Al ĉiuj miaj familianoj, kaj vivantaj kaj vivintaj.
Sed nun vi povas legi
la tutan tekston tute senpage ĉi tie. Mi bonvenigos
viajn komentojn.
© 2010 Jesús Anĝelo.
Lastan nokton mi estis mortinta antaŭ unu montato. Mi neniam pensis, ke mi iam diros tion. Mi pensus tion sensenca. Sed jes, mi ne plu rangas inter tiuj vivaj. Mi ne plu estas inter tiuj miaj. Mi signifas nenion en la mondo. Bedaŭrinde mi disvolvis amon al ĝi. Mi ne volas foriri. Ĉiun tagon mi vidas homojn, kiuj mortas per akcidentoj, malsano, malsato, kaj multaj aliaj kaŭzoj. Kaj baldaŭ poste mi ne plu vidas ilin. Mi havas ne sufiĉe da tempo amikiĝi. Eble tio estas pro tio, ke mi iĝis tro algluita al ĉi tiu mondo..., mi emas esti kun la homoj, kiujn mi amis.
Kiujn mi amis. Stranga frazo, ĉu ne? Sed nun mi vidas la aferojn, kiujn ili diras pri mi, aŭ kiujn ili diras unu la aliajn, kaj mi prifajfas. Aŭ mi vidas, ke ili ne bone fartas, aŭ havas problemojn, kaj mi prifajfas eĉ pli. Evidentiĝas, ke korinklina mondo estas organa areo, io, kio restas kun la korpo, kiam oni mortas. Mi ne scias ĉu mi estas mia animo, aŭ ĉu mi estas nur skeptro. Aŭ eble io alia. Kiam mi paŝas antaŭ spegulo, mi vidas nenion. Sed mi vidas ĉion alian krom mi. Mi notas nenian lacon. Mi ne scias kiel mi moviĝas, sed mi iras ĉien kun enviebla facileco. Mi vidas nek miajn manojn nek miajn krurojn; sed mi vidas ĉion. Mi aŭdas ĉion. Kaj mi sentas nenion pri tio.
Dum tiu lasta monato mi lernis
multe pli ol dum mia tuta vivo. Iom malfrue, ĉu ne? Mi estas same kiel
tiu studento, kiu studis la ekzamendemandojn nur post malsukcesi pri
ĝi. Tiam, kiam ne plu estos diferenco. Nun mi devus senti min malplena.
Sed mi konstatas, ke mi estis eĉ pli malplena kiam mi estis viva. Kaj
ke vivantoj estas pli malplenaj ol tiom, kiom mi suspektis.
Sed mi estas rakontonte al vi, leganto neniel timema, kiu akompanas min en tiun vojaĝon post morto, kiel mi venis ĉi tien. Poste ni diskutos kelkajn nociojn, kiuj povus ankoraŭ esti nekaptitaj.
Sed por tio mi bezonas, ke vi turnu la paĝon.
Mia sano neniam estis enviebla. Tial mi tre ofte vizitis kuraciston. Oni faris al mi multe da testoj, kiujn oni neniam devus fari al mi. Ĉar tio, kio mortigis min ne estis konsiderata de ili. Mi mortis en akcidento trafika.
Mi memoras kian vizaĝon faris bofrato Abelardo, kiu estas tia kuracisto, kiu diras, ke kiam oni ne plu havas sufiĉe da vivokvalito, oni devas scii kiel foriri, ke pli bone estas, ke oni havu trankviligan pilulon kaj iru en pli bonan vivon senkonscie; mi ankoraŭ memoras lian vizaĝon, kiam mi diris al li, ke mi estas skribonta vitalan testamenton. Lia prikonsentanta vizaĝo estis tre ŝanĝata kiam mi prezentis al li la tekston:
Mi, Anĝelo del Valle Rikote, ĝuante plenplenon da eblecoj kaj fizikaj kaj mensaj, prilaboras la prezentatan Testamenton Vitalan en Mursjo, je la kvina de februraro de la jaro du mil dudek sepa, je la horo dekkvara kvardek. Kiam mi kuŝos sendefenda en lito sen ebleco resaniĝi al vivokondiĉoj konsidereblaj kel dezireblaj, nome: memmovebla, koni kaj esti konata de miaj familianoj, orientiĝi space kaj tempe, kaj esti sen doloroj neelteneblaj, fronte al la ebleco esti malŝaltigita de iloj kaj apartoj, iuj ebigos min vivi, ĉu mi estos konscia, ĉu nekonscia pri tio, per la nuna TESTAMENTO VITALA: MI DEKLARAS, ke mi ne volas esti malŝaltigita el iu ajn maŝino aŭ artifakto, kiu eblas daŭrigi mian vivon, KE mi ne agnoskas valida aŭ prezentebla koncepto tiun falsaĵon likvidantan nomitan bona morto1, kiu estas vere perversigita maniero paroli pri neigo de kuraca kaj klinika helpo al tiu, kiu bezonas ĝin, KE
pro la ebleco, ke iu parenco proksima al mi estu temptata
subskribi dokumenton por ke mi “estos ŝparigita de doloroj” per
malkonekto, MI POVAS DECIDI KAJ DECIDAS, ke per tiu ĉi dokumento mi malheredigas, laŭ tio, kio disponigas la Hispana Civila Kodo2, ĉi tiun aŭ tiujn familianoj, ĉar ke je tiu supera momento li aŭ ŝi rifuzis, pro ago aŭ neago, doni al mi la necesan helpon vivi. ALDONE mi klarigas, ke se estas alia vivo, aŭ sekvo al tiu-ĉi iel ajn, mi revenos el ĝi turmenti ĉiujn gekuracistojn, geflegistojn, geparencojn kaj ĉiu alia persono, kiu kunlaboris ĉu aktive, ĉu pasive al procedo de mia likvido el mondo de vivuloj. Vivo estas regalo plej mirinda, kiun mi ricevis el miaj gepatroj, kaj mi ne rezignos ĝin sen batalo. En Mursjo, je la dato mi diris supren, Subskribis Anĝelo del Valle Ricote |
Mia bofrato estas homo sufiĉe amikema kaj komprenema, sed mi devas agnoski, ke tio superis lin. Li serioziĝis kaj diris, “Nu, Ánĝelo, vi ne scias tion, pri kio vi parolas”. Mi aŭskultis ĉiujn argumentojn de homoj, kiuj defendas morton fruan, kiam jam elĉerpiĝis tio, kion ili nomas vivokvalito, kaj kiu estas vere nur vivi sen ĝeni aliajn pro sanaj kialoj. Je la fino de sia doktora prelego, mi diris, ke mi certe pensas tiel, kaj ke mi esperas, ke mi ne devos veni el pretervivo turmenti homojn, kiujn, nune, mi amas, aŭ almenaŭ prisentis korinklinon. Tiuj aliaj familianoj niaj silentis du la tuta argumentado. Oni povus pensi, ke ni estis solaj, sed ne: tie ĉeestis bopatrino, venerebla maljunuletino 120-jaraĝa; edzino, kvar jaroj pli juna lo mi; miaj gefiloj, kiuj ne plu atingos kvindekon; kaj iliaj gefiloj kaj iu nepo ilia, prapranepo de mia bopatrino, la plej aĝa homo, kiun mi iam konis; kaj eble ankaŭ vi, leganto kiu ankoraŭ sekvas min.
Mi memoras, ke iam oni detektis tumoron en mia esofago. Mi spertis ĝenon kaj oni metis tubon en mian buŝon. Sed ripetinte la testo, oni trovis, ke tumoro ne plu estis, aŭ krome ĝi neniam estis tie. Eble por ĝeni mian bofraton, mia vivokvalito malpliiĝis, sed tre malmulte, kaj je mia naŭdek jaraĝo mi ankoraŭ stiris mian aŭton, Mercedes, kiun mi aĉetis kiam mi emeritiĝis, kaj fojfoje mi vizitis iun el miaj nenombreblaj amikoj, kiuj loĝis dise laŭ la lando kaj eĉ eksterlande. Sed tiam, parkuminte mian aŭton ĉe la konstruaĵo kie mia filino Selene loĝas, promenante cele al ĝui iom da suno kaj verda printempo, same kiel alrigardo al bela pejzaĝo plena da junulinoj en flor' de fiero, trairante zebrpaŝon sen trafiklumo, stultulino, kiu diskutas kun fianĉo paŝas sur min per sia kvar por kvar aŭto. Mi supozas, ke oni enkarcerigos ŝin baldaŭ, sed vere pri tio mi jam prifajfas. Mi mortis subite, kaj sekve mia testamento vitala estas nur kuriozaĵo de unu el tiom multe da raruloj, kiuj iam vivis en Mursjo.
Mi estis tuj portita al mortejo, jus post kiam prokuroro venis. Poste oni petis mian nepon Benjamin', kiu trifoje studas la kvinan kurson pri medicino, ke li agnosku, ĉu tio, kion oni povas vidi, estis mi. Vere la knabo agis tre bele. Li ne permesis al sia patrino vidi min, ĉar mi estis tre rompita. Antaŭ oni permesis miajn konatulojn vidi min, li luis la servojn de la plej bona kudristo de mortintoj por ke la laboro estu bone farita, kaj eĉ li mem kunlaboris al plibeligo de mia kadavro, por ke almenaŭ oni ne timus vidi min tiom multe, ke oni forkuru kriante Mi neniam estis tre bela, kvankam mia patrino, edzino kaj kelkaj aliaj personoj eble kontraŭdirus tion. Sed ne estis mi fizike bela. Mi ankaŭ ne estis terura. Ne pri mia vizaĝo. Sed laŭhumure, fojfoje mia edzino diris laŭ nia komuna, longa kunenkarceriĝo, ho, mi diru geedziĝo, mi adoptis mienon, kiu timigis ŝin kaj gefilojn. Tamen je aliaj momentoj mi estis la plej bela persono el la mondo. Tion neniam mia filino diris al mi, kvankam mi ja diris al ŝi ofte, sed mia edzino, miaj nepinoj kaj kelkaj najbarinoj fojfoje diris al mi. Sed humurantoj ekzistis ĉiam, ene de mia familio, kaj en mia konstruaĵo mem. Kompreneble mi neniam vidis min bela aŭ malbela, terura aŭ primokebla. Sed mi vidis min ia. Ne same kiel nun, ke mi ne vidas min en spegulo.
Filino Selene estis tiu, kiu plej suferis. Mi supozas ke tio estas pro memoro de tiom da diskutoj, kiujn ŝi havis kun mi laŭ sia tuta vivo. Ŝi diskutis pri ĉio. Ĉar mi estis masklisma, ĉar tiel oni ne faras aferojn, ĉar mi estas malĝentila, ĉar mi estas faŝisma, kaj ĉar longa kaj tiel pluo da stultaĵoj pri kiuj ŝi diskutis kun mi la unuaj tridek jaroj de sia vivo. Poste ŝi komencis havi bebojn kaj forgesis tiujn absurdaĵojn, ĉar ŝi volis meti siajn tenerajn gefilojn al mia zorgo por iri labori. Mi, vere, preskaŭ ĉiam havis gravajn aferojn fari ekster mia urbo, sed en tiuj fojoj, kiam ŝi prenis min libera, mi sukcesis promenigi la geinfanojn, kaj mi reprenis ilin hejme lacegaj kaj ŝi poste admonis min pro tio, ke ili ne estis farintaj siajn hejmtaskojn3 kaj ankaŭ ili en povus fari ilin poste, ĉar ili estas tiom lacaj...
Mia filo Servando, tamen, akceptis la aferon multe pli malvarme, stoike. Li sciis, ke iam li orfiĝos pri patro. Sed mi promesis al li, ke mi ĉeestos sian emeritiĝon, same kiel li ĉeestis tiun mian, kaj mi plenumis mian vorton. Lia edzino, Marinieves, ploris kiel Magdaleno. Ŝi amis min pli ol mi kredis. Mi ankaŭ korinklinis al ŝi. Ŝi venis en la familion kiam mia filo jam estis pli lo plenkreska, al kiu ŝi vere estis reedzino.
Miaj nevinoj, Leticia, Marisa, Amelia kaj Isabel, ankoraŭ junulinoj kvankam la du unuaj edzinoj, ploradis dum la tuta funebro. Kompatindaj. Mi amis ilin, kaj portis ilin stultajn aferojn okaze de miaj vojaĝoj eksterlandaj. Ĉefe se mi vojaĝis per aŭto, ĉar tio estis pli facile: mi metis ilin en la trunko, kaj ne plu zorgis pri tio. Sed ili ploris vere. Evidentiĝas, ke ili amis min. Kaj mi amis ilin ankaŭ, diable.
Laŭ la tuta nokto multe da homoj venis vidi min. Ili promenadis duope, fojfoje venis unuopulo. Ili rigardadis al mi, diris ion gravan unu la aliajn, kaj poste malaperis. Virinoj emis malpli vidi min. Bopatrino, tamen, kiam ŝi estis sola tie, kiam bofratino iris necesjen kaj edzino ekdormis proksime, levis sin kaj venis en la ejo, kie mi estis sub malmultaj gradoj da varmeco por tio, ke mi ne malbonodoris tro fue. Ŝi alproksimiĝis ĝis kiam ŝi bone vidis min, el du aŭ tri centimetroj. Ŝi kisis mian frunton. Kaj parolis al mi:
—Trukisto. Finfine vi foriris antaŭ mi. Vi devintus atendi min.
Kaj larmoj falis laŭ ŝiaj vangoj. Ŝi rakontis al mi aferojn, kiujn ŝi pensadis pri mi dum ni vivis kune, ĉar ŝi loĝis en apartamento fronte al tiu nia, du metrojn for de ni. Multajn el tiuj aferoj oni pli bone ne diru, kompreneble. Sed nun, kiam mi ne plu povas respondi al ŝi, rakontis ilin ŝi al mi. La resumo estas, ke ŝi amas min, kaj ke ne venas en ŝian kapon, ke mi mortis antaŭ ŝi. Evidentiĝas, ke ŝi komprenas, ke tio ne okazis laŭ mia volo. Kiam ŝi sentis sin laca, ŝi turnis sin kaj eliris la mortejon, kaj iris tien, kie siaj filinoj estis. Ŝia filino Selene estis reveninta de longa tempo, kaj vidante la scenon, ploradis silente. Ankaŭ ŝia edzo, Maŭro, venis intertempe.
Kelkaj el miaj familianoj volis bruli min, kaj pro tio, ke mi diris nenion pri la afero, ambaŭ partioj svingis argumentojn. Sed finfine triomfis kriterio de mia edzino kaj ties patrino, mia bopatrino, kiuj diris, ke mi estos ĉiam kun ili, en la cemeterio de Mursjo. Tie ili portus florojn al mi dum ili povos. Postaj generacioj ankaŭ portos ilin al mi. Aŭ ili forgesos pri tio. Kaj, baze, mi prifajfus.
Sed cemeterio estas soleca kaj malvarma loko, malgraŭ la agrabla temperaturo de la printempo de 2040. Spite al atea vivo dum lastaj jardekoj, oni preĝadis en cemeterio al eterna ripozo de mia animo. Ho, ŝajnis, ke ili ne deziris, ke mi vizitos ilin eĉ sonĝe! Poste ii metis la skatolon kun tio, kio ankoraŭ restas de mi, en murtruo, kaj fermis ĝin per granda ŝtono kaj cemento. Finfine ili ĉiuj foriris, multe da ili plorante. Mi komprenis nenion, ĉar krom miajn familianojn, mi ne konis ilin. Ili estas amikoj de miaj gefiloj. Kelkaj el ili oftis mian hejmon dum multe da jaroj, kaj eĉ havis filozofan aŭ historian diskuton kun mi4, sed tiam ŝajnis al mi, ke ili estis tro da geamikoj de miaj gefiloj.
Laŭ la paso de la tempo, mi ekvidos, kiel sinceraj ili estas. Iom post iom forlasis la morturbon ili ĉiuj, la lasta estante miaj gefiloj kaj edzino, kaj kompreneble mia bopatrino, kiu ne volis foriri, Sed finfine oni portis ŝin for. Kaj mi restis tute sola, rigardante kiel ili forlasas la cemeterion, kiel la cemeteristoj fermis la pordojn, kaj instaliĝas silento en la lokon. Nokto falas iom post iom .Jen mia unua nokto tie. Mi pensis, ke estos iom da movo. Mi ne kredis, ke mi estas la sola mortinto de la tago, kaj la strato, en kiu mi estis entombigita, havas tombojn ĵuse uzitaj. Tie estis pli da homoj. Sed mi vidis neniun. “Estas ŝokante”, mi pensis, “ke mi devas esti la sola vivanta mortinto en la tuta cemeterio”.
Kiam mi laciĝis pri atendi ion okazi, malsukcese, forlasis la lokon ankaŭ mi. Mi ne scias kiel, sed sufiĉis al mi pensi pri mia hejmo por esti tuj tie. Mi vidis nur tristajn vizaĝojn. Miaj gefiloj restis tiun nokton ĉe mi, kvazaŭ ili denove estus gefraŭloj. Akompanis ili mian eksulinon5 kaj sian patrinon kaj konversaciigis ilin. Servando diris al patrino, ke ŝi ne zorgu pri la paperaj aferoj, ĉar li mem faros tion. Selene estis tre dolĉa kaj amema al ili du maljunuletinoj, homa grupo al kiu ŝi mem ne plu estis stranga, ĉar ŝi emeritiĝos nur du jarojn poste.
Ili parolis la tutan nokton pri kiom bona patro kaj edzo, eĉ bofilo, mi estis, “Krom kvereloj”, mi pensis.
Sed vivo daŭrigas same. Mi memoris pri la sageco de mia Onklo Prudento, kiam venantaj entombigi sin patrinon, li diris al mi apud bierejo: “Anĝel', mortinto al truo, vivanto al menuo6. Venu havi bieron kun mi”.
Sed vivo sekvas same, kiel diris
tiu kantisto7. Kelkaj naskiĝas,
aliaj mortos. Ĉiam estas pro kiu ami, pro kiu morti, pro kiu suferi... Sed tio nur pruvas, ke li neniam mortis,
nek la kantisto nek la aŭtoro de la kanto. Mi ne plu suferas, ne plu
amas. Sed mi miras pri ĉio, kion mi vidas. Kion mi vidas sen tiu filtro
de inklinoj kaj malinklinoj, kiuj akompanis min laŭ mia tuta vivo.
