Jakvo ĉiam vivis kun sia panjo, sed kiam li estas kvardekjaraĝa ŝi mortas pro longa aĝo. Li ne trovas laboron, do li ne povas ne preni la pensimonon de sia patrino. Sed post kelke da jaroj oni miras, ke la sinjorino estas tiom aĝa..., kaj komencas granda problemo por Jakvo.
Tiu ĉi estas mallonga rakonto, kaj pro tio mi ne prezentas al vi ĉapitron, sed nur unu paĝon, por ke vi konu ion pri la verko, ĝis kiam mi tradukos ĝin tute:
Du tagojn poste li ricevis leteron de la Militministerio, kominakte, ke li devos redoni al ili en tri monatoj la £100,800, kiujn li ŝuldas al ili, kaj ke se li ne sukcesas fari tion, la aferon vidos la Ministerio pri Justico por ke li pagu aŭ iru en karceron.
Lia problemo estas, ke li ne havas monon, ĉu lia, ĉi de sia patrino, kaj pro tio li komencas pensi pri memmortigo. Kiel li povos fari tion? Ĉu pendiĝu per sia kolo? Ĉu salti en maron de ŝipo estas preferinde? Ĉu en riveron el ponto? Ĉu plej efikus kuri sub preterpasanta aŭto? Li pensis pri tiu afero dum kelkaj tagoj, ĝis kiam li jam alkutimiĝis al tiu ideo, ke li mortigos sin mem por fini siajn problemojn, ĉar li certe ne iros karceren. Tiam li skribis adiaŭantan leteron, kiu li sendis al ĉiuj amikoj siaj kaj ankaŭ al polico.
Kaj tiam li malaperis.
Kiam policanoj venis forpuŝi lin de sia hejmo, ili nur trovis leteron kun adresato Al tiu, kiu gravos. Estis longa dokumento per kiu li rakontis la historion de sia vivo kaj klarigis kial li decidis mortigi sin, ne kulpante iun ajn pro lia morto, escepte de la Brita Armeo kaj ties monavido. Kompreneble, ne estis kadavro tie aŭ ie ajn. Oni serĉis lin laŭ la tuta lando, sed pro tio, ke ili ne scias, ĉu li vivas, ĉu li mortas, oni neniam trovis lin.