
en ĝi verŝajne..., ĝis kiam ili venis en ĉambron, kie estis dek maŝinoj
kun formo de ĉerkoj. Pol' mem vizitis la ĉambron, kaj mi vidis ĉion pere
de ŝiaj propraj okuloj.
Ĉu sostrenta?, mi demandis.
Eble. Sed ni havas spertulon demandi.
Do Ulkin' havis novan mision en tiu sekreta ĉambreto. Ŝi iris en grandan
manĝejon kaj diris al flanka ŝranketo laŭte Ferdekoronkon!,
kaj subite malaperis la pordo de la ŝranketo montrante starantan Roberton!
—PI323910141833!, —diris ŝi.
—Diru, mastrino, —Roberto diris post kelkaj sekundoj.
—Admiralin' bezonas vin. Venu.
—Sed...
—Obeu, Roberto16! Ne uzu vian malŝaltigan vorton. Jen
ordono! Mi mem malŝaltigos vin, se necese.
—Jes, mastrino.
Kiam ili du venis en la strangan ŝipon, ni ne bezonis diri al Roberto
pri kio temas. Li iris al granda meblo, kiu staris apud muro, kaj
malfermis pordeton. Poste li deprenis klavon, kaj ekranon komencis montri
multe da teksto per literoj, kiujn ni ne konis. Li balbutis ion mallaŭte,
kvazaŭ li preĝas. Post dek minutoj, liaj manoj kaj fingroj ŝajnis vivaj,
sendependaj bestetoj de lia korpo, ĉar ni preskaŭ ne vidis ilin. Sed multe
da teksto tiutipa komencis flori en kelkaj aliaj ekranoj, kaj la ĉerkoj
lumiĝis subite en diversaj koloroj. La ŝipo mem komencis lumiĝi per si
mem, kaj ni aŭdis, ke la sistemoj de la ŝipo komencas funkcii denove.
—Malfermu ilin, —ordonis Roberto. Pol' jesis, kaj
ŝipanoj malfermis la dek ĉerkoj.
La roboto premis diversajn klavojn en alia meblo, kaj la stranguloj
komencis respiri malrapide, kaj la koloro de iliaj haŭtoj komencis preni
koloron, brunan koloron.
—Roberto, —demandis finfine Pol'. —Ĉu vi scias tion, al
kiu specoj tiuj individuoj rilatas?
—Mi scias. Mi laboris kun ili iam.
—Ĉu sostrentaj?
—Ne. Du el ili, la plej malaltaj, estas roksaj.
—Ĉu roksaj? Mi kredis, ke vi malamas ilin.
—Ne, ne ĉi tiujn du. Ili estas servantoj de la aliaj ok.
—Servantoj. Kiuspecaj estas aliaj?
—Ulpjaj. —Lia voĉo estis tre emociita. —Pol', vi jam
povas malpreni viajn kapoglobojn: la atmosfero ĉi tie havas 30% oksigeno
kaj 70% heliliumo. Ĝi estas bona por vi, se vi respiras malrapide.
Ŝi kapjesis al siaj ŝipanoj, kaj ili ĉiuj forprenis la kapajn pecojn de
siaj kosmovestoj.
Roberto daŭrigis laboron kun la komputiloj de tiu ĉambro, kaj iom post
iom la sistemoj revenis en siajn funkciojn. La spacoŝipo denove lumiĝis
kaj estis zuma brueto ĉie ajn. Verŝajne ne nur la personoj dormis.
Post du horoj, la ĉerkoj ĉesis zumi, kaj la malaltaj individuoj
malfermis la okulojn kaj sidiĝis. Ili parolis per stranga lingvo, sed
danke al penso de Roberto, mi komprenis ĉion:
—Kie estas ni, mastro?
Ĉi foje la mastro estis Roberto mem!
Li diris al ino:
—Iru al via kapitano.