Vere estas, ke mi ĉiam repensis ĉion. Kiam mi ne komprenis ion, ekde infaneco mi demandis ree ĝis kiam mi sukcesis havi ideon pri tio, kion ili celis diri. Tiu trajto iĝis preskaŭ ununura en mia nova personeco: mi estis jam la Fantomo de Scivolo, tiu, kiu deziris scii ĉion, kiu demandas sin pri ĉio, ĉar estas neniu al kiu mi povas demandi. Tamne, mi baldaŭ lernis esti ankaŭ Fantomo de Observado, ĉar tio, ion miaj oreloj ne povas doni al mi, aŭskultante respondojn al miaj demandoj, mi povas ricevi de observado. Mi koncentriĝis pri mia filino Selene, la sola, kiun mi havas, sed mi ripetas ŝian nomon, ĉar ŝategas mi ĝin: ĝi plaĉas al mi de kiam ni provizis ŝin per ĝi. Mia bopatrino ankaŭ nomiĝas Selene. Kaj bofratino. Ĝi estas triĝemela nomo, ripetita trifoje en nia familio. Pro tio mia bopatrino finfine estis Bopatrino, la meza selene estis Bofratino kaj la malgranda selene estas Filino. Tio estas, ke mi ŝanĝis komunajn kaj proprajn nomojn inter si. Ĉar mi trovis malmulte serioze diri Selenego, Seleno kaj Seleneto... Nu, kiel mi dirantis, Filino havis grandajn okulliniojn la sekvintan tagon. Mi ne scias ĉu pro ploro aŭ manko da dormo, kvankam eble estas pro ili du. Mi devis morti por trovi aferojn, kiujn ili en diris al mi por ke mi ne koleru. Kiel, ekzemple, ke mia filo povis resti kunni kiam li gajnis postenon, sed li petis lokon ekster Mursjo ne esti kun ni aŭ sia tiama fianĉino. Mi iris viziti lin ofte, tamen, kaj sekve li liberigis pri mi malmulte. Mi ne alkutimiĝis al ripozo kiam mi emeritiĝis. Mi komprenis, ke la mondo indas esti konata tute, komplete, kaj ke la mondo estas tiom mia, kiel de tiuj, kiuj loĝas en la respektivaj lokoj. Pro tio mi vizitis ofte miajn gefilojn, kiuj loĝis en diversaj partoj de Mursjo.
Ĉar la hejmoj de miaj familianoj ne estis tiom rekomendeblaj lokoj tiujn tagojn, ĉar funebro instaliĝis tie (ve!, mi preferus, ke ili ne amus min tiom multe), mi iris promeni aliloken. Mi baldaŭ trovis la konscion pri la avantaĝoj esti fantomo: mi ne bezonis manĝi aŭ dormi, kaj mi en bezonis elspezi monon en transporto. Mi pensis pri alia loko kaj mi tuj estis tie. Tio ne estis ekzakte teleportado, ĉar estis nenio transporti: mia tuta materio kuŝas, putriĝante, en skatolo de pino en la cemeterio de Mursjo. Sed mia mio, mia esenco, tiu ĉi afero sen kiu mi ne estus mi, vagadas ie ajn laŭ la larĝa mondo. Mi estis libera spirito, fifine, liberigita de miaj materiaj ligoj. Mi trapasis tri kvaronojn de mia vivo en la kredo, ke kiam oni mortas, ĉio finiĝas, kaj mi subite trovas tiun ĉi donacon, regalon, tiun ĉi scion pri tio, ke mi ankoraŭ vivas, konscias, kaj ke mi daŭre lernas aferojn. Kaj mi subite vidas min en tiu loko, kiun mi iam vizitis, je la jaro 2004: La Ĉina Muro, kiun oni konas kiel La Granda Muro. Mi venis en la tre profundan nokton, matene, kiam neniu plu vizitas ĝin. Mi vidis ĉion. Ĝi estas malluma, kaj tamen mi vidas ĝin. Mi vidas la eksteran flankon, kaj la internan, ankaŭ, tie, kie jam estis Ĉinio je la jaroj de imperiestroj. Kaj tie mi faris la unuan petolaĵon de kiam mi vagadis la mondon kiel mortinto: mi vidis gvardisto dormanta, kaj mi envenis en lian sonĝon. Ili estis ĝojajn. La viro sonĝis kun virino, eble edzino sia, aŭ krome fianĉino. Kaj mi vekis lin. Mi demandis lin, ĉu li ne devas gvardi ĉu li ne devas kontroli ion. Kaj tio subite vekis lin. Sed stranga afero estis, ke mi ne venis eksteren el li. Komence mi kvietiĝis, kaj mi nur sentis ĉion, kion li sentas: denove mi sentis doloron. La doloron esti, porti korpon. Lia korpo ne estis sama kiel tiu mia estis. Ĉi tiu korpo estis pli malgranda. La ĉineto ne estis tiom lerta kiom mi estis, kaj en tiom praktika, ankaŭ. Li havis grandan kvanton da komunaj eraraj pensoj, terure grandan. Mi ne kontraŭis, ĉar estas plej ĝentile: se oni venas en lokon kiel novulo, oni en povas komenci diri al lokanoj pri tio, kion ili devas fari. Tiu ĉi ĉineto timis sian estron. Li pensis, ke se estro notis, ke li dormas, li perdos sian postenon kiel gvardiston, kaj certe lin oni donos novan postenon, eble for de sia edzino, kiu laboris kiel purigistino en konstruaĵo de la registaro, bona posteno, kaj ŝi ne emus ŝanĝi ĝin nur pro tio, ke li ricevas novan postenon aliloke. Mi rezistis kiel leono, kaj kiam oni anstataŭigis lin en sia gvardloko, mi iris en li al sia hejmo. Tie li matenmanĝis iomete kaj kuŝis en lito. Dum li dormis, mi trafoliumos lian menson lerni aferojn pri lia vivo kaj pri Ĉinio, kiuj estis disvastigitaj en subkonscio de dormanta cerbo. Je la dekdua aperis lia edzino, Yun Li, kaj ili returnis sur unu la alian. Dioj, mi jam ne memoris pri kia estas fiko! Vere la ĉinetino estis tre alloga. Dudekkelkaj jaroj ŝi aĝas, kaj la ĉineto kelkaj pli. Mi ne ĝenis lerni lian nomon, ĉar mi estis li, je praktikaj faktoj. Mi ne volis ĝeni ilin iel ajn, kaj kiam nokto falis mi ekkonsciis pri io, kiu surprizis min multe: mi jam estis kompreninta ĉiun dialogojn inter la geĉinetoj, sed ankaŭ inter li kaj lia estro, kaj kun liaj gekolegoj. Ili vidis la televidon kelke da tempo, kaj mi komprenis ĉion. Evidentiĝas, ke mi jam scipovas la ĉinan lingvon! Aŭ almenaŭ mi komprenis ĝin. Kaj, kio estas pli grava, mi komprenas la ĉinan kulturon tiom bone, kiom se ĝi estu tiu mia! Tio surprizis min. Se mi havus sentojn, mi timus multe. Sed mi jam estis preter tio.
Mi estis kun la ĉinoj kelkajn tagojn, sed kiam mi decidis forlasi ilin, mi volis fari provon: ĉu eblus al mi kontroli mian ĉinon? Sekve, tiu lastan tagon, kiam li ĵus finis amori kun Yun Li, mi daŭre rigardis la plafonon, kaj kvazaŭ ĝi havus propran vivon, mi lasis mian manon8 leviĝi kaj ripozu sur la maldekstra kruro de Yun Li. Ŝi montris iom da surprizo pro la movo, kaj rigardis al mi mirigita. Mi diris al ĉi ĉine: “Yun Li, ju pli mi rigardas al vi, des pli mi amas vin”, kaj alproksimiĝante al ŝi, mi kisis ŝin pasie, tiel kiel mi ne faris de pli ol antaŭ kvardek jaroj. Ŝi ligiĝis al mi per siaj piedoj kaj kruroj, kaj ni amoradis denove. Sed ĉifoje la afero ne daŭrigis nur dekkvin minutojn, kiel kutime faris la ĉino. Ni amoradis dum du kompletaj horoj, sen veni eksteren volante aŭ nevolante, kvankam mi certe en volis, kompreneble. Ŝi venis en orgasmon kvin fojojn en tiuj du horoj, sed ŝi ankaŭ ne volis lasi min ekstere. Ŝi estis sorĉigita per la pruvoj da korinklino, amo, kiujn ŝia ĉino donacis al ŝi de tiu momento. Ni estis la tutan nokton dancante tiel sur la lito, praktikante la cento kaj unu pozicioj de Kama Sutra, kiujn oni ankoraŭ ne bone konas en Ĉinio, sed kiujn mi scias de mia antaŭa vivo. Poste ni dormis ĝis tagmezo. Tiu estis la libera tago de mia ĉino. Kiam ni vekiĝis, li konsciis pri tio, ke li faris ĉion ĉi, kvankam li ankoraŭ ne komprenis kiel li povis elteni tiom multe da tempo, aŭ de kie li venigis tiun scienco ama, kaj li konkludis, ke tio devas esti io denaska, kiu ĉiam estis tie, kaj kiu ekaperis tiun tagon kaj nokton. Kaj tiam mi faris ion eĉ pli perversa: mi ne iris kun li, sed kun ŝi. Mi forlasis la korpon de la ĉino kaj eniris tiun ŝian. Mi estis la tutan tagon purigante la grundon de unu el la konstruaĵoj el la registaro. Poste mi diris al mi,ke ja sufiĉas pri la ĉina kulturo, kaj mi foriris. Mi deziris eliri la korpon de YunLi, kaj mi vidis min denove sen pasioj, sen doloroj, sen pezo en mia animo, kiu vere estas io materia, kaj mi iris promeni laŭ la vojoj de Ĉinio.
Promentante laŭ plenplena strato, mi aŭdis bruegon da eta homoj. Ĉar mia senkorpa estato en permesis al mi kompreni la ĉinan, mi eniri bicikliston preterpasantan, kaj mi haltigis lin tiel, ke ni du ne falu, ĉar malplaĉis al mi memori pri kiel gustumas doloron pro falo, kaj mi igis li aŭskulti tion, kion la infanoj diras. Ili kantas lernejkanton. Mi denove rigardis la antaŭe nekomprenebla avertego sur la pordo, kaj mi nun legis: “Lernejo”. Mi venis proksime de la fenestro de la lernejo, kaj unu el la infanoj, laŭŝajne lerta, kaj tute tondita, rigardis scivoleme la biciklanton. Tiun momenton mi decidis reveni en la biciklon, sed irante, mi saltis al korpo de la infano. Li nomiĝas Lin Ĉun kaj ne bone faris pri siaj studoj. Li estis timida kaj timis multe sian instruistinon, ĉarman maljunulinon, kiu lernintadis la infanojn legi de antaŭ pli lo kvardek jaroj. La infano kaj ni rigardis al ŝi kun korinklino kaj respekto. Tiuj estis valutoj, kiujn la infano ne kulturis antaŭe, ĉar li sentis nur timon al ŝi. Sed mi igis lin riagardi al ŝi per aliaj okuloj. Kiam ŝi petis voluntulon kanti la tutan kanton, mi levis manon, kaj laŭ ŝia peto, mi iris al ŝi. Post kurtezia saluto, kiel mi iam vidis en filmoj pri ĉinoj, mi demandis, ĉu ŝi permesas Lin ĉun provi la kanton kiel solo. Ĉiuj silentis atente, ĉar Lin ĉun estis la plej timida infano en la lernejo, kaj ili ne sciis pri kio okazas al li nun. Mi neniam antaŭe, en mia alia alia vivo, havis bonan voĉon por kanti, sed mi studis en la Mursja Konservatorio kurson pri kantarto kaj ses pri gitaro, do uzante la konojn, kiujn Lin Ĉun havas pri la ĉina alfabeto kaj tiujn, kiujn mi jam havis pri solfao de mia antaŭa vivo, komencis la Kanton de Grilo kaj Muso en la ĉina versio, kaj mi donis al ĝi apartan tonon, kun vibrato kaj glisando en tiuj versoj, kiujn mi konsideris oportunaj, kaj mi baldaŭ vidis larmojn sur la vizaĝoj de la instruistino kaj kelkaj el la infanoj mem. Tiu estis la plej bona kanto en mia antaŭa vivo kaj en tia ĉi. Ĉar mi havas nun tion, kion mi en havis dum tiu alia: novan voĉon. Infanan voĉon. Eble Lin Ĉun estis la unua homo, kiu uzis diafragman respiradon kantante en la historio de tiu lernejo, kiu vere estis nur unuagrada lernejo, kies ĉefa celo estas lernigi legi kaj skribi la dek mil signojn, kiujn ĉinoj devas scii, kaj la aliajn subjektojn kaj artojn oi lernas nur helpe al tiu ĉefa celo. Sed mi ĝuis la momenton, kiel nano, kiel mi estis je la tenera aĝo, kiun Lin Ĉun havas: sep jaroj. Mi igis lin progresi el la lasta ĝis la unua loko en sia klaso. Sinjorino Yin demandis kial mi kantas tiom bele, kaj mi diris al ŝi, ke panjo ĉiam kantas hejme, kaj ke mi fojfoje kantas kun ŝi, kio estas litere certe. Kio okazas estas, ke Lin Ĉun estas tio timida, ke neniam eĉ pensis diri al instruistino. De tiu tago sinjorino Yin kaj lernanto Ĉun iĝis geamikoj, kaj kiam patrino iris al lernejo preni lin, la instruistino gratulis ŝin pro sia filo, tiom inteligenta kaj kun tiom bela voĉo, kiu finfine venkis sian timidecon kaj pasigis ilin ĉiujn agrablan momenton. Ĉar post kanti la unuan kanton, je peto de sinjorino Yin, Lin kantis kelkajn el al kantojn, kiujn li aŭdintis al panjo hejme, eĉ italan kanton, O sole mio, kiun li lernis iam per radioaparato, sed kun ĉinaj vortoj, kompreneble, por ke liaj geamiketoj de la lernejo povus kompreni:
Ho, suno mia,
foriru neniam,
Ho, suno mia,
kun vi mi lernas pli,
La patrino de Lin Ĉun estis tre surprizita agrable pro la novaĵoj de la instruistino, kaj eĉ surpriziĝis multe pli kiam tiun nokton la infano insistis pri lavi la pladojn voluntule. Ŝi neniam permesis tion fari al la infano ĉar li estis tro malgranda kaj povus rompi ion, sed ĉifoje li diris argumentojn, kiujn ŝi neniam aŭdis: Panjo, vi laboris la tutan tagon. Permesu, ke mi faru ion por vi, ĉar vi faras ĉion por mi; vi donis vivon al mi, mi ricevas manĝaĵon de vi, al lernejo vi portas min, pri ĉio protektas vi min. Panjo mia, mi amas vin kaj kiam vi estos maljuna kaj malforta, mi ankoraŭ amos vin kqj lavos pladojn por vi. Aŭskultante de infaneton sepjaraĝan diri tiun serion da stultaĵoj bonkorajn, ne nur patrino lasis larmon fali, sed ankaŭ patro kaj gefratoj pli aĝaj, dek tri kaj dek kvin jaraĝaj sentis grandan honton kaj levis sin kaj helpis lin lavi la pladojn kaj la kuirejon.
Kiam ĉiuj dormis, mi iris sola, sen la infano, promeni laŭ la urbo. Ĝi estas malgranda urbo, ne tre grava. Ne temis pri Pekino. Sed, aldone, mi jam laciĝis iomete pri Ĉinio, kaj sekve mi revenis en mian hejmon..., bone, vere ĉe mia eksulino, kontroli ĉu estas gravaj novaĵoj.
Mursjo estas je la alia angulo de la mondo, do tie ankorau estas tago kiam mi venas, ono da sekundo poste mi decidis tion. Mi ne scias tra kiaj strangaj vojoj ni fantomoj atingas nian celon, sed mi kredas, ke ni iras per rekta ilinio, do anstataŭ pli ol dek mil kilometrojn, kiujn mi farintus laŭ la tersurfaco, mi kredas, ke mi faris nur kvar mil per rekta linio. Tiel, mi trovis miajn ĝistiamajn familianojn en kunveno, pristudante mian testamenton. Tio ne okazis same kiel en filmoj, kie oni kunvenas en notariejo, sed mia eksulino havis ĝin en portfolio, kiu mi konservis miajn paperojn. Ĝi estas tre simpla:
Mi lasas la propecon de ĉio, kion mi havas, al ĉiuj miaj gefiloj vivantaj aŭ ties gefiloj, kaj mian edzinon la uzadon kaj ĝuon de ĉio mia dum ŝi vivos.
Tio estas: nune ili vidos nek unu eŭron. Tamen, mi ne havis multajn: mi investis multe da tempo, sed ĉefe da mono en “kombi” la mondon per miaj vojaĝoj dum la lastaj tridek jaroj, tiel ke de mia mono restis malmulte, krom mia domo en la plaĝo, kie mi verkis preskaŭ ĉiujn miajn librojn. Mia eksulino estis pli bona gepatro ol mi, ŝi elspezis malmulte kaj havis grandan bienon. Tial miaj parencoj ade pensas, ke ili havas grandan perdon kiam mi foriris el ĉi tiu mondo, ĉar vivante mi donacis al ili pli da mono ol mortinte, kaj ankaŭ tiuj kisetoj, kiujn mi donis al ili ĉiutage malfacile donos al ili alia persono. Eĉ ne mi mem, ĉar nun mi ne havante korpon, ne emis manĝi iun ajn per kisoj.
Kiam tiu tago finiĝis, mi konstatis, ke mia eksfamilio en plu ploris min tiom multe. Vere, la afero estis martelfrapo por ili: subite ili perdis tiun, kiu amuzigis, tiel diri bonvole, familiajn kunmaĝadojn kaj aliajn komunajn eventojn, dum pli ol sesdek jaroj. Iom post iom ili alkutimiĝis. Kaj iom post iom ili lernis vivi sen mi. Tio estus domaĝo, se mi ankoraŭ havus iom da sentoj, sed tio estis denaska al korpo, en al tio, kio supervivis post morto mia. Nun mi kapablis eniri kaj eliri korpojn, kaj sekve mi decidis trankviligi miajn eksulino kaj eksbopatrino, kaj mi eniris ties sonĝojn. Mia bopatrino sonĝas kun paca pejzaĝo, griza, mola. Sen multe da etosa bruo. Subite mi prezentis min antaŭ ŝi kiel rolulo en fora loko. Kaj mi kantis. Mi reprenis la voĉon de Lin Ĉun kaj kantis la kanton de la grilo:
Mi kantas, kantas por bela virino
bela hodiaŭ, same kiel hieraŭ
Mi kantas por bela virin'
kiu mi neniam laciĝis vidi
patrino de mia edzin'
al kiu mi sendas la diron
ke finfine mi sukcesis scii
ke estas bone scii havi
scion, fidon, povon,
kiuj fluas el planko de mi:
bopatrin', mi fartas bone, kaj
mi ĉiam estas amante vin.
“Ne zorgu pri mi, virino. Temas pri mi, via bofilo Anĝelo. Ĉi tio ests sonĝo, sed oni permesas al mi komuniki al vi, por ke vi sciu, ke mi fartas bone kaj ke mi ankoraŭ amas vin ĉiujn. Kaj ke estis lukso havi vin kiel familion; kaj mi nur plendas pri tio, ke daŭrigis tiom malmute da tempo. Ripozu kaj feliĉigu tiujn, kiuj estas ĉirkaŭ vi. Je mia nomo kisu ilin ĉiujn, kiam vi ilin vidos. Kaj nun vekiĝu kaj rakontu ĉi tiu sonĝo al via filino, ĉar alimaniere vi forgesos ĝin”.
