Mi aŭdis la pluvon fali. La akvo daŭre falis sur mian nudan korpon. Mi malfermis miajn okulojn, kaj vidis min sidanta ĉe la angulo de la duŝejo, la kapo klinita. Mi vidis miajn harplenajn krurojn kaj sekson, dum mi malrapide eliras el senkonscieco, aŭdante la akvon fali. Miaj testikoj ne plu estas purpuraj, kaj jes estas mia prepucio. Mi rigardis supren kaj pene leviĝis. Mi lavis mian korpon malrapide, poste elŝaltis la akvon kaj sekigis min. Mia kapo doloris. Mi rigardis min en la spegulon: nenio restas de mia bela longa plektaĵo. Mi ne plu havas la ringon, kiun Cordelia metis sur min en nia geedziĝtago.
Mi forlasis la banĉambron kaj iris al mia ŝranko: eĉ ne unu jupo. Estas nur kostumoj kaj viraj vestaĵoj, pantalonoj kaj ĉemizoj. Mi revenis al mia primitiva flanko de la universo.
Ĝi estis tro reala por esti sonĝo. Kaj tro bela por esti vera. Ekde tiam mi duŝas min trifoje tage, se mi trovos la pordon al tiu alia realaĵo, en kiu mi estis multe pli feliĉa ol en ĉi tiu.