La versio de Tirolino, aŭ  La servisto de Romio.Reiri

Jesuo Anĝelo.


La versio de Tirolino, aŭ La servisto de Romio

Verkita de 2009ª al 2011ª jaroj, ĝi estas mia dua verko. Publikigita surpapere unue de Eldonejo MurciaLibro, ĝi estas historia novelo aŭdaca kaj amuziga, kiu rakontas la aventorjn de kamelisto de la Moŝtaj Magiaj Reĝoj, kiu enkondukas nin laŭ la tavoloj kaj geografio de la Romia Imperio dum la epoko de la Julia Dinastio, kiu komencas kun Oktavio Aŭgusto kaj finas kun la Imperiestro Klaŭdjo, en kies hejmo kaj intimeco Tirolino sukcesas eniri, kaj pro tio li povas rakonti tion, la funkciadon de tiutempaj Imperio kaj provincoj romiaj.

Tiu fragmento, kiun mi montras sekve, ne povas esti tuta ĉapitro, kiel mi faris pri miaj aliaj verkoj, ĉar la unua rakonto estas tro mallonga, la du sekvaj ĉapitroj entutas 184 kaj 78 paĝoj, kaj tial tro longaj inkluzivi ĉi tie; kaj la lasta ĉapitro, La rakonto de Klaŭdja, malintrigigas la verkon, kiu indas esti malkovrata iom post iom de la leganto dum ties ĉefrolulo, Tirolino, kreskas kulture kaj home laŭ 278 paĝoj. Pro tio mi ankaŭ ne inkluzivas la Rolaron de la verko, ĉar klarigado pri kiu estas kiu rivelas troe. Mi nur diras, ke ests dudek roluloj entute, kaj pro tio mi metas tiun liston je la fino de la libro kiel referencon, por konsultado nur se oni perdas la fadenon, aŭ por rememori la rakonton post kiam oni jam legis la tutan libron.


La eventoj okazas en  Betsajdo (Judeo), Romo (Italio), Valerja, Segobriga kaj Lucentum (Hispanio).

Fragmento: la teksto, kiun mi prezentas al vi, estas kvin paĝoj de la ĉefa ĉapitro de la libro, kiu nomigas la tuton. Mi titoligas la fragmenton pro tio, ke mi opinias, ke ĉiu ĉapitro en novelo devas havi titolon por emigi la leganton koni ĝin kaj ankaŭ sukcesi konstrui indekson per io pli ol numeroj, kaj tial la leganto povas navigi pli bone laŭ la libro.

Mi esperas, ke oni ĝuu la legadon kaj tio decidigos vin aĉeti la libron por pli bone amuziĝi ĉi tiun somertempon.


(Evento en Betsajdo, Israelo)

«Tiu homo murdontas romianon», avertis mi Demetrjon elirante la tendon de Luco Laurento.

Nezorgante pri tio, de kie mi eksciis tion, li prenis sian glavon, sed mi haltis lin per mansigno:

«Atendu, Demetrjo, ni sekvu lin kaj vidu, ĉu estas aliaj homoj un li».

Ni sekvis lin zorge, kaj inter du tendoj ni vidis bereberon, kiu senkonsciigis romian oficiron, kaj nia persekutato jam portis guĝon en sia mano kaj intencis mortigi lin. En tiu momento la glavo de Demetrjo envundis la dorson de la murdonto, kiu mortis kun horora krio, kiu timigis la alian. Mi saltis sur lin, kaj kiam Demetrjo estis mortigonta lin per glavbato, mi diris:

«Atendu, ni devas scii tion, kion li scias. Ni devas paroligi lin».

Demetrjo malantaŭeniris kelkajn paŝojn, kaj zorgis pri la senkonscia oficiro, kiu revenis el dormado iom post iom.

Mi rigardis al malfeliĉulo kaj diris:

«Se vi volas vivi, diru al mi ion, kio interesos Generalon Laŭrenton. Alimaniere, mi lasos vin al Demetrjo».

La guĝulo sciis, ke ni ne ŝercas, do li diris ĉion, kion li sciis. Per turpa latina lingvo li rakontis, ke aro da ribeluloj intencis ion gravan kontraŭ la guberniestro romia. sed mi konstatis, ke li silentis pri kelkaj aferoj. Li interrompis sin mem dum li parolas kaj per sia propra lingvo, kiun li supozis, ke mi ne komprenas, diris aferojn kiel "oni murdos min" aŭ "al vi ni me diros". Pro tio, kiam la generalo petis raporton de mi, mi diris, ke li konfesis pri komploto kontraŭ la guberniestro, sed oni povus scii ion pli pri la afero. La romianoj kutime torturas kaptitojn, sed mi kredis, ke ni povus esti pli efikaj, kaj do mi petis de li tempon kaj kvar soldatojn. Li donis tion al mi, kaj ni unue ligis la kompatindulon sur krucon kaj starigis ĝin sur truo grunda.

«Post kelkaj horoj ni revenos» , mi avertis lin, «kaj se birdoj ne frakasigis vin, se vi diros al mi ĉion, kion vi scias, ni mallevigos vin. Se ne, ni anstataŭos la ŝnurojn per najloj kaj forgesos pri vi».

La malfeliĉulo komencis hurli, kaj ĵuris, ke li jam diris ĉion, kion li scias.

Duonhoron poste venis soldato, kiun mi lasis proksime de la kruco por ke li povos aŭdi la krucumiton se li diras ion. Li diris, ke la teroristo emis paroli.

«Diru», salutis mi, kiam mi estis antaŭ li.

«Domine, mi rakontos ĉion, sed mallevigu min unue».