Kaj en ŝia sonĝo mi manfrapis forte, kaj mia bopatrino vekiĝis. Ŝi plendis, kaj mia eksulino vekiĝis, helpema.
“Ĉu vi ne povas dormi?”, ŝi demandis. “Ne, ne estas tio. Mi ĵus sonĝis. Mi sonĝis pri via edzo”.
“Ĉu? Kaj kio diris al vi Anĝelo? Ĉu li fartas bone?”, diris mia eksulino, videble multe pli kredema mia bopatrino.
“Li bone fartas, kaj li sendas kison por ĉiuj vi”, kaj ŝi venis al mia eksulino kaj kisis ŝia vangon. Ambaŭ virinoj brakumis kaj estis tiel iom da tempo, sen ne ploreti silente.
“Li estis tre bona. Li estas bona eĉ post li mortis”, mia eksulino diris.
“Ho”, diris mi al mi mem. “Mi ne sciis, ke ŝi pensas tiom bele pri mi. Se mi sciintus, mi profitus tion eĉ pli”. Sed mi tuj sentis min kulpa, tre hontema por pensi tiel. Sed mi rapide konstatis, tamen ke tio okazis ĉar mi forgesis foriri el mia bopatrino. Nu, almenaŭ la sonĝo ne estis forgesita.
Kiam ili denove ekdormis, estis la vico de mia bona edzino amata. Mi venis en ŝian kapon, kaj mi estis saltigita de tio, kio mi vidis. Ŝian tutan vivon ŝi estis tre nervoza. Mi vidis multe da imagoj pri ŝia lernejo, ŝiaj kolegoj, ŝiaj gelernantoj, kiuj krom bruemaj, ili amegis ŝin. Tamen ŝi en laboris en lernejo de multe da jaroj. Ekzakte 26, ĉar ŝi emeritiĝis je sesdek jaraĝo, same kiel mi, sed kvar jarojn pli malfrue. Tamen ŝi reiris tien, al sia lasta lernejo. La Lernejo Jerusalemo, proksima al sia hejmo. Kaj ŝi diris rakonton semajne. La unuajn dudek jarojn de mia emeritiĝo mi verkis kelkajn librojn. Tridek novelojn kaj kvin aŭ ses dikajn librojn da rakontoj. Tiujn mi verkis por miaj genepoj, kiuj ne malfrue komencis aperi. Ni ŝanĝis el malgranda familio kun ĵus du gefiloj maljunetaj senfilaj en oknepan familion. Mia kontribuo al familio kiel avo ne estis same kiel regula aveto, ĉar mi havis urĝajn aferojn solvi en aliaj lokoj kutime je la plej maloportunaj momentoj. Sed mi ĉiam revenis kun literatura donaco. Mi vere ne havis tiom fruktodonan menson, kiel ili kredis: la afero estas, ke mi rigardis al ĉiutaga fakto per aparta maniero, kaj igis ĝin rakonto. Kiel, ekzemple, kiam junulino falis en flughaveno kaj ĉiuj havaĵoj ŝiaj eliris ŝian valizon. Mi helpis ŝin remeti ĉion en ĝin denove, kaj ŝi dankeme kisis min dufoje survange. Poste mi neniam pli vidis ŝin. Kiam mi revenis hejmen, mi rakontis mian nepon Abelardo, filo de Servando (kiu finfine plezurigis mian dolĉan edzinon per tio, ke nepo ŝia portu la nomon de ŝia patro) la rakonton de la princino, kiu vojaĝis inkognite:
Bonifasjo kaj Eŭlalja
Iam ajn estis princino tre bela, kiu havis onklinon, kiu estis sorĉistino, tre malbona soristino, kiu deziris, ke sia nevino mortu por ke ŝi mem estu la Reĝino. Tiu sorĉistino estis ĵetinta sorĉon, por ke ŝi ne sukcesu eniri la aviadilon kiam ŝi estis venante ĵuri sian postenon kiel reĝinon aŭ, se ŝi finfine sukcesis eniri la aviadilon, ke ĝi eksplodu midfluge. Sed kiam la princino venis en la flughaveno, ŝi koliziis akcidente kun Arkanĝelo Bonifasjo, kiu havis mision inkognitan.
Bonifasjo estas tre bela nomo, kiu signifas “tiu, kiu faras bonon”. Kiam li koliziis kun ŝi, la valizo de la princino falis surplanke, kaj malfermante ĝi eksterigis kelkajn aferojn. La Arkanĝelo rimarkis tuj kie estas la ĉarmo malbona de la sorĉistino, kaj tute senaverte li prenis per sia maldekstra mano, kaj ĵetis ĝin en rubujon, kiu purigistino preterpasanta puŝis, kaj dume per sia alia mano li helpis la princinon levi sin el planko kaj poste meti ĉiujn havaĵojn ŝiajn en la valizo denove. Kaj li aldonis biskoteton kun bondiraĵo de Virgulino Maria por ke ŝi estu protektata dum la tuta vojaĝo. La princulino kisis la arkanĝelo dufoje, kaj liaj vangoj ruĝiĝis, ĉar de antaŭ mil kvincent jaroj neniu kisis lin, kaj li akompanis la princulinon ĝis la aviadila ŝtuparo.
Kiam ili estis suprenirantaj, li pretekstis, ke li eraris sian aviadilon, kaj li iris al tiu sia, superirante la bonan ŝtuparon, sed malaperante antaŭ eniri la pordon, ĉar arkanĝeloj en bezonas aviadilon flugi.
Tiuj kaj similaj rakontoj venis al mia kapo ekde la plej banalaj faktoj de mia ĉiutaga vivo, kiu vere estis tre intensa. Mia edzino estis mia ĉefa legantino, kaj al ŝi mi dediĉis tiujn kolektojn de rakontoj, kiujn mi titolis Rakontoj por diri en lernejo. Ŝi iĝis ian avino-feinon por multaj tiaj nfanoj, kiuj danke al ŝi rehavis la rolon de dolĉa avnjo, kiu legasas fabelojn al ili. Tiu estas laboro, kiu ne lacigis ŝin, ĉar temis pri nur unu horon semajne, kaj ĉiuj infanoj volis, ke Sinjorino Paŭla legu al ili la rakonton de la semajno. Ĉiun semajnon ŝi tion faris rekte, sed ĉar la lernejo havis sistemon de interna televido, en la aliaj klasĉambroj la aliaj infanoj vidis kaj aŭdis ŝin per televido. Ŝi parkere sciis ĉiujn miajn rakontojn, tiel ke ŝajnis, ke ŝi ekpensis ilin. Ŝi vere donis la krediton al mi, kaj estis dirinta al aliaj instristoj, ke la aŭtoro vere estas sia edzo, sed mi kredas, ke ili ne kredis ŝin.
Hodiaŭ, interkrampe, estas ĵaŭdo, kaj estas la tago de la rakonto lerneja. Mi kredis, ke estas amuze vidi ŝin. Kaj mi iris kun ŝi. Temis ĉi-foje pri klasĉambro Tria-A, kaj la infanoj estis forprenintaj la tablojn kaj seĝojn al muroj, kaj sidiĝas nun surplanke, en rondo ĉirkaŭ tiu ĉi avineto preskaŭ naŭdek jaraĝa, dolĉa sed gaja, kiu venis ĉiam rakonti fabelon. Mi eniris infaninon, kiu rigardis al ŝi atente, kaj mi povis konstati la amon, kiun okjaraj infanoj povas senti al sia sinjorino, aŭ, ĉifoje, sia super sinjorino Kaj Plop!, per salto mi eniris la menson de tiu virino, kun kiu mi estis kunhavanta la lastajn sesdek du jarojn de mia vivo:
Saluton, infanoj. Hodiaŭ mi rakontos fabelon pri nano. Nano bona, kiu ĉiam faris petolaĵojn. Kiam li estis malgranda li ne kuraĝis, ĉar li timis, ke patro admonu lin. But iam li plene kreskis, kaj li iris tien, kien iras nanoj, kiam ili jam kreskis, kaj komencis fari tiujn petolaĵojn, kiujn nanoj faras kiam ili estas malgrandaj, sed ili ne plu faras kiam ili jam kreskis. Sed tiu ĉi nano neniam kreskis, ĉar li malfruiĝis pri petolado, kaj diris al si mem, ke li petolados dum sia tuta vivo.
Iun tagon li trovis etan laktistinon, infanino, kiu gajnis sian vivon per vendado da lakto en la vilaĝa merkato. Ŝi sidis apud fonteto por ripozi, kaj la nano forprenis ŝian lakton, kaj anstataŭis ĝin per akvo. Kiam la eta laktistino venis en la merkaton kaj volis vendi ĝin, ŝi konstatis, ke ŝi havis nur akvon, kaj ŝi ekploradis, ĉar ŝi estis perdinta la lakton, kiam li sidiĝis apud la fonteto. “Fiaj nanoj de la fonteto”, plendis la infanino, “vi forrabis mian lakton, kaj nun mi ne povos porti manĝaĵojn al miaj malgrandaj gefratoj!”
“Ĉu fiaj nanoj?”, diris la nano, kiu ekaperis apud ŝi. “De kie vi scias, ke kulpas nanoj?” La infanino rigardis lin, sed ŝi en sciis kio nano estas, ĉar nanojn infaninoj neniam sukcesas vidi. Ŝi kredis, ke temas pri infano, kvankam pli juna ol ŝi estas.”Ĉar nanoj petolemas, kaj ili ne atentas al sentoj de homoj. Tial ili estas malbonaj. Nun miaj gefratetoj malsatos pro ilia kulpo”. La nano fartis tre malbone, kaj prenis ŝian manon, kaj rigardis al ŝiaj okuloj. Li vidis multe da boneco sur ili, kvankam la infanino ploris kaj estis tre kolera kontraŭ nanoj. Kaj la nano ne volis, ke la infanino koleru pli kontraŭ nanoj. Kaj diris: “infanino stulta, ne plu insultu nanojn. Kiam vi trovos bonan nanon, petu lin, ke li donacu al vi okulvitrojn, ĉar tio, kio estas ĉi tie ne estas akvo”, kaj li malfermis la ejon kaj diris: “Rigardu”. La infanino rigardis, kaj ŝi vidis, ke estis lakto. Kaj ŝi ekridis kaj kantis kontente:
Mia lakto, lakto mia,
aĉetu lakton mian,
ĉar mi devos vendi ĝin
antaŭ noktotempo
por ke gefratetoj
manĝu paneton
kun fiŝeto
kaj mia ameto.
La nano vidis ŝin tiom kontenta, ke akompanis ŝin al ŝia hejmo, por ke ŝi en perdu la monon aŭ la manĝaĵojn, kiujn ŝi portis por gefratetoj.
La nano ŝatis esti kun la infanino. Kaj kiam ŝi plenkreski, la nano edziĝis al ŝi, kaj kune ili havis multe da nanetoj. Sed ŝi neniam konstatis, ke sia edzo estas nano. Ŝi nur kredis, ke li estis nur malgranda homo, sed tre bona, ĉar li ĉiam portis grandajn botelojn da lakto, ŝi ne sciis de kie, sed li amis ŝin multe.
Kaj tiel finas la rakonto pri La nano kaj la eta lakto vendistineto.
Tuj post kiam mi igis Paŭlan pensi, ke la rakonton ŝi elpensis srvoje, mi saltis en ŝian mirantinon ĉefan, la eta Ludovikino, kaj mi konstatis, ke la amo kaj miro kun kiuj ŝi estis aŭskultinta en estis mia faraĵo, sed ĝi jam estis tie. Mi miris konstati kian puran amon geinfanoj povas senti por tiuj personoj, al kiuj ili volas doni ĝin. Ĉar ili donas ĝin pro instinkto.
Antaŭ mi lasis la lernejon, mi vizitis la kontrolĉambron, kaj mi konfirmis miajn suspektojn: jes, ili registras ĉiun rakonton survidbende kaj poste konservas ilin en la edukotekon de la lernejo. Bone farite, mi pensis.
Sed eĉ se vivo kontinuas, vivo daŭras same aŭ sen grandaj ŝanĝoj kiam persono mortas, senrigarde al kiom grava li aŭ ŝi estis al tiuj, kiuj ankoraŭ estas vivaj, morto en daŭras same. Almenaŭ por mi. Ĉar mi eklernis pri tio, kio okazas al homoj, kiujn ĉiutage mortas. Mi neniam konsideris min speciala, almenaŭ en tro speciala. Por mi ĉiu tago estis speciale, kompreneble, ĉar ĉiun tagon mi ektrovis novan aferon, kaj mi gratulis min pro mia prakrasto en mondo de vivuloj, aŭ en cirkonstancaro, en kiu mi estis en la momento de la eltrovo. Kiam mi ektrovis abelojn, ekzemple, en la insulo de El Hierro9, mi sentis min bonŝanca ĉar mi tion faris kune kun fratino Maria Elena, kies enketema kaj maltimema spirito faris tiun eltrovon pli bunta. Ŝi kaptis abelon flugantan, kaj premante ĝin malforte je ĝiaj flankoj, ni vidis, ke ĝi fordonas guteton da mielo, kiun ŝi rapide kaptis per sia buŝo. Kiom bongusta ĝi estas! Mi imitis ŝin, kaj mi trovis, ke mielo estas bongusta kaj dolĉa. Mia frato Servandito, kiun ni fojfoje nomis Dito aŭ Andito eĉ se li estas pli aĝa lo ni, vidante nin ankaŭ li kaptis abelon kaj gustumis abelmielon rekte el produktisto al konsumanto. Post longa momento da gustumado, mi denove kaptis abelon, ĉifoje pli diketa, kiu anstataŭ doni al mi mielon, ricevigis min pri eta dozo de io multe pli maldolĉa kaj pika. Mi lasis ĝin libera, kaj anstataŭ forflugi rapide, kiel la aliaj, insistis alfronti min kaj piki min denove, kion ĝi sukcesis fari ĉar tiam mi ne havis multe da kono pri zoologio, kaj ankaŭ estis kaptita de surprizo. Jarojn poste mi lernis, ke vespoj estas iom malsimilaj al abeloj. Sed tiam mi ne vidis la botelon duone malplena, sed preskaŭ plena: mi ne havas alergion kontraŭ vespoveneno! Ankaŭ, la gustumo ne estis tute malagrabla, eĉ mi ne rekomendus gustumi ĝin.
Mi estis memoranta tiujn kaj aliajn momentojn de mia pasinta vivo, kaj mirante pri tio, ke mi ne plu sentas aŭ suferas pro tio, kion mi lasis malantaŭe, tiun vivon, kiu ŝajnis al mi eksterordinara pro ties rutineco, feliĉa pro manko da gravaj incidentoj, escepte de la okazoj, malmultaj, en kiuj mi preskaŭ mortis, sed same mi pentis, ke mi ne profitis cirkonstancojn pli oportune, kiam mi subite vidis sinjorinon, kiu promenas kun sia filo. Ili havis ion specialan. Ien malantaŭ ili amaso da homoj ĉirkaŭrondis ion. Mi venis rapide kaj malvicis inter la homoj, kaj eksciis, ke estis turniĝita aŭto, kun sinjorino kaj sia filo en ĝi, ambaŭ mortintaj, laŭŝajne. Mi turnis la kapon al loko, kie tiu sinjorino kun filo ankoraŭ marŝas, kaj konstatis, ke temas pri ili samaj. Mi sekvis ilin. Estis nekredeble: mi ĵus vidis du fantomojn. Du kolegojn miajn. En du paŝegoj, mi venis apud ili, kaj demandis:
—Ĉu vi estas tiuj en la aŭto?
—Jes—, la virino diris.—Kio okazis al vi?
—Nenio. La aŭto glitis en la bendo, kaj mi havis akcidenton. Sed mi portas la knabon en la lernejon. Mi revenos poste solvi la problemon pri la aŭto.
—Malbone,
virino, vi iras malbone.
—Kio? Ne, la lernejo estas tuj fronte al ni, ni jam venas en ĝin.
—Mi ne volas ĝeni vin, sed ne. Mi konsilas al vi ne daŭrigi.
—Kial? Ĉu mi konas vin? Vi estas iel konata al mi, sed mi ne memoras...
—Anĝelo del Valle Ricote, je via servo. Sed mi ŝajnas konata al vi, ĉar ni jam estas je la sama flanko. Vi ne ankoraŭ konstatis, ke vi estas mortintaj pro via rapideco.
Ili haltis subite. Kaj ŝi riagdis al mi kun glacio en la okuloj, preskaŭ kun malamo.
—Jen
malbongusta spritaĵo
Kaj ili daŭrigis sian vojon al lernejo. Mi sekvis ilin post prudenta distanco. Ili eniris la lernejon, kies pordo ankoraŭ estis malferma, ĉar ankoraŭ infano eniras. Sed aldone ili vidis, ke du infanoj kuris enen kaj pasis tra ili. Ili venis en la klasĉambron de la infano kaj fermis la pordon. Kiam la sinjorino provis malfermi la pordon, ŝi konstatis, ke sia mano trairis ĝin. Ŝi turnis sin, kaj trovis min, kiu observadis ŝin senhalte. Mi iris preter ili, kaj diris: “Sekvu min!” Ili vidis, ke mi trapasis la muron unu metron for de ili kaj eniris la klasĉambron. Subite ili aperis apud mi. Mi signalis amike al ili per mia okulo, kaj diris al ili: “Ĉi tio estos tre lerniga”.
Sinjorino Pérez Machín, la instruistino de Tomasito, la infano, kiu estas apud mi, vokis la infanojn:
—Estela
Antequera.
—Ĉi tie!
—Tomás Buceta.
—Ĉi
tie!—, diris nia juna kunanto, irante al sia sidloko.
—Ĉu Tomas' ankoraŭ ne venis?
—Ne—, diris sia kunantino Antonja.
—He!, mi estas ĉi tie!
Tiun momenton venis mia vandala emo, kaj mi diris:—La instruistino havas vizaĝon pugan!
Estis nur unu ridon en la tuta klaso. Tiu de Tomaseto. La aliaj infanoj, kompreneble, ne aŭdis min. Ili nur aŭdis instruistinon, kiu diras:
—Strange! Lia patrino estas ĉiam tiom akurata! Devas seti grava kaŭzo por tio.
La patrino de Tomaso jam rigardis al mi per alia vizaĝo, kun granda demandosigno en ĝi. Tiumomente malfermiĝis la pordo kaj eniris infanino tre pala kaj kun ŝpuroj de plorado:
—Sinjorino, estis akcidento ekstere, en apuda strato. La aŭto de la patrino de Tomaseto kapturniĝis.
La patrino de Tomaseto rigardis al mi, kaj demandis rekte kio okazas. Mi informis ŝin pri ilia nova statuso: “Saluton denove. Mi nomiĝas Anĝelo, se mi ne estas via gvardanĝelo. Same kiel vi, mi estas mortinto”.
—Kia hororo! Kiel oni povas morti kaj ne konscii pri tio?
