González subite trovis sin kun grandega nova respondeco. Do la Reĝo proklamis la Respublikon sen averto... De li nun dependis ĉion organizi, por ke ne okazu traŭmata transiro. La Reĝo diris, ke nun li, González, estas Li, la Reĝo, tio estas, ke li povas proklami leĝojn kaj fari nomumojn. Kaj se la Leĝdona Konsilio konsentus modifi aŭ krei novajn leĝojn, ili nun devus porti la subskribon de li, la Ŝtatestro, anstataŭ Tiuna de la Reĝo. Aliel, ili estus senvaloraj. Kaj kion nun faros li, kiu dum sia tuta vivo devis kalkuli je la aprobo de alia pli alta rangulo? Nun li havas neniun por respondeci pri li... Li bezonis fortan viron, kaj li trovis tian.
Li nomis generalon Kampon, tiu kun la plej alta rango kaj servodaŭro en la armeo, kune kun li kaj nomumis lin Ĉefo de Kunlaborantaro, kaj donis al li la mision garantii la defendon kaj prizorgadon de Publika Ordo kiel la unua prioritato. Li ankaŭ komisiis lin elekti gardistaron por la Ŝtatestro, ĉar li devos eliri kaj plenumi diversajn taskojn por ĉion organizi.
Li alvokis la Reĝon por peti lian konsilon pri diversaj aferoj, sed lia sekretario revenis kun malplenaj manoj:
«Via Ekscelenco, Iliaj Moŝtoj la Reĝo kaj Reĝino ne estas ĉi tie. Ili foriris hieraŭ nokte al Afriko. Sed ili lasis telefonon, se via ekscelenco volus ion konsulti».
La Ŝtatestro saltis sur tiun numeron kaj vokis. Tamen, la voĉo de la Reĝo ne estis tiu, kiu salutis lin, sed tiu de la alia Reĝo, la Emerito:
«Saluton, González, kion vi bezonas?»
«Eh... Via Moŝto?»
«Jes, Via Moŝto taūgas bone. Mi ne plu regas, sed estas agrable, ke vi konservas la taŭgan protokolon kun la Reĝa Domo».
«Mi volas diri, ke mi esperis paroli kun Lia Moŝto Reĝo Leon’ Felipe».
«Ho nu, jes. Rigardu: mia filo iris ĉasi elefantojn kaj li ne volas aŭdi de vi. Sed li petis, ke mi konsilu vin pri ĉio, kion vi volas demandi al mi».
«Ĉio, Via Moŝto. Mi volas demandi al vi pri ĉion. Kie mi povas vidi vin?»
«Mi kredas, ke tío ne estos facile, ĉar mi venis al Novjorko por vidi miajn amikojn. Ankaū okazas, ke tie estas kelkaj tro efuzaj respublikanoj kaj mi ne plu bonvenas tiajn serĉojn. Sed ĉi tio estas mia rekta telefono, kaj mi ĉiam respondos al vi»
Gonzalez sentis sian koron denove sinki. Li neniam divenis, ke la Krono tiom pezas. Kaj nun li havas Kronon sen oro, kronon el plumbo, kiu estis peza kaj ne havis gloron. Ĉiujn malkomfortojn de la mondo kaj neniun el ĝiaj avantaĝoj.
«Gonzalez, ĉu vi malšaltis?»
«Ne, Via Moŝto. Mi neniam farus. Vi lasis min senvorta».
«Nu, diru al mi: ĉu vi jam proklamis la Respublikon, ĉu ne?»
«Via Moŝto, je Dio! Mi ne povas fari ĉi tion. Mia aŭtoritato venas el la Reĝo, kaj mi ne povas perfidi ĝin».
«Bone bone. Sed vi havas Lian aŭtoritaton. Vi povas organizi referendumon kaj ŝanĝi la reĝimon»
«Jes, Via Moŝto. Sed mi ne fidas respublikanojn. Ili kredas, ke potenco estas komando. Sed ĝi ne estas tio: ĝi estas servado. Kaj mi ne scias kiel fari tion. Ĉŭ vi helpos min?»
«Bona knabo, Gonzalez. Mi ĉiam diris, ke vi lernas rapide. Kiel mi povas helpi vin?»
«Mi ne scias kion fari, Via Moŝto. Mi bezonas ministrojn por helpi min, sed Lia Moŝto Don Leon’ Felipe sendis ilin hejmen».
«Ĉu vi ankoraŭ nenion faris?»
«Mi nomumis Generalon Campon Ĉefo de la Armeo kaj mi petis de li Sekurecan Korpon por la Ŝtatestro».
«Bone farita. Nun vi povas nomumi Konsilion de Saĝuloj el inter la plej gravaj homoj en la Regno. Kaj lasu ilin konsili vin».
«Via Moŝto, ĉu vi volas esti parto de ĝi?»
«Ho, mi jam estas emerita. Kompatu ĉi tiun maljunulon. Sed mi mem konsilos vin, sen akcepti ajnan respondecon, kondiče ke tio restos inter ni du, ĉar vi estas tiu, kiu havas la aŭtoritaton».
Kun la konsilo, kiun donis al li la reĝo Emerito ĉiutage, González Martínez organizis la balotadojn, kaj 20 tagojn poste la urbo jam havis sian Leĝdonan Ĉambron kaj sian Ĉefministron, la prezidanton de la efektiva registaro, Don Jaime Escrivá, kies unua akto konsistis el nomumi la 6 ministrojn konfiditajn al li de la Ŝtatestro.