Kaj tio daŭrigis tiumaniere dum kelkaj monatoj, ĝis unu bela tago iliaj koroj ekbatis pli rapide: ŝipo videblis ĉe la horizonto. Ĝi ne estis tre granda, nigra, kaj aspektis pli kiel barĝo ol pasaĝera ŝipo.
Se ĝi aperus antaŭ monatoj, ili estintus tre feliĉaj, sed nun ili ĉiuj alkutimiĝis vivi subĉiele, en komunumo, sen grandaj problemoj, respektante unu la aliajn, kaj neniu volis reiri al la malnovan rutinan vivon, kiun ili havis antaŭe. Kaj malplej, Reŭtin', la ŝika knabino, kiu posedas plurajn kompaniojn kaj milionojn da dolaroj, kaj eble pro tio ŝi havis malplenan kaj anodinan vivon, tiom, ke por ŝanĝi ĝin, ŝi devis iri en krozadon, de kiu bonŝance ŝi ankoraŭ ne revenis.
Sed ĉiuj silentis kaj rigardis unu la aliajn.
Fine Reŭtin' parolis:
Li ridetis, sed apogis sin al la arbo, kiu servis kiel lia apogo. Li diris nur du vortojn:
Unu post la alia, ili ĉiuj diris, ke ili preferas resti. La praa mondo ne plu estas mojosa, resumis Elsin'. Malgraŭ ĉio, ili jam estis konsiderataj kiel mortintoj, kaj al ŝi la vivo kun ŝia familio mem ŝajnas seninteresa, kaj estos malfacile por ŝi reintegriĝi kun tio, kion ŝi portis en sian uteron, la semon de Alberto.
Do ili pripensis forlasi sian vivmedion, forviŝante ĉiujn spurojn pri tio, ke ili estas tie, forigante ĉiujn cindrojn de la fajroj, kiujn ili faris nokte, kaj ĵetis ĝin en la maron. Ili ankaŭ malmuntis la kabanon kaj kaŝis ĉiujn trunkoj en kaverno sur la Granda Monto, al kiu ili translokiĝis. Ĝi estis la plej alta punkto sur la insulo, kaj de tie ili povis regi tion, kion faris la ŝipo kaj ties anoj, kaj aldone tie estis sistemo de naturaj kavernoj, kie ili povus kaŝi sin, se necese.
La ŝipo ankris cent metrojn de la Malferma Strando, kaj pluraj viroj sur du remboatoj saltis marborden. Ili turneis la insulon, pri kiu ili faris detalan mapon, kaj poste ili restis en la maldensejo, en kiu niaj vrakuloj loĝis dum la preskaŭ jaro, kiam ili estis tie. Ili faris topografiajn mezuradojn, kaj klasifikis la arbojn, kiujn ili vidis. Ili ankaŭ faris censon de la bestoj, kiuj estis sur la insulo.
Kaj post semajno, kiam la insulanoj pensis, ke ili ne plu povos forigi ilin, ili demetis la tendojn, pakis siajn saketojn kaj iris al sia boato. Baldaŭ post, ĝii iris altamaren, por neniam reveni.
Tiu nokto estis festo por la insulanoj, kiuj revenis al sia maldensejo meze de la arbaro, kiun ili jam konsideris sia domo, sia hejmo. Ne, ili ne ŝatis kavernan vivon. Sur la monto ili devis laŭvice kolekti fruktojn kaj ĉasi sen esti malkovritaj de la ŝipo, kaj ili estis en la kavernoj tiel longe kiel ili povis. Ili ne sopiris la kompanion de civilizitaj estaĵoj, inter aliaj kialoj, ĉar de kiam ili estis tie ili neniu malsanigis, eĉ ne Remiĥjo, la plej maljuna el ĉiuj, kiu ĉiam vizitis kuracistojn antaŭe pro streĉo kaj aliaj malsanoj pli tipaj por la maljunuloj, kiuj igis lin manĝi sep pilolojn ĉiutage. Ĉe 71, li nun sentis sin kiel infanon. Kaj tiel devas esti, ĉar malgraŭ ĉiuj bedaŭroj, Reŭtin' ankaŭ atendas bebon.
Estis tiu tago, kiam ŝi montris al li sian rifuĝon en La Granda Monto. Kaj ili ripetis la agadon regule. Sed nun ĉiuj feliĉis, kaj post kiam ili etendiĝis ĉirkaŭ la fajro, ŝi kaj Remiĥjo ĉirkaŭbrakis kaj karesis unu la alian pli tenere ol kutime. Kaj la aliaj paroj imitis ilin, plenumante amceremonion, en kiu ĉiuj paroj partoprenis dum kelkaj horoj. Rezulte de tiuj unujiĝoj, pluraj beboj alvenis monatojn poste, inter ili la malgranda Aldora, filino de RR, kiu kun la tempo iĝus la unua indiĝena patrino de la insulo.