Al antaŭa ĉapitro Top arrow Dekstren
Nekonvenciaj rakontoj,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesús Ángel de las Heras Jiménez. Neniu parto de ĉi tiu libro povas esti kopiata sen antaŭa permeso skribita de la aŭtoro mem.

7 La sanktulo. English Español

Don Samuel'.

Hodiaŭ estas malmulte da novaĵoj pri sanktuloj, tio estas pri homoj kongruaj kun sia kredo, kiuj atestas pri ĝi ĉiutage, kaj kiuj volas morti pro ĝi. Ni nun vivas en tempo, kiam estas mode ataki la Katolikan Eklezion kaj ĉikani ĝiajn ministrojn ĉar, ĝenerale, tio estas senkosta. Tiuj, kiuj ne kuraĝas ataki la dogmojn aŭ islamajn homojn de certa rango, havas nenian problemon publike blasfemi kaj ridindigi la Katolikan Religion, ĉar ili sendube prenas kiel malfortecon tio, kio evidente estas ties plej forta kaj revolucia parto: la amo al la malamiko. Ja ĝi estas religio de amo kaj ne de malamo, kiel aliaj. Ĝi estas akuzata je murdado de naivuloj per la Inkvizicio en la pasinteco, forgesante ke ververe ĝi estis politika tribunalo kvankam ĝi estis prizorgita fare de la Dominika Ordeno en Kastilio kaj Aragono, kaj kies punoj estis multe pli malgravaj ol tiuj de la ekvivalentaj civilaj tribunaloj, kaj ke multajn jarcentojn poste en Sovetunio pli da homoj estis murditaj en unu tago ol la Inkvizicio en ĝia tuta historio. Tiuj, kiuj plenigas sian buŝon akuzante la Inkvizicion kvazaŭ ĝi agis hieraŭ, diras, ke tio, kio okazis al USSR, okazis antaŭ longe kaj ke ĝi jam preskribis. Ĉu ekzistas pli grandan hipokritecon? Kaj krom pri Sovetunio, oni povas diri pri Lutero kaj Kalvino, longe post la Inkvizicio (tri jarcentoj pli-malpli) aŭ la krimoj de Henriko la 8ª de Anglio, aŭ pei la Masakro de Sankta Bartolomeo en Francio en la deksesa jarcento, aŭ la rusaj pogromoj en la deknaŭa jarcento en ties okupataj teritorioj en Mezeŭropo, sen paroli pri la du mondmilitoj kaj sekvantaj en la XXª jarcento. Aŭ la mortigoj de la Islama Ŝtato Talibano. Neniu el ili distingiĝis per amo al sia malamiko, ĝuste.

Sed patro Samuel ja elstaris pro esti plena de amo. En sia malgranda najbara paroĥo li diris meson ĉiutage trifoje: je la sepa matene, je la dekdua tagmezo kaj je la oka vespere. Kun granda unkcio li legis la Sanktajn Skribaĵojn en preĝejo preskaŭ neniam plena, foje tute malplena, sed fidela kiel horloĝmekanismo Patro Samuelo estis tie ĉiutage de la semajno, krom sabatoj kaj dimanĉoj, kiam li intermetis du pliajn mesojn: unu je la deka matene, kaj alia je la sesa vespere. La infanoj de la paroĥo kutimis veni por helpi lin, li instruis dek knabojn por ke la meso estu iom pli alloga kaj la patrinoj iru vidi la sindonemon, kun kiu siaj infanoj partoprenis la sanktan ceremonion.

Ĝis kelkaj junuloj el la kvartalo decidis aliĝi al unu el tiuj politikaj partioj, kiuj promesas paradizon sur la Tero kaj tial ĝenis al ili, ke patro Samuelo estis tiel konvinka, kiam li predikis, ke bona vivo plena de virto kaj amo en ĉi tiu mondo garantias eternan feliĉon en la alia.

Kaj ili ekspluatis la vejnon de amo, kiun tiu sanktulo tiom predikis. Konfesinte al junuloj kaj infanoj, tiu sankta patro kutimis meti la manon sur la ŝultron de la konfesanto por proksimigi lin al lia orelo, kaj tio gajnis al li la akuzon pri pederastio en formo de onidiro unue, kaj plendo en kortumo poste.

La timigitaj patrinoj malpermesis al siaj infanoj daŭrigi iri al preĝejo por helpi la pastron. La juĝisto, aliflanke, ja aŭdis la argumentojn de la malriĉa pastro, kiu, konsiderante ke ĉio okazas kun la scio de Dio, kaj fidante al Dia Providenco, iris al juĝo sen jura helpo. La juĝisto ordonis, ke oni servu lin eloficie, sed la advokato, kiun li ricevis, estis sufiĉe maldiligenta kaj iom laika (ĉi-kaze fakte kontraŭklerikala, kio estis la tiama modo), kaj post la malbona defendo kaj ruza akuzo, la kompatinda pastro estis kondamnita al suspendo de salajra dungado dum dek jaroj, kaj kvin en malliberejo por korupto de neplenaĝuloj. Ĉiuj infanoj diris, ke la pastro neniam tuŝis ilin en la sakristio, sed la gejunuloj, venenigitaj de malamo al la religio de amo, malvere ĵuris en la tribunalo, deklarante ke ilin li tuŝis.