Ŝi tuj iris, kaj Roberto revivigis lin unue. Dum li revenas en sian
konsciencon, li revivigis la aliajn sep.
—Ĉu ni sukcesis, Roberto?, —demandis Pol'.
—Admiralin', kiam mi venis en la ĉambron, estis nur 20%
de ebleco por ke mi sukcesos, sed nun mi kredas, ke estas 90%. Helpu min.
Mi konstatis, ke la ŝipo jam havas efikan ŝildon, motorojn kaj
vivsistemon, kvankam la teĥnologio, kiun ili uzas estas tre malsamaj al
nia, kaj mi dirus, ke multe pli antikva.
Pol' kaj kelkaj teranoj helpis lin starigi la individuojn, kaj finfine
ili revenis en siajn konsciencojn.
—Kiuj estas vi?, —diris kapitano, kiam li jam konscias.
Evidente, ni ne komprenis lian lingvon, kaj ankaŭ li tiun nian, sed
Roberto produktis la samtempan tradukadon:
—Saluton, kapitan'. Ni estas el planedo Tero kaj Klato,
kaj ni trovis vin meze de spaco. Kie vi iras? Mia nomo estas Ulkin', kaj
jen mia admiralino Pol', konsilanto Polhol', el Fero, kaj kelkaj ŝipanoj
de Simio.
—Koran dankon revivigi nin, Ulkin', Pol', Polhol'. Ĉu
miaj geamikoj fartas bone?
—Jes. Vi ok ulpjaj kaj du roksaj fartas bone.
—Ĉu nur dek?, —li diris kun timo. —Ni estis cent. Certe
okazis io malgaja.
—La pacientoj devas ripozi, Admiralin', —diris Roberto,
kiu nun estas provizora doktoro. —Ni trovos informon en la komputilo de
tiu ĉi ŝipo, Fnkriĉ.
Sen plia ordono pri la afero, Roberto injektis ion en la brako de
Kapitano, kaj li ekdormis kiam nia roboto diras: —Vi ripozu iomete,
kapitano Dmtruck. Mi rakontos al vi poste.
—Raportu, Roberto, —diris Pol' malvarme.
—Pardonu pro la interrompo, Admiralin', sed post kelkaj
horoj ili ĉiuj, —li diris fingrumante la ĉerkojn, —revenos tute
revivigitaj, sed nun ili vere estas tre lacaj post dormi
pli ol kvindek mil jarojn...,kaj pro tio nun ili devas refortiĝi pere de
vera dormo kaj tiuj drogoj, kiujn mi devas injekti en ilin.
Sed raporto devis atendi, ĉar en tiu momento oni informis, ke oni ĵus
trovis du aliajn ĉambrojn kun po 20 ĉerkoj. Roberto sukcesis instrui
ŝipajn doktorojn revivigi ilin, tiel, ke duono de la originala tripulacio
estis savitaj. Kaj tiam, Roberto serĉis Admiralinon diri al ŝi pri tio,
kion li trovis en la komputiloj de la ŝipo.
La raporto de Rob' estis tre longa kaj kompleta: Fnkriĉ estas esplora
sciencŝipo, kiu lasis sianplanedon 50235 jarojn antaŭ nun, kaj ili trovis
diversajn civilizaciojn, sed estis atakataj de predantoj, kiuj kaptis
ilin, kaj forprenis ĉion valoran, kiujn ili kolektis, eĉ manĝaĵojn. Pro
tio la nura ebleco ne morti estis ripozi en apartaj ĉerkoj, kiu ĉesigis
ilian vivstaton ĝis aparta procedo redonos ĝin al ili, aŭ ili pereos.
Estis bone por ili, ke Roberto povis eklerni la korektan procedon el tiu
maŝino pere de tiu malnova lingvo uzata de ulpjoj. La ŝipo nomiĝas Fnkriĉ,
kiu signifas kverko.