—Ĉar vi mrotis subite. Via akcidento estis malpli skandala ol tiu mia, sed vi ricevis tre grandan frapon, kaj ĝi estis instanta. En mia kazo ĝi ne estis tuja, ĉar mi vidis la aŭton, kiu surpasos min, kaj mi notis grandan doloron. Poste, silento. Kaj mi leviĝis kaj vidis mian propran kadavron disŝiritan sur la planko. Kaj tiu imago konvinkis min okulfrape. Via rapideco veni en la lernejon kredigis vin, ke nenio okazas al vi kaj filo, kaj via premo estis veni en la lernejon ĉiel ajn. Via filo mortis subite ankaŭ, ĉar alimaniere vi lin ne povintus preni per mano ĉi tien.
—Ĉu vi mortis antaŭ longe?
—Tri tagojn, proksimume.
—Kaj kio okazas al mortintoj? Ĉu ni ne iras ĉielen? Ĉu estas juĝo?
—Mi ne scias. Mi promenadas ĉi tien laŭ la loko de kelkaj tagoj, kaj vi du estas la unuaj mortintoj, kiujn mi trovas.
Mi memoris la filon, kaj gestumis al li:
—He, Tomaso! Venu ĉi tien. Tio ĉi ankaŭ interesas al vi.La knabo venis salte, antaŭ surprizo de sia patrino.
—Kiel vi faris tion?—Ne timu..., kiel vi nomiĝas?
—Katalino.
Katalino Tovar.
Ŝi
malaperis, sed post unu momento ŝi denove venis al ni.—Ho,
tio funkcias. Mi deziris esti en Parizo, la urbo kien mi iris geedziĝe,
kaj mi tuj vidis min tie, sub la Ejfel' Turo. Mi paŝis malantaŭen por
vidi ĝin pli bone, kaj ne vidis buson, kiu trapasis min sen mia
konsŝtato. Neniu pli vidis min.
—Ĉu ne estas pli da homoj kiuj estas same kiel ni? Certe estas multe da mortintoj ĉiun tagon.
—Kompreneble, sed mi ankoraŭ ne trovis ilin. Mi vidis vin du kaj sekvis vin. Mi ne scias pri iu ajn alia. Mi en scias kien mortintoj iras kiam ili mortas. Kaj mi ankaŭ ne scias kial mi ne ankoraŭ iris kun ili. Sed mi ja scias, ke tio ne rilatas al tio, ke oni entombigas nin, ĉar oni jam entombigis min, kaj mi ankoraŭ iradas tien kaj reen.
—Panjo, kion ni faru nun?—Nu, jes, sed poste. Hej, panjo, se ni estas mortintaj, kio okazos al ni?
—Mi ne scias, fileto. Ĉu vi scias, Anĝelo?
—Ne.
Mi ankoraŭ estas en muta takto de kiam mi mortis. Sed oni ne fartas
tiom malbone: estas nek varme nek malvarme, kaj mi povas moviĝi tien
kaj reen. Mi ankaŭ lernis kiel eniri en la homojn.
—Ĉu oni povas?
—Certe. Ni povas reveni en vian akcidenton por ke vi provu. Mi avertas, tamen, ke se vi sukcesas, vi resentos doloron kaj grandan pezon en korpo, kiujn vi nun ne havas.Ni revenis subite en la lokon, kie la aŭto kapturnis. Fajristoj ankoraŭ rompas tiun pordon, kiu restas en supera parto, tiu de kunanto. Fajristo eniris ĝin kaj elirigis unue la korpon de la infano. Poste li prenis la kadavron de la patrino. La infano havis sian kolon en stranga pozicio, kvazaŭ ĝi estu rompita. La vizaĝo de la virino estis tute detruita: ĝi havis aĉan frapon en flankosto. Ambulancistoj ne zorgis pri la infano, kiam ili vidis la kolon, sed ili masaĝadis la koron de la patrino kaj respirigis ŝin buŝalbuŝe. Ili provis dum kelkaj minutoj. Kiam ni kredis, ke ili renoncas, ili prenis metalpecojn konektitajn al interno de la ambulanco kaj ili donis al ŝi sinsekvajn elektrofrapojn sur ŝia brusto. Ili insistis dum kelkaj minutoj, ĝis kiam unu el ili kriis: Ŝajnas, ke ŝi jam venas! En tiu momento Tomaso kaj ni vidis, ke la patrino komencas malaperi en la aero. Antaŭ ŝi finis malaperi, ŝi diris al mi per sensenta voĉo:
—Anĝelo, zorgu pri mia filo—. Kaj ŝi malaperis.La infano kaj mi vidis, ke la korpo de la patrino komencis moviĝi kaj ĝemi, kvazaŭ ŝi suferas grandan koŝmaron. Baldaŭ oni donis al ŝi trankvilpilulon, kaj oni forportis ambaŭ korpojn, ŝian ambulancen, kaj tiun de la infano aliveturilen sed tute kovrita de littuko.
—Kaj nun kio okazas?—, diris Tomaso al mi.
Nu, mi ne scias, Tomaso. Se vi volas, ni povas iri al via hejmo kaj vidi kiel via patro ricevas la novaĵon. Aŭ ie ajn. Kiel vi fartas?
—Normale—, li diris al mi. —Kiel mi povas farti? Vere estas, ke mi sentas nenion. Vi ankaŭ sentas nenion, ĉu?—Ne, Tomaso. Vere la mondo de vivuloj ne plu interesas al mi tiom kiel antaŭe. Kvankam ni povas reveni kiam ni volos.
—Ho, ĉu? Kaj kiel?—Tio estas facila. Vidu: estas pli facile se vi eniras la sonĝojn de homo, kiu dormas. Kaj poste, kiam li aŭ ŝi vekiĝas se vi sukcesas ne eliri lin aŭ ŝin, vi povas lerni eliri kiam vi volos, kaj ankaŭ eniri kiam vi deziros. Ĝi estas amuza, sed dolora.
—Kial dolora?
—Ĉar vi denove sentas. Ĝi estas kvazaŭ vi estas tiu persono. Ĉiuj ties pensoj estas viaj, kvazaŭ vi mem pensas ilin. Ties sentojn vi ankaŭ sentas ilin. Kaj se io doloras al li aŭ ŝi, vi sentas tiun doloron. Aŭ feliĉon, aŭ ĝojon. Ĉiujn sentojn. Por vivulo estus vere granda sukceso salti de korpo al korpo. Sed por ni tio estas teda kaj peza. Ili ne povas moviĝi tiom rapide kiel ni. Kaj ili malsatas, malvarmiĝas, doloras.—Ĉu vi jam faris tion?
—Jes.
—Eble
pro tio vi ankoraŭ estas ĉi tie—, li diris.
—Eble. De tempo al tempo mi demandas al mi kial mi vidas neniun pli, kaj mi fartas sole, tre sole. Ne estas, ke mi malgajas, sed ni jam ne sentas malgajecon. Sed mi povas paroli al neniu. De kiam mi mortis, mi povis paroli nur kun vi kaj via patrino.
—Do kiom teda estas la afero morti.—Nu, jes. Se aferoj ne interesas al vi, vi fartos tre malbone.
—Kaj ĉu ne venis al via kapo iri en ĉielon? Vi diras, ke vi povas iri tien, kien vi pensas.
—Nu, vere ne. Mi ĉiam opiniis, ke ĉielo ne ekzistas. Ĉu vi opinias, ke Ĉielo ekzistas?
—Certe jes. Tion diris al mi miaj gepatroj kaj mia instruistino.—Sekve, vi povas pensi pri la Ĉielo kaj vidi, ĉu vi vere iras tien.
—Bone, Anĝelo. Mi irontas en ĉielon. Sed se mi ne plu vidos vin, mi volas danki vin pro helpo al mia patrino kaj al mi. Se mi povas, mi revenos vidi vin.
Kaj Tomaseto malaperis el mia vido. Li estis tie, kaj subite li en plu estis. Tio mirigis min. Ĉu li vere iris en Ĉielon? Kaj se ĉielo ne ekzistas? Tiukaze li irus en plej absolutan nenion. Kaj mi pensas, ke valoras pli unu birdo en mano ol cento en la arbo. Pro tio esti ĉi tie, moviĝante kaj parolante iomete kun ĵusmortintoj estas pli interesa ol malaperi por ĉiam.
Post kelke da tempo, la fajfiloj de aparatoj konektitaj al Katalino ĉesis aŭdiĝi, kaj ties edzo iris kriadante la doktoron. Dum la mallongaj momentoj, en kiuj ili okupiĝas vivigi denove ŝin, ŝi sukcesis demandi al mi pri sia filo:
—Kio pri Tomas'?
—Mi
ne scias, Katalin'. Mi ne plu vidas lin. Mi
kredas, ke li iris en Ĉielon.
Mi
ne scias, Katalin'. Eble mi devas resti kun vi. Mi diros al vi tuj,
kiam mi ekscios.
—Ĉu vi diros al mi? Se tiuj stultuloj revivigas min, kiel vi kontaktigos min?
—Tra viaj sonĝoj—, mi ankoraŭ diris al ŝi kiam kormezurilo de nove bipis karakterize: mi denove perdis ŝin. Sed ŝia edzo ĵus gajnis ŝin.
Dum tri longaj tagoj, Katalin' luktis kontraŭ vivo, pli ol kontraŭ morto. Sed kuracistoj venkis ĉifoje. Kaj iom post iom ŝi revenis denove en vivon. Tri monatoj poste ŝi eliris la hospitalon, kun granda malgajo, ĉar sia filo foriris por ĉiam. La edzo estis detruita pro lia perdo, sia ununura filo. Ŝi suferis pli, ĉar ŝi ŝoforis en la momento de la akcidento. La aŭto venis sur makulon da oleo surstrata en angulo, kaj kiam ŝi bremsis la iom malnovan aŭton, sen ABS, ĝi turniĝis senkontrole, kaj frakasante rado kontraŭ trotuarlimo, la aŭto kapturniĝis, mortante la infano per la frapo, kaj ŝi preskaŭ mortis ankaŭ.
Tiun nokton mi trankviligis ŝin, tamen, per sonĝo ŝia: “Katalin', ne zorgu. Tio, kion vi sonĝis kiam vi estis senskonscia, estas vera. Via filo estas bone. Li estas en Ĉielo”. Mi fartis kiel aĉulo pro mia mensogo tiel, sed ne plaĉis al mi kiom malgaja ŝi aspektis. Estante en ŝi mi sentis ŝian triston, sed ankaŭ mi sentis kiom da trankvilo miaj vortoj donas al ŝi. Ŝi tuj ripozis pli profunde, kaj sekvonttage ŝi fartis pli pace. Ŝi ridetis al edzo kaj parolis al li dolĉe. De tiam ŝi helpis lin venki la morton de sia filo.Sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi estas inter vivo kaj morto. Ĉu estas nenio pli. Ĉu mi estas en limbo aŭ en disŝiraĵo spaca inter vivo kaj morto, kaj tiu lasta ankoraŭ estas la nenio, la malapero. Mi ne sentas timon malaperi, ĉar se tio okazas al ni ĉiuj, finfine okazos al mi ankaŭ. Sed mi ankoraŭ havas grandan soifon koni multajn aferojn, kiujn mi neniam sukcesis scii kiam mi vivis. Mia skeptra statuso donis al mi avantaĝon lerni. Se mi daŭrigas la aferon, mi povos vivi kelkajn generacioj de sidloko kiel spektanto, kaj tio allogis min. Ĉu tio estas ŝlosilo al tio, kial mi restis inter du akvoj? Mia konsoifo malhelpis min iri ĉielen, aŭ inferen, aŭ kien ajn diable iras skeptroj kiam korpo mortas, inkluzivante en tiuj ebloj iri nenien? Mi ne sciis, sed mi intencis ekscii antaŭ mi prenus tiun salton ĉielen, kiun Tomaso prenis. Mi volis ekscii multe da aferoj. Koni la mondon, ekzemple, estis mia nesukcesigita subjekto dum mia tuta vivo, kiujn mi malfruigis dum mia tuta emerita vivo, dum tridek jaroj. Nun mi povas fari sen elspezi monon, kiun mi ankaŭ ne plu havas, kaj sen tiuj malkomfortoj pro vojaĝado. Pro tio mi vidos ĉion. Poste mi povos iri al korno, aŭ al ĉielo.
Sed dume, mi havis kelkajn demandojn: Kie estas Dio? Vere morti ne helpis min eliri tiun dubon, ĉu li ekzistas, ĉu ne. Kial mi ne vidis la aliajn mortintojn? Kien ili iras? Kaj Tomaso? Kien diable iris tiu damnata infano? Kion mi diros al lia patrino, se mi denove trovos ŝin?
Ŝi diris, ke ŝi estas ekonomikistino, kaj duoninformadikistino, sed ŝi ne diris al mi gravan detalon: ĉu ŝi parolas lingvojn? Sekve, antaŭ ĝeni eblajn kontaktojn miajn, mi deciis ke mi devis demandi al ŝi.
Kiam mi venis en ŝian hejmon, mi rimarkis, ke ŝi dormas. Ne strange: estas la sepa horo matene, kaj komenci serĉi laboron tiam estas absurda. Sekve mi eniris ŝian sonĝon rapide. Mia sorĉistino estas pli malkomplika knabino ol mi antaŭvidis. Ŝia sonĝo estis duonluma, per ruĝeta koloro, Ŝi sonĝis kun plaĝo senakva, kun speco da koto, kie neniu estas. Tie mi haltis kaj diris tute nature:
—Ich bin hier!15
Tuj aperis imago ŝia, kiu demandis:
—Kion vi diras?
—Ĉu vi la germanan parolas?
—Ne.
—Kiom da lingvoj vi parolas.
—Anglan, francan kaj Esperanton.
—Ĉu
Esperanto? Kio estas tio?
—Lingvo internacia. Mi lernis ĝin kiam mi ankoraŭ estis en universitato.
—Kaj
ĉu tio utilas al io?
—Ĝi utilis al mi por scipovi la anglan pli bone.
—Kiel?
—Ĉar ĝi esas kvazaŭ modelo pri lingvo, kiun ĉiuj aliaj lingvoj sekvas. Ŝajnas, ke la aliajn lingvojn oni konstruis el Esperanto, kvankam vero estas, ke la inventinto de Esperanto faris inverse: li prenis la plej bonajn trajtojn de ĉiuj lingvoj, kiujn li konis, kaj la rezulto estis Esperanto.
—Ho, tre
interese. Nu, diru al mi en Esperanto: Me gustan tus ojos color
café. Me gustaría bebérmelos para ver si saben a miel.
—Ha, facila tasko: Plaĉas multe al mi viaj okuloj kafokoloraj. Mi ŝatus trinki ilin por konstati, ĉu ili gustumas miele.
—Mi agnoskas, ke la frazo ne estis facila.
Sed mi vidas, ke vi estas artisma. Kaj en la angla, ĉu vi kapablus diri
tion?
—Mi provos: I
like your coffee-coloured eyes. I would like to drink them to check if
they taste like honey.
—Tre libra,
sed jes. Mi jam vidas, ke vi scipovas la anglan. Ĝi ne estas
facila frazo.
—Ne: ili estas du frazoj—, diris la sorĉistino amuze. —Sed kial vi diris, ke mia traduko en la anglan estas tre libra?
—Nu, mi
dirintus: your eyes look like coffee. I would like to drink them to
see if they taste like honey. Sed via diraĵo estas tute korekta.
—I knew16.
—Bone, denove vi ekdormu, Maribel'. Poste mi vekos vin denove. Mi iras fari demarŝon.
Kaj mi malaperis el ŝia sonĝo. Mi invadis triun de mia amiko Bernardo, kiu laboras en banko. Mi pikis rekte en lia cerbo, sen demandi ion ajn, serĉante informon pri vaka posteno. Mi trovis, ke oni ĵus forpelis vicdirektorino de branĉo de Toledo pro tio, ke ŝi trukadis pri hipotekoj. Mi konstatis la nomon de la estro, kiu devos decidi pri la nova postenulo, kaj kie li vivas. Per salto mi situiĝis en menson lian, sed mi trovis, je mia malkontento, ke li nun vekiĝas.
"Dormu vi nur unu minuton pli, Eŭsebjo", diris mi per la plej volupta voĉo, kiun mi sukcesis ŝajnigi. Kaj mi vidis, ke vekiĝantulo denove falis en profundan dormon. Ene de tiu dormo mi proponis al li imagon pri Maribel', kaj mi ankaŭ devigis lin akcepti, ke li devos vidi ŝin ĉe sia laborejo du tagojn poste. Mi serĉis en sia menso, kaj mi trovis la nomon kaj adreson de sia sekretariino persona. Mi refaris la tutan procedon kun Kristin', lia dekstromanulino, antaŭ mi venis revidi Maribelon:
—Vekiĝu, beldormulino.
—Kioma horo estas?
—Laŭ ĉi tiu horloĝo, la deka horo.
—La deka! Kial vi lasis min dormi tiom multe?
—Mi estas skeptro, ĉu vi memoras? Mi estas ĉi tie neleĝe. Miaj devoj ne inkluzivas tiun de vekisto, kvankam mi ĵus faris tion.
—Bone—, ŝi diris saltante kaj montrante denove ŝian ravan nudecon. Ŝi iris en duŝejon kaj kvin minutojn poste revenis freŝan kaj odorante sapone. Ŝi uzis vestobantukon por sekiĝi kaj pretigis malgrandan matenmanĝon: blankan kafon kaj du biskotojn.
—Ĉu vi volas?—, ŝi ofertis min ĝentile.
—Ne, dankon—, mi respondis per sama ironio, —mi jam matenmanĝis iel ajn. Plibeligu vin tuj kiam vi finos matenmanĝi.
—Ĉu plibeliĝu? Kial?
—Ĉar mi faris hejmtaskon. Vi vojaĝos al Madrido paroli kun S-ro Eŭsebio Alcaraz Fernandez, kiu serĉas intervenhelpanto en sia banko en branĉo de Toledo, ĉar oni forpelis vicdirektorinon kaj oni plialtigis la postenon de interventino, kaj nun oni bezonas helpantino de interventisto, ĉar la ĝisnunan helpantinon oni ĵus promociis.
—Ĉu Toledo? Mi ne scias, ĉu tio interesas al mi, posteno ekster Seviljo.
—Ne estu stulta, Maribel', la salajro estas preskaŭ du mil eŭroj.
—Ĉu du mil? Je kioma horo estas la
trajno?
—Kvarono antaŭ la dekunua. Se vi uzas la AVEan trajnon, vi atingos Toledon je kvarono post la unua. La banko fermas je la dua al la publiko. Sed je la dua S-ro Eŭsebio vidos vin.
—Konsentite. AVE je kvarono antaŭ la
dekunua.
Ŝi ekforkuris al la stacidomo. Kiam ŝi estis tie, venis voĉo per laŭtparoliloj:
—Atentu,
bonvolu! Sinjorino Maribel' Ĥimenes de Leon', bonvolu veni al
informejo!