Kompatinda patro Samuelo devis alkutimiĝi vivi kun veraj murdistoj, psikopatoj, ŝtelistoj kaj pederastoj. Kelkaj unue rigardis lin kun malamo, sed la plej granda parto de la malliberuloj, kun kiu li vivis, baldaŭ lernis respekti tiun malriĉan, miopan, blankharan maljunulon, kiu ĉiam havis bonajn konsilojn kaj korinklinajn vortojn por ĉiuj, ĉar malgraŭ la juĝista puno, kvankam li estis senigita de lia salajro, la tasko de la pastro estas eluzata kaj ekzercata ĉu li ŝatas ĉu ne. Ne vane Don Samuel estis pastro pro alvokiĝo, kaj li estis tia 24 horojn ĉiutage dum la tuta jaro. Unufojon unu el tiuj brutuloj volis ataki lin en la korto, kaj ĉiuj aliaj ĵetis sin sur lin, kaj ili ne linĉis lin pro la rapida agado de la prizonaj oficistoj. Don Samuelo alproksimiĝis al tiu malfeliĉulo la sekvan tagon kaj diris al li, ke li pardonas lin. Kaj ke se li volis penti pri io, li estis povigita por igi Dion pardoni lin ankaŭ, eterne.

Tiu viro, Servando, estis unu el tiuj kiuj malvere ĵuris antaŭ jaroj meti la prelaton en malliberejon. Anstataŭ li la episkopo sendis alian, kiu frekventis plurajn preĝejojn, pro manko de vokiĝoj, kiu faris nur rapidan meson je la sepa matene, kiun dimanĉe li movis ĝis tagmezo, ĉiam sen altarservistoj, kaj zorgis pri nenio pli: li prifajfis instrui la infanojn, kaj la socia laboro de don Samuelo estis haltigita ĝis alvenus alia pastro, kiu prenis sian ministerion pli serioze, kaj ne estis tie nur por plenigi mankojn. Jes, al la paroĥo mankis Do Samuelo, sed kiel li diris, ĉio okazis laŭ dia desegno: provi iujn, puni aliajn.

Belan tagon Servando petis al li konfeson, kaj anstataŭ sendi lin al la prizonkapelano, Don Samuelo akceptis la dezirojn de tiu krimulo. Li bedaŭris pro tio, ke li mortigis sian edzinon, kaj pro la falsĵuro, kiu kaŭzis al la prelato tiom da malutilo. Li ne trudis la pentofaradon diri la veron al la aŭtoritatoj, sed prefere igis lin preĝi la Sanktan Rozarion unufoje, kaj Avemarion ĉiutage dum semajno. Sed la aliaj malliberigitoj malkovris ke Servando estis tie por mistraktado rezultigante morton, kaj unu bonan tagon tiu kompatinda mizerulo vekiĝis kun pluraj pikvundoj en sia korpo. Patro Samuel alvenis ĝustatempe por doni al li ekstreman onkcion kaj pardoni liajn pekojn. La lastaj vortoj de tiu mizerulo estis:

«Pastro, pardonon!»

«Mi pardonas vin, mia filo, je la nomo de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Kaj ankaŭ je la mia», li aldonis, farinte la krucsignon.

Sed neniu aŭdis la konfeson de la krimulo, do la kondamno de patro Samuelo ne estis reviziita. Li iĝis tre populara en la malliberejo, kie li evoluis de esti protektita fare de la prizonmafio al protekti ĉiun per sia natura bonkoreco, kaj mediaci en ĉiuj konfliktoj kiuj ekestis inter la malliberigitoj. Ĉiuj atentis lin pro lia morala aŭtoritato kaj la boneco, kiun li elradiis.

Ĝis unu tagon tiu sanktulo ne ellitiĝis. Li estis endormiĝinta, kun rideto sur la lipoj. Estis kelkaj semajnoj post kiam Servando foriris. Nun mia misio estas plenumita, li skribis en sia pastra legolibro la tagon, kiam li mortis.

Monatojn poste unu el tiuj mizeraj falsĵurantoj pentis kaj konfesis al la polico, ke ĉio estis ruzo ataki la Katolikan Eklezion pro politikaj kialoj, kaj lia kazo estis reviziita. Sed kiam venis lia rehabilitado, la kompatinda patro estis mortinta de monatoj.

La paroĥanoj de lia malnova paroĥo kolektis monon kaj movis lian korpon al iom pli deca tombo ol tiu, kiun li havis ĝis tiam. En ĝi oni metis, sub lian nomon, la legendon: Sanktulo farita de amo. Viaj paroĥanoj ne forgesas vin.

Sed ili faris pli: ili portis lian kazon al la Sankta Sidejo kune kun pluraj atestoj pri resanigo de kanceroj kaj KRONVIM19, pri kiuj okazis mistera maniero post alvokado de lia nomo, kaj tiel tri jarojn poste Don Samuel fariĝis San Samuel de San Esteban, aludante. al la paroĥo, kiun li laboris dum kvardek jaroj, ĝis la insida kaj politika malbona volo igis lin iri por ekzerci sian ministerion en la Ĝenerala Ŝtata Malliberejo.


Al antaŭa ĉapitro Top arrow Dekstren