La komputilo de nia ŝipo aktualiĝis siajn konojn pere de la
datenbanko de Fnkriĉ. La atakintoj estis estinta raso de estinta
planedo, Krintsuĥ, kiuj volis krei imperion tiutempe. Bedaŭrinde la
informo de la komputilo ne estis kompleta, ĉar ĝi finis registri kiam la
sistemo ekdormis kvin jarojn post la lasta persona ago en la ŝipo. Danke
al tio ĝi havis sufiĉe da energio subteni la ŝipanojn vivaj tiom longe,
kaj aldone provizi al Roberto per la necesa informo ripari ĉion. Nur
poste ni sciis pri la gravaj taskoj, kiujn la roboto faris dum tiom
malmulte da tempo. Nia ŝipkomputilo registris fabelon ene de sciencficia
novelo sostrenta, pri Krintsuĥ. Eĉ se en tiu rakonto krintsuĥanoj estis
herooj kaj bonkoraj, ni eltiris, ke tiu raso kaj sistemo planeda ĉesis
ekzistis antaŭ pli ol dek mil jaroj. Do, la plej freŝaj kaj akurataj
novaĵoj pri ili estis tiuj en la komputilo de Fnkriĉ kaj en la memoro de
ties ŝipanoj. Ironioj de spaco kaj tempo, ĉu ne?
Survoje kapitano Dmtruck vekiĝis, kaj amikiĝis kun Pol' kaj la
ceteraj oficiroj. Li rakontis, ke dum pli ol dek jaroj ili trairis
diversajn sistemojn, kaj pristudis ties rasojn kaj planedojn, kaj ili
ĉiuj estis amikaj, escepte de tiuj Krintsuĥoj, kiuj preskaŭ mortigis
ilin. Roberto ricevis oficon de Pol', kiu nomumis lin federacia
civitano, kaj donis al li oficialan mision en Simio kiel nian doktoron.
Fakte li sciis pri medicino multe pli ol aliaj doktoroj, kaj regis
kelkajn fakojn medicinajn de ĉiu speco vivante en nia ŝipo. Li ne plu
deziris memmortigi, ĉar li denove trovis la estonton de sia propra raso,
kvankam ili ankoraŭ ne havas planedon. Sed li akceptis tion de Pol' nur
provizore, li diris. Li ankoraŭ ne scias pri tio, kion li faros kun vivo
sia, sed estis klare, ke ĝi estos apud liaj samkulturanoj, ulpjoj.
Roberto klarigis al kapitano kaj kunantoj, ke dum ili dormis
multe da aferoj okazis hejme,
kaj roksoj subpremis la tutan planedon, kaj eĉ baptis ĝin laŭ ili,
Roksio. Ulpjoj kaj aliaj rasoj de la planedo estis subpremitaj kaj poste
ekstermigitaj de roksoj, escepte de tiuj, kiujn ili uzis por plibonigi
siajn robotojn, kiuj finfine laboris por ili dum miloj da jaroj, tiel ke
la lastaj roksoj tute ne konsciis, ke aliaj rasoj iam vivis pace en sama
planedo, Unskro, kiu en ilia lingvo signifis Unueco.
—Mi supozas, kapitano Dmtruck, —diris Pol', —ke Roberto
jam rakontis al vi pri la la aferoj de via planedo dum la lastaj kvidek
miljaroj...
—Jes, admiralin'. Domaĝe, ke tiu knabo perdis sian
korpon... Vere li estas unu el ni. Kaj tre helpema. Li diras, ke li estos
nia doktoro. Li deziras aliĝi nian ŝipon.
—Mi trovas tion tre bona ideo, kapitano. Antaŭ kelkaj
jaroj li estis malgaja ĉar li kredis, ke li estas la lasta restaĵo de via
raso..., nur konscienco senkorpa. Li volis morti. Sed nun vi redonis al li
iluzion vivi.
—Nu, nia tasko estas nun trovi loĝejon.