«Vi restu tie, kie vi estas, ĝis kiam ni kontrolos kion vi diros»

«Komploto ne estas kontraŭ la guberniestro, sed kontraŭ ties edzino. Ni volas forrabi kaj lasi ŝpurojn de ŝia kaptejo, tiel ke kiam soldatoj venos liberigi ŝin, ni povos mortigi ilin per embusko».

«Diru nomojn».

La kompatinda homo diris nomojn, tempojn kaj lokojn, kies verecon ni kontrolis.

Romianoj volis lasi la kompatindulon en sia kruzo, sed mi vokis ilian sencon pri honoro: je nomo de la generalo mi promesis al li, ke lia vivo  estos respektata, kaj ankaŭ, se ni mortigis lin, liaj kunantoj estus singardaj kaj ni ne povus kapti ilin. Pro tio, ni mallevigis lin el kruco kaj lasis lin iri. Sed antaŭ mi paroletis kun li:

«Vi jam scias, ke romianoj mortigos vin se ili vidos vin denove, ĉar mi ne estos kun ili».

«Jes».

«Ankaŭ mortigos vin viaj kunantoj, se vi ne elpensas ion kredeblan»

«Jes».

«Vi povas diri, ke kiam via kunanto falis, vi forkuris kaj ni ne povis vidi vian vizaĝon»

Li rigardadis min suspekteme: «Kial vi lasas min iri? Kial vi diras al mi tiun elirejon?»

«Nu, se vi sekvas miajn direktojn, vi oldiĝos multe. Se viaj amikoj scias, ke vi konfesis, vi estas mortonta. Se vi ne obeas nin, vi ankaŭ mortos baldaŭ. Via estonta vivo dependas el tio, ke vi sekvos miajn konsilojn. Mi povas sukcesi pri tio, ke romianoj pardonos vin se vi donas al ni viajn kunantojn komplotajn. Mi klopodos havi la vorton de la generalo en tio. Sed eĉ se mi ne havos tion, mi ne kredas, ke vi havas elektojn».

Niaj soldatoj kontrolis la nomojn de tiuj, kiujn la krucumito denoncis, sed arestis neniun

Temis pri dudek lokaj skoltoj. Nia malamiko estis en niaj vicoj.

Kiam teroristoj prenis la edzinon de guberniestro al loko, kiun ni jam sciis, kaj ili ankoraŭ redaktas sian ultimatumon, io suprizis ilin: du patroloj niaj falis sur ilin, liberigis la guberniestrinon, kaj kaptis la tutan aron. Oni portis min al ili por traduko, kaj nun estis mia vico esti surprizita: la supozebla guberniestrino romia estis neniu alia ol Fiammin', sklavino, kiun mi konis en la Domo de Arno. La banditoj ankaŭ ne sciis pri ŝi, kaj ankaŭ ne la gubernistrinon, kaj pro tio ili supozis, ke tiu, kiu dormas en la lito de la edzino de guberniestro devas esti la guberniestrino, kaj ili senkonsciigis ŝin kaj portis ŝin tiel, kiel ili planis. Pro tio la guberniestrino neniam estis en danĝero, sed Fiammino.

La guberniestro mem gratulis min persone pro mia ruzo, kaj ofertis al mi sian helpon kaj emon fari por mi ĉion, kion mi petos. Mi sciis, ke romianoj ne liberigus min tiom facile, do mi profitis la okazon peti de li Fiamminon. Mi petis, ke oni atribuos ŝin al mi, kaj nur al mi. La guberniestro komplice ridetis, kaj promesis, ke li klopodos plenumi mian deziron, kaj la venontan tagon li sendis ŝin al mi, post aĉeti ŝin de Arno.

Sklavo, kiu havas sklavinon... Kie ajn oni vidis tion? Nu, mi adaptiĝas al mondo de Romio tre rapide. Mi ricevis uniformon de loka skolto  aljuĝita al garisono de Generalo Laŭrento, kaj pro tio mi ne estis permesata havi virinon kun mi. Tamen oni promesis, ke ŝi estos en sekura loko kaj oni venigos ŝin al mi, kiam mi bezonos ŝin, se ne mi povos iri vidi ŝin.

Kiam ŝi vidis, ke anstataŭ irigi ŝin hejme denove, oni konservis ŝin en la tendaro, ŝi nervoziĝis. Sed kiam ŝividis, ke temas pri mi tiu, kiu venas kaj ne oficiro romia, se trankviliĝis iomete.

«Komodo! Mi ĝojas, ke mi vidas vin!»

«Ankaŭ mi, Fiammino. Sed estis mi tiu, kiu insistis, ke vi restu».

«Kio!?»

«Mi petis vin kiel premion pro mia servoj al Imperio. Sed mi ne scias, ĉu mi povos konservi vin en kampadejo, aŭ pri la maniero konservi vin ĉi tie».

Ŝi ridetis, iomete pli trankvila.

«Do ĉu mi nun apartenas al vi?»

«Verŝajne».

«Ĉu mi devas adresi vin kiel "mastro"?»

«Ne, diru "Komodo" al mi».

Tiun nokton mi amis ŝin duafoje. Poste, je sunapero, ŝi forlasis la kampadejon, kaj mi ne vidis ŝin dum kelkaj monatoj. Mi ankaŭ ne volis vidi ŝin, ĉar se berberoj scius ion pri mi kaj pri tio, kio okazis, ili povus atenci pri ŝi.



Mi esperas, ke vi ĝuas tiun ĉi rakonton. Se tio ne okazis, mi pristudos la kritikojn, kiujn vi sendos al mi.



Se vi ŝatis la rakonton, vi povos legi ĝin iam ĉi tie.

Reiri