Ekde la bazlernejo mi konis Rikardon. Ni kreskis kune, kaj kune ni studis la tutan mezlernejon kaj bakalaŭron, kaj kune ni iris universitaten kaj akiris niajn instruistajn diplomojn. Ni havis dum jaroj la saman amikrondon, el kiuj kunuloj dizertas pro edziĝo, kvankam aliaj venis anstataŭi ilin. Sed ni du ne havis tian intereson ĉar ni trovis neniun, kiu igus nin revi, kaj krome, estas tre bone esti fraŭla.
Ni eliris are unu aŭ du fojojn semajne. Nia estis tre hierarkia kaj tradicia socio, kie ĉiu havas sian lokon kaj neniu pensas defii la establitajn normojn, ĉar tio havis malagrablajn sekvojn. La video de Jan’ kaj Sabrin’ estas klara averto kaj kvankam oni scias, ke ĝi estas trukigita, neniu ne konsciis pri la danĝero, kiun reprezentas malĉasteco por viroj, ĉar la unua povus esti la lasta, se ŝi volas, kaj se ŝi ne volas, ni estos mizeraj dum nia tuta cetera vivo. Tial ni devas bone elekti tiun, kiu senflorigos nin. Se poste ŝi mortos, aŭ ni konvinkiĝos pri tio, ke nenio rilatas al ŝi, eble iu alia virino savos nin, sed neniam estos same. Oni scias tion, kaj oni ne alproksimiĝos al la malestimituloj. Jes, en tiu ĉi socio oni povas rifuzi intimiĝi kun virinoj, kaj la leĝo, kaj eĉ la naturo, protektas nin, virojn (ĉar sufiĉas turni la korpon lastmomente por ke la kuniĝo estu neebla), sed post kiam ni jam estis en ŝi, ni ne plu elektas. Nek fizike, nek emocie, ne psikologie. Vvirinoj povas tre facile kidnapi nin. Tial ni devas esti tre singardaj kun kiu ni intimas, nur seriozaj knabinoj, kiuj ne volas trompi nin. Tial ni eliras are kaj protektas unu la aliajn. Sed unu post la alia de la amikaro falis en la manojn de kelkaj virinoj, kiuj delogis ilin, kvankam ili estis anstataŭigitaj de novaj knaboj, kiujn ni ekkonis.