—Ĉu?
—Jes, planedon vivi. Sed unue mi volas certiĝi, ke tiu
nia ne plu taŭgas. Mi bezonas vidi ĝin per mi mem.
Ni havis la lastan registritan lokon de ties sistemo, kaj post
kalkuli la variaĵojn dum la lastaj kvindek mil jaroj, ni komencis
vojaĝon direkte al la trovita loko.
—Unskra patrino! Mi trovos vin!, —laŭte promesis al si
kapitano Dmtruck. La ceteraj ĉeestantoj ridetis triste. Ili nur povis
imagi kion povas senti persono, kies planedo ne plu ekzistas.
Ni eraris la lokon de Unskro ĉirkaŭ
tri mil lumjaroj, sed kiam ni trovis la planedon, ni dubis ĉu ĝi temis pri
tiu de ulpjoj kaj roksoj ĉar estis nek ia spuro de wondoj tie. Ni serĉis
ilin dise tra la planedo, sed trovis neniun. Eble ili ŝanĝis sian intencon
kaj foriris. Sed kial?
Estis tre emocia momento, kiam ni venis en orbiton de malnova planedo
Ursko. Ni sendis sondon, kaj la informoj estis tre esperigaj: la atmosfero
ne plu estis wonda, sed preskaŭ respirebla de ulpjoj kaj roksanoj.
Ni sendis solidajn holografiojn de diversaj soldatoj kaj sciencistoj
niaj kaj ulpjaj, kaj iom post iom ni restarigis la originalan atmosferon.
—Ŝajnas nereala, Polholo, —konfidis al mi kapitano
Dmstruck. —Estis longa vojaĝo, jes, esplori kaj kompreni, kaj fojfoje
helpi planedanojn, kaj je la lasta etapo de mia vojaĝo, post kvindek
jarmiloj, mi devas helpi mian propran planedon iĝi Unskro denove! Kiu
povus kredi tion?
—Pensu, kapitano, —respondis mi, —ke se vi neniam
komencus vian vojaĝon, neniu scius kiu ulpjoj estas, same kiel oni ne
scias pri la eminentuloj de via planedo. Sed de nun oni konos vin kiel la
restaŭraciulo de Unskro. Oni parolos pri vi multe da tempo post kiam vi
mortis.
—Ne, ne deziras mi tiun famon. Preferindus mi, ke mia
planedo ne suferintus tiom multe.
La Simio restis kun ulpjoj dum du longaj jaroj. Antaro, la plej nova
klata ŝipo de nia interestela floto, venis helpi nin. Ĝi enhavis du mil
ŝipanoj kaj kvin mil laboristoj diversfakaj, kiuj helpis revivigi la
planedon.
Post kelkaj monatoj la aero denove estis respirebla de niaj amikoj, kaj
eĉ de ni. Teranoj kaj klatanoj devis uzi kosmoveston, tamen, ĉar oksigeno
en tiu atmosfero estis 30%, kaj la aliaj gazoj ne gravis, vere. Sed se ili
ne uzis kosmoveston, ili povas ebriiĝi pro troa koncentriĝo de oksigeno.
—Tamen, vi povas ne uzi veston, admiralin', —memorigis
Roberto nin. —Tro multe da oksigeno ne detruos viajn normalajn vestaĵojn,
kaj pri respiro, vi nur devas memori fari tion pli lante kaj malpli rapide
ol vi kutimas. Se vi notas ebriiĝovi
ĉesu respiri dum kelkaj sekundoj, kaj vi baldaŭ venos en normalecon.
Jes, Roberto estis nia doktoro kaj sciencoficiro. Li estis tre
utila al ni. Jes, li mankos al ni. Ĉefe al sia patrino,
Ulkin'.
—Mi ne komprenas tion, Polhol', —diris al mi Dorin' kiam
ŝi venis el surfaco iam. —Mi kalkulis dek du personoj en nia tasko, sed
kiam ni revenis, mi kalkulis nur dek.
