De la jaro 2016 mi publikigas ĉi tie libron mian miaj tri
lingvoj, hispana, angla kaj Esperanto, sendepende el tio, per
kiu lingvo mi verkis ĝin originale.
Miajn librojn de la jaro oni povas legi ĉi tie senpage. Oni ankaŭ povas legi ilin angle kaj hispane, sed page —malmultekoste— el eldonejo virtuala Amazon. Ankoraŭ ne ekzistas surpaperaj versioj de ili, kvankam mi esploras la eblecon...
Vi povas daŭre legi la pasintajn Librojn de la jaro,
nome:
-
Infana rakonto, aŭ La soldato kaj la sorĉistino: ĝi
havas du partojn: unua estas por geinfanoj kaj la dua por
plenkreskuloj. Mi verkis la rakonton festumi la Internacian
Infanan Libron la 2an de aprilo de 2012. Tiu ĉi estas
miaj plej mallonga verko.
- La
peko de l' taliban: fervora dikredanto ebligas
ŝtonigon kaj poste bedaŭras tion dum sia tuta vivo. Tamen
Dio estas kompatema kaj li povas korekti tion..., ne
senkoste. Mi nun tradukas iom post iom kaj disponigas al vi
por legado. Vidu, ke estas rakonto por plenkreskuloj.
- Estu
tiel: mallonga novelo pri tio, kio okazas
post kiam oni mortas.
- La
psikologistino: la heroo ekkonas strangan
virinon, kiu aliaj personoj ne povas vidi, apud arbo en
parko. Li kredas, ke li estas freneza, do li vizitas la plej
bonan psikologistinon en sia urbo, kiu vere surprizas lin.
Mi verkis tiun rakonton en februraro de 2015 originale en la
angla, kaj nun prezentas al vi en Esperanto. Se vi preferas
legi ĝin la angla, vi ankaŭ povas trovi ĝin en la koncerna
ligo. Plua enkonduko en la verkon.
- Avo
kaj nepo: mi ekhavis la ideon kernan pri tiu
libro kiam mia una nepo naskiĝis, kaj pro tio mi dediĉas
tiun ĉi libro al mia nepo Miĥaelo. Tamen, estas nenio
biografia aŭ membiografia en tiu rakonto. La libro estas tre
mallonga, ĉar la surpapera versio (la unua, kiu ekzistis)
havas nur kvardek paĝoj A5aj, kaj la argumento temas pri la
literaturo kiel ponto, kiu unuigas avon kaj nepon. Se mi
kredas legantojn, la rakonto estas amuza, kaj verŝajne oni
ne plendos pri la tempo, kiun oni povas dediĉi legi ĝin.
Kiel miajn aliajn rakontojn, vi povas legi ĝin tute senpage
kaj senrezume. Mi dankos komenton vian kiam vi jam legis
ĝin.
- La
jaron kiam mi estis virino. Maljunulo iĝas
virino juna. Ĉi tiu estas mia unua longa noveleto verkita
origine en la angla lingvo. Nun vi povas legi ĝin en
Esperanto. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin.
- La
kronistino, aŭ la mastroj de l' tempo:
emerita instruisto decidas vojaĝi tra la mondo. En Ĉenaj'
(alidirite Madras'), Bharato, li trovas tre strangan
knabinon, tempovojaĝantinon, kiu klarigas al li pri sia
mondo. Dum pli ol 400
paĝoj oni kunhavas la aventurojn de Indalecio kaj
Vanessa en pasinto kaj estonto, ĝis kiam oni finfine atestos
la rompon de materio, kiu titoligas la trilogion:
Materirompo, kies ĉi tiu libro estas la
unua volumo, al kiu sekvas Trikronio
kaj Senlandigitaj, kie iamaj
ĉefroluloj prenas pli malgravajn rolojn, kaj novaj agantoj
aperas kiel ĉefroluloj por onia amuzdistrado.
- La libro de la
kronikoj anĝelaj kaj anekdotoj demonaj:
Dudek unu rakontoj en kiu anĝeloj aŭ demonoj rolas
diversgrade. Tri el ili ne venas el mia plumo, sed el tiuj
de miaj geamikoj Anna Lake, Gema Gimeno kaj Jack Crane. Tiu
ĉi estis la Libro de la Jaro ĝis
la unua de januaro de 2019.
- La
Federacio (2019, fintradukita la 25an
de februaro). Rakonto pri la starigo de la Federacio de
Planedoj. Eble realo surprizos nin eĉ plie. Jen la unua Libro
de la Jaro 2019.
- Umu',
la ebona hetajro (2019, fintradukita kaj enretigita la
6an de julio). Knabino fuĝas el infero al infero
iomete malpli bona. Jen la dua Libro de la Jaro
2019. Ĝi estas la dua parto de mia
trilogio pri La malnova metio. La
trian volumon mi ankoraŭ verkas..., de kelkaj jaroj.
- Kiam
la marsanoj konkeris La Teron: ĉi
tiu libro. Viro vekiĝas el komato, kaj trovas, ke la mondo
havas novan posedanton. La rakonto montras al ni la
aventurojn kaj misaventuroj de Jiikŭo de tiam ĝis la tri
finojn, kiujn ĝi montras al vi, por ke vi elektu la plej
ŝatatan.
-
La insulo: aro da krozistoj trovas protekton en perditan insulon kiam siaj krozŝipo vrakas ĉirkaŭante la mondon. Iliaj vivoj ŝanĝas por ĉiam. Tiu ĉi libro prezentas la ŝangon por ĉiu el ili, kaj venigas nin en neatenditan finon.