La insulo,
de
Jesús Ángel de las Heras Jiménez
© 2020 de Jesuo Anĝelo. Nenia parto de ĉi tiu teksto povas esti kopiita sen
antaŭa skribita permeso de la aŭtoro.
Kiel antaŭe decidite, okazis komuna ceremonio celante oficialigi la rilaton de ĉiu paro kun la aliaj, kiam ili jam pasis du monatojn sur la insulo. Ili esploris ĝin de nordo al sudo, de oriento al okcidento, kaj trovis ke ĝi enhavas sufiĉe da plantoj kaj bestoj por vivteni ilin senfine, sed ne estis aliaj triboj de homoj, kaj la danĝeroj kiujn ili povus suferi venus nur de aproj, se ili ne estus n tre timemaj bestoh, kiuj evitas ilin ĉiam, kiam ili povas. Tial ili decidis plenumi la oficialan ceremonion, kiu konsekrus ĉiun viron al sia virino, kaj ĉiun virinon al sia viro. Ili ĉiuj havis antaŭnuptajn rilatojn, sed eble tial ili faris la ĵurojn unu post la alia, ĉiu el la paroj, antaŭ ĉiuj aliaj.
—Mi prenas vin, Reŭtinon, kiel fidelan edzinon kaj kunulinon, promesante zorgi pri vi kaj protekti vin en sano kaj malsano, en bonaj kaj malbonaj tagoj, ĝis morto aŭ savo nin disigos.
Kaj li kisis kaj brakumis ŝin antaŭ ĉiuj. Longe.
Poste li disiĝis kelkajn colojn de ŝi kaj fiksrigardis ŝin, kaj donis la parolon al ŝi por ke ŝi diros siajn ĵurojn.
—Kaj mi, Remiĥjo, prenas vin kiel edzon kaj protektanton, kaj kunulon, en sano kaj malsano, ankaŭ en bonaj tagoj kaj en malbonoj, kaj mi zorgos pri vi kiel bona edzino kaj kunulino, ĝis la morto nin disigos.
Neniu maltrafis ŝin ne mencii savon. La aliaj virinoj faris same; dum ña ceteraj viroj tamen kopiis la vortojn de Remiĥjo pro eleganteco al virinoj, donante al ili la eblon forlasi ilin kiam estos savo kaj ili ĉiuj revenos al siaj antaŭaj vivoj.
—Mi prenos vin, —Jakvo diris, kiam la unua paro jam sidis en la rondo kaj ili ambaŭ anstataŭis ilin en la centron de la areno —Sarin', kiel kunulo kaj edzino por ĉiam kaj en ĉiuj cirkonstancoj, ĝis la morto aŭ savo nin disigas.
—Neniu savo apartigos min de vi, edzo. Nur morto, —estis la lakona ĵuro de la blondulino. —Mi prenas vin kiel edzon, Jakvo, por ĉiam.
Li kisis ŝin, apogante manon sur ĉiu sidvango de la virino, premante ŝin kontraŭ lin. Ŝi ĉirkaŭvolvis siajn brakojn, kaj redonis lian longan streĉitan kison.
Fine de la aranĝo, la ĉeestantoj aplaŭdis kaj gratulis ilin.
—Mi volas vin, —diris Dinin' al sia viro, kiam la antaŭaj forlasis la centron de la rondo libera, —por mi por ĉiam, kaj mi estos via edzino aŭ via sklavino, aŭ ambaŭ, se vi volas, ĝis la morto apartigos vin de mi.
Venseslao, ravita, kaptis ŝin per ŝiaj malavaraj sidvangoj, kaj respondis:
—Mi prenas vin kiel mian edzinon kaj kunulinon, Dininon, ĝis morto aŭ savo apartigos vin de mi, en sano kaj malsano, kaj mi protektos kaj amos vin per ĉiuj miaj fortoj. Vi donos al mi infanojn, kaj ni edukos ilin kune, ĉar ili estos viaj infanoj kaj ili sentos sin fieraj pri ni, kaj ni pri ili.