—Stranga. Eble ili estas ulpjoj, kiuj reiris en sian
ŝipon.
—Ne. Ulpjoj ne venis hodiaŭ kun ni.
Mi ne multe kredis Dorinon, sed tamen akompanis ŝin venintfoje per
personeco simia. Mi atentis al tio, kio okazas la tutan tagon, kaj mi
vidis, ke ni ne plu estis dek, sed dek tri. Mi venis proksime de ĉiuj, kaj
al ĉiuj mi diris ion. Sed mi malkovris tri personojn, kiujn mi ne konis:
viron kaj du virinojn.
Unu el la virinoj estis pli proksime al mi ol la aliaj, kaptante
brullignon.
—Saluton!, —diris mi.
—Saluton, —diris ŝi timeme,
—Ĉu wonda?, —demandis mi senzorgeme.
—Ĉu vi ankaŭ?
Tio mirigis min.
—Simia, el planedo Fero, —respondis mi. —Mi estas
Polholo, kaj jen Dorin'. Ŝi estas hurla, dominanta speco ĉe sia planedo.
Kie vi loĝas?
La ino vidis tro malfrue, ke ŝi perfidis sin.
—Ho, ne diru al roksoj, bonvolu. Ili devas malami nin,
ĉar ni mortigis multajn el ili.
—Ha, ili estas estas pli bonkoraj ol vi supozas, ulino.
Sed diru al mi, kie vi loĝas? Kial ne estas urboj wondaj ĉi tie?
—Ni ne sukcesis wondigi la planedon. Ŝajnas, ke estas io
persista, kiun ni ne vidis sufiĉe frue. Ni malkonstruis niajn ŝipojn
konstrui nian urbon, sed poste homoj komencis malsaniĝi. Eble akvo havas
ion nekongruan kun ni. Sed tio ne estis nia ĉefa problemo..., —ŝi haltis,
kvazŭ ŝi dubas diri ion gravan.
—Daŭrigu, bonvolu.
—Nu, volkano aperis proksime de nia urbo, Novawondo.
Sufiĉe proksime por ke ni devos foriri, sufiĉe malproksime por ne mortigi
nin. Ŝajnis, ke inteligento sekreta forpuŝas nin de ĉi tie.
—Eble roboto...
—Eble. Sed ni skaneris la tutan globon multfoje antaŭ
wondoformigi la planedon, kaj trovis neniun. Post la milito kun robotoj,
ni detruis ilin ĉiujn.
—Ĉu tertremoj ankaŭ okazis?
—Jes. Ni ne komprenas, ĉar ni scias, ke volkanoj kaj
tertremoj ne oftas en la historio de ĉi tiu planedo.
—Eble sekvo de la teĥnologio, kiun vi uzis, okazigis
katastrofojn.
—Tamen, de kiam ni rifuĝis en kavernoj kaj subgrundo,
volkano kaj tertremoj ne plu venis. Ŝajnas, ke la planedo toleras nin nur
subgrunde.
—Kaj kial vi uzas kosmoveston? Ĉu aero ŝanĝis per si
mem?
—Jes. Ĝi havas iom da nitrato, kaj tio estas venoma por
ni, wondoj. Sed en kelkaj kavernoj estas riveroj subgrundaj, kies akvo ne
enhavas ĝin. Pro tio ni povas vivi.
—Ĉu vi ne plu povas fari viajn ŝipojn kaj lasi la
planedon?
—Ne. Multaj el niaj inĝenieroj mortis, kaj ni estas
senhelpaj en malamika planedo.
—Nu, ni povas preni vin tien, kien vi volos...
—Mi povas enkonduki vin al nia registaro, kaj post
diskutado ni povas uzi vian sindonan proponon, Polholo.