Ŝi rigardis al mi subtile, kvankam kun spontana surprizo, kiam la informejistino donis al ŝi bileton por la AVE en unua klaso. Ŝi diris nenion. Ŝi eniris la trajnon kaj sidis ĉe sidloko sia. Iom da tempo poste ŝi signalis al mi per ŝiaj okuloj kaj eniris la necesjon. Tie ŝi vokis min mense, sed tre laŭte.
—Ĉu sinjorino
la sorĉistino vokis min?—, respondis mi el spegulo, ĉar ni du ne
havis lokon en tiu malgranda spaco.
—Klarigu pri la bileto.
—Ĉu vi aŭdis pri interreto?
—Jes.
—Nu, RENFE17
ricevis per interreto mendon pri unuaklasa bileto doni enmane en la
stacidomo.
—Kaj kiel vi pagis?
—Ĉu mi? Nu, vere mi ne pagis ĝin.
—Ĉu?
—Mi pagis per interreto per nomo kaj karto de iu Ana Gomes, Ĝenerala Direktorino de Unuagrada Edukado de la Unuiĝo de Andaluzio.
—Kiam ili ekscios, ili serĉos min.
Mi devis premi miajn vangojn por ne ekridegi al naiveco de mia privata sorĉistino.
—Mia kara naivulino! Ĉu vi kredas, ke kun la granda amaso da mono, kiun la Unuiĝo Andaluza forbalaas en stultaĵoj ĉiutage, oni trovos tiun malgrandan elspezo?—, mi vidis ŝian koleran mienon, do mi devis aldoni: —sed bone, mia kara, por honori vian konsciencon, la datenoj pri tiu ĉi vojaĝo via forviŝiĝos magie el komputiloj.
—Kiel vi faros tion?
—Konvinkante la responsan
funkciulon pri tio, ke estis eraro, kaj li forviŝos tion senkonscie.
—Vi fidas multe pri viaj povoj.
—Nu, vi ĉiam povas forĵeti vian bileton kaj diri, ke vi scias nenion. Ankaŭ, mi ne kredas, ke Andaluzio bankorotos pro okdek kvin porkaj eŭroj.
—Bone, ni lasu tion, Toledo atendas min.
Je la unua kaj kvarono ŝi estis en Atoĉa18. Je kvarono antaŭ la dua ŝi jam estis antaŭ la bankoficejo, kie oni atendas ŝin je la dua.
—Aĥ!, nervoza mi estas! Ĉu estus pli bone, ke mi venu antaŭ la horo, aŭ ĉu mi atendu ĝis la dua?
—Atendu, mi iros vidi.
En al oficejo ĉio estis trankvila. Je tiu horo ne estis multe da klientoj, kaj la direktoro vidas raportojn pretigitajn de la vicdirektorino, kiun oni ĵus forpelis de la toleda branĉo. Mi trarigardis iomete la menson de Kristin', kaj kelkajn sekundojn poste mi igis ĝin preni la telefonon kaj diri al sia estro:
—S-ro Eŭsebio, ĉu vi memoras, ke post dek minutoj vi devas vidi personon de Seviljo?
—Ĉu tio ne estas morgaŭ?
Vidante, ke Kristin' jam certas pri la dato, mi saltis en la menson de Eŭsebio:
—Diable, jes, mi forgesis! Nu, kiam ŝi venos, diru, ke ŝi atendu iomete, ĉar mi estas okupata. Sed akceptu ŝin bone, ĉar ŝin oni rekomendis tre bone.
Kiam mi kontrolis ĉion, mi eliris la bankon, kaj diris al mia protektatinon:
—Antaŭen. Eniru la bankon. Ne rigardu aŭ parolu laŭte al mi, sed faru ĉion, kion mi diros al vi. Se vi ne komprenas ion, demandu mense. Mi aŭskultos vin.
Tuj sekve Maribel' eniris la bankon, puŝante malrapide kaj iris rekte al Kristin'. Neniu sciis tion, sed ŝi nur sekvis min.
—Bonan vesperon. Ĉu Sinjoro Eŭsebjo Alkaraz', bonvolu?
—Kiu demandas?
—Maribel'
Ĥiménez de Leon'.
—Aha. Jes. Atendu, bonvolu.
Ŝi levis la telefonon, kaj parolis al sia estro dum kelkaj sekundoj. Poste ŝi remetis la parolilon, kaj diris al Maribel':
—Ĉu vi
povus atendi iomete? Li devas fini gravan taskon.
—Ne estas problemo.
—Se vi
deziras, ni ovas preni kafon aŭ alian trinkaĵon al vi.
—Estus dolĉe el vi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka.
Baldaŭ Kristin' signalis al alia dungito, kiu iris en proksiman trinkejon kaj portis botelon da akvo minerala.
Momenton poste sonis telefono de Kristin', kiu diris al Maribel':
—Vi jam povas pasi, sinjorino Maribel'.
Ŝi rigardis nevole al mi kaj eniris ni du.
—Trankviligu, Maribel', la posteno estas via.
Ŝi ridetis nervoze, kvazaŭ ŝi ne kontrolis ĉion.
—Vi vidos, ke li estas bonkora homo. Kaj li deziras dungi vin, kredu min.
—Mi
provos. Sed ne iru tro for. Kaj diru al mi tion, kion mi devos diri.
—Bonan tagon, Sinjorino Ĥimenez. Ĉu vi faris bonan vojaĝon?
—Jes,
tre bona, sinjoro Alkaraz'.
—Sed sidiĝu, bonvolu. Ĉu vi havas kun vi vian kurikulon?
—Jes, kompreneble. Jen ĝi ĉi tie.
La homo studis ŝin zorge, kaj post kelkaj minutoj li diris tre serioze:
—Kvankam vi ne havas multe da sperto, viaj studoj estas kompletaj kaj bonegaj. Mi kredas, ke vi taŭgas por la posteno. Ni instruos vin pri la maniero labori en ĉi tiu banko.
Ili parolis dum longa tempo pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. Finfine ŝi venis el banko subskribinte kontrakton. Ŝi komencos unu semajno poste. Ŝi devos translokiĝi al Toledo, sed post du-tri jaroj ŝi povus translokiĝi denove en Seviljon, se ŝi ankoraŭ volos. La banko pagos pro la necesaj elspezoj translokiĝi ambaŭfoje.
—Anĝelo, mi ne scias kiel vi faris tion, sed dankon.
—Pŝe'19, ne gravas kara. Ankaŭ, mi devis diri al vi nenion. Vi ludis lin bone, kvazaŭ kato kun muso. Ankaŭ mi ne laboris tiom multe: mi ĉiam pensis, ke homa cerbo estas tre komplika, sed de kiam mi mortis, ŝajnas al mi, ke ĝi estas pli simpla ol meĥanismo de krajono.
—Kaj kio pri mia bileto?
—Nenio. Ĝi estas elektronika.
—Ne, mi celas demandi, ĉu oni trovos min.
—Ne: tiu por veni jam malaperis. Kaj kiam vi atingos Seviljon, la reena bileto malaperos. Por komputiloj de RENFE vi neniam vojaĝintos. Sed kiam vi revenos, vian bileton pagos la banko.
—Danke al dio. Kion mi faros nun sen vi?
—Ne, vi devos elteni min iom pli da tempo...
—Mi konsideros tion promeso.
—Aŭ minaco. Vi ankoraŭ ne konas min.
—Nu, nek vi, nek mi: promenaco.
—Ĉu? Kio estas tio?
—Io tiom boninencigita kie promeso, sed tiom decidita kiel minaco.
—Ha, bone. Mi lernas tion.
Dum tiu semajno, kiun oni donis al Maribel' komenci labori, ni promenadis laŭ Seviljo kaj ŝi rakontis al mi milojn da anekdotoj pri sia urbo, kie ŝi loĝis sian tutan vivon. Ili estis kvar tre intensaj tagoj. Poste, la aliajn tri ŝi uzis por translokiĝis al Strato Sillería, proksime al Placo Zocodover'. Ne estis granda domo, kaj ĝi ne havis garaĝon, sed ankaŭ ŝi ne havas aŭton:
—Kaj mi neniam havos tion, Anĝelo: ŝoseo timigas min multe.
—Ho, kia sorĉistino. Ha, kompreneble, per via balailo vi venas pli frue.
—Kiom stereotipa, ulo! Sorĉistinoj ne plu havas balailojn. Nun ni vojaĝas per vakumigilo.
—Nu, ne koleru, knabino.
Mi lasis ŝin instaligita hejme, kaj mi vojaĝis al Almerio. Tie mi ankaŭ havas familion.
Ververe, en Almerio mi havintis familion. El ili restas nur Eŭnisja en Valensjo, Kolomino kaj filino en Vigo, Andreso en nekonata loko, kaj tri tomboj en Alemrio mem, kiujn mi preskaŭ regule vizitis antaŭ mi mortis. Nun ankaŭ mi mortis, kaj pro tio mi devus vidi ilin, sed mi ne scias, ĉu la luma pordo, kiun ili devus esti pasintaj antaŭ jardekoj, kondukas al nova loko, se per tio oni iras al nova naskiĝo, aŭ se perdinte ĉion homan, oni perdiĝas en tutan nenion. Pro tio mia ŝanco vidi ilin denove estas nula. Mian patrinon kaj miajn du fratinojn. En Maljorko restis mia frato kaj patro, en alia jarcento. Mi ankaŭ vidos ilin du. Mi iris en la tombejon de Almerio, tamen.
Tie mi trovis Adolfon. Li aspektis ĉirkaŭ kvindej jaraĝo. Li estis municipapolicisto dum sia tuta vivo. Li ankoraŭ havis la mieno kaj parolmaniero de policano. Ĵus havinte koratakon, kiu mortigis lin, mi ekkonis poste, li vidis min eniri la cemeterion, kaj trovante mian aspekton suspektinda, li sekvis min kaj provis demandadi:
—Ĉu
nomo?
—Kial diable gravas al vi?
—Prenu min—, diris mi cinike.
Kvankam la kompatindulo ne plu estis knabo, li faris blokon kung-fua per kiu li senmovigis min, kvankam ne pro tio mi perdis rideton.
—Kaj kio plu, James Bond? Ĉu vi irigas min en karceron ĉar ne plaĉas al miaj kojonoj diri al vi kiu merde mi estas, malfeliĉaĉulo?
—Ho, ridindigo al aŭtoritato, ĉu ne? Vi vidos tion, kion mi havas por vi en policejo.
—Vi ne havas kojonojn.
—Serĝento, mi arestis kulpulon pri rezisto al aŭtoritato kaj neado identigi sin.
—Mensogulo. Krom policano kaj stultulo, vi estas mensogulo kaj ignoranto.—Silentu!—, diris li provante premi eĉ pli sia bloko sur mi.
—Ho, samseksemulaĉo mera! Vi premas sendefendan homon, sed tiom malforte kiel infanino. Vi volus mortigi min, sed mankas al vi la kojonoj.—Nun vi diros al mi kiu diable vi estas, per la gloro de mia patrino.
—Ĉu nun putinoj iras en Gloron?
—Silentu!—, diris li denove, dum li frapis min per la plej forta bato, kiun mi vidis en mia tutaj vivo kaj morto. Feliĉe por mi ke ni skeptroj sentas nenion, doloras pri nenio. Eĉ vangofrapojn de aliaj skeptroj.
La stultulo rigardis la malferman ĉelpordon, kaj li konstatis, ke vere ĝi estas malfermita. Li alproksimiĝis al ĝi sen ĉesi rigardi al mi, kaj li provis fermi ĝin per piedbato. Sed li turniĝis al ĝi, konstatante, ke ĝi ne fermiĝis. Fakte li ne frapis ĝin ĉar lia piedo trapasis la barojn kvazaŭ ili ne estus tie. Li rigardadis longe, stulte.
—Ho, ĉu vi jam konvinkiĝis pri tio, ke vi estas stultulaĉo?Li rigardadis min longe, kaj antaŭ lia subita neparolemo, mi aldonis:
—Nu, knabeto, mi ne havas pli da tempo perdi kun vi. Fikiĝu, sed nur se tio ne plaĉas al vi. Se jes, forta virino batu vin.
Kaj antaŭ liaj surprizataj okuloj mi trapasis la muron kaj iris surstraten. De ti mi iris per palpebrumado al cemeterio. Mi denove estis antaŭ la tombo de miaj gekaroj. Mi estis tie multfoje en la pasinteco. Unue kune kun miaj fratinoj. Kiam la plej juna mortis, kun la alia, dum dek jaroj pli. Estis bone tiu rerenkontiĝo, malgraŭ la malgajaj cirkonstancoj, ĉar ni babilis multe pri tio, kion ni lasis malantaŭ ni, kaj pri tio, kio atendas antaŭ ni. Je la fino de tiu jardeko restis nur mi, kiu iris du-trifoje ĉiun jaron vidi la tombon kaj babili kun ili pri diversaj aferoj, en unufona dialogo, kiel oni vidas tiom ofte en kinejo. Mi petis konsilon de ili pri kelkaj aferoj, mi rakontis al ili aliajn, mi raportis ilin pri tio, kion iliaj gefiloj kaj genepoj, eĉ pragenepoj, faras, kaj poste, per pli trankvila animo, mi revenis en miajn taskojn ĉiutagajn.
Sed revenante la tombojn de miaj parencoj, mi trovis surprizon: Aurelie venis, kaj ŝi preĝas. Mi restis apud ŝi, kaj akompanis ŝin iom da tempo. Ŝi ankaŭ babilas kun avnjo, sed mallaŭte, tiom mallaŭte, ke mi preskaŭ ne povis aŭskulti ŝin. Mi devis peni kompreni ŝin. Ŝi diris pri la aferoj, kiujn ŝi faris de la lasta fojo, kiun ŝi vidis ŝin. Ŝi diris, ke vivo ŝanĝis de kiam ŝi ne plu vidas ŝian avnjon. Kaj ke ŝi mankas multe al ŝi.
—Vi ankaŭ mankas al ŝi, Aurelie. Kaj ŝi sendas al vi sian amon.
—Kiu
estas vi?—, diris ŝi laŭte, ĉirkaŭrigardante rapide.
—Mi estas onklo Anĝelo.
—Vi
jam mortis!
—Jes. Sed oni permesas al mi komuniki kun vi. Ne estu malgaja, Aurelie. Kaj danku pro tio, ke dum tiom da jaroj vi havis ilin. Vi ankaŭ havis min, kvankam vi ne multe vizitis min.
—Certe—,
ŝi diris kun malgajo.
—Bah,
ne zorgu. Al pasinto oni adiaŭas. Sed tio utilu al vi por postuli
malpli kaj doni pli al aliaj. Ili memoru vin pro la bonaj aferoj, kiujn
vi faras por ili tute facilanime. Via familio super ĉio, Aurelie, kaj
tio, kio malmanku, por la aliaj.
—Jes,
onklo. Sed estas tiom da bonaj aferoj, kiujn mi perdis...
—Nu, almenaŭ vi jam ĉesis perdi tiujn, kiujn ankoraŭ vi vivos. Sed vi ne estu malgaja. Nenio certas pli en vivo ol morto. Kaj kiam vi mortos, vi denove estos kun ĉiuj tiuj estaĵoj, kiujn vi amis. Eĉ kun mi—, mi ridetis al tiu sennecesa ŝerco, kvankam ŝi ne povis vidi min.
—Nun
mi volus esti kun vi ĉiuj. Ĉu estas maniero trovi vin kiam mi bezonos
vin?
—Mi ne scias, Aurelie. Vi voku min el la profundo de via koro, kaj se oni permesas al mi, mi revenos al vi. Mi promesas.
—Mi
volus scii kie estas mia onklo Andreo.
—Ĉu via patrino ne scias?
—Ne.
—Bone, ne zorgu, Aurelie. Eble li telefonos baldaŭ. Ni vidos.
Mi lasis nevinon trankvila kun sia doloro, sed mi decidis trovi mian nevon Andreo kaj klarigi al li kelkajn aferojn. Vere mi rekonis min en tiu senintereso por familio. Eble li estas nun en tiu momento de sia vivo en kiu familio povas solvi nenion al li, eĉ li povus senti, ke familio estas balasto, aŭ male li povus esti balasto por familo. Mi vidis eĉ pli rarajn aferojn laŭ mia vivo, kaj de kiam mi ne plu havas ĝin mi vidis aferojn eĉ pli strangajn.
Mi
iris al Oviedo, urbo kie mi supozis lin laste. Li laboras por
Civila Gvardio, la hispana polico, do tie oni konservus
registron pri liaj postenoj, kaj la loko kie li estas. Mi scias,
ke li laboris por Ekonomiejo de Civila Gvardio, do mi tuj venis
en tiun servon. Tie mi esploris la menson de liaj kunuloj unue,
kaj poste de la servestro, la policano kun plej alta rango. Mi
sciis, ke li estis sampromociano lia, kaj ke ili laboris
kune ĝis kiam Andreo iris al specialaj servoj. Tio estas, ĝis
kiam Andreo iĝis spiono. Kun tiu informaĵo en la menso, mi serĉis
iun de la inteligenteca servo de la benemerita20,
kaj mi baldaŭ trovis la personon, kiu kontrolas la registron de
specialaj postenoj, virino kvardekjaraĝa, sufiĉe bela, patrino de
tri geknaboj kaj edzino de inĝeniero, kies nomo estas Giĝermina,
kaj kiu estas la nura en tiu kazerno kiu povas atingi la informon
pri gvardistoj, kiuj faras specialajn servojn. Mi venis en ŝian
menson, kaj serĉis novaĵon pri Andreo, sed mi trovis
nenion. Tiam mi profitis, ke li devas registri forviŝon de
policano kiu malfeliĉe mortis en ago de servo, kaj mi kreis al ŝi
la bezonon kontroli tion, kiu estas la plej ĵusa posteno de la
serĝento Andreo Kolomion de la Valo. Post kelkaj sekundjo aperis:
Algeciras. En ĉelo de sekreta islama socio suspektinda pri
terorismo. Ho, mi pensis, li finfine lernis la araban.
Post simpla palpebrumado mi jam estis en Algeciras, je la adreso, kiu estas en la komputio de Giĝermina. Tie estis neniu. Mi atendis ĝis tagmezo, sed ankaŭ venis neniu. Mi esploris la hejmojn najbarajn kaj mi trovis Renatan. Ŝi estas knabinon ĉirkaŭ 27 jaraĝa, tre bela kaj bruna, kun tre nigra hararo. Iom flamenka, ĉar ŝi pasigis la tagon duonkantante kanzonojn de tiu muzika stilo. Ŝi estas la pordistino de la konstruaĵo, krom najbarino, kaj ŝi kontrolis ĉion, kio okazas tie. Ŝi iam havis amrilaton al Andreo, sed finfine ili lasis tion. Ambaŭ estas dubesencaj, kaj anstataŭ malami unu la alian, ili estis sufiĉe civilizaj lasi ĝin morti kaj resti geamikoj. De ŝi mi sciis pri liaj amikoj. Malajes21 kun kiuj li foririas fojfoje. Lastan fojon li foriris kun fremdulo nomita Mustafa', kaj ŝi ne vidis lin denove. Tio estis antaŭ kvar tagoj.