—Vi estas mia sklavino, kaj vi estos mia kunulino ĝis vi estos savita de ĉi tiu insulo. Vi ĉiam estos afabla kaj helpema al mi, kaj kiam ne, mi promesas, ke mi punos vin. Mi protektos vin kaj mi ne lasos vin sola. Kaj vi traktos min kaj prizorgos min kiel mia edzino, kia vi estas.
Kaj li donis al ŝi fortan kison per la lango, kiu forprenis ŝian spiron, kvankam ne la kontenta rideto.
—Vi bone diras, mastro, —ŝi diris per malĉasta voĉo, kiu surprizis ĉiujn, precipe Venseslaon. Kion ĉi tiu viro faris kun sia harpia edzino? —Mi estos via, —ŝi daŭrigis, —tiom longe kiom vi volos. Mi donos al vi ĉion, kion neniu donis al vi kaj kion neniu povas doni al vi. Mi naskos viajn infanojn, se vi volas ilin, aŭ mi ne faros tion, se vi ne volas. Mi nur petas, ke vi neniam forlasu min, ĉar mi estas via de hodiaŭ por ĉiam, savu nin oni aŭ ne.
Kaj tiam ŝi surgenuis antaŭ li, kaj kisis lian ventron. Li ekscitite tiris ŝiajn harojn supren kaj kisis ŝin tenere por la unua fojo. Li tiam donis fortan duoblan batadon (kun unu mano sur ĉiu gluteo), kiu mirigis iujn pro la neatenditeco de la bruo, aldonante:
—Venu, mankas pli da gekoramikoj, edzino.
Ŝi ridetis kaj estis forportita al aplaŭdo.
Vilĉjo venis antaŭen sekvita de la portugalino. Li jam sufiĉe lernis la komunan lingvon, la hispanan, por eldiri siajn ĵurojn publike.
—Albin’, —li diris kun klara, forta voĉo en tiu paca nokto, —mi amas vin. Mi volas vin de kiam mi unue vidis vin sur la ŝipo, kaj mi estas tre bonŝanca povi protekti kaj prizorgi vin ĝis savo aŭ morto nin disigos. Mi prenas vin kiel edzinon kaj kunulinon, kaj mi amos vin ĉiam.
Li aliris ŝin, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj kisis ŝin. Poste li iom disiĝis de ŝi, por ke ŝi povu eldiri siajn ĵurojn:
—Vilhelmo Reto, mi, Albinino Agostinjo, prenas vin kiel mian edzon kaj promesas esti via kaj fidela en sano kaj malsano en bono kaj malbono, ĝis morto nin disigos. Kaj se bedaŭrinde oni savos nin, mi daŭre amorigos vin, por ke vi neniam forlasu min.
Anstataŭ kisi lin, imitante Seljinon, ŝi surgenuiĝis antaŭ li, sed tiam ŝi metis la membron de sia viro en sian buŝon, donante al li plenan midzadon antaŭ ĉiuj mirigitaj ĉeestantoj, el kiuj la plej surprizita estis ŝia nova edzo... Ŝi sciis plene tion, kion ŝi faras, ĉar post kelkaj minutoj la anglo atingis sian pinton, malgraŭ kio ŝi ne lasis sian tenon, malhelpante eĉ unu guton de la eliksiro de sia amato eskapi de ŝi. Poste ŝi milde liberigis lin, kaj levante la vizaĝon, ŝi ridetis al sia edzo. Li karesis ŝiajn harojn kaj diris ion tre belan:
—Albin', mi scias kial mi venis en ĉi tiun mondon kaj aliĝis ĉi tiun krozon. Via vivo kaj la mia jam estis por ĉiam ligitaj, ĉar ili estis destinitaj renkontiĝi. Lasu min morti, se mi iam pensos forlasi vin, mia edzino.