—Diru al ili, ankaŭ, ke pli bonan avantaĝon havigas al
oni mielo ol galo. Eble se vi petintus azilon al roksoj, ili akceptintus
vin. Vidu, ke diversaj planedoj havas diversajn specoj vivante kune. Ĉe
mia mem, Fero, estas ni holoj, hidrargoj, simioj kaj nubuloj, kaj ni ne
konfliktas.
—Ĉu ne estas reganta speco?
—Tute ne. Ni ne konkuras. Sed en aliaj, kiel tiu de
Dorin', specoj estas similaj, sed ili ne konkuras ankaŭ, ĉar ili
disdividis la planedon inter ili. En aliaj planedoj, kiel Tero, diversaj
rasoj intermiksiĝas, kaj konfliktojn oni jam solvis de antaŭ jarmiloj.
—Interesa informado. Mi estas Zorkaz', el Wondo. Sed kiu
estas la imperia raso?
—Ne estas. Ni ne kredas pri imperio aŭ uzo de forto per
si mem, sed ni kreis federacion de planedoj, kie ĉiuj egalrajtas, kaj nia
ĉefa celo estas protekti aperantajn inteligentajn rasojn, aŭ lerni el ili,
kiuj estas pli disvolvitaj ol tiuj niaj.
Kelkajn tagojn poste mi kaj Pol' estis invitaj klarigi pri tio,
kion mi diris resume al Zorkaz'. Ankaŭ venis Dmtruck, kiel plej alta
funkciulo de renaskiĝanta socio ulpja.
Sed klarigo venis el Roberto mem, kiu venis kiam ni jam komencis niajn
prezentadojn. Li atente atendis ĝis kiam ni klarigis nian inviton al ili.
Ili diris, ke ili pridiskutos la aferon poste..., sed tiam nia roboto
petis parolon kaj diris ion, kio surprizis nin ĉiujn, ĉefe wondojn:
—Karaj gesinjoroj: Dankon pro via atento. Mi estas
Roberto Nkala, kaj mi deziras bonvenigi vin, finfine, en nian planedon,
propranome. Eble vi jam rimarkis, ke de nia alveno tertremoj kaj volkanoj
ĉesis. Ankaŭ mi kredis, ke tio okazis pro via mistrakto al planedo mem,
kaj ĝi reagis al viaj troaĵoj. Sed tamen antaŭ kelkaj minutoj venis en
mian kapon novan informon pri tio, informon, kiu ankoraŭ ne scias eĉ niaj
aŭtoritatoj. Vin ne forpuŝis el surfaco de nia planedo ĝi mem, sed la
ŝajnaj venkitoj de vi en la milito, la robotoj. Kiam estis klare al ili,
ke via strategio estis pli bona ol ilia, ili rifuĝantis fore en la
grundon, kaj tie devizis novan strategion. Ili uzis energion de la kerno
de la planedo por krei tertremojn kaj volkanojn proksime de vi, por ke vi
foriru.
—Sed ni ne povas foriri..., ni ne plu havas
spacoŝipojn!, —Diris Kenket', la estro de tiuj kompatinduloj.
—Jes, mi scias nun. Vi estis kelkaj dekoj da miloj, kiam
vi venis, sed mi scias, ke nun estas kvin cent individuoj de via speco,
wondoj. Pro tio robotoj petis ordonojn al mi, kaj eĉ se mi ne estas
aŭtoritato, sed nur humila doktoro, mi diris al ili, ke mi tradonos ilian
peton al aŭtoritatoj ulpjaj.
Post Roberto silentis, Dmtruck prenis parolon kaj diris:
—Karaj gastoj, mi estas Dmtruck, la kapitano de la ŝipo
Fnkriĉ kaj ŝajne la plej alta aŭtoritato sur nia planedo nun. Mi kredas,
ke milito jam finis per nia reveno ĉi tie. Se vi decidas resti inter ni,
oni povas fari urbojn por vi sub kupoloj por ke vi vivu pace kaj bone. Iom
post iom eble via raso disvolviĝos tiel, ke vi povos vivi sub sama ĉielo
kiel ni. Se ne, ni tamen povos rilati kiel diversaj rasoj sub la sama
planedo, tiel, kiel oni faras en Tero kaj kelkaj aliaj planedoj. Sed paco
estas devigo en la tuta planedo de nun.
