Al antaŭa fabelo Top arrow Dekstren
Nekonvenciaj rakontoj,
de Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesús Ángel de las Heras Jiménez. Neniu parto de ĉi tiu libro povas esti kopiata sen antaŭa permeso skribita de la aŭtoro mem.

5 La nuboj. English Español

Nuboj Nuboj aspektas kiel kotono. Ili marŝas tra la ĉielo, kvankam oni diras al mi, ke efektive la vento forblovas ilin. Kial nuboj ne falas? Ili estas gutetoj, multaj gutetoj kiuj falas senĉese de la supro de sia nubo malsupren, sed kiam ili falas, ili frotas kontraŭ la aero, kaj ili varmiĝas. Tiom, ke ili denove vaporiĝas, ĉiu guto izole, kaj denove leviĝas al la supro de la nubo, kie ĝi denove malvarmiĝas, kaj denove falas. Kaj tiel denove kaj denove. De la tero oni vidas nubojn kiel dudimensiajn objektojn, kiuj moviĝas pli-malpli malrapide, sed se ni iam vojaĝis per aviadilo, ni vidis, ke krom longeco kaj larĝo, ili ankaŭ havas altecon, kaj tio klarigas la procezon, kiun mi ĵus diris. Kaj tiu procezo daŭre ripetas sin, ĝis la aero fariĝas tiel malvarma, ke la gutetoj ne povas sufiĉe varmiĝi, kaj ili trafas la teron en la formo kiun ni konas kiel pluvo, aŭ se la aero estas sufiĉe malvarma, ili povas trafi la teron en la formo de glacio aŭ neĝo. Sed interne de la nubo ĉiam pluvas..., la nuboj ne estas la kotono, kiun la vento puŝas.

Sed mi ne kredas tion. Mi revas pri vivo en nubo. Kaj dormi sur unu el ili kaj esti portita, skuita de la vento, por vidi aliajn pejzaĝojn de sur unu el ili. De unu nubo mi povas pasi al aliaj, salti de unu al alia. Kiel agrable, ĉu ne? Ne estas bruo tie supre. Nu, krom preterpasanta aviadilo. Sed ili faras ankaŭ nubojn, ili faras striajn nubojn, kiuj markas ilian trairejon tra la aero, kiel vojeto, ĉar ili varmigis la humidon, kiu estas ĉe tiu alteco.

Jes, mi volas vivi en nubo. Kaj lasi la venton porti min tra la ĉielo.

Eble tio neniam okazos, sed estas agrable imagi tiajn aferojn: absoluta libereco. Tamen, la ŝajna libereco de la nuboj estas iluzia, utopia kaj nereala. La sola afero, kiu povas flosi sur la ĉielo, estas la varmaera balono, kaj tio postulas multan sciencon kaj multe da laboro malantaŭ ĝi. La plej proksima afero al iri de unu loko al alia perĉiele, se oni ne estas birdo, estas aviadilo. Kaj tio estas aparato, kiu ne sidas senmove en la aero, sed, kiel la akvogutetoj en la nuboj, senĉese moviĝas super la aero, glitante sur ĝi; kaj ni scias, ke se ĝi haltus subite, ĝi falus kiel ŝtono.

Tial vivi en nubo estas nenio pli ol iluzio. Iluzio, kiu igis pli ol unu el ni eniri aviadilon. Sed tio ne estas flosi en nubo, sed moviĝi kiel la akvogutoj kiuj formas ilin, supren kaj malsupren. Ĝis ni maljuniĝos kaj volos vivi ligite al la tero, kiel lentoj.


Al antaŭa fabelon Top arrow Dekstren