Ĉiuj asistantoj eksplodis en ekscitita aplaŭdo.
Kiam la angloj kaj portugalino aliĝis al la rondo, ĉiuj okuloj turniĝis al la sekva paro, kiu jam estis en la centro de la rondo.
—Mi prenas vin, Elsin, —komencis Alberto, —por ĉiam kiel mia edzino kaj kunulino, kaj mi ĉiam protektos vin. Mi ne konas tiajn belajn vortojn kiel tiujn, kiuj estis diritaj antaŭe, sed al vi mankos nenio dum vi estos kun mi, kion mi esperas esti dum la tuta vivo. Al tio kaj al ĉio, kion vi bezonas, mi devontigas min ĉi tie, antaŭ niaj amikoj.
Kaj li donis al ŝi longan, profundan kison.
Elsino malrapide lasis lin, kaj ridetante diris:
—Alberto, vi estas mia instruisto kaj mia amanto. Kun vi mi lernis plenkreski, kaj kun vi mi ankaŭ volas lerni maljuniĝi. Se oni savos nin, mi kidnapos vin kaj tenos vin kun mi tiel longe, kiel ni ambaŭ vivos.
Kaj donis al li longan kison. Li prenis ŝian sekson en unu mano kaj flustris al ŝia orelo, —Sed ĉi tio estas mia.
Poste ŝi kondukis lin hejmen al la rondo, kie ili sidis por aŭdi la ĵurojn de paro eĉ pli neegalaj ol la iliaj.
—Mi vidis vin la unuan fojon, —diris Senen' al Martinin' dum li tenis ambaŭ manojn en la siajn, etenditajn malsupren, —dum surŝipa manĝado. Mi hontis senti tion, kion mi sentis por virino pli aĝa ol mia patrino, kaj mi provis kaŝi ĝin rigardante aliajn virinojn, kaj evitante paroli kun vi rekte. Sed hodiaŭ mi ege bonŝancas proklami per laŭta kaj klara voĉo, ke mi dezirasas vin, ke mi adoras vin, ke mi amas vin, Martinini Oficej', kaj ke mi, Senen' Gutjeres Rŭano, prenas vin kiel mian edzinon ĝis morto aŭ savo disigos nin.
Li glitis siajn fingrojn laŭ la malsupra flanko de la antaŭbrakoj kaj brakoj de la francino, kaj kiam li atingis ŝian malantaŭon, li milde tiris ŝin al li, kisis ŝin tenere, permesante al ŝi malfari la kison kaj brakumon kiam ŝi opiniis ĝin konvena.
—
Mon douce enfant —ŝi diris per dolĉa kaj milda voĉo, —Mi, Martinin' Oficej', prenas vin, Senenon Gutjeres Rŭano, kiel mian legitiman edzon kaj posedanton ĝis morto disigos nin. Vi estas mia unua viro kaj vi ankaŭ estos mia lasta, ĉar ekzistas neniu kiel vi. Mi atendis vin dum mia tuta vivo, kaj mi finfine havas eksterordinaran homon, kiu protektas min kaj kiun mi prizorgos ĝismorte.
Kaj ĉi-foje estis ŝi, kiu premis lin kaj kisis lin. Imitante Seljinon kaj Albinon, ŝi falis sur siajn genuojn, malrapide, sed kisante liajn kolon, bruston, ventron kaj sekson, kiujn ŝi plezure englutis. Sed li metis ŝin sur la teron kaj faris same, plenumante 69 pozicion en kiu li klare venkis, ĉar ŝi ekkriis kelkajn minutojn poste, kiam ŝi kulminis. Ĉiuj virinoj rigardis siajn partnerojn, kiuj siavice rigardis ilin kaj ridetis plezure.
Kaj tiel finiĝis tiuj unikaj gefianĉigoj. Poste ili retiriĝis por ripozi, ĉiu paro al sia plej ŝatata loko en la maldensejo, kiu jam estis ilia hejmo.