—Kaj se vi decidas foriri, —intermetis Pol’ —ni povas
preni vin aliplaneden, kiu vakas. Nia galaksio havas pli ol miliono da
planedoj, kaj certe estos unu por vi...
—Sed tiu vojaĝo prenos jarmilojn, same kiel ni uzis por
veni ĉi tie!
—Ne por ni. Sed mi profitus la gastigemon de ulpjoj kaj
roksoj. Ili devas rekonstrui planedon, kaj via helpo estos certe
bonvenigata.
Ili diskutis la favorajn kaj kontraŭajn argumentojn, kaj finfine
ili decidis, ke ili restos en Ursko. Post kelkaj jaroj, la planedo
denove estis denove funkcianta, kaj urskanoj komprenis, ke robota socio
ne taŭgas, ĉar robotoj povas fari nur tion, kion oni diras al ili, ke
ili faru. Ili ne estas konceptitaj por militi, sed por servi. Roberto ne
volis funkcion en registaro aŭ eĉ en Ŝtato, sed li estis bona doktoro,
kiu sukcesis lernigi multajn promociojn de doktoroj kaj flegistoj
Ursko disvolvis propran floton spacan. Finfine ili ankaŭ aliĝis
al Federacio, kiam ili pruvis, ke en sia planedo estis nur unu sopiro
kaj socio, eĉ se estas diversaj rasoj kaj kulturoj. Wondoj estis
bonvenigitaj kiel federacianoj, ĉar ili estas urskanoj.
Dorino iĝis kapitanino de spacoŝipo Kanster', kaj havis tre eventoplenan
vivon, sed mi eble rakontos tion al vi iam aliloken. Federacia Floto
kreskis multe, kaj ĉiu nova ano kontribuis per siaj ŝipoj, kiuj nun
nombras ducent mil. La fakto, ke ni estas multaj estas nia plej bona
gluigilo.
Mi povus rakonti multe da aliaj eventoj, kiujn mi atestis, aŭ
rakontis al mi samrasanoj, sed per mia rakonto vi jam havas ideon pri
tio, kion Federacio povas fari por personoj. Uno
de multoj. Jen devizo nia.
Ĉu fino?
NOTOJ.-
- Aludo kaj omaĝo al bonega libro I,
Robot (Mi, roboto), de Isaac Asimov, kiu tiom multe
instruis min, kiam mi lernis la anglan, antaŭ kelkaj jaroj. Reiru
al legado.
- Vere la ŝiponomiĝas Tero I. Reiru
al legado.
- Miĥaelo Pruvski estis unu el la personecoj,
kiujn mi adoptis per solida holografio laŭ konveno de la ŝipbezonoj, se
homo ne estis disponebla provizore. Reiru al legado.
- Izaako estis la persona nomo de Asimov', do mi
ne tiom multe eraris pri la afero. Reiru al legado.
- Π estis la nomo de dormoĉambro de Ulkin' en
universitato, kaj la cifero stranga estas la jaro, monato kaj tago de
ŝia naskiĝtago, la 14an de oktobro de la jaro 3239, je tri minutoj post
la sesa kaj duono posttagmeze. Reiru al legado.
- Kompreneble tio ĉi estas traduko en nian
manieron kalkuli tempon. Reiru
al legado.
- A
clockwork Orange, de
Anthony Burgess, 1966. Reiru
al legado.
Se tiu ĉi libro plaĉis al vi, eble vi emos legi aliajn de la sama aŭtoro.
Vi trovos ilin ĉe ĉi tiu sama retejo.