Mi vizitis la lokojn kiuj, laŭ Renata, li kutime vizitas mia nevo. Finfine mi trovis ulon de tiu bando, kies pensoj parolis al mi pri Andreo. Laŭŝajne ili malkovris lin, kaj eksciis, ke li laboras por polico. Kaj ili torturdemandas lin. Mi forigis lin el la loko, kiu li estis. Mi igis lin drinki duonon da botelo da raŭmo antaŭ li perdis konscion pro drinkado.
Mi iris al garaĝo, kie ili kaŝis lin, kaj mi trovis lin ligita al seĝo. Li estis torturita, sed ŝajnis en sufiĉe akceptebla estato. La tri viroj kiuj estis apude, dormas. Ili estis drogitaj per haŝiŝo, kvankam unu el ili estis skribinta raporton antaŭ fali en dormon provokita de drogo. Mi venis en unu post la alia, ĝis kiam mi trovis tiun nomitan Mustafa'. Li estas la malpli drogata el ili ĉiuj. Ili estas bonaj muslimoj, kaj pro tio ili neniam drinkas alkoholaĵon, ĉar la Nobla Korano malpermesas drinki tion, kvankam ĝi diras nenio pri drogoj. Pro tio ili estis plenaj da haŝiŝo. Tio malfaciligis iomete pli al mi sukcesi movigi lin. Lia dormema menso montris preskaŭ neniun sekreton el tiuj, kiujn mi volis scii. Sed manipulacii lian korpon en tiuj cirkonstancoj estis tre facila, pli facila ol normale, ĉar mi ne devis ŝajnigi memdecido de atenta konscio. Sekve mi kontrolis lian korpon tute.
Unue mi prenis ŝnurojn kaj ligis la aliajn virojn kvazaŭ ili estu bovoj: mi ligis liajn manojn al liaj dorsoj, liajn piedojn, kaj poste mi faris maristligon inter ambaŭ ligoj, tiuj de manoj kaj tiuj de piedoj. Poste mi malligis Andreon, kaj ĵetis kuvon da akvo sur lian vizaĝon, pro kio li subite vekiĝis. Kiam li pretis ataki min, mi donis al li pistolon, prenante mi la kanonon:
—Aŭskultu, Andreo, ĉar mi diros al vi nur unufoje: foriru, sed ne revenu en vian hejmon ĝis morgaŭ. Iru al Hotelo Reĝino Kristino kaj eniru la ĉambron, kiun mi rezervis al vi kaj pagis je la nomo de Esteban Pérez García. Neniu scias, ke vi estas tie. Atendu ordonojn, kiuj venos al vi morgaŭ tagmeze. Ne eliru la ĉambron. En akceptejo vi trovos pakedon por vi. Estas poŝtelefono. Voku morgaŭ ne antaŭ dekunua kaj duono vian nevinon Aurelie, kaj rakontu al ŝi ian ajn historion, kiun vi ekpensos, sed certiugu al ŝi, ke ĉio estas en ordo, kaj ke vi baldaŭ iros vidi ŝin.
Li rigardis al mi nekredante, li leviĝis kaj forkuris tuj kiam mi donis a li la raporton, kiun Mustafao verkis pri li.
Mi ne sciis kiom da tempo havis ankoraŭ la teroristoj, sed mi ligis ankaŭ miajn manojn, kaj poste mi pasigis ilin sub la piedoj por esti kun ili ligitaj je la dorso. Mi venis el la korpo de Mustafao, kiu denove falis sur la planko senkonscia. Mi eniris la menson de alia el tiuj frenezuloj, kaj eksciis la nombron de unu el la kreditokaroj, kiujn ili uzis, kaj la sekurnombron, alidirite PIN.
Per salto mi troviĝis en vendejo de poŝtelefonoj, kiu estas fronte al Hotelo Reĝino Kristino. Ĥasinto estas la responsulo de tiu vendejo. Li estas knabo ĉirkaŭ tridek jaraĝa, kun multe da povo kaj juneco. Senkonscie pri tio, li aĉetis pere de interreto ĉambron en la apuda hotelo, un uel la plej multekostaj kaj izolitaj, nome al iu Esteban Pérez García, al kies nomo li aktivigis kartopoŝtelefonon kun ducent eŭroj da kredito. Poste li metis ĝin zorge en pakedon kaj prenis ĝin al hotelo, mendante, ke oni donu tion al Sinjoro Esteban plej eble kiel frue kiam li vnos. Ĉion pagis la kreditokarto de la teroristoj.
Kiam Esteban venis, li trovis, ke akceptisto sen demandi aŭ postuli monon donis al li ĉambroŝlosilon kaj la pakedon. Ne, ne gravas pri la identigilo, ĉar li konas lin de antaŭaj fojoj. Ĉu aliaj fojoj?, li sindemandis, sed li lasis la aferon, ĉar li supozis ke Civilgvardio laŭŝajne havis alian anon en la kerno de la ĉelo terorista, kiu ĵus savis lian vivon, kaj sen plua vorto li venis en lifton al sia ĉambro.
Evidente, kiam li eniris la lifton, la akceptisto kaj Ĥasinto ne plu sciis, ke Andreo ekzistas. Kaj mi revenis al tiu loko, kie la teroristoj estas. Mi atente vidus lian vekiĝon.
Tie, surplanke, estis iom da vivo.
—Vekiĝu,
kaproj! La gvardisto trompis nin kaj foriris!
—Hmmm, kio okazas?—, diris alia, kies menson mi ankoraŭ ne esploris.
—Vekiĝu,
Hasan'. Li ligis nin tri kaj foriris. La stultulo. Li devintus mortigi
nin. Nun ni iros por li.
—Kiel?—, volis scii la ĵusvekiĝanta, kiam li vidis, ke ĉiuj estas ligitaj.
—Vidu,
provu malfari la ligojn per viaj dentoj—, kaj li alproksimiĝis reptante
al sia kunulo. Li uzis pli horo pacienci liveri lin pri siaj ligoj, kun
gravaj vundoj por siaj dentoj. Sed finfine li sukcesis, kaj Mustafao
estis libera. Li rapide malligigis siajn du kunulojn, kio prenis pli da
tempo ol li kredis, ĉar miaj ligoj ne estas tiom facile liberigeblaj,
kiam oni ne mastras la arton noban ŝibari22.
—Kaj
nun?—, voli sscii Hasan', kiu finfine vekiĝis.
—Nun ni prenas pistolon kaj iras al la domo de tiu porko. Se li ne estas tie, ni forrabos sian Renatan, kaj se li ne venos, ni mortigos ŝin.
—Kaj kie estas pistolo?
Ili ĵus konsciis, ke la
malamata policano forprenis la pistolojn, kiujn li havis.
—Ne gravas. Per niaj tranĉiloj ni havas sufiĉe por la tasko. Ni estas tri kaj li estas nur unu.
—Sed povas esti aliaj civilaj gvardistoj pretigitaj por ni...
—Tiukaze ni ne eniros, sed ni atendos lin.
—Aŭskultu, Mustafao, estas io, kion mi ne komprenas...—diris Hasan'. —Se li estis ligita piedmane, kiel diable li povis senligigi sin?
—Mi ne scias, sed vi vidas, ke li ne plu estas.
—Jes, evidente. SEd kiam Mohammed' kaj mi drogiĝis vi estis vigla. Ĉu vi drogiĝis ankaŭ.
—Jes. Sed ne estis danĝero. Ankaŭ mi estis tre malproksime al loko, kie li estis.
—Sed la seĝo ne estas frakasita. Ŝajnas, ke iu liberigis lin. Ne ŝajnas, ke li liberiĝis, ĉar ne estas restaĵoj da sango aŭ haŭto en la ŝnuroj—, diris li tre serioze rigardante la estron de la ĉelo.
—Certe vi ne pensas, ke mi liberigis lin..!
—Ne. Mi nur diras, ke estas neeble, ke viro per si mem liberiĝis el la ligoj, kiujn ni faris al li. Iu helpis lin.
—Eble
iu venis helpi lin. Sed mi ne komprenas kial ili ne mortigis nin.
—Iu ŝajnigis, ke li drogiĝas..., kaj viaj piedoj ne estis ligitaj...
Ili tri rigardis unu la aliajn kun evidenta malfido. Tiun momenton mi atendis. Mi instaliĝis en liaj mensoj, unu post la alia, ĝis kiam mi havis la tutajn datenojn, kiujn ili povis doni al mi. Ili atakos bankon en Kadizo, kaj kun tiu mono ili estis aĉetontaj pafilojn por mortigi sin kune kun geinfanoj de lernejo de tiu urbo, se la registaro ne liberigas cent prizonuloj de ilia organizo, kiuj estas en diversaj karceroj laŭ Hispanio pro aparteno al armita bando. Mi konstatis adresojn kaj datojn.
La tri maŭroj diskutas inter ili venante al manoj. MI profitis, ke mi etsas en la kapo de la ĉefteroristo, Mustafao,kaj mi pugnofrapis Hasan'. Antaŭ li povis reagi, mi donis kapofrapon al alia maŭro. Sed la aliaj du venis sur min samtempe, kaj lio iĝis baldaŭ salaton da diversaj koloroj da batoj, mordadoj kaj frapoj. Kiel batita hundo mi forkuris el menso de tiu malfeliĉulo, ĉar mi jam havis sufiĉe da doloro. Mi rigardadis kiel ili batis unu la aliajn, ĝis kiam unu el ili, pli sangavida ol la aliaj, tranĉvundis Mustafaon kaj mortigis lin. Tamen li samtempe batis lin en la kolo kaj mortigis lin. La tria, Hasan', vidante siajn du kunulojn mortaj, venis tra la pordo kiel animo kiun diablo ĉasas.
Estis la unua fojo, kiam mi igis du vivuloj mortigi inter ili. Se estas ekstertera povo, certe li petos eksplikojn al mi pro tio. Sed ĉiel ajn, ili estis mortontaj post kelkaj tagoj, kun multe da senkulpuloj. Do tio, kio mi faris estis signifa malaldono rilate al la nombro da viktimoj, tiel ke nur la malbonuloj mortas. La fuĝanto ne plu havas forton kaj povon por rabi la bankon, ne diri forrabi la lernejon.
MI tamen sekvis Hasanon kaj venis en lin. Lia menso estas iom malpli forta ol tiu de lia estro, kaj ankaŭ li timas. Mi trankviliĝis lin tuj. Oni dirus, ke li avidis lasi la kontrolon de siaj pensoj. Li ne volis pensi. Mi igis lin veni en librovendejon ka jaĉeti kajeron kaj plumon .Kaj poste sidiĝi en surstratan trinkejon kaj peti de kelknero blankan kafon. Kaj skribi tion en la kajeron:
Estimata Andreo: ne timu, via sekreto estas sekura. Tiuj ĉi vortoj estas por diri al vi, ke morgaŭ je la dekdua kaj duono vi devas eniri la trajnon al Ĥeres, ĉar je kvarono antaŭ la dua vi devos preni la flugon IB151 por Madrido. Tie oni atendos vin du agentoj. Vi donos al li la raporton, kiun mi aldonas sekve. Diru al ili, ke via ĉelo ne plu ekzistas, ĉar Mustafao kaj Mohammedo mortis, kaj oni ne scias kie Hasan' estas. La elektronika bileto estas je via nomo kaj pro tio sufiĉos, ke vi montru vian identigilon, kiun vi uzis eniri nian ĉelon, por ke oni lasu vin eniri la aviadilon.
Kaj li verkis dudekon da paĝoj pli kun informo pli detala pri nomoj, konstruaĵoj, mono kaj ebloj de la terorista grupo en la lando, kaj ĉio tio permesus enprizonigi ilin antaŭ ili atencis. Poste li metis la kajeron en koverton, kune kun kvar biletojn da kvindek eŭrojn, kaj li iris en civerejon, de kie li aĉetis bileton por la flugo al Madrido je la nomo de Jeremías Hernández Gómez, la identeco, kiun Andreon adoptis por sia misio. Poste li malfermis la konton, kiun Andreo uzas por komuniki al siaj estroj en Madrido, kaj sendis tiun kodigitan mesaĝon:
La truko eksplodis lastan nokton. Mi foriris ĝustatempe, kaj morgaj la suno brilos je Baraĥas je la deko minus tri..
Kio signifas en simpla lingvaĵo: Oni malkovris min. Morgaŭ mi estos en flughaveno de Baraĥas je la 14:57. Mi bezonas fidindan protekton.
Tuj poste, Hasan' restartis la komputilon, pagis la responsulon pri al ciberkafejo, iris al Hotelo Reĝino Kristino, kaj lasis pakedeton por ke oni donu al Sinjoro Esteban Pérez García urĝe. Sed ne, li ne povis resti ĉar li devis fari aliajn demarŝojn.
Hasan' rapidis al haveno, kaj tie li aĉetis bileton por la sekvinta ŝipo al Tanĝero. Kiam lia ŝipo han lasis la havenon kun li en ĝi, kaj la distanco estis tro longa por ke homo povus naĝu denove al marbordo, mi forlasis la kompatindulon. Mi neniam sciis pri li denove.
Mi reiris al Hotelo kaj trovis Andreon dormante. Pro la ŝpuroj, mi eltiris, ke li duŝis, vespermanĝis kaj iris dormi. Mi ne povis ne eniri lian sonĝon, kiu estis tre profunda. Mi rigardadis lian menson.
Kiam li iĝis policisto, li komencis studi por plibonigi sian situacion en la institucio. Li pristudis kriminologion kaj kriptografion, sciencoj pri kiuj li multe avantaĝis, ĉar li multe ŝatis ilin. Li tre bone kodigis kaj malkodigis mesaĝojn. Li sukcesis eniri grupon de ETA, kaj liaj raportoj estis tre gravaj por malkrei tiun terorisman aron por ĉiam, kaj entreprenistoj, kiuj apogis kaj enriĉiĝis pro ties agado estis enkarcerigitaj. Poste li partoprenis kiel submarino en aliaj terorismaj organizoj, ĝis nun li estis malkovrita de tiu areto en Algeciras. Li certe fartus tre malbone se Mustafa' ne freneziĝus, se li ne estas, ankaŭ alia duobla agento.
Andreo, diris mi al li en lia sonĝo. Ĉu vi aŭdas min? Dum momenteto li ne reagis. Poste, en sia sonĝo, li diris: Vi estas mia mortinta onklo... Aŭcu vi ankoraŭ vivas? Li ne certis pri tio... Ne, Andreo. Atentu zorge al mi: tio ĉi ŝajnas al vi sonĝo, kaj ĝi vere estas tio. Mi zorgas pri via fratino kaj nevino. Vi ne skribas al ili. Mi nun scias kial vi ne faras tion. Sed vi povas fari ion. Sendu leteron al ili fojfoje. Sen responda adreso. Ŝe ĝi perdiĝas ne gravas. Sed gravas, ke ili sciu pri vi. Aŭ, eĉ pli bone, vizitu ilin iam ajn. Via laboro ne gravas pli ol via familio. Nun vi ekvekiĝos, kaj vi skribos surpapere: Laboro ne gravas pli ol familio. Kaj alia afero: post tleefoni vian fratinon Kolombino, forĵetu la poŝtelefonon en rubujon. Ĉu vi komprenis? Post lia jeso, mi manfrapis forte en lia sonĝo kaj li vekiĝis.
Li rigardadis la noktotablon kaj vidis krajonon kaj pecon de papero. Li skribis tie tri frazojn:
Laboro ne gravas pli ol familio.
Telefonu Kolombinon.
Forĵetu poŝtelefonon
Tuj poste li turnius aliflanken kaj daŭrigis dormi.
Li vekiĝis ĉirkaŭ la deka horo. Li kontrolis, ke li ankoraŭ havas la pistolon, kiun mi donis al li. Fakte ĝi estas sia propra pistolo. Li ankaŭ konstatis, ke la sako, kiu estas sur la seĝo enhavas la ceterajn pafilojn, kiuj li prenis de la muslimoj. Li ellitiĝis kaj matenmanĝis en la kafejo de la hotelo. Poste li venis en sian ĉambron kaj rigardis televidon pasigi la tempon. Je la dekunua kaj duono li prenis la poŝtelefonon kaj vokis sian fratinon. Ili parolis dum duonhoro. Li volis paroli al Aurelie, sed ŝi ne estis tie, kun patrino. Kompatinda knabino, ŝi neniam forgesos sian avnjon. Ĵus fininte oni diris al li, ke estas pakedo por li ĉe la akceptejo hotela. Ĉu oni portos al li? Li tion petis, kaj post minuto knabo donis al li la pakedon, kiun Hasan' portis al hotelo. Li okulumis la paperojn, kaj konstatis la gravecon de tiu informo. Li denove legis la komencon de la raporto, kaj vebis en la akceptejon, redonis la ŝlosilon kaj mendis taksion por flughaveno. Li ne uzis la trajnon, kion mi aprobis. Forlasinte la hotelon, li telefonis policon kaj diris, ke je la ĉambro 314 de Hotelo Reĝino Kristino estas dorsosako plena da pafiloj kaj klugoj, kaj necesas, ke oni prenos ilin tuj. Ne, ne gravas tio, kiu li estas. Li forĵetis la telefonon en starantan rubujon, kaj eniris la taksion.
Plej baldaŭ kiel li venis en Madridon, pasenĝeroj de flugo IB151 vidis ion strangan: aŭto de Civila Gvardio atendas apud la loko, kie la aviadilo haltis. Ili ankaŭ vidis, ke unu el ili, pasenĝeroj, eniris la aŭton, kaj tiu malaperis el flughaveno
==**==
La venintan tagon estis arestojn en kelkaj partoj de Hispanio, ĉefe en Andaluzio kaj Katalunio. La krima asocio estis tute malaperigita danke al raporto detala de mia nevo. Oni promociis lin al kapitaneco: Kapitano de la Civila Gvardio S-ro Andreo Kolomino de la Valo. Avnjo fierus multe pri mi, li pensis. Kaj ankaŭ panjo. Kaj ankaŭ via avo, aldonis mi, kiu atingis nur leutenantecon. Kaj la tuta Hispanio, se oni scius pri tio, kion vi ĵus faris.
Kiam al ceremonio finis, poŝtisto de Lerido, en sia ĉiutaga ripoztempo meze de sia laboro, eniris trinkejon kaj petis kafon kun lakto. Dum oni servas ĝin, li metis moneron en telefonon kaj vokis mian nevon:
Kapitano Kolomino, mia nomo ne gravas. Iru vi viziti vian fratinon en Vigo. Vidu ŝin ĉiun monaton almenaŭ unufoje. Tio estas mesaĝo de via onklo Anĝelo. Fino de mesaĝo.
Kaj li finis telefonadon.
Ankoraŭ restas ion fari. Mi iris al Algeciro, je la loko kie Mustafa' kaj Mohamed' mortis. La du kompatinduloj ankoraŭ sencele marŝas ĉirkaŭ la loko. Ili komprenas nenion, kaj ilia malamo ankras ilin al ĉi tiu flanko de morto. Kiam ili vidis veni policanojn, ili kaŝis. Poste ili provis ataki ilin, sensukcese. Kiam ili vidis min veni, ili demandis pri tio, kio okazas al ili.
