Reĝoj estas asociitaj kun majesto, tio estas, grandeco, supereco kaj aŭtoritato super aliaj*. La Reĝo estas tiu, kiu donas la titolon de Grandulo de la Nacio al tiuj homoj de la nobelaro, kiuj meritas ĝin, laŭ sia opinio. Inter la privilegioj de tiuj Granduloj estas tiuj nomi la Reĝon Kuzo, esti ricevata neatendite, stari aŭ sidi en Lia ĉeesto, kaj havi ties kapon kovrita antaŭ Lia Moŝto. Fakte, kiam la Reĝo nomas iun Granda, la formulo estas simpla: Li diras la vortojn Kovru vin antaŭ la kortego, per kio Li montras, ke Li konas kaj fidas lin aŭ ŝin. La aliaj devas esti malkovritaj, tio estas sen ĉapelo, por ke iliaj gestoj evidentiĝu.