Tiu ŝipo neniam revenis, sed fremduloj ja venis. Sur du ŝipoj multe pli grandaj ol tiu, kiu vizitis ilin monatojn antaŭe.
Ili atingis la maldensejon, kie la insulanoj dormis, kaj kiam ili vidis, ke tiu ejo estas ideala, ili trudeniris ĝin per la alportitaj maŝinoj, pligrandigis ĝin dehakante plurajn arbojn kaj konstruis hotelon. Tiu insulo estis perdita paradizo, ili ankaŭ trovis. Ili provizis la hotelon per sunaj paneloj, kiuj garantiis ĝiajn bezonojn kun plena okupado. La hotelo mem havis ĉirkaŭ cent ĉambrojn. Ili ankaŭ faris grandan naĝejon, kiu estis sensencaĵo, ĉar la maro estas vere apuda. Ili faris klimatologian studon kaj ili sciis, ke tie ili estas sekuraj de tajfunoj kaj aliaj malagrablaj fenomenoj. Ili devis konstrui sensaligilon, ĉar la akvo de la sola fonto sur la insulo enhavis ĝermojn, kiuj kaŭzis diareon kaj aliajn simptomojn, kiuj igas la vivon tre malkomforta por turistoj.
Sed la sensaligilo ne funkciis. La elektriko estingiĝis tre ofte, kaj baldaŭ post la inaŭguro de la hotelo, la ideo komencis disvastiĝi inter la gastoj, ke ĉi tiu insulo estas sorĉita. Nokte aperis al ili spiritoj. Iafoje gasto vekiĝis batita ĝis morto, kaj iom post iom la hotelo estis forpelita, ĝis fine la dungitoj foriris: alia kompanio bankrota.
Tiam la insulanoj eliris el siaj kavernoj kaj loĝis en la hotelo, ĝis ili ekkomprenis, ke modernaj instalaĵoj neniel avantaĝas por ili, krom la kokinoj kaj ŝafoj, kiujn alportis la mastrumaj servoj de la hotelo, kaj ili reproduktiis vaste poste. La insulanoj devis dediĉi sin al la intensa ĉasado de kunikloj, ĉar ili minacis la ekosistemon de la insulo. Sed la kokidoj estis beno por ili. De la aero, kun nuda okulo, vi povis vidi ian kolonion de sovaĝaj kokinoj, sed la realo estis, ke la insulanoj manĝis ilin, kvankam laŭ maniero kontrolita, en kvanto, kiu garantiis, ke ili ne malaperos. La resto de ilia dieto estis vegetala kaj kion ili povis akiri de fiŝkaptado.