—Vi estas mortintaj, knaboj.
—Ĉu vi mortigos nin?—, demandis militema Mohamed'.—Ne. Vi mortigis unu la alian. Vi ponardis Mustafaon, kaj li frapis vin per terura bato en vian kolon, kiu mortigis vin pro asfiksio.
—De kio vi scias tion?—Ĉar mi estis tie ĉi.
—Kial ni ne vidis vin?
—Ĉar mi jam estis mortinta.Nur tiam la kompatindulo konstatis pri tio, ke kion mi diris al ili estas raporta, ne minaca.
—Kaj nun kio okazos al ni? Ĉu Alaho akceptos nin en sian sinon, eĉ se ni ne havis gloran morton?—Mi timas, ke mi estas via Alaho.
—Kio?—, ili ambaŭ ekkriis samtempe.—Tio,
ke Alaho ne ekzistas. Ke morto estas ĉi tio: vi estas du spiritoj
vagantaj ĝis kiam vi forlasos vian malamon kaj ĉiun alian pasion aŭ
senton homajn.
—Tio ne eblas.
—Eblas. Venu—, diris mi dum mi prenis ĉiun el ili per sia brako, kaj venigis ilin al cemeterio de Almerio.
Tie ankoraŭ vagis la kompatinda policano, kiu arestis min, Adolfo. Li komprenas nenion, kaj post du tagoj mortinta, li ne haltis provi ĝeni al ĉiu homo, kiun li vidis. Sed ili tute ne atentis al li, eĉ ricevi frapon lian. Finfine li memoris, ke mi ja vidas lin, kaj li iris al cemeterio en la espero vidi min. Kiam li vidis nin triope, lia vizaĝo trankviliĝis.
—Danke
al Dio mi vidas vin!
—Ho, mi vidas, ke vi ne plu volas aresti min.
—Ne,
pardonu min. Mi komprenis nenion. Nun mi ankoraŭ komprenas nenion. Nun
tion, ke vi povas helpi min.
—Nun, vi tri sidiĝu ĉi tie, sur tiu tombo, kaj mi provos memori kiel oni instruas en klasĉambro.
Kaj tie, dum ili silente sidas, mi klarigis al ili, ke ili jam estas mortintaj. Verŝajne la policano havis koratakon dum li laboris, kaj pro tio li ne konstatis, ĉar lia morto estis subita.
—Kaj nun kio okazos al ni?—, la policano diris.
—Adolfo, vi havas troigan sencon pri devo. Tiu devo estas pasio pro vi. Forprenu ĝin, kaj iun ajn alian pasion, kiun vi povas havi, ĉiun ajn senton, kaj vi venos en sekvantan lokon, sekvantan dimension.
—Ĉu vi estas anĝelo por gvidi nin, ĵus mortintojn?
—Ni
diru, ke jes—, mi agnoskis per cinika rideto.
—Kaj ni?, —unu el la islamanoj diris.
—Vi mortigis unu la alian. Vi devas ĉesi rigardi unu la alian kun rankoro. Ankaŭ vi devas forelasi vian malamon al tiuj, kiuj ne kongruas kun vi.
—Tio estas malfacile. Post tuta vivo lerninte malami malfidelulojn, ni ne povas komenci ami ilin.
—Ne, mi ne celas diri ami ilin. Sufiĉos, ke vi ne malamos ilin.
—Kial sentas mi tiun tikladon?—, ridetanta Adolfo demandis.
Oni ekvias, ke la vizaĝo de Adolfo iĝis pli kaj pli brila. Lia tuta korpo brilis per nenatura lumo, male al ili. Kaj al mi. Post kelkaj sekundoj, dum li diris al mi Dankon pro helpo via, Anĝelo. Sen vi mi ne sukcesintus, lia korpo brilis ĝis blindigo nia, kaj kiam ni denove povis vidi, li ne plu estis inter ni: li jam estis en la sekvanta dimensio.
—Ĉu vi vidis? Adolfo sukcesis forpreni ĉiun homan pezon, kaj jam estas en la sekvanta dimensio.
—Ĉu
li estas kun Alaho?
—Eble.
Ĉi tie oni nomumas lin alimaniere, sed vi devas forpreni ĉiun malamon
kaj amon pri surteraj aferoj. Tiam vi estos skeptroj puraj, kaj povos
trairi la pordon, kiu estas inter ambaŭ dimensioj, ĉi tiu kaj la
sekvanta.
—Mustafa'—, diris Mohamed', —mi ne plu malamas vin, frato. Mi ne scias pri tio, kio okazis al ni, sed mi pardonas al vi kaj deziras, ke vi pardonu al mi—. Kaj li brakumis lin. Estis strange vidi du skeptrojn en brakumado.
—Mohamed'—, diris Mustafa', —ankaŭ mi pardonpetas. Ne estas bone, ke du amikoj denaskaj mortigu unu la alian. Plaĉus al mi reveni en vivon por zorgi pri vi pli bone ol dum tiu, kiu ni malŝparis.
Kaj tiel, brakumante, ambaŭ skeptroj lumiĝis iom post iom, laŭ malapero de iliaj fobioj kaj malfobioj, kaj post blindigantaj momentoj ili malaperis. Kaj mi restis sola en cemeterio, vidante, ke eĉ tiuj turpuloj finfine trairis la pordon, kiun mi ne volas preterpasi. Mia amo por kono ankoraŭ gravas pli al mi ol pasi en la alian vivon.
***
Mi jam mortis antaŭ semajno. Mi jam ordigis mian vivon, kaj preskaŭ alkutimiĝis esti mortinta, mi alfrontis kaj bravulaĉojn kaj policanojn, mi partoprenis aventuron de sekretaj agentoj, terurisman, kaj mi ordigis familion mian. Mi fartis pace kun mi mem. Tramen, estis afero, pri kiu ankoraŭ devis zorgi mi: mi vidis tion, kiel aliaja homoj havis la memfidon kaj bravecon preteriri la porton en la alian dimension, sed mankis al mi konvinko pri tio, ke ĝi kondukas ien... Kaj mi ankoraŭ ne laciĝis vivi. Mi algluiĝis al tiu ĉi imito de vivo, tiu de fantomo. Oni ĉiam timis kaj malestimis ilin, sed mi fartis tre bone en tiu ĉi mondo, fantomolando, kiu permesis al mi helpi kelkajn kaj malhelpi aliajn. Pro mia kulpo kelkaj mortis, sed mi, kiel bona fantomo, ne pentis pri tio. Vere estas, ke mi ne metis pistolon aŭ guĝon en mano al ili. Mi helpis mian nevon kvindekjaraĝan, kiu hazarde aĝos same kiel mi, kiam mi perdis kontakton kun li. Sed mi konstatis, ke io mankas al mi. Mankas al mi tiu senrespondeco de tiuj homoj, kiuj ĵusmorte saltis en la alian dimension. Mi pensis multe pri tio, kaj mi eĉ pensis pri ĝuado de nova vivo inter tiuj du mondoj por ĉiam, pro propa elekto. Tion, kion mi konsilis al aliaj, ne kuraĝis fari mi mem. Eble tio estas pro mia propra nekredemo: mian tutan vivon mi neis la ekziston de alia vivo krom ĉiu tiu terena, kaj kiam mi finfine ekvidas ĝin, mi ne volas alproksimiĝi al ĝi. Ĉar veras, ke neniu revenis el tiu vivo. Nur mi provis komuniki kun vivuloj. Sed farante tion mi misfaris la normalan disvolvon de aferoj. Oni devis mortigi mian nevon, sed danke al mia help li sukcesis fari grandan servon al sia lando23 kaj al si mem. Ne estis li ĉe ĉi tiu flanko de tombo, sed liaj malamikoj. Sed se estas bone, ke oni ne forkaptis kaj eble murdis geinfanojn de lernejo, mi diris al mi mem, ke mi devas prifajfi pri tio. Sed je mia koro, mi ne povis. Pro tio mi ne sukcesis trairi la pordon. Ĉu mi iam trairos ĝin? Ne, mi opiniis, ke ne... Sed mi ankaŭ ne scias, ĉu mi povos spektrumi la tutan eternecon... Nu, la tutan eternecon mi kredis malmulte da tempo... Eble mi sopiris al tuta eterneco, la tutan morton. Kaj tio soifigis min pri lokiĝi tie, kie estus kondamno por ĉia fantomo: resti ĉiam inter vivo kaj morto, sern iri preterviven.
Spite al tio, mi bone fartis kun homoj, helpante ilin iomete. Ĉefe tiujn ĵusmortintojn. Vere ŝajnis freneze: mi konsilis tion, kion mi ne kuraĝis fari. Ĉu timo? Eble. Sed tio, kion mi plej timis estis halti lerni, ekkoni novajn aferojn. Kaj trovi utilon al ili.
Submetita en miajn pensojn, mi eliris la cemeterio de Almerio kaj vagadis dum horoj, malproksimiĝante el urbocentro, kaj mi jam estis en vojo kampara kun multe da bendoj. En unu el ili mi trovis kadavron de junulino, eble dudekjaraĝa, maldika, kun glata, hela hararo, kvazaŭ la koloro de tritiko. Oni strangolis ŝin antaŭ ne multe da tempo, kaj ŝi aspektis perfortita sadisme. Mi rigardadis ŝin zorge, kaj konkludis, ke ŝia spirito ankoraŭ devas esti proksime de tiu loko, eble ankoraŭ ne sciante, ke ŝi mortis. Mi ekvidis tiam, ke mi venis ĝuste en la momento, kiam ĝi mortas, kiam ŝi faras la lastan spiron, kaj do ŝia spirito ankoraŭ ne lasis sian korpon. Mi atendis paciencie, kaj subite ŝia skpetro sidiĝis, kaj poste staris.
—Kial
ne venis vi pli frue?
—Ĉu doloras?
—Ne.
Strange, ĉu ne?!
—Ne.
—Kiel vi diras, ne? Oni perfortis min kaj oni batis min. Venu, helpu min preni lin, aŭ ni voku policanojn.
—Rigardu
viadorsen.
Ŝi turnis, kompatinda, kaj tio, kion ŝi vidis, mirigis ŝin.
—Ĉu mi mortis?
—Yes.
—Kaj kiu estas vi? Ĉu vi estas La Morto? Kvankam mian tutan vivon mi kredis, ke La Morto estas ino.
—Oni vokis min tre malbelajn aferojn, sed tiu ĉi estas la unuan fojon, kiam oni vokas tion al mi. Ne, mi ne estas La Morto.
—Do,
kiu estas vi?
—Mortinto, same kiel vi.
—Ho,
nu, kion ni faru?
—Bone, se vi volas, ni povas promeni, aŭ serĉi vian murdiston, kiel vi proponis, kaj vidi ĉu ni povos fari ion kun li.
Mi klinis min kaj observis la ŝupurojn. La murdisto trenis ŝin de alia loko. Li perfortis ŝin kaj poste strangolis ŝin. Poste li kuris enurben.
—Venu—, diris mi. —Ni sekvu lin. Interkrampe, kiel vi nomiĝas?
—Makareno.
—Plezure koni vin, Makareno. Mi estas Anĝelo. Kun majusklo.
Ŝi ridetis al mia ŝerco. Ni laŭiris la direkton, kiun la ŝpuroj de la murdisto montris al ni, kaj baldaŭ ni vidis lin. Li ne plu kuras. Li aspektas verdoflave, malalta, senrazulo, li ne tre bone zorgas pri si. Kompatinda Makareno. Necese estis tre malagrable por ŝi. Mi scias, ke multaj virinoj havas la fantazion esti perfortata, sed ne de homo tiel malagrabla kiel ĉi tiu. En fantrazioj, kiujn kelkaj virinoj rakontis al mi iam, kaj tiuj, kiujn mi vidis, kiel tiu de Yun Li, la ĉinino en kies menso mi envenis kelkajn tagojn antaŭe, la perfortisto ĉiam estis juna, agrabla viro, bone razita kaj kun dolĉaj, kavaliraj manieroj, eĉ se firmaj. Sed neniam turpulo kiel tiu.
—Jen
li—, diris Makareno. —Kion ni faru nun?
—Mi supozas, ke vi suferis multe da doloro.
—Multe. Li frapis min, forrabis min, kaj poste li prenis min al ĉi tiu loko per tiu aŭto, kiun li envenas nun.
—Nu, ni enkarcerigu lin.
—Kiel? Ĉu ni povas preni lin fizike, se ni estas fantomoj?
—Ni estas fantomoj. Sed ne zorgu pri tio. Vi atentu al tio, kion vi vidos, sed diru kaj faru nenion. Vi vidos, me mi malaperos, sed vi ne perdu lin de via vido.
Kaj mi prenis ŝin per ŝia brako kaj mi portis ŝin en la aŭton de la murdisto. Ni sidiĝis sur la malantaŭajn sidlokojn.
—Nun mi malaperas, sed ne foriru. Vi ne perdu tiun ulon.
Kaj Plop'!, mi venis en la menson de tiu degenerulo.
Mi vidis terurajn imagojn, kaj ne validaj por mensoj tiom sentemaj kiel mia. Makareno ne estis la unua virino, kiun tiu ulaĉo perfortis kaj murdis. Sed li estis sufiĉe lerta esti nekaptita. Mi igis lin memori tutajn siajn krimojn, kaj poste mi irigis lin eniri la policejon ĉefan de Alemrio. Tien envenis ni triope, li kaj mi kaj Makareno, eĉ se nur li estas videbla, kaj al li diris al la deĵoranta serĝento:
—Mi deziras denonci murdon.
—Ĉu
vi vidis la murdiston?
—Jes.
—Ĉu
vi konas lin?
—Jes.
—Ĉu
vi povas priskribi lin?
—Jes.
—Kiel
li aspektas?
—Rigardu: estas mi.
La policano rigardis al li kun miro, tiom granda kiel tiu de Makareno, kiu ne scias pri tio, kio okazas. La serĝento vokis du policanojn, kiuj venis al ni kaj diris al ili, ke ili arestu la murdiston kaj notu tion, kion li diros.
Horon poste, kun sia deklaracio subskribita, Makareno vidis, ke mi venas de ene de la murdisto, kaj poste mi klarigis al ŝi pri tio, kion mi ĵus faris:
—Eble vi komprenas, ke mi unue venis en la menson de la murdisto. Mi vidis ĉiujn murdojn de li, kaj pro tio mi igis lin peti paperon kaj skribilon. Mi igis lin skribi liston pri tiuj misfaraĝoj liaj, kaj poste subskribi deklaracion per kiu li kulpiĝas de tiuj murdoj. Ankaŭ mi diris perskribe kie estas ĉiuj kadavroj, aŭ restaĵoj. Kun tiu iformo, polico akuzos lin kaj kondamnos. Sed gravas la afero, ke li ne plu murdos iun ajn.
—Kaj
mia korpo?
—Oni jam trovis ĝin. Fakte oni portas ĝin nun al policejo.
—Nu,
kio okazos al mi nun?
—Vi devas forlasi iun ajn restantan homan senton por ke vi povos iri en la venontan dimension.
—Mi
ne volas.
—Kio?
—Mi
restos ĉi tie, kun vi.
—Ĉiuj, kiuj provis, finfine foriris.
—Kial?
—Ili finfine perdis siajn homajn sentojn kaj foriris.
—Ho.
Sed ne mi.
—Kial ne?
—Pro tio, kion mi ĵus vidis. Estas mirinda la afero. Estas multe da fiuloj nekontrolataj. Vi devas instrui al mi kiel fari tion.
Tiam mi ekkonsciis pri la eraro tiom granda, kiun mi ĵus faris: ŝi vidis ĉion.
—Makareno, vi ne povas resti.
—Kial
ne?
—Ĉar vi devas iri en la sekvantan dimension.
—Ni
iru kune.
—Ne, mi ne povas.
Unuafoje mi perdas la kontrolon pri la situacio. Makareno memorigis lernantinon, kiun mi havis en klasĉambro antaŭ pli ol kvardek jaroj, kiun mi ŝatis multe: mi diris al ŝi tro multe da eksplikoj. Mi lasis ŝin iri preter la punkto de nereveno, kiun mi atingis kiam mi eniris la ĉinon kaj Yun Lin.
—Kial vi ne povas, kaj mi devas iri?
—Por
ne makuli vin mem pli, Makareno: foriru. Se estas tro malfrue por ke vi
foriru, vi restos en ĉi tiu zono de neniu. Esti ĉi tie estas malbeno.
Ĉiuj, kiuj povas, foriras.
—Kiu estas via sento?
—Ĉu
mia kio?
—Tiu sento, kiu ne lasas vin foriri.
—Ne
zorgu pri tio, Makareno. Foriru dum vi povas. Mi ne volas respondeci
pri vi.
—Tute ne. Mian tutan vivon mi batalis miajn gepatrojn ĉar ili pensas, ke mi estas nerespondeca, kaj nun, kiam mi jam mortis, aperas nova paĉjo, kiun neniu mendis, turmenti min.
—Tial
vi foriru.
—Ne.
—Ne
estu stulta.
—Ne estu stulta vi. Se vi ne diras al mi, mi vidos tion. Sed mi ne foriras.
Ho, tiu fantometino estas dura...
—Makareno, ne estu fantomo. Foriru.
—Vi
povus helpi min, sed vi ne helpas tiel—, ŝi diris tre serioze. —Mi
ankaŭ volas fari ion utilan. Se vi instruas al mi tion, kion vi jam
scias, mi povos helpi vin pri tio, kion vi faras. Se ne, mi devos lerni
per mi mem, eĉ se mi uzos pli da tempo ol vi uzis. Kaj tiukaze mi
neniam foriros de ĉi tie, eĉ se vi foriras.
—Bone, ne diru, ke mi ne avertis vin. Ĉi tiu vivo inter du mondoj ne estas altira.
—Mi
ne kredas tion. Vi estas ĉi tie pli ol semajno, kaj mi ne vidas, ke vi
estas amara. Tiuj, kiuj iris en la dimension, kiun vi priparolas, ne
revenis diri al vi kiom bone ili fartas.
—Ne, ili ne tion faris.
—Ĉu
vi vidas?
—Nu, vidu: mi ne scias tiom multe. Hazarde mi lernis eniri aliajn korpojn kaj farigi ilin aferojn. Sed mi lernis iom post iom.
—Jes.
En tri tagoj.
—Jes.
Vidu, se vi provas eniri vivulojn rekte, vi nur trairos lin aŭ ŝin kaj
vi ekscios nenion. Sed se vi sukcesas eniri, tio estas la punkto de ne
reveno. Mi ne konsilas al vi, Makareno. Restu kun vi, se vi volas, sed
ne provu tion. Dume vi povos foriri kiam vi jam vidos ĉion klare. Mi
opinias, ke mi ne plu povas forir en tiun dimension.
—Kaj kion pli mi devas fari, krom rigardi? Ĉar tio ŝajnas tre teda.
—Ĉu
vi ŝanĝos ĉion, kion la nova dimensio ofertas al vi kontraŭ iom da
maltedo?
—Kial ne? Vi ne volas iri...