Vi povas daŭre legi la pasintajn Librojn de la jaro, nome:
- Infana
rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi havas du
partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por plenkreskuloj. Mi
verkis la rakonton festumi la Internacian Infanan Libron la 2an de
aprilo de 2012. Ankaŭ estas hispana
kaj angla versioj. Tiu ĉi estas
miaj plej mallonga verko.
- La peko de l' taliban:
fervora kredanto ebligas ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta
vivo.
Tamen Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne senkoste. Mi
nun tradukas iom post iom kaj disponigas al vi por legado.
- Estu
tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas post kiam oni
mortas.
Publikigita de Amazon elektronike.
- La
psikologistino: la heroo ekkonas strangan virinon, kiu
aliaj personoj ne povas vidi, apud arbo en parko. Li kredas, ke li estas
freneza, do li vizitas la plej bonan psikologistinon en sia urbo, kiu
vere surprizas lin. Mi verkis tiun rakonton en februraro de 2015
originale en la angla, kaj nun prezentas al vi en Esperanto. Se vi
preferas legi ĝin la angla, vi ankaŭ povas trovi ĝin en la koncerna
ligo. Plua enkonduko en la verkon. En la
hispanan mi tradukos ĝin poste.
- Avo
kaj nepo: mi ekhavis la ideon kernan pri tiu libro kiam
mia una nepo naskiĝis, kaj pro tio mi dediĉas tiun ĉi libro al mia nepo
Miĥaelo. Tamen, estas nenio biografia aŭ membiografia en tiu rakonto. La
libro estas tre mallonga, ĉar la surpapera versio (la unua, kiu
ekzistis) havas nur kvardek paĝoj A5aj, kaj la argumento temas pri la
literaturo kiel ponto, kiu unuigas avon kaj nepon. Se mi kredas
legantojn, la rakonto estas amuza, kaj verŝajne oni ne plendos pri la
tempo, kiun oni povas dediĉi legi ĝin.
Kiel miajn aliajn rakontojn, vi povas legi ĝin tute senpage kaj
senrezume. Mi dankos komenton vian kiam vi jam legis ĝin. Mi komencas
publikigi la 15an de aŭgusto 2016, kaj esperas fini publikigi ĝin
baldaŭ.
- La
jaron kiam mi estis virino.
Maljunulo iĝas virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita
origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en
Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin. Eldonita elektronike enla
angla de Amazon kaj ankaŭ
en la hispana. Sed memoru, ke ĉi
tie vi povas legi ĝin en Esperanto.
- La
kronistino, aŭ la mastroj de l' tempo: emerita
instruisto decidas vojaĝi tra la mondo. En Ĉenaj' (alidirite Madras'),
Bharato, li trovas tre strangan knabinon:
tempovojaĝantinon, kiu klarigas al li pri sia mondo. Dum pli ol 400
paĝoj vi kunhavas la aventurojn de Indalecio kaj Vanessa en
pasinto kaj estonto, ĝis kiam vi finfine atestos la rompon de materio,
kiu titoligas la trilogion: Materirompo,
kies ĉi tiu libro estas la unua volumo, al kiu sekvas
Trikronio kaj Senlandigitaj,
kie iamaj ĉefroluloj prenas pli malgravajn rolojn, kaj novaj agantoj
aperas kiel ĉefroluloj por via amuzdistrado.
- La libro de la kronikoj anĝelaj
kaj anekdotoj demonaj: Dudek unu rakontoj en kiu
anĝeloj aŭ demonoj rolas diversgrade. Tri el ili ne venas el mia plumo,
sed el tiuj de miaj geamikoj Anna Lake, Gema Gimeno kaj Jack Crane. Tiu
ĉi estis la Libro de la Jaro ĝis la unua de
januaro de 2019.
- La
Federacio. Ĉi tiu libro. Jam finita kaj
pretigita por legado.