Volver
Cuando los marcianos conquistaron la Tierra, portada.

Jesuo Anĝelo.

Kiam marsanoj konkeris la Teron

Viro ligita al lito stranga ekkonas, ke li komprenas neniun, li komprenas nenion, kaj strangaj estaĵoj venintaj el loko, pri kiu li scias nenion, kelkaj verdaj, aliaj blankaj, pristuldas lin kaj adaptias lin al nova ordon. Poste li estas liberigita kaj oni eksplikas al li pri liaj novaj devoj, kiuj ŝanĝas lian vivon komplete.

Se vi legis mian verkon La elaĉeto de Ekolgenio (bedaŭrinde nur en la hispana privizore), la temo ne estas fremda al vi, kvankam en ĉi tiunovelo la argumento preteriras pri malmolezo kaj senespero, eĉ je la vino oni vidas, ke ne ĉio estas perdita.

Ĉi tiu estis la Libro de la jaro 2020, sed oni ankoraŭ povas legi ĝin tute sen page en Esperanto, male al la versioj en la hispana kaj en la angla lingvoj.

Enhavo:

    Prezento.
    Unua parto:
    1. Kapto.
    2. Koro de bovido.
    3. Eros' kaj Tanat'.
    4. Delikata manĝaĵo. 
    5. Ĉu virbesto?
    6. Senkondiĉa kapitulaco.
    7. La milito, kiu finis ĉiajn militojn.
    8. La Bankedo.
    9. Nova vivo por homaro.
    10. Spektakloj.
    11. Profitema marsanino. 
    12. La prezo de sklaveco.
    13. La blondulino kun tristaj okuloj.
    14. Epilogo (aŭ fino nombro 1ª).
    Dua parto:
    1. Kondiĉa libereco.
    2. Aparta vizito.
    3. La morto de Ŝaskino.
    4. Fino nombro 2ª.
    5. Mola sunleviĝo.
    6. Fino nombro 3ª.
    Bibliografio.

    © de 2020 Jesús Ángel. Malpermesite kopiado de parto aŭ tuto de tiu ĉi libro sen antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.
    Depósito legal V-88-2015

Sekve oni povas legi fragmento, la okan ĉapitron el 19, kiam ni vidas la fino de la etoso kaj oni ekvidas la nodon de la argumento. Mi esperas, ke tio interesas al vi sufiĉe por sindemandi kien tio prenos nin. Mi povas antaŭdiri, tamen, ke estas novelo kun du diversaj finoj, por ke la leganto elektu tiun, kiun plej plaĉas al li aŭ ŝi.

La milito, kiu finis kun ĉiujn militojn

Kristnasko... Nun, kiam homo ne plu estas la superregata speco, ne plu estos kristnasko. Jam finis Kristnasko, Magiaj Reĝoj, Sankta Nikolao, deviga edukado, landoj kaj kulturoj, kaj ankaŭ militoj. Bonorde, al li plaĉis la ideo: la homa estaĵo estas tiom detruema, ke fini militon oni devis fini homaron. Almenaŭ kiel dominanta speco en la planedo. Nun ĝi apartenas al estaĵoj, kiuj donas al homoj tiom multe da eksplikoj kiel ili donis al kokinoj aŭ silkvermoj. Li ne atentis multe al tio, kiel aspektas tiuj ekstermondanoj, interalie ĉar oni medikamentis lin, dikigis lin dum tagoj sen atenti multe al li. Li mem atentis same al siaj silkovermoj kiam, en sia infaneco, liaj gepatroj permesis al li havi ilin en kartona skatolo. Li prenis por ili ĉiutage morusajn foliojn. Ĝis kiam li ne trovis morsajn kaj prenis al ili aliarbajn foliojn, kaj sidiĝis spekti ilin. Sed vermoj ne ŝatis tiujn foliojn, kaj ne manĝis ilin, sed ili mortis pro malsato.

Ĉu li mem mortos ankaŭ ĉar lia mastro aŭ mastrino ne scias zorgi pri li? Tiu penso turmentis lin dum horoj. Sed poste li prifajfis: li ne plu mastras sian destinon. Nun tion mastras la alimondano, kiu zorgos pri li. Spekulativis li pri tiu ideo, ke nenio garantias, ke alimondanoj agas same kiel homoj: ĉu ekzistas alimonda mono? Nu, se ekzistas, ĉu oni lin aĉetos, aŭ aŭkcios?

Pensante pri tio, kaj kvazaŭsonĝe, li vidis eniri en la lokon, kie li duondormas, kelkajn tiujn maskitajn estaĵojn ambaŭkolorajn, blankaj kaj verdaj. Oni malkovras lin denove, supermetante la tualon, kiu kovris lin, kaj oni tuŝas lin ĉien. Unu tiuj uloj forprenis la sondilon el lia peniso, kio igis lin senti tiklan sensacon, kiu produktis novan erektiĝon lian. Li kredis, ke oni tuŝos lian erektiĝon denove, sed tio ne okazas. Dum oni tuŝas lian bruston per kupo, li ejakulas spontane. Tiuj uloj ekbruas intense kaj metas lian organon en ian provtubon longan kaj kurban per kiu ili kolektas tiom da likvido, kiel ili povis. Poste ili metas la ujon kontraŭlume kaj vids, ke ili kolektis la kvaran parton de glaso. Ili vokAs lian marsaninon por ke ŝi lavos lin bone kaj ŝanĝos la tualon sur kiu li kuŝas, kaj poste oni denove metAs la sondilon malfacile, ĉar li ne perdis sian erektiĝon. Poste ili kovras lin denove per tiu aspra tualo, kaj foriras. Ili ŝajne injektis lin ion, ĉar li falis denove en profundan dormon.

Kiam li denove vekiĝas, estas apud li tiu blondulino kun tristaj okuloj. Li ĝojas, ke oni ne manĝis ŝin ankoraŭ. Eble ŝi estis elektata por reprodukto. Kiel nomus tiuj kreitaĵoj la bredon de homoj celataj por siaj tabloj, restoracioj, fridujoj privataj, mikroondoj, aŭ alitipaj fornoj? Supozante, ke ili ne manĝos homojn krudaj, same kiel homoj manĝas, aŭ manĝis, ostrojn... Ĉu grego? Ĉu la novaj mastroj havos gregojn aŭ brutarojn homajn, aŭ ĉu ili kreskigos en bienoj similaj al tiuj de bovoj, kiujn li vidis antaŭ jaroj?

Se la fragmento plaĉis al vi, eble vi deziros legi la tutan verkon tute senpage. Mi ne konsideris fari surpaperan verison, se ne estas petite de almenaŭ dek samideanoj. Tamen, oni povas apogi la laboradon de la aŭtoro  aĉetante lahispanan aŭ la anglan versiojn.

Oni ankoraŭ povas skribi al mi por diri onian opinion sinceran pri tiu ĉi libro, ĉu pozitiva, ĉu negativa.

Reiri