—Ne,
mi ne povas iri.
—Bone. Nu, tiukaze lasi al mi elekti ĉu mi iru, ĉu ne.
—Mi prezentos vin personon, kiu eble povas klarigi ĉion pli bone ol mi.
—Ĉu
alia mortinto?
—Ne, ŝi vivas—, mi diris prenante ŝian brakon kaj alvenante Toledon.
Maribel' laboras en sia oficejo, pristudante kelkajn paperojn. Kiam ŝi vidas nin veni el nenio, ŝi staras kaj fermas la fenestron. Poste ŝi malkonektas telefonon.
—Kion mi povas fari por vi, spektra paro?—, demandis ŝi ridetante vidi min. Sed vidante mian seriozan mienon, ŝi aldonis: —Kio okazas?
—Makareno
ne volas iri en la sekvontan nivelon.
—Saluton, Makareno. Kial vi ne deziras foriri? Ĉu vi scias pri la risko ne preteriri?
—Ne.
Pri kio temas?
—Eble vi restos kun ni multe da tempo. Vi devus preteriri en la venontan fazon. Vi jam scias pri tio, kio vivo estas. Kial vi volas resti sen ĝui la venontan?
Miris mi pri la argumento. Makareno ne respondis, sed ŝi rigardis al mi.
—Do kial li ne venas?—, ŝi denove demandis rigardante Maribelon.
—Li
iam foriros. Sed pensu, ke ĉio okazas pro io. Ĉu vi ne kredas pri Dio?
—Dio? Kie estis Dio dum oni perfortas min? Nur Anĝelo faris ion pri la afero. Mi ne volas forlasi lin.
—Ho!,
kion vi faris, kompatindulo?
—Nenion. La murdisto venis en policejon kaj akuzis sin mem pri siaj krimoj
—Kaj
tio neniel rilatas al vi, sendube...
—Nu,
bone, iomete...
—Ĉu?—, ŝi aldonis al Makareno: —Pro tiaj aferoj Anĝelo neniam povos iri en la alian flankon.
—Ĉu tio estas justa? Kio li devintus fari?
—Nenio.
Ne estas via afero, se vi estas he la alia flanko, tio, kio okazas ĉi
tie. Jes, ĉi tiu mondo estas rubujo, sed ĝi estas nia rubujo, ne via. Spektroj ne havas rajton
interveni. Se vi faras tion, vi finfine pagos.
—Kiel?
—Ĉu
estas sufiĉe resti ankorigata inter du mondoj?
—Vere mi ankoraŭ ne scias... Ne plu suferi estas granda avantaĝo.
—Via
vivo estis malfacila.
—Nu, mi havis miajn frustrojn. Ne tiom teruraj kiel la lasta, kiam oni perfortis min kaj murdis min, evidente. Sed mi ne ĝuis multe da la amo de tiuj, kiuj devis ami min.
—Ĉu
viaj gepatroj ne amis vin?
—Ili konsideris min bruilo, kiam mi estis malgranda, kaj kiam mi kreskis ili malestimis min pro tio, ke mi ne volis fari tion, kion ili volis. Mi ne estis bona studento, kaj ili sinsekve ripetis, ke mi estas sentaŭgulino.
—Ĉu
vi ne venkis tion?
—Ne, vere mi ne povis.
—Kion
vi faris?
—Mi
studis.
—Kion vi studis?
—Bakalaŭron.
Dudek jaroj, kaj bakalaŭron... Maribel' rigardis al mi, kaj silentis.
—Nu—,
mi ekmalsilentis, —ne estas la afero tio, kion vi faris en
la alia vivo, sed tio, kion vi estas faronte en ĉi tiu. Zorgigas
mi pri tio, ke vi ŝtopiĝis ĉi tie. Tio estas nedece. Mi konscias
pri eraroj miaj, kaj kial mi haltigas en ĉi tiun vivon. Ne restu
vi ĉi tie ankaŭ.
—Vi
bonfartigis min, Anĝelo. Mi estos tie, kie vi estos. Ĉiam.
—Ho, ne pendu
el mi. Memoru, ke nun vi estas spektro. Kaj ni spektroj ne havas
sentojn.
—Nu, ŝajnas,
ke mi havas.
—Diable, —Maribel diris, —enamiĝinta spektro. Mi neniam imagus…
—Ne, ŝi ne
sentas amon.
—Mi ne scias. Sed mi volas esti kun vi, Anĝelo.
—Tio estas
kontraŭnatura, Makareno: mi estas sepdek jarojn pli aĝa ol vi!
—Eĉ se estus naŭ cent, ne gravus al mi. Mi neniam fartis tiom bone kun alia homo.
—Vi ne fartas bone: vi ĉesis farti
malbone, tio estas ĉio.
—Eble. Sed dum mia tuta vivo neniu defendis min. Mi devis morti por ke homo faru iom por mi. Mi ne scias kiel vi faris ĝin, sed ĝi funciis. Kie ajn vi iros, mi sekvos vin kiel hundino.
—Ne:
vi foriru.
—Ŝajnas, ke vi havas problemon, Anĝelo, —diris Maribel'. —Ververe ne estas granda katastrofo, ke ŝi pasigu tempon kun vi kelke da tempo, ĝis kiam ŝi konscios, ke ne estas bona futuro marŝi kun alia spektro ien kaj tien, kaj iam ajn ŝi finfine pasos en la alian dimension, kun aŭ sen vi. Ĉar mi diras ion: eble ŝi sukcesas tie, kie mi malsukcesis pri vi: ke vi iru en la venontan dimension.
Mi ne kredis tion, kion mi vidis: virinoj helpas unu la alian eĉ preter morto. Mi deziris foriri, kaj mi foriris.
Mi ne scias kiel, Makareno trovis min en tiu urbeto, Pamplono, departamento de Kagajan', Filipinoj. Vere ŝi ne bezonis mute da tempo. Mi venis, kaj mi estis feliĉane vidi ŝin, sed nur kvin minutoj poste ŝi venis al mi.
—Lasu min!, —ordonis mi. —Ne estas bone por vi sekvi min. Mi sentas nenio por vi.
—Me
gravas. Mi ne ĝenos vin.
—Knabino, ĉu ni ne scivolemas pri tio, kio estas preter tio ĉi?
—Scivolemo
estas homa sento. Se mi estus scivolema, kiel vi, mi ne povus iri en la
venontan dimension.
—Vi pravas. Sed se vi ne havas homajn sentojn, kial vi estas ĉi tie?
—Ĉar
mi ne volas iri. Ne voli iri estas tre homa, ĉu ne?
—Jes. La nobla arto fari kion ajn oni volas.
Ŝi rigardadis al mi kvazaŭ ŝi estas ŝafino. Mi kompatis al ŝi. Kaj tio ne estis malfacile kompreni: laŭ tio, kion ŝi rakontis al mi, neniu atentis al ŝi dum ŝia tuta vivo, eĉ ŝiaj gepatroj. Kaj subite, tuj post ŝia morto, ŝi trovas iun, kiu atentis al ŝiaj problemoj tiel gravaj, kiel siaj propraj. Eble temas nur pri dankemo...
—Makareno, vi konscias, ke mi sentas nenion pro vi, ĉu ne?
—Jes.
Ĉar vi estas spektro.
—Ekzakte. Tamen, vi insistas ne sekvi mian konsilon.
—Jes.
—Kial?
—Ĉar
mi volas esti kun vi.
—Ĉu vi ekenamiĝis al mi?
—Ne!
Kial vi diras stultaĵojn, Anĝelo? Ni spektroj ne povas ekenamiĝi. Mi
volas esti kun vi: jen ĉio.
—Mi ne scias... Mi kredas, ke vi mensogas.
—Ĉu mensogas? Ne, ni spektroj ne mensogas. Kial mi devus mensogi? Kiun avantaĝon mi ricevos pro ĝi?
Mi ridetis nur pro tio, ke ni spektroj ne ridegas. Sed mi neniam diris tiom multe da mensogegoj, volonte kaj nevolonte, kiel ekde mia morto. Sed mi ne reagis, kaj ŝanĝis mian taktikon:
—Konsentite, Makareno. Rigardu, se ni devas esti kune, mi timas, ke eterneco, mi devas lernigi al vi kelkajn trukojn, kiujn mi jam lernis. Sekve, kiam vi estos same kiel mi, via ŝanco kaj tiu mia estos ligitaj. Kaj ni restos ĉi tie vagante, aŭ iam eble ni kune iros vidi tiun Dion, kiun kelkaj priparolas, aŭ ni reenkarniĝos denove, aŭ al nenieco, kio estas plej certa al mi.
—Ja,
mi jam komprenas, ke estas pli valora tiu ĉi duonekziastado ol nenieco,
kompreneble. Kaj reenkarniĝo. Merdo: naskiĝi denove. Mi ne naskiĝintus
la unuan fojon, do se unu ebleco estas renaskiĝi, mi restas ĉi tie
kvankam vi foriros.
—Jen knabino mia—, dije, arrepintiéndome casi instantáneamente de decir eso. Porque creí atisbar en su cara una sonrisa de satisfacción.
Sed ŝi ne ridis. Ŝi faris ion pli terura: ŝi venis al mi kaj kisis mian vangon.
—Kial faris vi tion, spektro?
—Ĉar
dum dudek jaroj neniu diris tion al mi. Vi estas la unua homo, kiu
diras al mi ion belan. Tio estas agrabla, Anĝelo.
—Nu, bone, —mi diris evidente ĝenata, —mi montros al vi kiel ĉio komencis. Ni denove iru en Almerion.
Ni venis en la urbocentron Almerion. En la Avenuon de la Reĝino Provizora. La Grandan Hotelon. Mi ne plu atentas, ĉu ŝi sekvas min. Ŝi ombriĝas min kvazaŭ fidela jundino. Se ŝi ne perdis min en Filipinoj, ŝi certe ne perdos min en Alemrio. Ni venis en ĉambron duonombran. Estis paro da geriĉuloj dormantaj.
—Ĉu vi certas, ke vi deziras fari tion? Mi havas la senton, ke mi perversigas vin.
—Oni jam perversigis min. Mi preferintus, ke estis vi tiu, kiu perversigis min. Nun mi jam pretas esti perversigata de homo kun via sperto.
—Bone,
rigardu: ĉu vi vidas tiujn du, kiuj dormas?
—Jes.
—Provu invadi la sonĝo de la knabino.
¡Plop!, ŝi malaperis. Mi supozis, ke ŝi faras la taskon. Mi ankaŭ invadas la knabinon. Tie ŝi estas, rigardante la pensojn plej intimajn de tiu virino. Mi eliris la virinon kaj invadis la sonĝon de la viro apuda.
La sonĝo de la viro estas
iomete nervoza. Lia kosncienco ne estas tre trankvila. Mi
reserĉis iomete, kaj trovis, ke li estas spekulisto. Li
aĉetas kaj disvendas domojn, kaj faris kelkajn negocojn ne tre
klarajn. Mi regis tiun korpon tute. Mi vekigis ĝin kaj frapetis
la vizaĝon de tiu virino, kiu dormas apud li.
—Vekiĝu,
Makareno.
—Ho, kial vi vekas min? Kioma horo estas? Mi estas laca!
—Ho?
Kiel vi nomiĝas?
—Kiu diable vi volas, ke mi estas? Marnjo Ludovikino.
Iomete nervoza, mi rigardadis tiujn okulojn, ĝis kiam mi vidis brileton da moko.
—Makareno, vi estas huliganino. Vi zorgigis min.
—Tio
okazas al vi pro via fido al virinoj. Ne estis malfacile trovi la
sekretojn de tiuj ĉi knabino. Ŝi ne estas via fianĉino, sed via
sekretariino.
—Mi vidas. Kiam vi amindumis lastfoje?
—Antaŭ
duonhoro.
—Mi ne celas diri ŝi, sed vi, Makareno.
—Ĉu
vi celas diri antaŭ oni perfortis min?
—Jes.
—Nu...,
neniam. Vere mi estis virgulino.
—Kompatinda, —diris mi, karesante ŝian vangon. Invadis min sento tenera kaj komplica, kiu malvarmigis mian haŭton. Kaj verŝajne ŝi spertis same.
Ŝi rigardis al mi scivoleme. Mi prenis ŝian mentonon kaj venigis ĝin al tiu mia. Mi kisis ŝiajn lipojn. Longe, profunde. Kaj mi amingumis ŝin. Mi ne rakontos la detalojn, sed ni fartis tre bone. Ŝi lernis rapide, kaj krome Marnjo Ludovikino, la posendatino de tiu korpo, tute ne estis virga. Kaj tie estis multe da informo, kiun Makareno uzis.
Post kelke da horoj, ni lasis la paron dormi denove, kaj mi elmigris el la korpo de Johano, la viro, kiu luis ĝin al mi senatente. Ŝi sekvis min elen tuj.
—Vi jam scias pri tio, kion ni ĵus faris, ĉu ne?
—Jes.
Amindumo. Oni konas tion kiel amindumon. Plaĉis al mi la afero
—Ne. Vi perversiĝis, kaj nun vi ne povas irir en la alian dimension.
—Kial?
—Ĉar vi havas senton homan. Ne nur restaĵon, sed tutan senton.
—Jes.
Mi kredas, ke mi estas enamiĝinta. Sed vi ne al mi.
—Ne. Sed tio ne gravas. Vi estas la ununura virino en tiu spektra mondo. Do, ne zorgu pri tio. Mi atentos al vi.
Mi intencis regi ĉion, sed mi ne povis. Finfine virino enmiksiĝis kaj detruis miajn planojn. Mi ne plu celis konon. Nun mi prifajfas scii pli. Finfine mi trovas, ke ĉiam mankos al mi multe scii. Kaj ankaŭ, kiu estas la celo scii aferojn, se oni ne povas solvi problemon? Kaj mi ne plu havas problemojn. Nur kiel igi tiun virinon, tiun mirindan virinon, kiu nun iĝis Makareno, forgesi pri mi kaj iri en la venontan dimension.
Antaŭ du tagoj mi venis en ideon, kiu sukcesis: mi iris al Toledo, kaj invadis menson de oficistino, kiu helpas Maribelon. Pro nekonata kialo, Makareno ne povis trovi min. Ŝi eĉ venis en la oficejon, sed mi ŝajnigis, ke mi ne vidas ŝin. Ŝi rigardadis tien kaj ĉi tien, demandis al Maribel' pri mi, kaj poste foriris serĉi min tra la mondo. Marisol', kiel ĉi tiu virino estas konata, verkis ĉi tiun rakonton pri mia spektra vivo. Kiam ŝi finos, ŝi devos sendi ĝin al Maribel' kaj forgesi pri mia ekzisto kaj pri tio, ke ŝi verkis ĝin.
Ĵus dirinte al ŝi la lastan paragrafon,
mi lasis Marisolon je la tasko, kiun ŝi faris kiam mi venis en
ŝin, kaj mi iris al la pinto de monto Everst', kaj vokis
plej laŭte, kiel mi povis:
—Makareenooo!
Kaj kiam tiuj montoj tiom altaj eĥis min kvazaŭ ili aŭdas min, venis Makareno, kvazaŭ ŝi estas la eĥo mem.
—Kie vi estis dum tiom da tempo, Anĝelo?
—Mi petolis tie kaj tie.
—Nu,
same kiel mi.
—Ĉu? Kion vi faris?
—Mi
mortigis kelkajn, kiuj meritis tion. Mi savis la vivon de kelkaj aliaj.
Kaj mi eĉ riĉigis almozulojn.
—Ho, oni ne povas lasi vin sola. Mi vidas, ke indigno, kompato kaj plezuro fari bonon movas vin.
—Jes.
—Do vi devos resti ĉi tien, pune. Mi decidis iri en la venontan dimension. Mi esperis, ke vi akompanos vin, sed mi konstatas, ke tio ne povas okazi.
—Kompreneble
jes.
—Ne, pro tio, kion vi ĵus rakontis al mi, vi ne plu povas.
—Nu,
mi mensogis al vi, —ŝi konfesis rigardante la grundon, kvzaŭ malkovrita
pekulino. —Mi volis puneti vin.
—Do, kion vi faris?
—Nenion.
Serĉi vin.
—Ho, do atendu ĉi tie. Iri nenien ĝis kiam mi venos.
—Ĉu
longe?
—Ne, apenaŭ dek minutojn. Eble duonhoron.
—Bone.
Finfine mi decidis fini tiun ĉi duonvivon. Mi pretas iri en la alian dimension. Mi prifajas, ĉu mi devos diskuti kun iu ajn versio de dio pri kiuj oni rakontis al mi en mia antaŭa vivo, ĉu mi devos naskiĝi denove, ĉu mi simple eksiĝos en nenion. Sed mi preferas fari tion kune kun tiu ĉi knabino, al kiu mi alkutimiĝis. Finfine iu faros ion kun ŝi kaj por ŝi. Do, kiam vi legos ĉi tion, Maribel', tenu ĝin, detruu ĝin, publikigu ĝin, aŭ bruligu ĝin. Mi lasas tion al vi kiel mian heredon. Vi scios kion fari kun ĝi. Estis premio koni vin. Destino estu bona al vi.
Ĵus nun Marisol' punktofinas la rakonton
kaj sendas al vi.
Ĝis ĉiam,
Anĝelo.
Anĝelo venis la antaŭan tagon diri al mi, ke ŝi foriras. Li iras en la venontan dimension. Li finfine trovis kiel. Li venis kun Makareno. Kaj prenante siajn manojn, ili rigardadis unu la alian kaj iliaj aŭreloj ekbrilis. Ili iĝis unu sola aŭreolo. Iliaj ridetoj larĝiĝis kaj ekbrilis rapide, ĝis kiam mi vidis nur blankan makulon antaŭ mi. Kiam ĝi malaperis, neniu el ili estis tie. Kie ajn ili estas, mi esperas, ke ili estas feliĉaj. Iam mi vidos ilin, mi esperas.
Sed tio estis en alia vivo. Promeso de sorĉistino.
Murcia, la 15-an de oktobro de 2010
Fifine esperantigita la 22-an de julio de 2016.
4Post iom da tempo mi lernis, ke miaj libroj estis pli vaste legataj ol mi kredis. Multe da miaj plorantaj akompanantoj estis fidelaj legantoj de miaj verkoj. Multaj eĉ nomis siajn gefilojn per nomoj kiel Ambrosio aŭ Elsa, memore al geherooj de mia unua verko, La domomastro, aŭ Vanessa, Myrna aŭ Indalecio, ĉefroluloj de La kronistino, eĉ Tirolino aŭ Calenda, tiuj de La versio de Tirolino.
5Nu, mi havas tutan eternecon alkutimiĝi al tio, sed ŝi estis mia edzino ĝis kiam morto apartigis nin. Sed sesdek du jaroj vokante ŝin amata edzino estas multaj jaroj por ke nun, du tagojn poste, mi nomu ŝin eks.
23“Sia” lando: mi neniam sentis tro patriote, sed de mia morto mi sentis, ke naciismo kaj nacioj estis strangaj ideoj al mi, tre mizeraj kaj fiaj sentoj.